John Tolkien - La hobito
Здесь есть возможность читать онлайн «John Tolkien - La hobito» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Фэнтези, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.
- Название:La hobito
- Автор:
- Жанр:
- Год:неизвестен
- ISBN:нет данных
- Рейтинг книги:4 / 5. Голосов: 2
-
Избранное:Добавить в избранное
- Отзывы:
-
Ваша оценка:
- 80
- 1
- 2
- 3
- 4
- 5
La hobito: краткое содержание, описание и аннотация
Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La hobito»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.
La hobito — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком
Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La hobito», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.
Интервал:
Закладка:
John Ronald Reuel Tolkien
La hobito
aux tien kaj reen
Jen rakonto pri epoko pasinta jam de longe. Tiam la lingvoj kaj literoj estis tre malsimilaj al tiuj de hodiaux. Mi esperantigis ilin kiel eble plej bone. Tamen, oni devus noti du punktojn.
1) La vorto gnomo estas uzata anstataux nano, kiam temas gxuste pri la antikva popolo de Torino Kverkasxildo kaj ties kunuloj.
2) Orko ne havas rilaton kun la Esperanta vorto. Mi uzas gxin malofte, sed kiam gxi aperas, gxi estas tradukita per gobleno — aux hxobgobleno, kiam mi celas la pli grandajn goblenojn, Orko estas nomo siatempe uzata de hobitoj por tiuj kreitajxoj, kaj gxi rilatas nek al la dio de Infero, nek al delfeneca marbesto, kiel oni indikas en niaj vortaroj.
La runoj estis antikvaj literoj. Oni kutime uzis ilin por gravuri lignon, sxtonon aux metalon, kaj tial ili estis maldikaj kaj angulaj. Dum la epoko de nia rakonto nur la gnomoj uzis ilin, precipe por privata aux sekreta skribado. Oni reprezentas iliajn literojn cxi tie per anglosaksaj runoj, kiujn nun konas malmulte da homoj. Se oni komparas la runojn sur la mapo de Troro kun la transskribo en modernaj literoj, oni povos malkovri la abocon de la runoj, kaj legi la runan titolon cxi-supre. Sur la mapo estas skribitaj cxiuj runoj por la romana alfabeto, krom por C. Ne ekzistis runoj por Q (uzu ) aux X (se oni dezirus cxapelitan literon, oni rajtus uzi la gnoman runon ).
Same, la runoj por I kaj U egalas J kaj V. Estas notinde tamen, ke kelkaj unustaraj runoj reprezentas diversajn nacilingvajn sonojn, ekzemple — th, — cx, — jx, — ux. La sekreta pordo havis la gravurajxon P — . Je unu flanko mano indikis gxin, kaj sube estis skribite:
La du lastaj runoj estas la nomliteroj de Troro kaj Traino. Kaj la lunrunoj legitaj de Elrondo tekstis jene:
Sur la mapo runoj ankaux indikas la kompasdirektojn, kun oriento supre. Kiel kutime sur la gnomaj mapoj, oni legas dekstrume: Or(ienten), S(uden), Ok(cidenten), N(orden).
1. Neatendita festo
En truo en tero vivis hobito. Ne acxa, malpura, malseka truo plena je vermstumpoj kaj sxlima odoro; nek seka, dezerta, sabla truo sen sidlokoj aux mangxajxoj. GXi estis hobitotruo, kaj tio signifas komforton. GXia pordo estis perfekte ronda kiel luko, verde farbita, kun brila flava latuna anso fiksita cxe l’ centro. La pordo kondukis al vestiblo tub-forma, kiel largxa tunelo: tre komforta, senfuma lignopanela tunelo, kahelita kaj tapisxita cxe l’ planko, meblita per vaksitaj segxoj, kaj kun amaso da hokoj por cxapeloj kaj manteloj — la hobito tre sxatis gastigi. La tunelo serpentumis plu, sed iom nerekte, en la flankon de l’ monteto — la Monteto, kiel nomis gxin cxiuj logxantoj en la multmejla cxirkauxajxo — kaj de ekstere vidigxis multaj etaj rondpordoj, komence cxe unu flanko, kaj poste cxe la alia. La hobito ne bezonis grimpi sxtuparon: dormocxambroj, bancxambroj, keloj, provizejoj (multe da), vestejoj (cxe li, kompletaj cxambroj estis destinitaj al vestoj), kuirejoj, mangxejoj… cxiuj estis sametagxaj, kaj ecx en la sama koridoro. La plej bonaj cxambroj trovigxis maldekstre (de la enirejo), cxar nur tiuj havis fenestrojn, kiuj estis rondaj kaj profundaj, kaj ili rigardis al la gxardeno kaj poste al gresejo etendigxinta gxis la rivero.
CXi tiu hobito estis suficxe prospera, kaj li nomigxis Baginzo. La Baginzoj logxis apud la Monteto jam de neimageble longe, kaj oni taksis ilin respektindaj, ne nur cxar multaj el ili estis ricxaj, sed ankaux cxar ili ne spertis aventurojn kaj faris nenion neatenditan, kaj cxar oni povis diveni la opinion de ajna Baginzo pri iu ajn temo sen la peno rekte demandi lin pri gxi. CXi tiu rakonto temas pri Baginzo kiu tamen spertis aventuron, kaj malkovris, ke li faris kaj diris aferojn tute ne atenditajn. Li eble perdis la respekton de la najbaroj, sed li gajnis… nu vi vidos, cxu li gajnis fine ion ajn.
La patrino de nia hobito… Cetere, kio estas hobito? Mi supozas ke hodiaux la hobitoj bezonas priskribon, cxar ili igxis maloftaj kaj nun timas Grandulojn, kiel ili nomas nin. Ili estas (aux estis] popolo de etuloj, je duono de nia alteco, pli malgrandaj ol barbaj gnomoj. La hobitoj estas senbarbaj. Ili havas preskaux nenion magian, krom la cxiutaga rimedo sin kasxi silente kaj rapide, kiam grandaj stultuloj kiel vi kaj mi cxirkauxstumblas, bruegante kiel elefantoj, auxdataj de ili longe for. Ili estas dikventraj, emas vestigxi tre hele (cxefe. per verdo kaj flavo), ne portas sxuojn, cxar sur iliaj piedoj kreskas nature ledaj plandoj kaj dikaj varmaj brunaj piedharoj — kiuj aspektas kiel ilia hararo (kutime bukla). Ili havas longajn lertajn fingrojn, bonkorajn vizagxojn, kaj eksplodas per sulkoplenaj ridegoj — cxefe post la vespermangxo, kiun ili gxuas du fojojn tage se tio eblas. Nu vi jam scias suficxe… Kiel mi ekrakontis, la patrino de tiu cxi hobito nomigxis Beladona Tjuko, unu el la tri mirindaj filinoj de l’ Maljuna Tjuko, la superulo de l’ hobitoj, kiuj logxis trans la Akvo — rivereto kiu fluis malsupre de l’ Monteto. Oni ofte diris cxe aliaj familioj, ke antaux longa tempo unu el la praTjukoj nepre havigis al si elfan edzinon. Tio absurdas, kompreneble, sed tamen io cxe ili ne estis tute hobita, kaj foje anoj de la Tjuka familio ekiris aventuri. Ili kasxe kaj subite malaperis, pri kio la tuta familio silentis; sed la fakto estas ke la Tjukoj ne estis same respektataj kiel la Baginzoj, kvankam ili estis sendube pli ricxaj.
Sed Beladona Tjuko ja ne spertis aventurojn post kiam sxi edzinigxis kun Bungo Baginzo. Bungo — la patro de Bilbo — konstruis por sxi (kaj parte per sxia mono) la plej luksan hobitotruon, kiun oni povus trovi sub la Monteto, aux post la Montejto, aux ecx trans la Akvo, kaj tie ili restis gxis la fino de siaj tagoj. Tamen, ja estas eble ke Bilbo, sxia ununura filo, malgraux tio ke li aspektis kaj kondutis kvazaux kopio de sia solida kaj komfortuma patro, heredis strangan karakteran econ el la Tjuka flanko, kaj tiu eco prokrastis sian aperon gxis certa momento. Tiu momento ne venis, antaux ol Bilbo Baginzo estis plene matura, je sia kvindeka jaro, kiam li jam logxadis belan hobitotruon konstruitan de sia patro, kiun por vi mi jxus priskribis, kaj gxis kiam li sxajne establigxis finfine kaj definitive.
Tute hazarde unu matenon en tiu fora tempo, kiam en la mondo estis trankvile, kiam estis malpli brue kaj pli verde, kaj kiam la hobitoj pli oftis kaj prosperis, dum Bilbo Baginzo staris apud sia pordo post matenmangxo, fumante pipegon el ligno, kiu preskaux tusxis liajn lansxtofajn (kaj nete kombitajn) piedojn — al li venis Gandalfo. Gandalfo! Se vi auxdus pri li almenaux kvaronon el tio, kion mi auxdis — kaj mi auxdis nur tre malmulte el tio, kio auxdindas — vi devus antauxgxui mirindan rakonton. Lia vojiro supersxutis rakontojn kaj legendojn en la plej eksterordinara maniero. Li ne vizitis la Monteton jam de jaroj, fakte depost la morto de sia amiko Maljuna Tjuko, kaj la hobitoj preskaux forgesis lian aspekton. Li havis aferojn fore de la Monteto kaj la Akvo, jam de kiam ili cxiuj estis etaj hobit-knaboj kaj hobit-knabinoj.
Tiumatene la nesuspektanta Bilbo vidis nur maljunulon kun bastono. Li havis altpintan bluan cxapelon, longan grizan mantelon, argxentan skarpon, kiun kovris lia longa blanka barbo pendanta gxis la zono, kaj grandegajn nigrajn botojn.
— Bonan matenon! — diris Bilbo, kaj tion li celis. La suno brilis, kaj la herbo tre verdis. Sed Gandalfo rigardis lin de sub longaj tufaj brovoj, kiuj preterpasis la randon de lia ombra cxapelo.
— Kion vi celas? — li diris. — CXu vi deziras al mi bonan matenon, aux vi trovas la matenon bona, cxu mi konsentas aux ne, aux vi fartas bone cxi tiun matenon, aux estas mateno, kiam indas bone farti?
— CXion samtempe! — diris Bilbo — Kaj cetere ni havas bonan matenon por fumi pipon da tabako eksterdome. Se vi kunportis pipon, sidigxu kaj prenu do iom da mia tabako! Ne urgxas, restas la tuta tago!
Читать дальшеИнтервал:
Закладка:
Похожие книги на «La hobito»
Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La hobito» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.
Обсуждение, отзывы о книге «La hobito» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.