• Пожаловаться

Allan Kardec: La libro de la spiritoj

Здесь есть возможность читать онлайн «Allan Kardec: La libro de la spiritoj» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию). В некоторых случаях присутствует краткое содержание. категория: Языкознание / Религия / на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале. Библиотека «Либ Кат» — LibCat.ru создана для любителей полистать хорошую книжку и предлагает широкий выбор жанров:

любовные романы фантастика и фэнтези приключения детективы и триллеры эротика документальные научные юмористические анекдоты о бизнесе проза детские сказки о религиии новинки православные старинные про компьютеры программирование на английском домоводство поэзия

Выбрав категорию по душе Вы сможете найти действительно стоящие книги и насладиться погружением в мир воображения, прочувствовать переживания героев или узнать для себя что-то новое, совершить внутреннее открытие. Подробная информация для ознакомления по текущему запросу представлена ниже:

Allan Kardec La libro de la spiritoj

La libro de la spiritoj: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La libro de la spiritoj»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Allan Kardec: другие книги автора


Кто написал La libro de la spiritoj? Узнайте фамилию, как зовут автора книги и список всех его произведений по сериям.

La libro de la spiritoj — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La libro de la spiritoj», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема

Шрифт:

Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Ne diskutante la meriton de tiuj opinioj kaj konsiderante nur la lingvan flankon de la demando, ni diras, ke tiuj tri signifoj de la vorto animo formas tri malsamajn ideojn, ĉiu el kiuj postulus apartan vorton. Ĝi estas trisenca vorto, kiun ĉiu homo povas, ja prave, difini laŭ sia vidpunkto; neperfekteco troviĝas en la idiomo, kiu havas unu solan vorton por tri ideoj. Por forigi ĉian konfuzon, oni devus limigi la signifon de la vorto animo je unu el tiuj tri ideoj; la elekto ne gravas: la tuta demando estas interkompreniĝo, pure konvencia afero. Sajnas al ni pli logike konsideri tiun vorton laŭ ĝia plej vulgara signifo; pro tio, ni nomas animo la nematerian kaj individuan estulon, kiu loĝas en ni kaj kiu postvivas la korpon. Eĉ se ĝi ne ekzistus kaj estus nura imagaĵo, ni bezonus ian vorton por nomi tiun estulon.

Ĉe manko de aparta vorto por ĉiu el la du aliaj punktoj, ni nomas: Vivoprincipo la principon de la materia organa vivo, kia ajn estas ties origino, komunan al ĉiuj vivantaj estaĵoj, ekde la vegetaĵoj ĝis la homo. Ĉar povas esti vivo sen konsidero al pensokapablo, tial la vivoprincipo estas io distingiĝa kaj sendependa. La vorto vivipovo ne esprimus saman ideon. Unuj opinias, ke la vivoprincipo estas propreco de la materio, efiko okazanta tiam, kiam la materio troviĝas en iuj difinitaj cirkonstancoj; aliaj — kaj tiu-ĉi estas la plej ĝenerala ideo, — ke ĝi kuŝas en iu speciala, universe dissemita fluidaĵo, el kiu ĉiu estulo sorbas kaj asimilas ioman parton dum sia vivo, same kiel ni vidas la inertajn korpojn ensorbi lumon; ĝi estus do la vivofluidaĵo, kiu, laŭ iuj opinioj, estus neniu alia ol la elektra fluidaĵo vivigita, ankaŭ nomata magneta fluidaĵo, nerva fluidaĵo k. a.

Kiel ajn la afero estas, unu fakto ekzistas, kiu ne povus esti malakceptita, ĉar ĝi rezultas el observado, nome, ke la organaj estuloj havas en si ian forton, kiu naskas la fenomenon «vivo», dum tiu forto ekzistas; ke la materia vivo estas komuna al ĉiuj organaj estaĵoj, kaj ne dependas de intelekto aŭ de penso; ke intelekto kaj penso estas kapabloj de certaj organaj specoj; fine, ke el la organaj specoj, dotitaj per intelekto kaj penso, unu posedas specialan moralan senton, kiu havigas al ĝi nediskuteblan superecon antaŭ la ceteraj: la homa speco. [2] Gustadire «specaro» aŭ «genro». — La Trad.

Oni komprenas, ke, kun pli ol unu signifo, la vorto animo malakordas nek kun materialismo, nek kun panteismo. Spiritualisto mem povas tute bone kompreni animon laŭ iu ajn el la du unuaj difinoj, sen ia malutilo por la individua nemateria estulo, al kiu li donos alian nomon. Tiu vorto reprezentas do nenian ekskluzivan opinion: ĝi estas ia Proteo, kiun ĉiu alprenas laŭ sia plaĉo, kaj jen la fonto de tiom da diskutoj.

Oni ankaŭ forigus konfuzon, eĉ se estus uzata la vorto animo en la tri nomitaj okazoj, per la almeto de iu kvalita vorto, kiu precize difinus la vidpunkton, laŭ kiu ĝi estas rigardata, aŭ la uzon, kiun oni faras el ĝi. Tiu estus do ĝenerala vorto, kiu reprezentus, samtempe, la principon de la materia vivo, de la intelekto kaj de la moralo, kaj kies sencoj distingiĝus inter si per atributo, kiel, ekzemple, la gasoj distingiĝas unuj de aliaj per la aldono de vortoj: hidrogeno, oksigeno, nitrogeno k. a.

Oni povus do diri — kaj eble estus plej bone: la vivoanimo, por esprimi la principon de la materia vivo; la intelekta animo, por esprimi la intelektoprincipon; kaj la spirita animo[3] En la franca originalo: «ame spirite», t.e. tute rigorsence «spiritisma animo»;mi tamen preferis «spirita animo», mi ne scias,ĉu prave. — La Trad. , por esprimi la principon de nia individueco post morto. Kiel oni vidas, ĉio ĉi estas nura demando pri vortoj, sed ja tre grava demando por interkompreniĝado. El ĉi-tiu vidpunkto, la vivoanimo estas komuna al ĉiuj organhavaj estaĵoj: vegetaĵoj, bestoj kaj homoj; la intelekta animo estas propra al bestoj kaj al homoj; kaj la spirita animo apartenas nur al la homo.

Ni kredis necese insisti pri ĉi-tiuj klarigoj, des pli, ĉar la spiritisma doktrino sin esence bazas sur la ekzisto, en ni, de iu estulo ne dependanta de la materio kaj postvivanta la korpon. Ĉar ni ofte uzados, en ĉi-tiu verko, la vorton animo, tial estis grave fiksi la signifon, kiun ni atribuas al ĝi, por ke okazu nenia miskompreno.

Ni alvenas nun al la ĉefa objekto de ĉi-tiu prepara instruado.

Kiel ĉiu nova afero, la spiritisma doktrino havas siajn adeptojn kaj siajn kontraŭulojn.

Ni provos respondi kelkajn kontraŭdirojn de ĉi-tiuj lastaj, ekzamenante la valoron de la motivoj, sur kiuj ili sin apogas; tamen ni ne arogas al ni esperi konvinki ĉiujn, ĉar multaj kredas, ke la lumo estas farita nur por ili. Ni turnas nin al la personoj bonvolemaj, sen antaŭe pretaj aŭ, spite ĉion, neŝanĝeblaj ideoj, sed sincere dezirantaj instruiĝi; al tiuj ni pruvos, ke la plimulto de la kontraŭdiraĵoj, prezentataj kontraŭ la spiritisma doktrino, originas de nekompleta observado kaj de tro rapida kaj senpripensa juĝo.

Ni rememorigu unue, en malmultaj vortoj, la kreskantan serion de la fenomenoj, el kiuj rezultis ĉi-tiu doktrino.

La unua observata fakto estis la movado de pluraj objektoj; ĝi estis ordinare nomata turniĝantaj tablojdanco de la tabloj. Sajnas, ke tiu fenomeno estis rimarkita unue en Ameriko aŭ, pli bone, ke ĝi renoviĝis en tiu regiono, ĉar la historio pruvas, ke ĝi okazadis jam en la plej antikva tempo; ĝi fariĝis kune kun strangaj cirkonstancoj, kiaj eksterordinaraj bruetoj, frapoj sen ia konata evidenta kaŭzo. De tie ĝi rapide disvastiĝis tra Eŭropo kaj aliaj partoj de la mondo. Komence, ĝi estis akceptita kun granda nekredemo; sed la multeco de la eksperimentoj baldaŭ disfandis la dubojn pri ties realeco.

Se tiu fenomeno limigus sin al la movado de materiaj objektoj, ĝi povus do esti klarigita kiel efiko de kaŭzo pure fizika. Tro nesciaj ni ankoraŭ estas, ke ni konus ĉiajn kaŝitajn naturajn agantojn, kiel ankaŭ ĉiujn proprecojn de tiuj jam al ni familiaraj; cetere, la elektro ĉiutage kreskigas la multenombrajn rimedojn, kiujn ĝi havigas al la homo, kaj ŝajnas destinita heligi la sciencon per nova lumo. Ne estus do neeble, ke la elektro, modifita de certaj cirkonstancoj, aŭ de alia nekonata aganto, estus la kaŭzo de tiu movado. La kunsido de multe da homoj — kio pligrandigus la agpovon — laŭŝajne apogis tiun teorion, ĉar oni povus rigardi tiun kolekton kiel multoblan pilon, kies potenco estus rekte proporcia al la nombro de ties elementoj.

La ronda movado havis nenion eksterordinaran, ĉar ĝi troviĝas en la Naturo mem; ĉiuj astroj movas sin ronde; oni povus do sin trovi antaŭ malgrandmezura kopio de la ĝenerala movado de l' universo aŭ, pli ĝustadire, ke ia ĝis tiam nekonata faktoro povis okaze naski ĉe la malgrandaj objektoj, en difinitaj kondiĉoj, ian energion similan al tiu, kiu puŝas la mondojn.

Sed tiu movado ne ĉiam estis ronda; ofte ĝi estis intermita kaj tute neregula; la objekto estis vigle skuata, renversata, trenata en ia ajn direkto kaj, kontraŭ ĉiuj leĝoj de la statiko, levata de sur la planko kaj senapoge tenata en la aero. En tiuj faktoj estis nenio, kio ne povus esti klarigita per la influo de iu fizika nevidebla aganto. Ĉu ni ne vidas, ke la elektro faligas konstruaĵojn, elradikigas arbojn, malproksimen ĵetas, altiras aŭ repuŝas la plej pezajn korpojn?

La strangaj bruetoj kaj krakoj — se oni akceptas, ke ili ne estis unu el la ordinaraj efikoj de la dilato de la ligno aŭ de ia alia hazarda kaŭzo — povus ja origini el la densiĝo de iu kaŝita fluidaĵo: ĉu la elektro ne okazigas la plej fortajn bruegojn?

Ĝis tie ĉi, kiel oni vidas, ĉion povus enhavi la kampo de la pure fiziologiaj kaj fizikaj faktoj. Ne elirante el ĉi-tiu klaso da ideoj, oni tie havis temon por studado serioza kaj inda je la atento de la scienculoj. Kial tio ne okazis? Ĉagrenas diri: tio venas de kaŭzoj, pruvantaj, inter miloj da similaj faktoj, la frivolecon de la homa spirito. La vulgareco de la objekto, ĉefe uzata ĉe la unuaj eksperimentoj, eble kunhelpis por tiu indiferenteco. Kian influon ofte havis iu vorto sur la plej gravan aferon! Ne konsiderante, ke la movado povus esti komunikata al iu ajn objekto, oni daŭrigadis plu la eksperimentojn per la tabloj, sendube pro tio, ĉar tiu-ĉi meblo estas la plej oportuna, kaj ĉar oni pli nature sidas ĉirkaŭ tablo ol ĉirkaŭ alia meblo. Nu, la superaj homoj estas kelkafoje tiel infanecaj, ke ne estus neeble, ke certaj eminentaj spiritoj opiniis nedigne okupiĝi pri tio, kion oni interkonsentis nomi la danco de la tabloj. Estas probable, ke, se la fenomeno, rimarkita de Galvani, estus rimarkita de nekleraj homoj kaj ricevus burleskan nomon, ĝi ankoraŭ malŝatinde kuŝus apud la magia vergeto. Efektive, kiu scienculo ne opinius, ke li malaltiĝus de sia piedestalo, se li okupiĝus pri la danco de la ranoj?

Читать дальше
Тёмная тема

Шрифт:

Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La libro de la spiritoj»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La libro de la spiritoj» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё не прочитанные произведения.


Allan Massie: Augustus
Augustus
Allan Massie
Péter Nádas: Libro del recuerdo
Libro del recuerdo
Péter Nádas
Allan Mallinson: A Close Run Thing
A Close Run Thing
Allan Mallinson
Allan Guthrie: Killing Mum
Killing Mum
Allan Guthrie
Allan Massie: Tiberius
Tiberius
Allan Massie
Allan Massie: Caesar
Caesar
Allan Massie
Отзывы о книге «La libro de la spiritoj»

Обсуждение, отзывы о книге «La libro de la spiritoj» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.