Poste Cirdano kondukis ilin al la Havenoj, kaj tie kuŝis blanka ŝipo, kaj sur la kajo staris figuro tute blankvestita, atendante ilin. Kiam li turniĝis kaj direktiĝis al ili, Frodo vidis, ke tiu estas Gandalfo; kaj sur sia mano li portis la Trian Ringon, Narjan la Grandan, kaj la gemo sur ĝi estis ruĝa kiel fajro. Tiam la forirontoj ĝojis, ĉar ili sciis, ke ankaŭ Gandalfo akompanos ilin sur la ŝipo.
Sed Sam nun estis kore malĝoja, kaj ŝajnis al li, ke, kvankam la disiĝo estos maldolĉa, tamen eĉ pli doloriga estos la longa vojo hejmen en solo. Sed ĝuste dum ili staris tie, kaj la elfoj surŝipiĝadis, kaj ĉio estis pretigata por foriro, alrajdis tre haste Gaja kaj Grinĉjo. Kaj inter siaj larmoj Grinĉjo ridis.
— Vi provis eskapi de ni unu fojon pli frue kaj malsukcesis, Frodo, — li diris. — Ĉi-foje vi preskaŭ sukcesis, sed tamen denove malsukcesis. Ne estis Sam, tamen, kiu ĉi-foje perfidis vin, sed Gandalfo mem!
— Jes, — diris Gandalfo, — ĉar estos pli bone retrorajdi triope ol unuope. Nu, ĉi tie finfine, karaj amikoj, sur la bordoj de la maro venas la fino de nia kunuleco en Mez-Tero. Iru en paco! Mi ne diros: ne ploru; ĉar ne ĉiuj larmoj estas malbonaj.
Poste Frodo kisis Gajan kaj Grinĉjon, kaj laste Samon, kaj surŝipiĝis; kaj la veloj estis hisitaj, kaj la vento blovis, kaj malrapide la ŝipo forglisis laŭ la longa griza golfo; kaj la lumo de la vitro de Galadriela, kiun Frodo tenis, ekbrilis kaj malaperis. Kaj la ŝipo eliris sur la Altan Maron kaj forpasis okcidenten, ĝis finfine dum pluva nokto Frodo flaris dolĉan parfumon en la aero kaj aŭdis la sonon de kantado alvenanta trans la akvon. Kaj tiam ŝajnis al li, ke samkiel dum lia sonĝo en la domo de Bombadiljo, la griza pluvkurteno fariĝis arĝenta vitro kaj forruliĝis, kaj li vidis blankajn marbordojn kaj post ili foran verdan landon sub rapida sunleviĝo.
Sed laŭ Sam la vespero profunde mallumiĝis dum li staris ĉe la Haveno; kaj rigardante la grizan maron li vidis nur ombron sur la akvo baldaŭ perdiĝintan en la okcidento. Tiel li daŭre staris dum pasado de la nokto, aŭdante nur la suspiron kaj murmuradon de la ondoj sur la bordoj de Mez-Tero, kaj ties sono sinkis profunde en lian koron. Apud li staris Gaja kaj Grinĉjo, kaj ili estis silentaj.
Fine la tri kunuloj forturnis sin kaj, neniam plu retrorigardante, ili rajdis malrapide hejmen; kaj ili interŝanĝis neniun vorton ĝis ili revenis al la Provinco, sed ĉiun multe konsolis ĉeesto de la amikoj sur la longa griza vojo.
Fine ili rajdis trans la montetojn kaj laŭiris la Orientan Vojon, kaj poste Gaja kaj Grinĉjo plurajdis al Boklando; kaj jam denove ili kantis dumire. Sed Sam turnis sin al Apudakvo, kaj tiel revenis al la Monteto, kiam la tago denove finiĝis. Kaj li pluiris, kaj jen estis flava lumo, kaj fajro interne; kaj la vespermanĝo estis preta, kaj li estis atendita. Kaj Rozinjo entiris lin, kaj sidigis lin sur lian seĝon, kaj sidigis etan Elanoran sur lian sinon.
Li profunde enspiris:
— Nu, mi estas reveninta, — li diris.
Brasi.Bierfari; prepari trinkaĵojn ( ankaŭ figurasence ).
Ĉendi.Ekbruligi.
Leŭgo.Malnova mezurunuo de longo, varia laŭ landoj, proksimume tri mejloj, aŭ kvin kilometroj.
Scimitaro.Mallonga unueĝa kurba glavo pli larĝa ĉe la pinto.
Skrabli.Iri laŭ malorde barakta maniero; ekzemple, kiel skarabo, klopodanta eskapi el glaso.
Trampli.Surtreti.
Kelkaj vortoj en ĉi tiu traduko estas uzataj en senco pli vasta, ol (N)PIV kaj aliaj vortaroj rekomendas (ekzemple: apika, brovumi, halo, kuratoro, plandi, preter, retro ). Atentigite pri tio ĉe la pretigado de la unua eldono, William Auld respondis, ke verkistoj kaj aliaj lingvouzantoj kreas la lingvon, kaj vortaristoj nur registras la uzadon. En la dua eldono la redaktoro kaj la prov-legantoj ŝanĝis nenion en ĉi tiu “devia” uzado, kritikita en kelkaj recenzoj aperintaj post la unua eldono.
Krome, en la libro estas pluraj vortoj (la nomoj de rasoj kaj popoloj, aliaj “realaĵoj”), kreitaj aŭ adaptitaj de Tolkien kaj tradukitaj de Auld.
Laŭ la analoj de Gondoro tiu estis Argelebo II, la dudeka el la Norda linio, kiu finiĝis ĉe Arveduo tricent jarojn poste.
Sekve, la jaroj de la Tria Epoko laŭ la kalkulado de la elfoj kaj la dunadanoj estas troveblaj per aldono de 1600 al la datoj de la Provinc-datumo.
Tradukis Bertilo Wennergren.
Vidu Apendicon B: analoj 1451, 1462, 1482; kaj noton ĉe la fino de Apendico C (en la angla eldono).
Redonita en tre reduktita formo en Apendico B ĝis la fino de la Tria Epoko (en la angla eldono).
Tradukis el la angla Bertilo Wennergren.
Tiel la hobitoj nomas la stelaron Plugilo aŭ Granda Urso.
Varda estas la nomo de tiu, kiun la elfoj en la ekzilaj landoj de Mez-Tero nomas Elbereta.
Ĉiu monato laŭ la Provinc-datumo estis 30-taga.
Traduko de Edmundo Grimley Evans.
Tark . Gondorano (orklingve). Tiu vorto devenis de tarkil , kiu en la Komuna Lingvo signifas numenoranon, venintan al Mez-Tero.
Laŭ la Provinca kalendaro estis tridek tagoj en reteo (t.e. en marto).
Probable ĝi originis de la orka vorto ŝarkŭ , kiu signifas maljunulo .
La Provinca kalendaro, krom dek du 30-tagaj monatoj, havis tritagan Lithon (inter junio kaj julio) kaj dutagan Julon — la jarfrua kaj jarkomenca tagoj (inter la 30 ade decembro kaj la 1 ade januaro).