• Пожаловаться

Roberto Tresoldi: Kronikoj pri Badik

Здесь есть возможность читать онлайн «Roberto Tresoldi: Kronikoj pri Badik» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию). В некоторых случаях присутствует краткое содержание. категория: Космическая фантастика / на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале. Библиотека «Либ Кат» — LibCat.ru создана для любителей полистать хорошую книжку и предлагает широкий выбор жанров:

любовные романы фантастика и фэнтези приключения детективы и триллеры эротика документальные научные юмористические анекдоты о бизнесе проза детские сказки о религиии новинки православные старинные про компьютеры программирование на английском домоводство поэзия

Выбрав категорию по душе Вы сможете найти действительно стоящие книги и насладиться погружением в мир воображения, прочувствовать переживания героев или узнать для себя что-то новое, совершить внутреннее открытие. Подробная информация для ознакомления по текущему запросу представлена ниже:

Roberto Tresoldi Kronikoj pri Badik

Kronikoj pri Badik: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «Kronikoj pri Badik»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Roberto Tresoldi naskiĝis en Milano, Italio (14/03/1958). Li esperantistiĝis en 1974, lernis klasikajn lingvojn kaj literaturojn kaj studis italan lingvon kaj literaturon, historion, lingvistikon kaj filologion ĉe la Katolika Universitato de Milano, kie li diplomiĝis pri ĝermana filologio. Pere de stipendio de la Sveda Instituto li pasigis jaron en Svedio, kie li daŭrigis la studadon ĉe la Universitatoj de Stokholmo kaj Uppsala, kaj kie li verkis disertacion pri teorio kai teĥniko de tradukado. Roberto Tresoldi laboras kiel tradukisto (el pluraj modernaj lingvoj) kaj verkisto kaj kiel kunlaboranto de revuoj kaj eldonejoj. El inter liaj itallingvaj libroj, kelkaj verkoj pri historio de kulturo kaj antropologio aperis ankaŭ franclingve kaj hispanlingve

Roberto Tresoldi: другие книги автора


Кто написал Kronikoj pri Badik? Узнайте фамилию, как зовут автора книги и список всех его произведений по сериям.

Kronikoj pri Badik — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «Kronikoj pri Badik», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема

Шрифт:

Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Roberto Tresoldi

Kronikoj pri Badik

Unua parto — La prifosoj de Badik

I

Estis jam malfrua posttagmezo, kiam la arkeologoj decidis interrompi la prifosadon en la malnova bieno. La vento ne plu estis tiel plaĉe milda: ĝi unue fariĝis friske pika, kaj fine preskaŭ malvarma. Aŭdiĝis la voĉo de la portebla komputilo kiu, analizinte la veteron, estis aŭtomate konektiĝinta kun la TTT-sciigservo, kaj atentigis pri baldaŭa ŝtormo.

La loka gvidanto — iu maldika, mezaĝa bienulo, kiu de multaj jaroj vivadis izolita kun sia eta familio ĉe la ruinoj de fortikaĵo, kiu daŭre protektadis la antikvan bienon — rigardis dummomente la nigrajn nubojn, kiuj estis alproksimiĝantaj, kaj diris en sia rapida lingvo: «Me iras aden ta domo!» kaj indikis per la montrofingro la ŝtonan dometon, kie li kutime restadis dum la arkeologoj prifosadis ĉirkaŭ la bieno.

Karlo, la plej juna el la scienculoj, demandis al la homo, ĉu tie estas sufiĉe da loko por ĉiuj. La gvidanto rigardis lin kuntirante la brovojn: «Vu parolas rapide…»

Karlo ripetis ankoraŭfoje sian demandon malrapide, kaj ĉifoje la homo komprenis, kaj respondis: «Ta domo esas tre mikra.»

— Nu, bone, — diris Karlo sin adresante al la aliaj, — laŭ li tiu dometo estas tro malgranda por ni ĉiuj… Kion ni faru? Ni ne povas resti ekstere dum ŝtormo: Ĉi tie la vetero ŝanĝiĝas rapide, kaj ni tuj devas trovi ŝirmitan lokon.

Kiel sub la puŝo de iu nekonata diaĵo, kiu deziras pravigi tiujn vortojn, la vento komencis blovi ege pli forte… Ruĝaj sableroj transportitaj el la proksima dezerto, miksitaj kun la humida polvo, kiu cirkaŭis la magrajn rikoltojn, kiuj kreskadis malantaŭ la malnovaj fortikaĵoj, algluiĝis al la barboj kaj al la haroj de la arkeologoj. La ĉielo estis nun preskaŭ nigra, la maloftaj helaj liberaj spacoj estis tute malaperintaj, jam englutitaj de malhelaj nuboj.

Kajsa, la nura virino de la grupo, alparolis Karlon kun zorgoplena mieno: «En la malnova bieno estas tiu mistera ŝtona deponejo, kiun ni vidis hieraŭ matene, kaj kiu, laŭŝajne, ankoraŭ bone staras… eble tie ni povas alfronti la ŝtormon, kaj, se necese, eĉ pasigi la nokton.»

— Mi ne certas, ke temas pri deponejo, — penseme diris Karlo. — Ĝi aspektas preskaŭ kiel templo… Kial do oni estus gravurintaj en la granda ŝtono apud la pordo la vortojn: «OLS VISITOLS DOMI FATA?»

— Tio estas… «Vi vizitas la domon de la Patro» ĉu ne? — rapide tradukis Anteo.

— Jes Anteo, prave, tion signifas la enskribaĵo en la lingvo de la Antikvuloj. Kaj por ili, la Patro estis oferoserĉanta diaĵo… Ĉiuokaze ni rapidu kaj eniru en tiun konstruaĵon, kio ajn ĝi estu!

II
(Kelkajn semajnojn antaŭe…)

Blondhara virino kontrolis filmon ĉe la komputilo, kiam maljuna scienculo eniris ŝian laborejon ĉe la universitato.

— Saluton profesoro Malenko, kia plezuro revidi vin post tiom multe da tempo!

— Saluton Kajsa! — diris li iom strangvoĉe, kvazaŭ aktorece.

Kajsa rigardis kelkajn sekundojn lian belan saĝan vizaĝon, kaj tuj malkovris ion apartan en lia mieno…

— Ne, ne tiel devus esti, — pensis ŝi. — Li estas tro streĉita… iasence li estas sub psika premo. Kio timigas lin? Kial li kondutas, kiel se li devus sin defendi kontraŭ malamiko?

Memoraĵoj pri la pasintaj universitataj jaroj kaj nunaj pensoj interplektiĝis en ŝia memo tiamaniere, ke ŝi plu ne sciis, kion diri al la maljuna profesoro.

— Kajsa, ĉu vi iel daŭrigis vian serĉadon pri la Antikvuloj? — demandis li abrupte. Ŝi iomete miris pri tiu demando, ĉar ŝi bone sciis, ke ŝia serĉado pri tiu antikva civilizo daŭre estas objekto de mokaj aludoj kaj atakoj fare de tiel diritaj «pliseriozaj scienculoj». Ŝi pensis pri la fakto, ke oni ja scias, ke la Antikvuloj ekzistis, kaj ke ili koloniigis la galaksion… sed ankaŭ oni ne dubis, ke la plejparto de la rakontoj pri ili estas nur legendo.

— Nu ja…. la Antikvuloj! — diris ŝi duonvoĉe.

— Mi ja scias, ke vi ne abandonis vian serĉadon, — aldonis la profesoro. — Ĉe la universitato vi estis la ununura, kiu subtenis la neceson konatiĝi pliprofunde kun la saĝeco de la Antikvuloj… mi bone memoras, ke vi dediĉis multe da tempo al la studado de ilia lingvo… la «Lingvo de la Mondo», kiel oni nomas ĝin en la antikvaj dokumentoj.

— Profesoro Malenko, vi ja scias, ke tiu lingvo estis esence skriba lingvo… la popoloj de la galaksio parolis multegajn lingvojn, ĝis la klopodo de la Monda lingvo, kaj antaŭ la disvastigo de la IL — la nuntempa ilo de intergalaksia interkomunikado. Kvankam la Lingvo de la Mondo ne estis parolata (kvankam kelkaj subtenas, ke oni ankaŭ parolis ĝin) ĝi havis almenaŭ la meriton, dum pluraj jarcentoj konservi la konon pri la antikva civilizo… pri la Antikvuloj — ĝis kiam tiu kono kaj saĝeco mistere malaperis abrupte el la homa historio… kun la escepto de kelkaj maloftaj legendoj kaj fabeloj. Kaj, kompreneble, de la traduko de «La libro de l' Saĝeco» en la IL fare de doktoro Han Sen, kiu vivis sur perdiĝinta planedo ĉe la randoj de la galaksio.

Profesoro Malenko rigardis mire sian iaman studentinon… ŝi estis la plej inteligenta el ĉiuj kaj ŝi nun, ja, estis grava scienculo ĉe la Ministerio de la Sciencoj… Sed li demandis al si, ĉu ŝi povus alfronti la problemon, pri kiu li intencas paroli. Li decidis rekte prezenti la nekredeblan novaĵon.

— Kajsa, oni malkovris urbon de la Antikvuloj.

Kajsa ricevis tiun informon kiel ŝokon… Oni ĉiam diradis al ŝi, ke la solaj informoj pri la urboj de la Antikvuloj estas onidiroj kaj revoj de fantaziuloj… Kaj nun, laŭ la vortoj de la maljuna profesoro, oni havus je dispono arkeologiaĵojn kaj — eble — skribajn gravuraĵojn. Tio estis tiel revolucia, ke ŝi apenaŭ povis kontroli sin.

Verdire la lingvo de la Antikvuloj ne plu estis mistero, tial, ke oni malkovris malnovajn gramatikojn pri ĝi, tradukitajn en la IL kaj konservitajn en la memoro de plipostaj civilizoj. Ĉiuj universitataj studentoj pri arkeologio devis ekzameniĝi pri ĝiaj bazoj… la problemo estis, ke ĝis tiu momento oni neniam malkovris dokumentojn en tiu lingvo… la komputilaj memoroj estis forviŝitaj de jarmiloj, kaj la sola ebleco — opiniis ĉiuj — estus retrovi gravuritajn tekstojn en roko aŭ metalo… sed ĝis tiu momento nenio estis trovita.

Kaj nun profesoro Malenko diras, ke oni intencas prifosi ĉe vera urbo de la Antikvuloj! Ŝi estis tiel scivolema, ke ŝi tute ne povis kaŝi tian fortan emocion.

— Nu, — diris ŝia iama profesoro, — jen, venis via tempo… nun vi havas la eblecon profiti je viaj pasintaj konoj. Mi estas ĉi tie por oficiale taskigi vin je la preparo de arkeologia brigado, kiu devos elfosi la unuajn verajn restaĵojn de la Antikvuloj!

La grupo estis formita en la daŭro de nur kelkaj semajnoj. Kiam ĉe la Akademio oni eksciis, ke arkeologia brigado estas bezonata por prifosi ĉe ruinoj de la Antikvuloj, preskaŭ ĉiuj membroj de la departemento pri arkeologio disponigis sin por tiu laboro. Kajsa kaj Karlo, kunlaboranto en multaj prifosadoj ĉirkaŭ la galaksio, ekzamenis plurajn kanditatojn, ĝis kiam ili sukcesis arigi etan sed tre kvalifikitan kolegaron.

Ili vojaĝis longe ĝis planedo Tidel («Instruisto» en la lingvo de la Antikvuloj, ĉar laŭ la legendoj de postaj civilizoj estis en tiu loko, ke formiĝis la bazaj konoj pri scienco kaj kulturo), kaj fine atingis la areon de la prifosado: la malnovan bienon «Badik». Temis sendube pri malplaĉa nomo, kvankam neniu sciis, kial tiu loko ankoraŭ nomiĝas tiel.

III

La ŝtormo atingis sian kulminon: la vento el la dezerto, plena je kristalpikaj sableroj, frapadis sovaĝe la ŝtonajn murojn de la ŝirmloko, en kiun la arkeologoj estis enirintaj. La bruo fariĝis neeltenebla: estis kiel se sennombra sinsekvo da maraj ondegoj intencus forbalai la ebenaĵon, eltirante la konstruaĵon el la fundamentoj. La homoj klopodis reagi kovrante la kapon per manteloj kaj premante siajn manojn kontraŭ la oreloj. Poste, preskaŭ tiel same abrupte, kiel ĝi estis alveninta, la vento falis, kaj rapide malaperis. Nekredebla silento regadis dum kelkaj minutoj en tiu antikva loko.

Читать дальше
Тёмная тема

Шрифт:

Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «Kronikoj pri Badik»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «Kronikoj pri Badik» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё не прочитанные произведения.


Aleksandr Volkov: Magiisto de Smeralda Urbo
Magiisto de Smeralda Urbo
Aleksandr Volkov
Roberto Saviano: Gomorra
Gomorra
Roberto Saviano
Roberto Bolano: Antwerp
Antwerp
Roberto Bolano
Roberto Calasso: K.
K.
Roberto Calasso
Отзывы о книге «Kronikoj pri Badik»

Обсуждение, отзывы о книге «Kronikoj pri Badik» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.