Mi komprenis preskaŭ nur, ke ili estas terure malbelaj, flugilohavaj kaj palmopiedaj, ke ili loĝas en subteraj urboj, ke ili estas mirinde saĝaj. La sagotoj militis por ili, ofensive kaj defende, kaj la homoj kiel ŝi estis la manoj kaj piedoj--ili estis la sklavoj kaj servutuloj, kiuj faris ĉiujn korpajn laborojn. La maharoj estis kvazaŭ la kapo, la cerbo, de la interna mondo. Mi sopiris vidi tiun rason de superuloj.
Perry lernis la lingvon kune kun mi. Kiam ni haltis, kiel ni foje faris, kvankam tutaj epokoj ŝajnis apartigi la haltojn, li parolis kun ni, kiel faris ankaŭ Gak la Vila, kiu estis ĉenita tuj antaŭ Dian la Bela. Antaŭ Gak estis Huĝa la Ruza. Ankaŭ tiu foje parolis. La plejmulto el liaj paroloj direktiĝis al Dian la Bela.
Tute facile oni povis vidi, ke li ekamis ŝin, sed ŝi ŝajnigis tute ne konscii pri liaj malkaŝaj sinaltrudoj. Ĉu mi diris "malkaŝaj"?
Ekzistas popolo en Nov-Zelando aŭ Aŭstralio--mi forgesas, en kiu lando--en kiu la viroj montras sian preferon al ŝatata virino per klabobato sur la kapon. Kompare kun tiu metodo, oni povus nomi subtila la amindumadon de Huĝa. Tamen, en la komenco mi tre ruĝiĝis pro ĝi, kvankam mi eĉ pasigis kelkajn jarojn ĉe Rectors kaj en kelkaj malpli delikataj lokoj de Nov-Jorko, Vieno kaj Hamburgo.
Sed la virino! Ŝi kondutis superbe. Facile oni povis konstati, ke ŝi konsideras sin tute aparta de siaj tiamaj ĉirkaŭaĵoj kaj kunuloj, kaj supera al ili. Ŝi parolis kun mi kaj kun Perry kaj kun la silentema Gak, ĉar ni estis respektemaj; sed ŝi kvazaŭ ne kapablis vidi Huĝan la Ruza kaj ankaŭ ne aŭdi lin, kaj tio furiozigis lin. Li provis instigi unu el la sagotoj transloki la inon antaŭ lin en la vico de sklavoj, sed la ulo nur pikis lin per lancopinto kaj diris, ke li jam elektis la inon kiel propran posedaĵon--kaj ke li aĉetos ŝin de la maharoj tuj post la alveno en Futra. Ŝajnis, ke Futra estas nia alcelata urbo.
Trapasinte la unuan montoĉenon, ni ĉirkaŭiris salan maron, en kiu naĝis sennombraj aĉaj kreaĵoj. Estis fokosimilaj bestoj, kies longaj koloj etendiĝis pli ol dek futojn super la enormaj korpoj kaj kies serpentajn kapojn dividis faŭkaj buŝoj, el kiuj elstaris nekalkuleblaj dentegoj. Ankaŭ ĉirkaŭnaĝis inter la aliaj rampuloj gigantaj testudoj, kiuj laŭ Perry estis plesiosaŭroj el la liasa epoko. Mi ne dubis liajn vortojn--kiom mi sciis, ili povus esti io ajn.
Dian diris al mi, ke ili estas tandorazoj, tio estas tandoroj de la maro, kaj ke la aliaj pli timigaj rampuloj, kiuj foje leviĝas el la maro por batali kontraŭ la tandorazoj, estas azdiritoj, tio estas maraj diritoj--Perry nomis ilin iĥtiosaŭroj. Ili similis balenojn kun aligatoraj kapoj.
Mi jam forgesis tiun malmulton da geologio, kiun mi lernis en la lernejo--restis al mi esence nur la memoro pri la teruro, kiun mi sentis ĉe la rigardado de bildoj pri restaŭritaj prahistoriaj monstroj, kune kun la firma opinio, ke iu ajn viro kun porktibio kaj multe da fantaziemo povus "restaŭri" ĉian ajn paleolitikan monstron laŭ sia deziro kaj rikolti agnoskon kiel unuaranga paleontologo. Sed kiam mi vidis tiujn sveltajn, brilajn korpegojn speguliĝi en la sunlumo, kiam ili malmergiĝis el la oceano, skuante siajn gigantajn kapojn; kiam mi vidis la akvon fali de sur iliaj muskolozaj korpoj per miniaturaj akvofaloj, dum ili glitis tien-reen, jen sur la supraĵo, jen duone mergiĝintaj; kiam mi vidis ilin renkontiĝi kun malfermitaj buŝoj, siblante kaj gruntante en sia titaneca kaj senĉesa militado, mi ekkomprenis kiel limigita estas la malriĉa kaj malforta imagopovo de la homoj, kompare kun la nekredebla genio de la Naturo.
Kaj Perry! Li estis mirigita ĝismedole. Tion li diris mem.
"David," li rimarkis post longedaŭra marŝado ĉe la bordo de tiu mirinda maro. "David, iam mi instruis geologion kaj mi pensis, ke mi kredas tion, kion mi instruas; sed nun mi konstatas, ke mi ne kredis ĝin--ke homo tute ne povas kredi tiajn aferojn, se li ne vidas ilin propraokule. Estas aferoj, pri kiuj ni ne dubas, eble ĉar oni diradas ilin al ni denove kaj denove, kaj ni neniel povas malpruvi ilin--kiel la religion, ekzemple, sed ni ne kredas ilin--ni nur pensas, ke ni kredas. Se vi iam reatingos la eksteran mondon, vi trovos, ke la geologoj kaj la paleontologoj estos la unuaj, kiuj nomos vin mensogulo, ĉar ili scias, ke estaĵoj tiaj, kiajn ili restaŭris, neniam ekzistis. Oni ja povas _imagi_ ilian ekzistadon en same tiel imagita epoko--sed nuntempe? Ba!"
Kiam ni denove haltis, Huĝa la Ruza sukcesis trovi sufiĉe da nestreĉita ĉeno por povi tordiĝi al la flanko de Dian. Ni ĉiuj staris, kaj kiam li proksimiĝis al la ino, ŝi turnis al li la dorson samstile kiel Tera virino, tiel ke mi ne povis ne rideti, sed la rideto daŭris mallonge, ĉar tiumomente la mano de la Ruzulo kaptis ŝian nudan brakon, kaj li krude tiris ŝin al si. Tiutempe mi ne konis la kutimojn kaj sociajn morojn de Pelucidaro; sed tamen mi eĉ ne bezonis la petan rigardon, kiun la virino pafis al mi el siaj belegaj okuloj, por ke ĝi influu mian postan faron. Mi ne atendis por eltrovi, kion la Ruzulo intencas fari; anstataŭ atendi kaj antaŭ ol li povis kapti ŝin per la alia mano, mi donis al li tian pugnobaton sur la mentono, ke li falis teren.
Kriego de aprobo leviĝis de tiuj aliaj malliberuloj kaj sagotoj, kiuj vidis la mallongan dramon; ne ĉar mi helpis la virinon, kiel mi poste sciiĝis, sed pro la neta kaj al ili mirinda metodo, per kiu mi venkis Huĝan.
Kaj la virino? Komence, ŝi rigardis min per larĝaj, mirantaj okuloj, kaj tiam ŝi klinis la kapon, duone kaŝante la vizaĝon, kaj ŝiaj vangoj delikate ruĝiĝis. Dum momento ŝi tiel staris muta, kaj tiam ŝi alten levis la kapon kaj turnis al mi la dorson, kiel ŝi faris al Huĝa. Kelkaj el la malliberuloj ridis, kaj mi vidis la vizaĝon de Gak la Vila malheliĝi, dum li rigardis min serĉeme. Tiu parteto de la vango de Dian, kiun mi povis vidi, subite ŝanĝiĝis de ruĝo al blanko.
Tuj post kiam ni denove ekmarŝis, kaj kvankam mi komprenis, ke iel mi ofendis Dian la Bela, mi ne povis igi ŝin paroli kun mi, por ke mi lernu, kion mi misfaris--tiel multon respondus Sfinkso, se mi parolus al ĝi. Fine, mia propra malsaĝa fiero grandiĝis kaj ne allasis, ke mi plu klopodu, kaj tiel nia kamaradeco, kiu sen mia konscio fariĝis al mi tre grava, forŝvebis. Poste, mi parolis nur kun Perry. Huĝa nek renovigis sian sinaltrudadon al la virino nek proksimiĝis al mi.
Denove, la laciga kaj ŝajne senfina marŝado iĝis por mi vera inkubo. Ju pli mi ekkomprenis, kiel gravis por mi la amikeco kun Dian, des pli mi bedaŭris ĝian mankon, kaj des pli granda baro estis mia stulta fiero. Sed mi estis tre juna kaj mi rifuzis peti de Gak la klarigon, kiun li sendube povus doni, kaj kiu povus ĉion reĝustigi.
Dum la marŝo kaj dum haltoj, Dian konstante rifuzis vidi min--kiam ŝia rigardo vagis en mia direkto, ŝi aŭ rigardis super mian kapon aŭ rekte preter min. Finfine, mi fariĝis tiel senespera, ke mi decidis subigi mian memestimon kaj denove demandi al ŝi, kiel mi ofendis kaj kiel mi povos esti pardonita. Mi decidis fari tion dum la venonta halto. Tiutempe ni proksimiĝis al alia montoĉeno, kaj kiam ni atingis ĝin, ni ne serpentumis trans ilin tra iu tre alta montpasejo, sed eniris grandan naturan tunelon--fakte, temis pri serio de labirintaj grotoj, tiel mallumaj kiel Erebo.
La gardistoj havis neniujn torĉojn aŭ aliajn lumigilojn. Efektive, ni tute ne vidis signojn de fajro aŭ artefarita lumo, de kiam ni eniris Pelucidaron. En lando de ĉiama tagmezo ne necesis lumigado sur la tersupraĵo, sed mi miris, ke mankas al ili rimedoj por lumigi la vojon en tiuj malhelaj subteraj pasejoj. Do ni antaŭeniris per helika rapideco, ofte stumblante kaj falante--dum la gardistoj sonigis muzikecan ĉanton antaŭ ni, en kiu foje troviĝis iuj altaj notoj, kiuj ĉiam indikis krudajn lokojn kaj vojturniĝojn.
Читать дальше