• Пожаловаться

John Tolkien: La Mastro de l' Ringoj

Здесь есть возможность читать онлайн «John Tolkien: La Mastro de l' Ringoj» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию). В некоторых случаях присутствует краткое содержание. Город: Kaliningrado, год выпуска: 2007, категория: Фэнтези / на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале. Библиотека «Либ Кат» — LibCat.ru создана для любителей полистать хорошую книжку и предлагает широкий выбор жанров:

любовные романы фантастика и фэнтези приключения детективы и триллеры эротика документальные научные юмористические анекдоты о бизнесе проза детские сказки о религиии новинки православные старинные про компьютеры программирование на английском домоводство поэзия

Выбрав категорию по душе Вы сможете найти действительно стоящие книги и насладиться погружением в мир воображения, прочувствовать переживания героев или узнать для себя что-то новое, совершить внутреннее открытие. Подробная информация для ознакомления по текущему запросу представлена ниже:

John Tolkien La Mastro de l' Ringoj
  • Название:
    La Mastro de l' Ringoj
  • Автор:
  • Издательство:
    Sezonoj
  • Жанр:
  • Год:
    2007
  • Город:
    Kaliningrado
  • Язык:
    Эсперанто
  • Рейтинг книги:
    4 / 5
  • Избранное:
    Добавить книгу в избранное
  • Ваша оценка:
    • 80
    • 1
    • 2
    • 3
    • 4
    • 5

La Mastro de l' Ringoj: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La Mastro de l' Ringoj»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

John Tolkien: другие книги автора


Кто написал La Mastro de l' Ringoj? Узнайте фамилию, как зовут автора книги и список всех его произведений по сериям.

La Mastro de l' Ringoj — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La Mastro de l' Ringoj», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема

Шрифт:

Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Fine ili haltis antaŭ nevidita trairejo, kiu kondukis al la subaj pordoj de l’ minejoj je l’ orienta flanko de la montoj. Tie Golumo kaŭris batalpreta, flarante kaj aŭskultante; kaj Bilbo tentiĝis mortigi lin per sia glavo. Sed kompato malhelpis lin, kaj kvankam li retenis la ringon, en kiu troviĝis lia sola espero, li rifuzis uzi ĝin por helpi en mortigo de la mizera kreaĵo malavantaĝa. Fine, streĉante sian kuraĝon, li transsaltis Golumon en la mallumo, kaj fuĝis laŭ la koridoro, sekvate de l’ krioj malamaj kaj senesperaj de sia malamiko: “ Ŝtelinto, ŝtelinto! Baginzo! Ni malamas ĝin por ĉiam !”

Nu, estas fakto stranga, ke tio ne estas la historio tia, kia ĝin Bilbo unue rakontis al siaj kunuloj. Al ili li rakontis, ke Golumo promesis al li donacon , se li venkus en la ludo; sed kiam Golumo iris por alporti ĝin de la insulo, li trovis, ke la valoraĵo estis for: la magia ringo, kiun oni donacis al li antaŭlonge je lia naskiĝfesto. Bilbo divenis, ke tio estas la ringo mem, kiun li trovis, kaj pro tio, ke li venkis en la ludo ĝi jam estis rajte lia propraĵo. Sed estante en danĝera situacio, li nenion diris pri ĝi, kaj devigis Golumon montri al li la elirvojon kompensaĵe anstataŭ donace. Tiun priskribon Bilbo registris en siaj memuaroj, kaj ŝajnas, ke li neniam mem ŝanĝis ĝin, eĉ ne post la Konsiliĝo ĉe Elrondo. Evidente ĝi plu aperis en la origina Ruĝa Libro, kiel ankaŭ en pluraj el la kopioj kaj eltiraĵoj. Sed multaj kopioj enhavas la veran priskribon (kiel alternativon), sendube derivitan de notoj far Frodo aŭ Samsaĝo, kiuj ambaŭ eksciis la veron, kvankam ŝajne ili malemis forstreki ion ajn efektive skribitan de la maljuna hobito mem.

Gandalfo, aliflanke, malkredis la unuan rakonton de Bilbo, tuj kiam li aŭdis ĝin, kaj li daŭre scivolemis pri la ringo. Fine li havigis de Bilbo la veran rakonton post multa demandado, kiu provizore malvarmigis ilian amikecon; sed ŝajnis, ke la sorĉisto taksis grava la veron. Kvankam tion li ne diris al Bilbo, li ankaŭ taksis grava kaj perturba la konstaton, ke la bona hobito ne diris ekde la komenco la veron: tute kontraŭe al ties kutimo. La koncepto pri “donaco” ne estis nura hobiteca elpensaĵo, malgraŭ ĉio. Tion sugestis al Bilbo, laŭ lia konfeso, la subaŭskultita parolado de Golumo; ĉar Golumo fakte nomis la ringon sia “naskiĝfesta donaco”, plurfoje. Ankaŭ tion Gandalfo trovis stranga kaj suspektinda; sed la veron pri tiu ĉi punkto li ne eltrovis ĝis post multaj jaroj, kiel vidiĝos en tiu ĉi libro.

Pri la postaj aventuroj de Bilbo ne necesas multon diri ĉi tie. Per helpo de la ringo li eskapis de la ork-gardistoj antaŭ la pordo kaj reatingis siajn kunulojn. Li uzis la ringon multfoje dum sia serĉvojaĝo, ĉefe por helpi al siaj amikoj; sed li kaŝis ĝin de ili laŭeble longe. Post sia reveno hejmen li neniam denove parolis pri ĝi al iu ajn, krom Gandalfo kaj Frodo; kaj neniu alia en la Provinco sciis pri ĝia ekzisto, aŭ tion li supozis. Nur al Frodo li montris la priskribon de la vojaĝo, kiun li estis verkanta.

Sian glavon Piko Bilbo pendigis super sia kameno, kaj sian mirindan maŝkirason, donacon de la gnomoj el la Drak-amasigo, li pruntedonis al muzeo, fakte al la Madom-domo en Mult-Fosejo. Sed li konservis en tirkesto ĉe Bag-Endo la malnovan mantelon kaj kapuĉon, kiujn li vestis vojaĝante; kaj la ringo, ligita per delikata ĉeno, restis en lia poŝo.

Li revenis al sia hejmo ĉe Bag-Endo la 22an de junio en sia kvindek dua jaro (P. D. 1342), kaj nenio tre rimarkinda okazis en la Provinco ĝis s-ro Baginzo komencis preparojn por la festado de sia centdekunua naskiĝdatreveno. Je tiu punkto komenciĝas tiu ĉi Historio.

Noto pri la Provincaj analoj [3] Tradukis Bertilo Wennergren.

Je la fino de la Tria Epoko la rolo, kiun ludis la hobitoj en la grandaj eventoj, kiuj rezultigis, ke la Provinco estis inkluzivita en la Reunuiĝintan Reĝlandon, vekis ĉe ili pli vastan interesiĝon pri la propra historio, kaj multaj el iliaj tradicioj, ĝis tiam ankoraŭ ĉefe buŝaj, estis kolektitaj kaj surpaperigitaj. La pli eminentaj familioj okupiĝis ankaŭ pri okazaĵoj en aliaj partoj de la Reĝlando, kaj multaj el iliaj membroj studis ties antikvajn historiojn kaj legendojn. Ĉe la fino de la unua jarcento de la Kvara Epoko jam troviĝis en la Provinco pluraj bibliotekoj, kiuj enhavis multajn historiajn librojn kaj analojn.

La plej grandaj el tiuj kolektoj estis verŝajne ĉe Subturejo, ĉe Grandaj Smialoj, kaj ĉe Brandohalo. Tiu ĉi raporto pri la fino de la Tria Epoko estas ĉerpita precipe el la Ruĝa Libro de Okcidentejo. Tiun gravegan fonton pri la historio de la Milito de l’ Ringo oni tiel nomis, ĉar ĝi estis longe gardata ĉe Subturejo, la hejmo de la Belinfanoj, Gardistoj de Okcidentejo [4] Vidu Apendicon B: analoj 1451, 1462, 1482; kaj noton ĉe la fino de Apendico C (en la angla eldono). . Origine ĝi estis la privata taglibro de Bilbo, kiu kunportis ĝin al Rivendelo. Frodo reportis ĝin al la Provinco, kune kun multaj apartaj folioj kaj notoj, kaj en 1420-1 P.D. li preskaŭ plenigis ĝiajn paĝojn per sia raporto pri la Milito. Sed aldonitaj al ĝi, kaj konservitaj kune kun ĝi, verŝajne en unu ruĝa ujo, estis tiuj tri grandaj volumoj, binditaj en ruĝa ledo, kiujn Bilbo donis al li kiel adiaŭan donacon. Al tiuj kvar volumoj oni en Okcidentejo aldonis kvinan volumon kun komentarioj, genealogioj, kaj diversaj aliaj aferoj pri la hobitaj membroj de la Kunularo.

La origina Ruĝa Libro ne estas konservita, sed oni faris multajn kopiojn, precipe de la unua volumo, por uzo de la posteuloj de la infanoj de Mastro Samsaĝo. La plej grava kopio tamen havas alian historion. Ĝi estis tenata en Grandaj Smialoj, sed ĝi estis skribita en Gondoro, verŝajne laŭ peto de la pranepo de Peregrino, kaj kompletigita en 1592 P.D. (172 de la Kvara Epoko). Ĝia sudana skribisto aldonis la jenan noton: Findegilo, Reĝa Skribisto, finis tiun ĉi verkon en IV 172. Ĝi estas ĉiudetale ekzakta kopio de la Superula libro de Minaso Tirit. Tiu libro estis kopio, farita laŭ peto de Reĝo Elesaro, de la Ruĝa libro de la Perianoj, kaj estis portita al li de Superulo Peregrino, kiam tiu emeritiĝinte transloĝiĝis al Gondoro en IV 64.

Sekve la Superula Libro estis la unua kopio farita de la Ruĝa Libro, kaj ĝi enhavis multon, kiu estis poste ellasita aŭ perdita. En Minaso Tirit ĝi ricevis abundon da notoj kaj korektoj, precipe pri nomoj, vortoj, kaj citaĵoj el la elfaj lingvoj; kaj oni aldonis al ĝi mallongigitan version de tiuj partoj de la Rakonto pri Aragorno kaj Arvena , kiuj troviĝas ekster la raporto pri la Milito. Laŭdire la plena rakonto estis verkita de Barahiro, nepo de reganto Faramiro, kelkan tempon post la forpaso de la Reĝo. Sed la ĉefa graveco de la Findegila kopio estas, ke ĝi sola enhavas la tuton de la “Tradukoj el la elfa” fare de Bilbo. Tiuj tri volumoj estis rigardataj kiel verko de grandaj lerto kaj instruiteco, en kiu, inter 1403 kaj 1418, li uzis ĉiujn fontojn haveblajn al li en Rivendelo, kaj vivantajn kaj skribitajn. Sed ĉar ili estis malmulte uzataj de Frodo, koncernante preskaŭ senescepte la Antikvajn Tagojn, ni pri ili ne parolos plu ĉi tie.

Pro tio, ke Gajadoko kaj Peregrino fariĝis ĉefoj de siaj grandaj familioj, kaj samtempe flegis siajn kontaktojn kun Rohano kaj Gondoro, la bibliotekoj ĉe Bokelboro kaj Tjukboro entenis multon, kiu ne aperas en la Ruĝa Libro. En Brandohalo troviĝis multaj verkoj, kiuj traktis pri Eriadoro kaj la historio de Rohano. Kelkaj el tiuj estis verkitaj aŭ komencitaj de Gajadoko mem, kvankam en la Provinco oni memoris lin precipe pro lia Herbokonoj de la Provinco kaj pro lia Jarkalkulo , en kiu li diskutas la rilaton de la Provinca kaj Bria kalendaroj al tiuj de Rivendelo, Gondoro, kaj Rohano. Krome li verkis mallongan traktaĵon Malnovaj Vortoj kaj Nomoj en la Provinco , ĉar li aparte interesiĝis pri la parenceco kun la lingvo de la rohananoj de tiaj “provincvortoj” kiel madomo kaj malnovaj elementoj de loknomoj.

Читать дальше
Тёмная тема

Шрифт:

Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La Mastro de l' Ringoj»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La Mastro de l' Ringoj» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё не прочитанные произведения.


Отзывы о книге «La Mastro de l' Ringoj»

Обсуждение, отзывы о книге «La Mastro de l' Ringoj» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.