Heinrich Luyken - Pro Iŝtar

Здесь есть возможность читать онлайн «Heinrich Luyken - Pro Iŝtar» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Город: Leipzig, Издательство: Ferdinand Hirt & Sohn, Жанр: Исторические любовные романы, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

Pro Iŝtar: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «Pro Iŝtar»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Romano el la antikva Babela historio de la tempo de la biblia Ijob, kiu aperas kiel unu el la romanpresonoj.

Pro Iŝtar — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «Pro Iŝtar», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

La tiel interprezentitaj viroj profunde riverencis. Ijob, post afabla rigardo al la tri kunuloj de la blankharulo, sin turnis al ĉi tiu lasta, kiu videble estis homo de elstara eminenteco inter la fremdularo. En liaj iomete enkavaj, reve penetremaj okuloj eklumis ĝoja bonvenigemo. Dum li alparolis la gloran Ŝemidon kun princa digno, feliĉa rideto ludis ĉirkaŭ lia buŝo. Tamen, nek tiu rideto, nek la ĝojo sin montranta en liaj okuloj, povis tute forigi la ŝajne kutiman seriozecon de lia mieno kaj la postesignojn, kiujn akraj animdoloroj gravuris sur lia vireca vizaĝo. Li diris:

— Mia kara amiko Lemuel estas konanto de la homa koro; li estas sagaca viro, kiu ne vane uzas sonorajn vortojn. Sed ankaŭ la vido de la okuloj certigas al mi, ho Hamul, ke vi estas viro riĉe benita de la Eternulo. Li sendube, direktis vian vojon ĉi tien: Benata la homo, kiun Li kondukas per Sia okulo. Venu, vi kaj viaj kunuloj, sub mian humilan tendon, kaj restu, ĝis plaĉos al vi daŭrigi vian vojon. Mia havo estas je via dispono.

La alvenon de la fremduloj rimarkis ankaŭ du servistoj, kiuj tuj prizorgis kun bonkora vigleco la kamelojn de la Egiptujanoj. Du knaboj ĝoje plenumis ordonon konduki la kamelojn de Lemuel kaj Omar al la domo de tiu lasta. Dum la gastoj refreŝiĝis per lavo, Ijob, lia edzino Dina kaj la geservistoj pretigis vespermanĝon. Post mirige mallonga tempo abundaj manĝaĵoj estis pretaj. Ĉiu ĝoje plenumis sian apartan, jam antaŭe al li difinitan taskon. Rapide prepari manĝaĵon por neatenditaj gastoj evidente ne estis maloftaĵo.

La manĝorestaĵoj estis forprenitaj; kaj la sep viroj duonkuŝis sur tapiŝetoj kaj kusenoj ĉe la larĝe malfermita kurtenpordo de la tendo. La tri kunvojaĝantoj de Hamul ne multe partoprenis la interparoladon; ili estis junaj, modestaj kaj iom silentemaj homoj, kiuj traktis la grandaĝulon kun sinretirema respektego, preskaŭ adoro. La impona indeco de Ijob, lia stranga, transmonda trankvileco, kune kun la profunda estimo, kiun Hamul montris al li, estigis en ili sentojn alproksimiĝantajn al solena timo. Krom tio, ili ne sufiĉe sciis la dialekton de la lando Uc, kaj tial interparolo kun ili plejparte fariĝis per Babela lingvo, kiu jam tiam estis internacia komunikilo. Dina sin tenis aparte, sed aŭskultis la interparoladon kun streĉa atento.

En la komenco ĉiuj silentis, ĝis Hamul estos parolinta. La kapo de la maljunulo estis frapante bela. Longaj, neĝoblankaj haroj falis bukle sur la ŝultrojn. La mentonon ornamis blanka rektangula barbo, proksimume dek centimetrojn longa kaj zorge frizita. Alie la vizaĝo estis glate razita. Lia, malgraŭ eksterordinare granda aĝo, vireca kaj vigla vizaĝo tre imponis al liaj novaj konatoj. Ĉiu trajto en ĝi montris majstrecon, dignon kaj trankvilecon, kvankam kelkaj linioj indikis, ke ankaŭ li iam suferis multajn animdolorojn. Post nelonga medito Hamul ekparolis:

— Kun granda deziro, ho Ijob, mi deziris vidi vian vizaĝon, kaj aŭdi la voĉon de la viro, kiun la Eternulo tiel mirinde honoris kaj benis. En tempoj pasintaj Li ofte parolis kun niaj prapatroj, vizaĝon kontraŭ vizaĝo, sed mi kredas, ke, de la tempo, kiam Li aŭdigis Sian voĉon al Izrael, Li ne vizitis homidojn, ĝis Li parolis kun vi. Survoje ni estis gastoj de via malproksima parenco Baraĥel, Buzano, kaj de lia filo Elihu [11] Vidu: La Libro de Ijob, ĉap. XXXII, 2. . De ili mi sciiĝis pri la mirindaj aferoj okazintaj ĉi tie, kaj avide mi aŭskultis. Vivovere la juna viro priskribis la diskutadon inter vi, Ijob, kaj viaj animblindaj amikoj. Kun laŭdinda malkaŝemo li ankaŭ recitis siajn proprajn vortojn. Multaj el liaj pensoj estis ja bonaj kaj ĝustaj, aparte konsiderite. Tamen nun, post la subita interveno de la Eternulo, post Liaj detruaj argumentoj, kaj post traserĉa meditado, Elihu hontas sian malsaĝan memkonfidon, kaj pentas pri sia senama juĝemo. Ho, Eternulo! — ekkriis Hamul kun ardo de profunda adoro en la okuloj, kvazaŭ li ne plu estas konscia pri la ĉeesto de aŭskultantoj, — kiel senfine pli alte staras Via saĝo, Via potenco, Via pureco super niaj malsaĝaj, pekemaj, malmodestaj koroj! Ni, sensciuloj, ne scias la vojon de la ventoj, des malpli ni komprenas la misterajn vojojn de Viaj pensoj. Neesploreblaj mirindaĵoj por ni estas la pluvo, la neĝo, la glacio; kiom malpli do ni scias pri la senlima potenco, per kiu Vi regas la gloron de la stelaro. Misteraj ja estas Viaj vojoj, sed elpensitaj en vero kaj amo. En la lastaj tagoj Via justeco brilos kun brilega gloro, kaj la okuloj de ĉiuj homoj ĝin vidos — miaj okuloj ĝin vidos.

En la daŭro de kelkaj minutoj Hamul silentis, profunde enpensa. Poste li ree parolis, sed tiam jam kun senekstaza trankvilo:

— Adiaŭinte la Buzanojn, ni turnis la vizaĝon ĉi tien. Premata estis mia koro, kaj konfuzitaj miaj pensoj; sed mi decidiĝis, sentime lukti kontraŭ la animkirlaj problemoj, kiujn mia vizito al la Buzanoj altrudis al mi. Travojaĝante la senakvan dezerton Nafad, kie la okulo per vidado al enuigaj objektoj laciĝas, mi forte okupis miajn pensojn. Mi igis ilin vagi tra la mondo kaj esplori mian propran koron. Aŭskultu mian parolon, kaj riproĉu al mi malĝustajn konkludojn: La suferoj de la homidoj estas la nepra sekvo de la peko, sed suferoj povas esti por ni benoj tiel grandaj, kiel akraj estis la doloroj, eĉ multe pli grandaj, ĉar dia saĝo elpensas kaj dia amo regas. La seninspiraj pensoj de la homa koro estas malĝustaj, kaj ĝiaj deziroj vagadas tra malvirtaj lokoj. Nur pro nia naturo, de perfekteco defalinta, ni sentas doloron kiel senrimedan malbonon. Kaj, se ne estus malfortigita nia animo, kaj malsanema nia korpo, sekve de la peko, afliktoj estus por ni pordo al pli alta vivo: vere, ni rigardus ilin kiel necesan parton de la feliĉo. Elihu ne estus parolinta malsaĝe, kaj viaj amikoj ĉi tieaj ne estus irintaj en la irejon de la kolerego de la Eternulo, se ili komprenus, ke ĉiu aflikto homa estas parto de la aflikto de la tuta homaro, pro la peko, kaj se ili estus kredintaj ankaŭ je dia amo, krom je diaj saĝo kaj justo. Ĉu la Eternulo povus trovi ian alian rimedon purigi la mondon, ol suferojn? Tre diligente mi traserĉis mian propran koron, sed ne trovis.

Hamul eksilentis. Neniu respondis en la daŭro de kvarono de horo; ĉiuj pesis en la koro la vortojn de la respekteginda grandaĝulo. Fine Ijob, kliniĝinte antaŭ Hamul, ekparolis:

— Viaj saĝaj vortoj, ho ŝatata gasto el malproksima lando, estis por ni ĉiuj — ĉu ne vere? — kiel refreŝiga roso kaj kiel bonodoro, venanta el ĝardeno aromaĵa. Avide ni plue aŭskultos vin, sed mi timas, ke pro via laciga vojaĝo kaj via granda aĝo, korpo kaj animo nun postulas ripozon.

Respondinte al la ĝentilaĵo de la gastiganto per simila klinsaluto, Hamul diris kun afabla rideto:

— Mi ne povas nei, ho Ijob, ke kelkafoje mi sentas la pezon de la multenombreco de miaj jaroj, sed memoru mian devenon; memoru, ke mi estas pranepo de Ŝem, kiu atingis la aĝon de sescent jaroj kaj mortis kun plena posedo de ĉiuj siaj sentoj kaj spiritpovoj. Mi ne estas tro laca por aŭskulti vian parolon, al kiu mi sopiris kun granda sopiro. Antaŭĝuo de ĝuste tia kunveno helpis al mi spiti la danĝerojn de sovaĝa lando, kaj elporti la suferojn de longa vojaĝo tra laciga dezerto. Parolu, ĉar grandaj ja estas la benoj, kiujn la Eternulo enverŝis en vian animon.

— Grandaj, vere, estas la benoj, kiujn la Eternulo enverŝis en mian animon, — solene ripetis Ijob, — multe pli grandaj, ol vortoj povus eldiri. Ankoraŭ mi havas la senton, kvazaŭ mi estas viro, kiu, pasiginte multajn jarojn en la plej profunda infero, subite sin trovas en paradizo. Ankoraŭ mi iradas kvazaŭ en sonĝo. Ĉio ŝajnas al mi nova; kaj per novaj okuloj mire mi rigardas la mondon. Ho! kiel malĝuste mi komprenis la celon de mia vivo! Kiel miope mi penegis atingi eksteran, unutagan perfektecon! Penante trafi la celon de la vivo en la savo de sia propra animo sole, oni fariĝas blinda pri la tutmonda spirito, luktanta kontraŭ la malbono, kaj peneganta retrovi la vojon al Dio. Mi citadis miajn virtojn (aŭ pli ĝuste mi fanfaronis pri malesto de malvirtoj) kaj justecon antaŭ la Eternulo, antaŭ kiu eĉ la anĝeloj ne estas puraj. Memamo kaj memestimo estas la kaŭzoj de ĉiu malĝusta kompreno de niaj travivaĵoj. Mizero ne plu estas mizero, kiam oni sentas, ke ĝi estas ellaborado de dia amo. Dia amo! Kun honto mi konfesas, ke, en la daŭro de niaj longaj diskutadoj, la penso pri dia amo eĉ ne unu fojon venis al ni en la kapon. Sed la Eternulo favorkore donis al ni novan vizion. Nun mi vidas, ke la vera interna realo estas la amo. Ju pli ni celas sinforgesadon kaj benadon por niaj kunhomoj, des pli feliĉa kaj bela estos nia interna vivo. La amo estas ja la fundamento de la dia vivo en ni.

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «Pro Iŝtar»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «Pro Iŝtar» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «Pro Iŝtar»

Обсуждение, отзывы о книге «Pro Iŝtar» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x