John Tolkien - La Mastro de l' Ringoj

Здесь есть возможность читать онлайн «John Tolkien - La Mastro de l' Ringoj» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Город: Kaliningrado, Год выпуска: 2007, Издательство: Sezonoj, Жанр: Фэнтези, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

La Mastro de l' Ringoj: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La Mastro de l' Ringoj»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

La Mastro de l' Ringoj — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La Mastro de l' Ringoj», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Konsternante la apudstarantojn, ĉirkaŭ la kadavro de Sarumano kolektiĝis griza nebuleto, kaj leviĝinte malrapide al altego kiel fumo de fajro, kiel pala tukvolvita figuro, ĝi superombris la Monteton. Momente ĝi ŝanceliĝis, rigardante okcidenten; sed el la okcidento blovis malvarma vento, kaj ĝi forkliniĝis, kaj suspirante solviĝe neniiĝis.

Frodo rigardis al la kadavro kun kompato kaj hororo, ĉar dum li rigardis ŝajnis, ke longaj mortojaroj estas subite rivelitaj en ĝi, kaj ĝi ŝrumpis, kaj la ŝrumpinta vizaĝo iĝis haŭtĉifonoj sur la hida kranio. Levinte la randon de la malpura mantelo apudsternita, li ĝin kovris kaj forturnis sin.

— Kaj jen la fino de tio, — diris Sam. — Fino malbela, kaj mi preferus ne vidi ĝin; sed ĝi estas brava liberiĝo.

— Kaj la fina fino de la Milito, espereble, — diris Gaja.

— Tion mi esperas, — diris Frodo kaj suspiris. — Kaj laste lasta bato. Sed pripensu, ke ĝi okazis ĉi tie, ĉe la pordo mem de Bag-Endo! Inter ĉiuj miaj esperoj kaj timoj, mi almenaŭ neniam atendis tion.

— Mi ne nomos ĝin fino, ĝis ni estos ordigintaj la fatrason, — malĝoje diris Sam. — Kaj tio postulos multe da tempo kaj da laboro.

9

La Grizaj Havenoj

La ordigado efektive postulis multe da laboro, sed ĝi okupis malpli da tempo ol Sam antaŭtimis. La tagon post la batalo Frodo rajdis ĝis Mult-Fosejo kaj liberigis la karcerulojn el la ŝlostruoj. Unu el la unuaj trovitoj estis kompatinda Fredegaro Bolĝero, jam ne Dikulo. Li estis kaptita, kiam la kanajlaro elpelis trupon da ribelintoj, kiun li kondukis el kaŝlokoj supre en Brokenboro apud la montetoj Skario.

— Finfine pli profitus al vi akompani nin, povra oldulo Fredegaro! — diris Grinĉjo, dum ili elportis lin tro malfortan por marŝi.

Li malfermis unu okulon kaj brave klopodis rideti.

— Kiu estas tiu juna giganto kun laŭta voĉo? — li flustris. — ĉu eta Grinĉjo? Kiom mezuras nun viaj ĉapeloj?

Ĉeestis ankaŭ kompatinda Lobelia. Ŝi aspektis tre maljuna kaj maldika, kiam ili savis ŝin el malluma kaj mallarĝa ĉelo. Ŝi insiste lamiris proprapiede; kaj okazis tia bonvenigo, tiom da manfrapado kaj huraoj, kiam ŝi aperis, apogante sin al la brako de Frodo, sed ankoraŭ kroĉante sian ombrelon, ke ŝi estis vere emociita, kaj ŝi forveturis larmante. ŝi neniam antaŭe en la vivo estis populara. Sed ŝin premegis la novaĵo pri la murdo de Lodo, kaj ŝi rifuzis reiri al Bag-Endo. ŝi redonis ĝin al Frodo kaj iris al sia propra popolo, al Bresgirdeloj en Durbotelo.

Kiam la kompatindulino mortis en la posta printempo — ja ŝi estis pli ol centjara — Frodo estis surprizita kaj multe emociita: ŝi testamentis al li la tutan restaĵon de sia mono kaj la mono de Lodo, por ke li utiligu ĝin helpante hobitojn senhejmigitajn de la perturboj. Tiel finiĝis tiu malpaco.

Maljuna Vilĉjo Blankpiedo estis en la Ŝlostruoj pli longe ol la aliaj, kaj kvankam li eble estis traktita malpli severe ol kelkaj, li bezonis multe da nutrado antaŭ ol li povis roli urbestre laŭ la aspekto; do Frodo konsentis posteni kiel lia anstataŭanto, ĝis sinjoro Blankpiedo denove bonfartiĝos. Lia sola plenumo kiel vicurbestro estis limigi la ŝirifojn al ties ĝustaj funkcioj kaj nombro. La taskon de persekutado de la banditoj oni lasis al Gaja kaj Grinĉjo, kaj tio baldaŭ kompletiĝis. La sudlandaj banditoj, aŭdinte novaĵon pri la Apudakva Batalo, fuĝis el la Provinco kaj malmulte oponis la Superulon. Antaŭ la jarfino la malmultaj postvivintoj estis ĉirkaŭzonitaj en la arbaroj, kaj oni kondukis kapitulacintojn al la landlimo.

Intertempe la riparlaboro daŭris rapide, kaj Sam estis ege okupata. Hobitoj kapablas labori abelece, kiam ilin trafas taŭgaj humoro kaj neceso. Nun troviĝis miloj da laboremaj manoj ĉiuaĝaj, ekde la etaj sed viglaj de hobitaj geknaboj ĝis la multuzitaj kaj kalaj de la geavoj. Antaŭ la Julo [14] La Provinca kalendaro, krom dek du 30-tagaj monatoj, havis tritagan Lithon (inter junio kaj julio) kaj dutagan Julon — la jarfrua kaj jarkomenca tagoj (inter la 30 a de decembro kaj la 1 a de januaro). ne plu restis eĉ briko de la novaj ŝirifejoj aŭ de io ajn konstruita de la “homoj de Ŝarko”; sed la brikoj estis uzitaj por ripari multajn malnovajn truojn, por igi tiujn pli komfortaj kaj pli sekaj. Estis trovitaj grandaj stokoj da varoj, manĝaĵoj kaj biero, kiujn la banditoj forkaŝis en budoj kaj fojnejoj kaj forlasitaj truoj, kaj precipe en la tuneloj ĉe Mult-Fosejo kaj en la malnovaj ŝtonminejoj de Skario; do tiun Julon ekzistis multe pli da plezuro, ol oni antaŭesperis.

Unu el la unuaj faritaĵoj en Hobiturbo, eĉ antaŭ forigo de la nova muelejo, estis renovigo de la Monteto kaj de Bagŝuta Vico. La antaŭaĵo de la nova sablejo estis tute nivelita kaj transformita al granda ŝirmita ĝardeno, kaj novaj truoj estis elfositaj en la sudfronta antaŭaĵo de la Monteto, kaj tiuj estis briktegitaj. La Avulo estis reloĝigita en Numero Tri; kaj li diris ofte kaj ne ĝenis sin pri aŭdontoj.

— Vere malofta vento profitas al neniu, kiel mi ĉiam diris. Kaj fino bona — ĉio pli bona!

Oni iom diskutis pri nomo donota al la nova vico. Oni pensis pri Batalĝardeno , aŭ Pli Bonaj Smialoj . Sed post iom da tempo laŭ sagaca hobita maniero, oni nomis ĝin simple Nova Vico . Estis nura Apudakva ŝerco aludi al ĝi kiel al Ŝarka Fino .

La arboj estis la plej severa perdo kaj damaĝo, ĉar pro ordono de Ŝarko ili estis detranĉitaj malrespondece tre vaste en la Provinco; kaj Sam funebris pro tio pli ol pro io alia. Ekzemple, tiu misfaro nur longe kuraciĝos, kaj nur liaj pragenepoj, Sam supozis, vidos la Provincon tia, kia ĝi devus esti.

Sed subite iun tagon, ĉar dum semajnoj li estis tro okupita por pripensi siajn aventurojn, li rememoris pri la donaco de Galadriela. Li elprenis la skatolon kaj montris ĝin al la ceteraj Vojaĝintoj (nun ĉiuj tiel nomis ilin), kaj petis ties konsilon.

— Mi scivolis, kiam vi rememoros pri ĝi, — diris Frodo. — Malfermu ĝin!

Interne ĝi estis plena da griza polvo, mola kaj fajna, en kies mezo estis semo, kvazaŭ eta arĝentumita nukso.

— Kion mi faru pri tio ĉi? — diris Sam.

— Ĵetu ĝin en la aeron dum venteta tago kaj lasu ĝin fari sian taskon! — diris Grinĉjo.

— Kie? — demandis Sam.

— Elektu lokon kiel provejon, kaj vidu kio okazas al la plantoj tie, — diris Gaja.

— Sed mi certas, ke la Damo ne estus kontenta, se mi tute retenus ĝin en mia propra ĝardeno, kiam tiom da personoj estas suferintaj, — diris Sam.

— Utiligu viajn tutajn sagacon kaj konojn, Sam, — diris Frodo, — kaj poste uzu la donacon por helpi kaj plibonigi vian laboron. Kaj uzu ĝin ŝpareme. Ne estas multo, kaj mi supozas, ke ĉiu grajno havas valoron.

Do Sam plantis arbidojn en ĉiuj lokoj, kie arboj aparte belaj aŭ amitaj estis detruitaj, kaj li metis grajnon de la valorega polvo ĉe ĉies radikoj. Li iris tien-reen en la Provinco dum tiu laboro; sed se li speciale atentis pri Hobiturbo kaj Apudakvo, neniu kulpigis lin. Kaj fine li konstatis, ke ankoraŭ restas al li iomete da polvo; do li iris al la Tri-kvarona Ŝtono, kiu estas la proksimuma centro de la Provinco, kaj ĵetis ĝin en la aeron kun sia beno.

La etan arĝentan nukson li plantis en la Festa Kampo, kie iam estis la arbo; kaj li scivolis, kio devenos el ĝi. Tra la tuta vintro li restis kiel eble plej pacienca, kaj li klopodis deteni sin de konstanta alirado por vidi, ĉu okazas io.

La printempo preteratingis liajn plej senraciajn esperojn. Liaj arboj komencis ŝosi kaj kreski, kvazaŭ la tempo mem urĝus kaj volus fari dum unu jaro laboron de dudek. En la Festa Kampo bela juna arbido supren impetis: ĝi havis arĝentan ŝelon kaj longajn foliojn kaj eksplodis je oraj floroj en aprilo. Ĝi ja estis malorno , kaj ĝi mirigis la ĉirkaŭaĵon. Dum postaj jaroj, kiam ĝi kreskis gracie kaj bele, ĝi iĝis vaste konata kaj oni plenumis longajn vojaĝojn por vidi ĝin: ĝi estis la nura malorno okcidente de la Montoj kaj oriente de la Maro, kaj unu el la plej superbaj en la mondo.

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La Mastro de l' Ringoj»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La Mastro de l' Ringoj» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «La Mastro de l' Ringoj»

Обсуждение, отзывы о книге «La Mastro de l' Ringoj» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x