• Пожаловаться

Edgar Burroughs: Ce la koro de la tero

Здесь есть возможность читать онлайн «Edgar Burroughs: Ce la koro de la tero» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию). В некоторых случаях присутствует краткое содержание. год выпуска: 2007, категория: Фантастика и фэнтези / на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале. Библиотека «Либ Кат» — LibCat.ru создана для любителей полистать хорошую книжку и предлагает широкий выбор жанров:

любовные романы фантастика и фэнтези приключения детективы и триллеры эротика документальные научные юмористические анекдоты о бизнесе проза детские сказки о религиии новинки православные старинные про компьютеры программирование на английском домоводство поэзия

Выбрав категорию по душе Вы сможете найти действительно стоящие книги и насладиться погружением в мир воображения, прочувствовать переживания героев или узнать для себя что-то новое, совершить внутреннее открытие. Подробная информация для ознакомления по текущему запросу представлена ниже:

libcat.ru: книга без обложки

Ce la koro de la tero: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «Ce la koro de la tero»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Traduko kopirajtita 2001 de Gary Mickle. Ĉi tiu elektronika teksto estas nur por privata uzo. Oni ne rajtas republikigi ĝin profitcele en presita aŭ alia formo sen la eksplicita konsento de la kopirajto-posedanto. Permespetojn oni adresu al: Gary Mickle, Brüsseler Str. 6, DE-13353 Berlin, Germanio aŭ gmickle[@]nexgo.de. Translation Copyright 2001 by Gary Mickle. This Etext is for private use only. No republication for profit in print or other media may be made without the express consent of the Copyright Holder. Requests for permission should be addressed to: Gary Mickle, Brüsseler Str. 6, DE-13353 Berlin, Germany or gmickle[@]nexgo.de.

Edgar Burroughs: другие книги автора


Кто написал Ce la koro de la tero? Узнайте фамилию, как зовут автора книги и список всех его произведений по сериям.

Ce la koro de la tero — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «Ce la koro de la tero», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема

Шрифт:

Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Sed miaj mirantaj okuloj vidis ion plian. Tra la malsupraj arbobranĉoj venis blekanta bando da homecaj estaĵoj, kiuj evidente kurigis la hundaron antaŭen. Laŭ ĉiuj aspektoj ili okulfrape similis la negrojn de Afriko. Ili havis tre nigran haŭton, kaj iliaj trajtoj multe similis tiujn de negroj, krom ĉe la kapo, kiu kliniĝis malantaŭen tuj super la okuloj, lasante preskaŭ neniun frunton. Proporcie kun iliaj torsoj, iliaj brakoj estis iom pli longaj kaj iliaj kruroj pli mallongaj ol ĉe homoj, kaj pli poste mi rimarkis, ke iliaj haluksoj elstaras de la piedoj ortangule--ĉar ili kutimis loĝi en arboj, kredeble. Malantaŭe ili trenis longan, maldikan voston, kiun ili uzis por grimpi, same kiel la manojn kaj piedojn.

Mi stumblante stariĝis, tuj kiam mi eltrovis, ke la luphundoj tenas la diriton for. Vidinte min, kelkaj el la sovaĝaj kreitaĵoj ĉesis timigi la bestegon kaj avide venis al mi kun la dentegoj malkovritaj kaj kiam mi turniĝis por forkuri al la arboj por denove rifuĝi inter la malsupraj branĉoj, mi vidis kelkajn el la simiohomoj saltadi kaj babilbleki en la foliaro de la plej proksima arbo.

Inter ili kaj la bestoj malantaŭ mi estis neniu vere elektinda alternativo, sed dum mi povis almenaŭ dubi pri la bonvenigo ricevota de tiuj groteskaj homparodioj, mi ne povis dubi pri la sorto, kiu atendus min sub la avidaj dentegoj de miaj ferocaj postĉasantoj.

Do mi kuregis al la arboj, intencante pasi sub tiu, kiu entenas la simiohomojn, kaj rifuĝi en alian pli malproksiman; sed la luphundoj estis tre proksimaj malantaŭ mi--tiel proksimaj, ke mi ĉesis esperi saviĝon de ili, sed jen unu el la estaĵoj en la arbo super mi svingiĝis malsupren, metante la kapon antaŭen kaj tenante la voston ligita ĉirkaŭ granda branĉo, kaj kaptante min sub la akseloj, svingis min supren inter siajn kunulojn kaj ekster danĝeron.

Tie ili komencis ekzameni min kun multe da ekscitita scivolemo. Ili esploris miajn vestaĵojn, hararon kaj karnon. Ili turnis min por eltrovi, ĉu mi havas voston, kaj kiam ili trovis min ne tiel ekipita, ili freneze ekridegis. Ili havis dentojn tre grandajn kaj blankajn kaj ebenajn, kvankam la supraj kojnodentoj estis iom pli longaj ol la aliaj kaj elstaris iomete ĉe fermita buŝo.

Ekzameninte min dum kelkaj momentoj, unu el ili eltrovis, ke miaj vestaĵoj ne estas parto de mi, kaj tiam ili ekŝiris de sur mi la vestaĵojn, pecon post peco, freneze ridegante. Simiece, ili klopodis mem surmeti la vestaĵojn, sed ili ne estis sufiĉe lertaj por la tasko, do ili rezignis.

Intertempe, mi streĉis la okulojn por ekvidi Perry, sed nenie mi povis vidi lin, kvankam estis plene videbla la aro de arboj, en kiun li unue rifuĝis. Premis min la timo, ke io okazis al li, kaj kvankam mi kriis lian nomon kelkfoje, ne venis respondo.

Fine, lacaj de sia ludado kun miaj vestaĵoj, la kreitaĵoj ĵetis ilin teren, kaj havante po unu el ili ambaŭflanke, kiu tenis min je la brako, ni ekmoviĝis per tre timiga rapideco tra la arbosuproj.

Neniam antaŭe aŭ poste mi spertis tian vojaĝon--eĉ nun mi ofte vekiĝas el profunda dormo hantita de la abomena rememoro pri tiu aĉa travivaĵo.

De arbo al arbo la lertaj estaĵoj saltis kiel sciuropteroj, dum malvarma ŝvito ekkovris mian frunton, kiam mi vidis la abismojn sube, en kiujn mi ĵetiĝus, se eĉ nur unu el miaj portantoj mispaŝus. Dum ili portadis min, mil konfuzaj pensoj plenigis mian kapon. Kio okazis al Perry? Ĉu mi iam revidos lin? Kion planas la duonhomaj estaĵoj, en kies manojn mi falis? Ĉu ili estas loĝantoj de la sama mondo, en kiu mi naskiĝis? Ne! Ne povis esti. Sed kie mi do estis? Mi ne forlasis la Teron--pri tio mi certis. Tamen, mi ankaŭ ne povis akordigi la viditaĵojn kun la kredo, ke mi ankoraŭ estas en la mondo de mia naskiĝo. Suspirante, mi ĉesis pripensi la aferon.

3-a ĉapitro

NOVAJ MASTROJ

Ni vojaĝis ŝajne plurajn mejlojn tra la malluma kaj morna arbaro, antaŭ ol ni subite alvenis densan vilaĝon, konstruitan en la superaj branĉoj de la arboj. Dum ni proksimiĝis al ĝi, mia eskortanto komencis sovaĝe kriadi, kio tuj eligis respondon el la interno, kaj post momento, svarmo de estaĵoj de la sama raso kiel niaj kaptintoj alrapidis por renkonti nin. Denove mi estis en la mezo de freneze babilanta amaso. Mi estis ŝovita tien kaj reen. Ili pinĉis kaj frapis min, ĝis mia haŭto kontuziĝis, sed mi kredas, ke ili traktis min tiel ne pro krueleco aŭ malico--mi estis por ili kuriozaĵo, strangaĵo, nova ludaĵo, kaj iliaj infanecaj mensoj bezonis la aldonan atestadon de ĉiuj sentumoj por kredebligi tion, kion ili vidis per la okuloj.

Post iom da tempo ili trenis min en la vilaĝon, kiu konsistis el kelkcent krudaj loĝejoj el branĉoj kaj folioj subtenitaj de la arbobranĉoj. Inter la dometoj sterniĝis mortaj branĉoj kaj trunkoj de malgrandaj arboj, kiuj kunligis la loĝejojn en unu arbo kun tiuj en apudaj arboj, kaj tiel kelkfoje formiĝis serpentumaj stratoj. La tuta reto de loĝejoj kaj vojoj formis preskaŭ senbreĉan plankon 50 futojn super la tero.

Komence mi scivolis, kial tiuj lertmovaj estaĵoj bezonis kunligi la arbojn per tiaj pontoj, sed pli poste, kiam mi vidis la diversajn duonsovaĝajn bestojn, kiujn ili tenadis interne de la vilaĝo, mi ekkomprenis la neceson de la vojoj. Estis kelkaj sovaĝaj luphundoj samspecaj, kiajn mi laste vidis ĝenantajn la diriton, kaj multaj kapro-similaj bestoj, kies plenplenaj mamoj evidentigis la kialon de ilia tenado.

Mia gardanto haltis antaŭ unu el la dometoj, en kiun li puŝis min, kaj tiam du el tiuj estaĵoj ekkaŭris antaŭ la pordo--sendube por malebligi al mi forfuĝi, kvankam mi apenaŭ sciis, kien fuĝi.

Mi ĵus eniris la malluman internon, kiam mi ekaŭdis konatan voĉon, preĝantan.

"Perry!" mi kriis. "Kara Perry! Dank' al Dio, ke vi saviĝis."

"David! Ĉu povas esti, ke vi travivis?" Kaj la maljunulo stumble proksimiĝis al mi kaj forte ĉirkaŭpremis min.

Li vidis mian falon antaŭ la dirito, kaj tiam lin kaptis pluraj el la simiohomoj, kiuj portis lin tra la arbosuproj al la vilaĝo. Liaj kaptintoj tiel scivolis pri liaj vestaĵoj kiel pri miaj, kun la sama rezulto. Kiam ni rigardis unu la alian, ni ne povis ne ridi.

"Kun vosto, David," rimarkis Perry, "vi estus tre admirinda simio."

"Eble ni povus prunti kelkajn," mi aldonis. "Ili ŝajnas tre laŭmodaj nun... Sed kion la simiohomoj intencas fari kun ni, Perry?

Ili ne ŝajnas vere sovaĝaj. Do kiaj ili estas laŭ vi? Vi intencis klarigi tion al mi, kiam tiu hirta monstro atakis nin--ĉu vi havas ian ajn ideon?"

"Jes, David," li respondis, "mi scias ĝuste, kie ni estas. Ni faris grandiozan eltrovon, amiko! Ni pruvis, ke la Tero estas kava. Ni trapasis la tutan terkruston al la interna mondo."

"Perry, vi estas freneza!"

"Tute ne, David. Nia borveturilo portis nin tra la 240-mejla terkrusto sub nia ekstera mondo. En tiu loko, ĝi atingis la pezocentron de la kvincent mejlojn dika krusto. Ĝis tie ni veturis malsupren--la direkto estas nur relativa, kompreneble. En la momento, kiam niaj seĝoj inversiĝis--pro kio vi ekkredis, ke ni turniĝis kaj rapidas supren--ni trapasis la pezocentron, kaj kvankam ne ŝanĝiĝis la direkto de nia antaŭeniro, tamen, efektive, ni ekmoviĝis supren al la tersupraĵo de la interna mondo. Ĉu ne konvinkas vin la strangaj bestoj kaj plantoj, kiujn ni vidis, ke vi ne troviĝas en la mondo, kie vi naskiĝis? Kaj la horizonto--ĉu ĝi povus havi la saman strangan aspekton, kiun ni ambaŭ rimarkis, se ni ne efektive starus sur la interna supraĵo de sfero?"

"Sed la suno, Perry!" mi insistis. "Kiel la suno povus brili tra kvincent mejloj da solida terkrusto?"

"Ĉi tie ne temas pri la suno de la ekstera mondo. Ĝi estas alia suno--tute malsama suno, kiu ĵetas sian eterne tagmezan brilegon sur la supraĵon de la interna mondo. Rigardu ĝin nun, David--se vi povas vidi ĝin el la pordo de ĉi tiu domo--kaj vi vidos ĝin ankoraŭ en la centro de la ĉielo. Ni estas ĉi tie jam de multaj horoj--kaj ankoraŭ estas tagmeze."

Читать дальше
Тёмная тема

Шрифт:

Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «Ce la koro de la tero»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «Ce la koro de la tero» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё не прочитанные произведения.


Gary Gibson: Nova War
Nova War
Gary Gibson
Gary Gygax: Sea of Death
Sea of Death
Gary Gygax
Gary Corby: Sacred Games
Sacred Games
Gary Corby
Gary Corby: Death Ex Machina
Death Ex Machina
Gary Corby
Отзывы о книге «Ce la koro de la tero»

Обсуждение, отзывы о книге «Ce la koro de la tero» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.