John Tolkien - La Mastro de l' Ringoj
Здесь есть возможность читать онлайн «John Tolkien - La Mastro de l' Ringoj» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Город: Kaliningrado, Год выпуска: 2007, Издательство: Sezonoj, Жанр: Фэнтези, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.
- Название:La Mastro de l' Ringoj
- Автор:
- Издательство:Sezonoj
- Жанр:
- Год:2007
- Город:Kaliningrado
- ISBN:нет данных
- Рейтинг книги:4 / 5. Голосов: 1
-
Избранное:Добавить в избранное
- Отзывы:
-
Ваша оценка:
- 80
- 1
- 2
- 3
- 4
- 5
La Mastro de l' Ringoj: краткое содержание, описание и аннотация
Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La Mastro de l' Ringoj»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.
La Mastro de l' Ringoj — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком
Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La Mastro de l' Ringoj», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.
Интервал:
Закладка:
Estis vere, ke longe eminentis elstare la familio Tjuko; ĉar la superula ofico transiris al ili (de la Oldbokoj) kelkajn jarcentojn pli frue, kaj la Tjukestro ekde tiam posedis tiun titolon. La Superulo estis mastro de l’ Provinc-kunsido, kaj kapitano de la Provinc-armeo kaj de la hobit-armaĵo, sed pro tio, ke armeo kaj kunsido ekzistis nur en krizaj situacioj, kiuj ne plu okazis, la superuleco jam ĉesis esti pli ol honorigo. Ja la familio Tjuko plu ricevis apartan respekton, ĉar ĝi restis kaj multnombra kaj tre riĉa, kaj emis en ĉiu generacio aperigi fortajn karakterojn kun strangaj moroj kaj eĉ aventurema temperamento. Tiujn lastajn kvalitojn, tamen, oni jam pli toleris (rilate la riĉulojn) ol ĝenerale aprobis. Daŭris malgraŭ tio la kutimo aludi al la familiestro kiel La Tjuko, kaj aldoni al ties nomo, se necese, ciferon: ekzemple Isengrimo la Dua.
La sola oficialulo en la Provinco tiuepoke estis la Urbestro de Mult-Fosejo (aŭ de la Provinco), kiu estis elektita ĉiun sepan jaron ĉe la Libera Foiro sur la Blankaj Suprejoj je somermezo. Lia preskaŭ sola urbestra devo estis prezidi ĉe bankedoj, starigitaj je la Provincferioj, kiuj okazis ofte. Sed la oficoj de la Poŝtestro kaj Ĉefa Ŝirifo ligiĝis al la urbestreco, tiel ke li respondecis kaj pri la Kuriera Servo kaj pri la Gardistaro. Tiuj estis la solaj Provinc-servadoj, kaj la kurieroj estis el la du la pli multnombraj, kiel ankaŭ la pli okupataj. Tute ne ĉiuj hobitoj scipovis skribi, sed la scipovantoj skribis konstante al ĉiuj siaj amikoj (kaj al elektitaj parencoj), kiuj loĝis pli malproksime ol je posttagmeza promeno.
ŝirifoj estis la nomo donita de l’ hobitoj al siaj policanoj, t. e. ties plej proksimaj ekvivalentoj. Ili kompreneble ne posedis uniformon (ĉar tiaj aferoj estis tute nekonataj), nur plumon en la ĉapo; kaj praktike ili estis pli heĝkontrolistoj ol policanoj, pli okupataj pri l’ vagado de bestoj ol de personoj. En la tuta Provinco troviĝis nur dekduo da ili, po tri en ĉiu kvarono, por internaj deĵoroj. Iom pli multnombra aro, laŭbezone varianta, estis uzata por kontroli la landlimon, kaj por certigi, ke eksteruloj kiaj ajn, grandaj aŭ malgrandaj, ne fariĝu ĝenaj.
En la tempo, kiam komenciĝas tiu ĉi historio, la Limuloj, kiel oni nomis ilin, estis pli multnombraj. Aŭdiĝis multaj raportoj kaj plendoj pri fremdaj personoj kaj kreaĵoj, kiuj ŝtelumadis apud aŭ eĉ cis la limoj: la unua signo, ke ĉio ne estas tute tia, kia ĝi devas esti kaj ĉiam estis, krom en rakontoj kaj legendoj el la pratempo.
Malmultaj atentis tiun signon, kaj ankoraŭ eĉ Bilbo ne havis ian koncepton pri tio, kion ĝi aŭguris. Jam pasis sesdek jaroj de kiam li komencis sian memorindan vojaĝon, kaj li estis maljuna eĉ inter hobitoj, kiuj tre ofte centjariĝis; sed evidente multo ankoraŭ restis el la konsiderinda riĉaĵo, kiun li revene kunportis. Kioman multon aŭ malmulton li malkaŝis al neniu, eĉ ne al Frodo, lia plej ŝatata nevo. Kaj li plu tenis sekreta la ringon, kiun li trovis.
Kiel estas rakontite en La Hobito , venis iun tagon al la pordo de Bilbo la granda sorĉisto, Gandalfo la Griza, kun dek tri gnomoj: fakte neniu alia ol Torino Kverkaŝildo, posteulo de reĝoj, kaj ties dek du kunuloj en ekzilo. Kun ili li ekiris, je sia propra daŭra miro, iun matenon en aprilo — tio estis en la jaro 1341 laŭ la Provinc-datumo — serĉante grandan trezoron, la gnom-amasigojn de l’ Reĝoj sub la Monto, malsuper Ereboro en Dalo, malproksime en la Oriento. La serĉo sukcesis, kaj la drako, kiu gardis la amasigon, estis mortigita. Tamen, kvankam antaŭ la fina venko okazis la Batalo de l’ Kvin Armeoj, kaj Torino estis mortigita, kaj plenumiĝis multaj kuraĝaj faroj, la afero apenaŭ interesus la postan historion aŭ meritus pli ol subnoton en la longaj analoj de l’ Tria Epoko, se ne estus okazinta “hazardaĵo” survoje. La kunularon atakis orkoj en alta trapasejo de l’ Nebulecaj Montoj, kiam ĝi survojis al Sovaĝujo; kaj okazis tiel, ke Bilbo vojperdis dum kelka tempo en la nigraj ork-minejoj profunde sub la montaro, kaj tie, dum li palpiris vane en la senlumo, li metis manon sur ringon kuŝantan sur la subaĵo de tunelo. Ĝin li enpoŝigis. Tio ŝajnis tiam nura bonŝanco.
Klopodante trovi elirejon, Bilbo daŭrigis malsupren ĝis la fundaĵoj de l’ montaro, ĝis ne eblis plueniri. Funde de l’ tunelo sterniĝis frida lago malproksimega de la lumo, kaj sur roka insulo en la akvo loĝis Golumo. Li estis abomeninda kreaĵeto; li padelis boateton per siaj grandaj plataj piedoj, streĉrigardante per palaj lumantaj okuloj kaj kaptante blindajn fiŝojn, kiujn li manĝis krudajn. Li manĝis ĉian vivantaĵon, eĉ orkon, se li povis kapti kaj strangoli ĝin senlukte. Li posedis sekretan trezoraĵon, kiu alvenis al li antaŭ longe-longe, kiam li ankoraŭ loĝis en la lumo: ringon el oro, kiu nevidebligis tiun, kiu surfingrigis ĝin. Ĝi estis lia unika amataĵo, lia “trezorego”, kaj li alparolis ĝin, eĉ kiam li ne kunportis ĝin. Ĉar li sekure kaŝis ĝin en truo sur sia insulo, krom kiam li ĉasadis aŭ spionadis pri la orkoj de l’ minejoj.
Eble li estus tuj atakinta Bilbon, se li portus la ringon okaze de l’ renkontiĝo; sed tiel ne estis, kaj la hobito tenis en sia mano elfan tranĉilon, kiun li uzis kiel glavon. Do por gajni tempon, Golumo defiis Bilbon pri la enigmoludo, dirante, ke, se li starigus enigmon, kiun Bilbo ne povus solvi, tiam li mortigus kaj manĝus lin; sed se Bilbo venkus lin, tiam li farus laŭ la volo de Bilbo: li kondukus lin ĝis vojo el la tuneloj.
Pro tio, ke li estis senespere vojperdinta en la mallumo kaj povis iri nek antaŭen nek malantaŭen, Bilbo akceptis la defion; kaj ili starigis unu al la alia multajn enigmojn. Fine Bilbo venkis en la ludo, pli per bonŝanco (laŭŝajne) ol per sprito; ĉar post kelka tempo mankis al li plua enigmo, kaj li ekkriis, kiam lia mano trafis la ringon, kiun li trovis kaj forgesis: “Kion mi havas en mia poŝo?” Tion Golumo malsukcesis solvi, kvankam li postulis tri provojn.
Vere, la aŭtoritatuloj malkonsentas inter si, ĉu tiu lasta demando estis nura “demando”, kaj ne “enigmo” laŭ la rigoraj reguloj de la ludo; sed ĉiuj konsentas, ke akceptinte ĝin kaj provinte diveni la respondon, Golumo estis ligita de la promeso. Kaj Bilbo insistadis, ke li plenumu sian vorton; ĉar ekvenis al li en la kapon, ke tiu ŝlima kreaĵo eble montriĝos falsa, malgraŭ tio, ke tiajn promesojn oni rigardis kiel sanktajn, kaj en la pratempo ĉiuj krom la plej malvirtegaj uloj timis malplenumi ilin. Sed post epokoj da izoleco en la mallumo la koro de Golumo estis nigra kaj enhavis perfidemon. Li forglitis, kaj reiris al sia insulo, pri kiu Bilbo sciis nenion, ne malproksima en la malhela akvo. Tie, li supozis, troviĝis lia ringo. Li estis jam malsata kaj kolera, kaj kiam li havus sian “trezoregon”, li timus tute neniun armilon.
Sed la ringo ne estis sur la insulo; li ĝin perdis, ĝi estis for. Lia kriĉo tremigis al Bilbo la dorson, kvankam li ankoraŭ ne komprenis, kio estis okazinta. Sed Golumo jam ekdivenis, tro malfrue. “Kion ĝi havas en siaj poŝoj?” li kriis. La lumo en liaj okuloj similis verdan flamon dum li rekurŭdis por murdi la hobiton kaj rehavi sian “trezoregon”. Ĝustatempe Bilbo konstatis la danĝeron, kaj li fuĝis blinde laŭ la koridoro malal la akvo; kaj ankoraŭfoje lin savis lia bonŝanco. Ĉar kurante li enpoŝigis sian manon, kaj la ringo kviete surfingriĝis. Tiel okazis, ke Golumo preterpasis ne vidante lin kaj pluiris por bari la elirvojon, ke la “ŝtelinto” ne eskapu. Singarde Bilbo sekvis lin dum li iradis sakrante kaj parolante al si pri sia “trezorego”; laŭ tiu parolado eĉ Bilbo finfine divenis la veron, kaj espero venis al li en la mallumo: li mem trovis la mirindan ringon kaj eblecon eskapi de la orkoj kaj de Golumo.
Читать дальшеИнтервал:
Закладка:
Похожие книги на «La Mastro de l' Ringoj»
Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La Mastro de l' Ringoj» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.
Обсуждение, отзывы о книге «La Mastro de l' Ringoj» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.