John Tolkien - La Mastro de l' Ringoj

Здесь есть возможность читать онлайн «John Tolkien - La Mastro de l' Ringoj» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Город: Kaliningrado, Год выпуска: 2007, Издательство: Sezonoj, Жанр: Фэнтези, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

La Mastro de l' Ringoj: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La Mastro de l' Ringoj»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

La Mastro de l' Ringoj — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La Mastro de l' Ringoj», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

— Kiom longe vi sciis ĉion ĉi? — demandis Frodo denove.

— Sciis? — diris Gandalfo. — Mi sciis multon, kion scias nur la Saĝaj, Frodo. Sed se vi celas diri, “sciis pri tiu ĉi ringo”, nu, mi ankoraŭ ne scias , oni povus diri. Atendas lasta eksperimento. Sed mi ne plu pridubas mian konjekton. Kiam mi unue ekkonjektis? — li meditis, traserĉante sian memoron. — Mi pripensu. — Tio okazis en la jaro, kiam la Blanka Koncilio elpelis la malhelan potencon el Mornarbaro, ĝuste antaŭ la Batalo de Kvin Armeoj, kiam Bilbo trovis sian ringon. Ombro kovris mian koron tiam, kvankam mi ankoraŭ ne sciis, kion mi timas. Mi scivolis ofte, kiel Golumo akiris Grandan Ringon, kia ĝi klare estis — tio, almenaŭ, evidentis jam de la komenco. Poste mi aŭdis la strangan rakonton de Bilbo, kiel li “vetgajnis” ĝin, kaj tion mi ne povis kredi. Kiam mi finfine sukcesis elpremi el li la veron, mi konstatis tuj, ke li klopodis eksterdubigi sian rajton al la ringo. Tre simile al Golumo, kun ties “naskiĝdata donaco”. La mensogoj tro similis unu alian por trankviligi min. Klare la ringo posedis potencon malsanecan, kiu senprokraste ekinfluis ĝian kuratoron. Tio estis la unua reala averto ricevita de mi, ke ne ĉio estas en ordo. Mi diris al Bilbo ofte, ke tiajn ringojn oni prefere lasu neuzitaj; sed tio lin indignigis, kaj li baldaŭ ekkoleris. Malmulton pluan mi povis fari. Mi ne povis forpreni ĝin de li sen kaŭzi pli grandan domaĝon; kaj mi ĉiuokaze tion ne rajtis. Mi povis nur atendi rigardante. Eble mi povintus konsulti Sarumanon la Blankan, sed io ĉiam malhelpis min.

— Kiu li estas? — demandis Frodo. — Mi neniam antaŭe aŭdis pri li.

— Eble ne, — respondis Gandalfo. — Ne koncernas lin, aŭ ne koncernis, la hobitoj. Tamen li estas elstara inter la Saĝaj. Li estas ĉefo de mia ordeno kaj la estro de la Koncilio. Profundas liaj scioj, sed kun ili kreskis lia fiero, kaj al li malplaĉas iaj intervenoj. La tradiciaro de l’ elfaj ringoj, jen lia fako. Li longe studis ilin, serĉante la perditajn sekretojn de ilia fabrikado; sed kiam la Ringoj estis debatitaj en la Koncilio, ĉio, kion li konsentis malkaŝi al ni el sia ringo-kono, kontraŭdiris miajn timojn. Do, mia dubemo dormis — sed netrankvile. Plu mi rigardis kaj atendis.

» Kaj ĉio ŝajnis en ordo ĉe Bilbo. Kaj la jaroj pasis. Jes, ili pasis, kaj ili ŝajnis ne tuŝi lin. Li montris neniajn signojn de pliaĝiĝo. La ombro kovris min denove. Sed mi diris al mi: “Finfine li devenas de l’ patrina flanko de familio longviva. Restas tempo ankoraŭ. Atendu!”

» Kaj mi atendis. Ĝis tiu nokto, kiam li forlasis tiun ĉi domon. Li tiam diris kaj faris aferojn, kiuj plenigis min de timo, kiun ne povis forigi iuj ajn vortoj de Sarumano. Mi sciis finfine, ke io malhela kaj mortiga filaboras. Kaj ekde tiam mi pasigis la pliparton de la jaroj, eltrovante la veron pri ĝi.

— La damaĝo neniel estis permanenta, ĉu? — demandis Frodo netrankvile. — Estis al li bonorde post iom da tempo, ĉu ne? Li povis ripozi en paco, mi volas diri?

— Li tuj sin sentis pli bonfarta, — diris Gandalfo. — Sed ekzistas nur unu Potenco en tiu ĉi mondo, kiu scias ĉion pri la Ringoj kaj ties efikoj; kaj laŭ mia scio ne ekzistas iu ajn Potenco en la mondo, kiu scias ĉion pri la hobitoj. Inter la Saĝaj mi estas la sola, kiu interesiĝas pri la hobitoj: konfako maleminenta, sed surprizoplena. Molaj kiel butero ili povas esti, kaj tamen kelkfoje obstinaj kiel malnovaj arbradikoj. Mi opinias, ke iuj probable kapablus rezisti la Ringojn multe pli longe ol kredas la plimulto el la Saĝaj. Al mi ŝajnas, ke vi ne havu zorgojn pri Bilbo.

» Kompreneble, li posedis la ringon dum multaj jaroj, kaj uzis ĝin, do eble necesos longa tempo ĝis la influo malaperos — ĝis estos sendanĝere se li revidos ĝin, ekzemple. Se ne, li eble pluvivos dum jaroj, tute feliĉe: nur haltos tie, kie li estis, kiam li liberiĝis de ĝi. Ĉar en la fino li rezignis pri ĝi propravole: tre grava punkto. Ne, mi ne ĝenis min plu pri kara Bilbo, kiam li fine malkroĉiĝis de ĝi. Estas ĝuste vi , pri kiu mi sentas respondecon.

» Ekde kiam Bilbo foriris, mi havis profundajn zorgojn pri vi, kaj pri ĉiuj ĉi ĉarmaj, absurdaj, senrimedaj hobitoj. Estus doloriga bato al la mondo, se la Malhela Potenco venkus la Provincon; se ĉiuj viaj bonkoraj, gajaj, stultaj, Bolĝeroj, Kornblovoj, Bofinoj, Bresgirdeloj, kaj la ceteraj, por ne paroli pri la ridindaj Baginzoj, sklaviĝus.

Frodo frostotremis.

— Sed pro kio ni sklaviĝu? — li demandis. — Kaj pro kio li dezirus tiajn sklavojn?

— Se diri la veron, — respondis Gandalfo, — mi kredas, ke ĝis nun — ĝis nun , atentu — li tute preterrimarkis la ekziston de hobitoj. Vi devus esti dankema. Sed via sekureco forpasis. Li vin ne bezonas — li havas multajn servistojn pli utilajn — sed li neniam plu forgesos vin. Kaj hobitoj mizersklavaj multe pli plaĉus al li ol hobitoj feliĉaj kaj liberaj. Ekzistas tiaj fenomenoj, kiaj malico kaj venĝemo!

— Ĉu venĝemo? — diris Frodo. — Venĝemo pro kio? Mi ankoraŭ ne komprenas, kiamaniere ĉio ĉi tuŝas Bilbon kaj min kaj nian ringon.

— Ĉiel ĝi tuŝas vin, — diris Gandalfo. — Vi ankoraŭ ne konscias la veran danĝeregon; sed tion vi konscios. Mi mem ne certis pri ĝi, kiam mi lastfoje estis ĉi tie, sed jam tempo venis por paroli. Donu al mi por momento la ringon.

Frodo elprenis ĝin de sia pantalonpoŝo, kie ĝi estis kroĉita al ĉeno pendanta de l’ zono. Li malkroĉis ĝin kaj transdonis ĝin malrapide al la sorĉisto. Ĝi subite sentiĝis tre peza, kvazaŭ iel ĝi aŭ Frodo mem malemus, ke tuŝu ĝin Gandalfo.

Gandalfo levis ĝin. Ĝi aspektis farita el pura kaj solida oro.

— Ĉu vi povas vidi sur ĝi iujn gravuraĵojn? — li demandis.

— Ne, — diris Frodo. — Malestas tiaj. Ĝi estas tute senornama, kaj neniam ĝi montras grataĵon aŭ signon de foruziĝo.

— Nu bone, rigardu! — Mirigante kaj maltrankviligante Frodon, la sorĉisto subite ĵetis ĝin en la mezon de ardanta fajrangulo. Frodo elpuŝis krion kaj palpserĉis karboprenilon; sed Gandalfo retenis lin.

— Atendu! — li diris ordonvoĉe, ĵetante al Frodo ekrigardon el sub la hirtaj brovoj.

Neniel videble ŝanĝiĝis la ringo. Post kelka tempo Gandalfo stariĝis, fermis la ŝutrojn, kaj kuntiris la kurtenojn. La ĉambro iĝis malluma kaj silenta, kvankam klakado de l’ tondilo de Sam, jam pli proksima al la fenestroj, plu aŭdiĝis mallaŭte el la ĝardeno. La sorĉisto staris momente, rigardante la fajron; poste li klinis sin kaj per la karboprenilo eltiris la ringon ĝis la antaŭkameno, kaj tuj ĝin enmanigis. Frodo spasme respiris.

— Ĝi estas tute malvarmeta, — diris Gandalfo. — Prenu ĝin! — Frodo ricevis ĝin sur sian foriĝeman manplaton: ĝi ŝajnis iĝinta pli ol iam dika kaj peza.

— Levu ĝin! — diris Gandalfo. — Kaj rigardu de proksime! Kiam Frodo tion faris, li jam ekvidis fajnajn liniojn, pli fajnajn ol la plej fajnaj plumstrekoj, etendiĝantajn laŭlonge de l’ ringo, ekstere kaj interne: linioj fajraj, kiuj ŝajnis formi literojn de flua skribmaniero. Ili helis pike brilaj, kaj tamen foraj, kvazaŭ el profundego.

— Mi ne scias legi la fajrajn literojn, — diris Frodo tremvoĉe.

— Ne, — diris Gandalfo, — sed mi scias. La literoj estas elfaj, laŭ la antikva maniero, sed la lingvo estas tiu de Mordoro, kiun mi ne prononcos ĉi tie. Sed en la Komuna Lingvo jen kio estas skribita, sufiĉe fidele:

Unu Ringo ilin regas, Unu ilin prenas,
Unu Ringo en mallumon ilin gvidas kaj katenas.

» Tio estas nur du versoj el strofo jam longe konata en elfaj tradicioj:

Tri ringoj por la elfoj sub la hela ĉiel’,
Sep por la gnomoj en salonoj el ŝton’.
Naŭ por la homoj sub la morto-sigel’,
Unu por la Nigra Reĝo sur la nigra tron’
Kie kuŝas Ombroj en Mordora Land’.
Unu Ringo ilin regas, Unu ilin prenas,
Unu Ringo en mallumon ilin gvidas kaj katenas
Kie kuŝas Ombroj en Mordora Land’. [6] Tradukis el la angla Bertilo Wennergren.

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La Mastro de l' Ringoj»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La Mastro de l' Ringoj» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «La Mastro de l' Ringoj»

Обсуждение, отзывы о книге «La Mastro de l' Ringoj» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x