John Tolkien - La Mastro de l' Ringoj

Здесь есть возможность читать онлайн «John Tolkien - La Mastro de l' Ringoj» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Город: Kaliningrado, Год выпуска: 2007, Издательство: Sezonoj, Жанр: Фэнтези, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

La Mastro de l' Ringoj: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La Mastro de l' Ringoj»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

La Mastro de l' Ringoj — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La Mastro de l' Ringoj», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

» Li vagis izolite, iomete plorante pro la severeco de la mondo, kaj li vojaĝis apud la Rivero, ĝis li alvenis rojon, kiu defluis el la montoj, kaj tiun vojon li sekvis. Li kaptis per nevideblaj fingroj fiŝojn en profundaj lagetoj kaj manĝis ilin nekuiritajn. Iun tagon estis tre varme, kaj dum li klinis sin al lageto li sentis brulumon ĉe la nuko, kaj blindiga lumo de sur la akvo dolorigis al li la malsekajn okulojn. Li miris pri tio, ĉar pri la suno li preskaŭ forgesis. Poste li suprenrigardis lastfoje kaj skuis kontraŭ ĝi la pugnon.

» Sed mallevante la okulojn, li vidis en malproksimo antaŭ si la vertojn de l’ Nebulecaj Montoj, de kiuj fluis la rojo. Kaj li subite ekpensis: “Estus friske kaj ombrece sub tiuj montoj. Tie ne povus gvati min la Suno. La radikoj de tiuj montoj nepre estas veraj radikoj; certe estas valoraj sekretoj tie entombigitaj, kiuj ne estas malkaŝitaj depost la komenciĝo.

» Do li vojaĝis dumnokte ĝis la altaĵoj, kaj li trovis kaverneton, el kiu fluis la malhela rojo; kaj li serpentumis larvece en la sinon de l’ monteto, kaj tute forpasis el la konateco. Kun li enombriĝis la Ringo, kaj eĉ ties farinto, kiam denove ekkreskis lia potenco, povis ekscii nenion pri ĝi.

— Golumo! — ekkriis Frodo. — Golumo? ĉu vi volas diri, ke tiu estis ĝuste la Golumo renkontita de Bilbo? Kiel abomene!

— Al mi ŝajnas, ke tio estas historio trista, — diris la sorĉisto, — kaj ĝi povis okazi al aliaj, eĉ al iuj hobitoj konitaj de ni.

— Mi ne povas kredi, ke Golumo parencis kun hobitoj, kiom ajn malproksime, — diris Frodo iom indigne. — Kia koncepto abomena!

— Estas tamen vere, — respondis Gandalfo. — Pri la origino de la hobitoj ĉiuokaze, mi scias pli bone, ol ili mem. Kaj eĉ la rakonto de Bilbo supozigas tiun parencecon. Multo en la fono de iliaj mensoj kaj memoroj estis tre simila. Ili komprenis unu la alian rimarkinde bone, multe pli bone ol hobito komprenus, ekzemple, gnomon, aŭ orkon, aŭ eĉ elfon. Pripensu interalie la enigmojn, kiujn ambaŭ konis.

— Jes, — diris Frodo. — Tamen ne nur hobitoj, sed ankaŭ aliaj starigas enigmojn, relative samspecajn. Kaj hobitoj ne trompas. Golumo la tutan tempon intencis trompi. Li nur klopodis igi Bilbon malsingarda. Kaj supozeble amuzis lian malbonecon komenci ludon, kiu eble en la fino havigus al li facilan viktimon, sed se li perdus, tio ne damaĝus al li.

— Tio nepre veras, bedaŭrinde, — diris Gandalfo. — Sed enestas io alia, al mi ŝajnas, kion vi ankoraŭ ne rimarkas. Eĉ Golumo ne estis komplete ruinigita. Li pruviĝis pli fortika, ol povus antaŭvidi eĉ unu el la Saĝuloj — kio eblus al hobito. Anguleto de lia menso ankoraŭ restis al li, kaj lumo trapasis ĝin, kvazaŭ tra fendeto en la mallumo: lumo el la pasinteco. Estis fakte plezure, mi opinias, aŭdi denove voĉon bonkoran, kiu memorigis pri vento, kaj arboj, kaj sunlumo sur la herbo, kaj tiaj forgesitaĵoj.

» Sed tio, kompreneble, en la fino nur plikolerigis lian malvirtan parton — krom se tiu povus esti venkita. Krom se ĝi povus esti kuracita. — Gandalfo ĝemspiris. — Ve, tio por li malmulte espereblas. Tamen espero ne komplete mankas. Ne, malgraŭ tio, ke li posedis tiel longe la Ringon, preskaŭ tiel longe, kiel li kapablis memori. Ĉar jam delonge li ne multe portis ĝin: en la nigra mallumo ĝi malofte estis bezonata. Certe li neniam “forvaporiĝis”. Li plu maldikas kaj fortikas. Sed la afero konsumis lian menson, kompreneble, kaj la turmento iĝis preskaŭ neelportebla.

» Ĉiuj “grandiozaj sekretoj” sub la montoj montriĝis nenio alia ol malplena nokto: nenio plu eltroveblis, nenio farindis, nur singardaĉa manĝado kaj memorado indigna. Li estis tute mizera. Li malamegis la mallumon, kaj la lumon li eĉ pli malamegis: li malamegis ĉion, kaj antaŭ ĉio la Ringon.

— Kion tio signifas? — diris Frodo. — Ĉu la Ringo ne estis lia sole amata trezorego? Ĉar se li ĝin malamegis, kial li ne malakiris ĝin, aŭ ne foriris postlasante?

— Vi devus ekkompreni, Frodo, post ĉio, kion vi aŭdis, — diris Gandalfo. — Li malamis kaj amis ĝin, kiel li malamis kaj amis sin mem. Li ne povis malakiri ĝin. Restis al li neniom da volforto pri la afero.

» La Ringo Potenca prizorgas sin mem, Frodo. Ĝi eble forglitos perfide, sed ĝia posedanto neniam forlasas ĝin. Maksimume li flirtas kun la ideo ĝin transdoni en posedon de iu alia — kaj nur dum frua etapo, kiam ĝi ekkomencas premadi. Sed laŭ mia scio nur Bilbo sola en la historio transpasis flirtadon kaj efektive plenumis tion. Cetere li bezonis mian tutan helpon. Kaj eĉ tiel li neniam estus ĝin forlasinta aŭ flankenĵetinta. Ne estis Golumo, Frodo, sed la Ringo mem, kiu decidiĝis. La Ringo forlasis lin .

— Kio, ĝustatempe por renkontiĝi kun Bilbo? — diris Frodo. — Ĉu ne orko pli taŭgus al ĝi?

— Ne estas mokinde, — diris Gandalfo. — Ne viaflanke. Tio estis la plej stranga okazaĵo en la tuta ĝisnuna historio pri la Ringo: la alveno de Bilbo ĝuste tiumomente, kaj lia surmeto de mano al ĝi blinde en la mallumo.

» Prilaboris la aferon pli ol unu potenco, Frodo. La Ringo klopodis reveni al sia mastro. Ĝi forglitis de la mano de Isilduro kaj lin perfidis; poste, kiam prezentiĝis okazo, ĝi kaptis kompatindan Deagolon, kaj tiu estis murdita; kaj post tio Golumon, kaj lin ĝi konsumis. Ĝi ne plu povis utiligi lin: li estis tro eta kaj malvasta; kaj tiel longe, kiel ĝi restis kun li, li neniam plu forlasis sian profundan lageton. Do nun, kiam ĝia mastro revekiĝis kaj dissendis el Mornarbaro sian malhelan penson, ĝi forlasis Golumon. Nur por esti enmanigita de la persono imageble plej malprobabla: Bilbo el la Provinco!

» Malantaŭ tio funkciis io alia, ekster iu ajn plano de la Ringfarinto. Mi ne povas esprimi tion pli klare, ol diri, ke estis intencite , ke la Ringon trovu Bilbo, sed ne ties farinto. Se tiel estas, ankaŭ vi ricevis ĝin intencite . Kaj tio eble estas penso kuraĝiga.

— Ne estas tia, — diris Frodo. — Kvankam mi ne certas, ke mi komprenas vin. Sed kiel vi eksciis ĉion ĉi pri la Ringo, kaj pri Golumo? Ĉu vi vere scias ĉion, aŭ vi ankoraŭ konjektas?

Gandalfo rigardis Frodon, kaj liaj okuloj ekfajris.

— Mi sciis multon kaj lernis multon, — li respondis. — Sed mi ne intencas raporti ĉiujn miajn agojn al vi . La historio pri Elendilo kaj Isilduro kaj la Unu Ringo estas konata al ĉiuj Saĝuloj. Estas certigite, ke via ringo estas tiu Unu Ringo per la fajrskribado, senkonsidere pri alia atestaĵo.

— Kaj kiam vi eltrovis tion? — interrompis Frodo.

— Ĵus en tiu ĉi ĉambro, kompreneble, — akre respondis la sorĉisto. — Sed mi antaŭvidis trovi ĝin. Mi revenis el malhelaj vojaĝoj kaj longa serĉado por fari tiun finan teston. Ĝi estas la fina pruvo, kaj ĉio jam eĉ tro klaras. Difini la rolon de Golumo kaj plenigi per ĝi la hiaton en la historio postulis iom da pripensado. Povas esti, ke mi komencis per konjektoj pri Golumo, sed mi jam ne plu konjektas. Mi scias. Mi vidis lin.

— Golumon vi vidis? — ekkriis Frodo mirigite.

— Jes. Plej evidenta farindaĵo, kompreneble, se tio eblus. Mi antaŭlonge provis; sed finfine mi sukcesis.

— Do kio okazis, post kiam Bilbo eskapis de li? Ĉu tion vi scias?

— Ne tiel klare. Mi rakontis al vi tion, kion Golumo pretis sciigi — kvankam kompreneble ne tiel, kiel mi ĝin raportis. Golumo estas mensogulo, kaj liajn vortojn oni devas kribri. Ekzemple, li nomis la Ringon sia “naskiĝdata donaco”, kaj li obstinis pri tio. Li diris, ke ĝin donis lia avino, kiu posedis multajn similspecajn belaĵojn. Ridinda pretendo. Mi neniel dubas, ke la avino de Smeagolo estis familiestrino, grava persono siamaniere, sed estis absurde diri, ke ŝi posedis multajn elfajn ringojn, kaj se temas pri fordono, tio estas mensogo. Sed mensogo havanta greneron da vero.

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La Mastro de l' Ringoj»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La Mastro de l' Ringoj» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «La Mastro de l' Ringoj»

Обсуждение, отзывы о книге «La Mastro de l' Ringoj» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x