Roberto Tresoldi - Kronikoj pri Badik

Здесь есть возможность читать онлайн «Roberto Tresoldi - Kronikoj pri Badik» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Космическая фантастика, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

Kronikoj pri Badik: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «Kronikoj pri Badik»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Roberto Tresoldi naskiĝis en Milano, Italio (14/03/1958).
Li esperantistiĝis en 1974, lernis klasikajn lingvojn kaj literaturojn kaj studis italan lingvon kaj literaturon, historion, lingvistikon kaj filologion ĉe la Katolika Universitato de Milano, kie li diplomiĝis pri ĝermana filologio. Pere de stipendio de la Sveda Instituto li pasigis jaron en Svedio, kie li daŭrigis la studadon ĉe la Universitatoj de Stokholmo kaj Uppsala, kaj kie li verkis disertacion pri teorio kai teĥniko de tradukado.
Roberto Tresoldi laboras kiel tradukisto (el pluraj modernaj lingvoj) kaj verkisto kaj kiel kunlaboranto de revuoj kaj eldonejoj. El inter liaj itallingvaj libroj, kelkaj verkoj pri historio de kulturo kaj antropologio aperis ankaŭ franclingve kaj hispanlingve

Kronikoj pri Badik — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «Kronikoj pri Badik», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

— Nu kara sinjoro, eble vi scias ke, kiel oficiala reprezentanto de la Registaro de la Dek Mil Mondoj, mi rajtas agi kiel la plej alta instanco de Badik… Ĉu ne?

La homo ne movis sin, jesis per la kapo, kaj pretigis sin al eventuala puno.

— Mi decidis: vi kaj via familio estos transportataj sur la planedon Atarah, kie vi laboros en la salminejoj!

Teruro aperis sur la vizaĝo de la homo, kiu malfermis la okulojn gapante.

— Ne, tion vi ne rajtas fari… mia familio estis ĉiam ĉi tie — ni ne rajtas iri aliloken… Ne eblas… ni devas…

Sedano tuj kaptis la valoron de tiu lasta vorto: „Ĉu vi devas? Ĉu vi devas plenumi apartan taskon ĉi tie? Kion vi devas fari?“

Abrupte, li ekhavis unu el liaj famkonataj kaj brilaj ideoj, venantaj el… kie? Ili nur materiiĝis en lia menso, preskaŭ sugesto el alia dimensio… Li diris per forta kaj klara voĉo: „Respondu honeste, sincere kaj sen mensogo, kiel postulas la Leĝo de la Patro!“

Je tiuj vortoj Adriano paliĝis, ĝemis profunde, tremis, dum larmoj trakuris la magrajn vangojn. „Kial vi faras tion al mi? Mi ne rajtas, mi devas…., mi ne scias, mi ne povas…“

Subite, silenta plorado kaj singultoj estis ĉio, kio aŭdiĝas en la tendo.

La vortoj de Sedano, diritaj per tiel deviga voĉo, impresis Anteon kaj eĉ la soldatojn. Nu, ankoraŭfoje li ne sciis, kial li diris precize tion… li tion faris preskaŭ intuicie, kvazaŭ li havus antaŭ si ne normalan homon sed unu el la Antikvuloj. Sed li tute pravis, ĉar tiu konduto atingis la deziratan rezulton: tiu homo vere ne plu kapablos mensogi!

VI
(Multajn jarojn antaŭe)

— Eskcelenca Moŝto, vi ja scias, ke pro tia konduto vi riskas multon!» diris preskaŭ flustre eta monaĥo, vestita per simpla ruĝkolora teksaĵo volvita ĉirkaŭ la korpo. La homo, al kiu sin adresis la monaĥo, kapskuis, kiel kutimas fari la altrangaj regantoj de Tidel, kiam ili silentigas iun.

Post ioma pripensado lia Ekscelenca Moŝto Pokul flustris ree al la monaĥo: «Iam oni bezonos denove tiun materialon. Ni ne scias, ĉu ni venkos la Filon. Tion nur la saĝeco de la Granda Mistero povas antaŭscii. Mi, kiu alte respektas la veron, same respektas la rajtojn de nia gento — de tiuj homoj, kiujn ni sendis al tiu eta, fora planedo, Dom, unu el la unuaj ekde la stelo E2346, ĉe la randoj de la Galaksio. Se la Filo venkos nin, almenaŭ ili havos, post kelkmiloj da jaroj la eblecon rekonstrui novan mondon tute similan al tiu, en kiu ni vivas hodiaŭ.

Pokul sidis sur benketo kaj, ĝentile premante la manon de la monaĥo, adiaŭis lin. La monaĥo kapklinis respektoplene kaj lasis la eminentulon sola en la duonlumo de tiu granda groto. Per portebla gravurilo Pokul gravuris skribtabuleton pri la enhavo de la materialo kaŝita en la profunda malheleco de tiu loko. Li pensis pri la estonteco, kaj pri la danĝero, kiun lia tuta raso devas alfronti.

— Nu, — diris li parolante al si mem, — se ni ĉiuj pereos, restos atestilo pri nia pasinta grandeco. Kaj tion retrovos la posteuloj de nia eta ekspedicio, de tiuj, kiuj nun vivas en sovaĝa mondo, fore de ĉi tie; eta grupo de inteligentaj homoj, respektitaj kiel diaĵoj fare de sovaĝaj duonhomecaj estaĵoj.

La listo estis longa: komputiloj, gravuriloj, modernaj maŝinoj, unupersonaj aviadiletoj, du grandaj kosmoŝipoj, multaj sciencaj diverspecaj iloj, gravuritaj skribtabuletoj pri ĉio ajn… escepte de la raportoj pri la Granda Genetika Manipulado — la abomenaĵo, kiu kreis la Filon.

Verdire, li iel hontis pro la maniero, per kiu, kaŝe li kolektis tiujn aĵojn sed li pli forte sentis la devon protekti sian mondon.

— Ni tre verŝajne pereos — ĉiuj, senescepte. Sed nia civilizo ne devas perei kune kun ni!

En tiu momento li levis la brakojn alsupren, kaj laŭte diris: „Mi pardopetas, ho Granda Galaksia Mistero, pro ĉi tiu peko kontraŭ la vero. Bonvolu, mi petas, legi en mia koro la kialojn de ĉi misfaro!“

Poste li metis la skribtabuleton en ĝian ujon, kaj ĉi tiu mem moviĝis kaj alkroĉiĝis al la muro antaŭ la ŝtala pordego. Fine li surmetis sian belan, ruĝan fosforeskan surtuton, eliris tra la pordego, fermis ĝin kaj laŭte diris: „Fermita porĉiame!“

En tiu momento centmiloj da etaj araneaspektaj robotaj estaĵoj materiiĝis el la pulvoro, kiu kuŝis surplanke, kuretis ĝis la pordego, kaj kovris ĝin tute. En la daŭro de kelkaj sekundoj ili fariĝis kiel grandega tuko, kiu etendiĝas sur la pordo kaj la tuta muro. Intensa lumo plenigis la koridoron, dum la robotaj estaĵoj mirakle miksiĝis kun la materio de la pordo kaj de la muro, kaj rapide ŝtoniĝis. Nun estis nek muro, nek pordo: nur ununura ŝtalroka surfaco, netrairebla, nedetruebla. Lia Ekscelenca Moŝto Pokul iradis en la koridoro ĝis eta pordo, kiu malfermiĝis kaj, post lia eliro fermiĝis.

Tiu pordo restis fermita ĝis la fino de la civilizo de Tidel, kiu okazis nur post kelkaj monatoj. Flamoj atingis ĝin dum la lasta granda batalo, flamoj trairis la koridoron, flamoj detruis ĉion interne. Sed ili ne povis bruligi la ŝtalrokan muregon. La flamoj, fine, estingiĝis, kaj kune kun forbrulitaj aĵoj forviŝiĝis ĉiuj memoraĵoj pri la ekzistado de tiu loko. Aŭ eble ne: unu, verdire, ankoraŭ ekzistis.

VII

La frumatena vivo de malaltranga monaĥo ne estas simpla: oni devas vekiĝi tre frue, kiam la lunoj ankoraŭ rapide kuras en la ĉielo, preĝi dum duonhoro, reordigi sian ĉambron, rapide paŝi ĝis la kuirejo, frapi ĉe la pordo de la kuiristo, por ke li vekiĝu ĝustatempe, eniri en la manĝoĉambron kaj pretigi ĉion por la matenmanĝo. Tiun matenon la eta monaĥo faris ĉion laŭkutime, sed li ne sukcesis forgesi tion, kion li vidis la antaŭan vesperon. Kiel ne pensi pri la nekredebla malobeemo de L.E. Moŝto Pokul? Kiel oni povas perfidi la idealojn de tuta mondo, nur por pluvivigi tiun mondon? Oni ja scias, ke estas la grandaj idealoj, kiuj devas pluvivi — kaj ne eta sensignifa civilizo… civilizoj aperas kaj malaperas, kaj ankaŭ la nekredeble evoluiĝinta civilizo de la Antikvuloj iam malaperos… Sed li estas monaĥo, male L.E. Moŝto Pokul estas granda sciencisto, unu el la regantoj de Tidel, kaj eble li havas apartan kialon, por fari tion, kion neniu sur tiu planedo aŭdacus fari.

Dum li tiel cerbumis pri la eblaj kialoj de tiel stranga konduto, sidante sur eta benko proksime de la enirpordo, abrupte aŭdiĝis mallaŭta sed firma voĉo: „Jen vi, kara monaĥo. Kio turmentas vian animon?“

Ketal — tiel nomiĝis la eta monaĥo, preskaŭ malaperiĝinta ene de la grandaj ruĝkoloraj volvitaĵoj de sia larĝa vestajo — skuiĝis, rapide ekstaris kaj respektoplene klinis sian kapon: „Ke la Granda Galaksia Mistero protektu vin, ho sankta Maltul, estro de ni ĉiuj!“

— Tio estas bona respondo, karega. Kaj ke la Granda Galaksia Mistero donu al vi la kuraĝon rakonti viajn pensojn…

Ketal tute ne sciis, kiel reagi: li ne povis mensogi sed, samtempe, li eĉ ne povis perfidi L.E. Moŝton Pokul-on…

Maltul, el la silentado de Ketal tuj komprenis, ke temas pri konscienckonflikto kaj kareseme aldonis: „Kara, mi tute ne volas ĝeni vin per miaj vortoj: se vi deziras rakonti al mi viajn travivaĵojn, mi petas, faru; sed se tion vi ne emas alfronti nun, ni povos paroli pri tio en alia momento — se la Granda Galaksia Mistero tion ebligos al ni, antaŭ nia verŝajna malapero el la surfaco de ĉi tiu mondo… Nenio estas pli malbona, ol la forpaso al la alia Dimensio, kun granda pezo sur nia koro… ĉefe se temas pri peko kontrau la vero!“

Je tiuj vortoj, Ketal honteme rigardis siajn piedojn, poste levis la rigardon kaj fiksante siajn okulojn en la belajn helajn okulojn de Maltul, tuj komprenis, ke li bezonas pardonon antaŭ sia forpaso, kaj diris: „Sankta Maltul, mi tute ne povas peki kontraŭ la vero antaŭ mia morto, ĉar tiukaze mi estos damnita por ĉiam… Ne, tion mi ne povas akcepti… Aŭdu, Sankta Maltul, temas pri tio…“ — kaj la eta monaĥo rakontis al la monaĥestro la tutan historion pri la ŝtelitaj aĵoj kaj pri la loko, kie ili estis kaŝitaj. Fine, li gravuris sur skribtabuleton desegnaĵon kun ĉiuj informoj por atingi la lokon, kaj enmanigis ĝin al Maltul. La monaĥestro brakumis la etan monaĥon, kaj transdonis al li la benon de la Granda Galaksia Mistero. Ketal, tute radia en la vizaĝo, kapklinis, eliris el la pordo kaj malaperis en la malhelan koridoron.

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «Kronikoj pri Badik»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «Kronikoj pri Badik» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «Kronikoj pri Badik»

Обсуждение, отзывы о книге «Kronikoj pri Badik» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x