Edgar Burroughs - Ce la koro de la tero

Здесь есть возможность читать онлайн «Edgar Burroughs - Ce la koro de la tero» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Год выпуска: 2007, Жанр: Фантастика и фэнтези, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

Ce la koro de la tero: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «Ce la koro de la tero»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Traduko kopirajtita 2001 de Gary Mickle.
Ĉi tiu elektronika teksto estas nur por privata uzo. Oni ne rajtas republikigi ĝin profitcele en presita aŭ alia formo sen la eksplicita konsento de la kopirajto-posedanto. Permespetojn oni adresu al:
Gary Mickle, Brüsseler Str. 6, DE-13353 Berlin, Germanio aŭ gmickle[@]nexgo.de.
Translation Copyright 2001 by Gary Mickle.
This Etext is for private use only. No republication for profit in print or other media may be made without the express consent of the Copyright Holder. Requests for permission should be addressed to: Gary Mickle, Brüsseler Str. 6, DE-13353 Berlin, Germany or gmickle[@]nexgo.de.

Ce la koro de la tero — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «Ce la koro de la tero», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

"Ne," li respondis. "Mi ne povis precize kalkuli la rapidecon, ĉar mi ne havis instrumenton, kiu povus mezuri la egan potencon de mia generatoro. Sed mi kredis, ke ni moviĝos po proksimume kvincent jardojn [7] jardo: 0,917 m. hore."

"Kaj ni moviĝas po sep mejlojn hore," mi konkludis por li, rigardante la distancometron. "Kiel dika estas la krusto de la Tero, Perry?" mi demandis.

"Ekzistas preskaŭ tiom da konjektoj, kiom geologoj," li respondis.

"Oni taksas ĝin je tridek mejloj, ĉar la interna varmeco, kiu pliiĝas po proksimume unu gradon je ĉiu sesdek- aŭ sepdekfuta profundiĝo, sufiĉus por fandi la plej fandimunajn substancojn je tiu distanco sub la tersupraĵo. Sed alia supozas, ke la fenomenoj de precesio kaj nutacio postulas, ke la Tero, se ĝi ne estas tute solida, devas havi kruston dikan je pli ol okcent mejloj. Do jen. Vi povas elekti."

"Kaj se ĝi montriĝos solida?" mi demandis.

"Estos al ni finfine egale, David," respondis Perry. "En la plej bona okazo sufiĉos nia fuelo por tri- aŭ kvartaga veturado, dum ne restos aero pli ol tri tagojn. Ambaŭ, do, ne sufiĉos por sendanĝere travojaĝi okmil mejlojn da roko al la antipodo."

"Se la krusto estas sufiĉe dika, ni fine haltos inter sescent kaj sepcent mejloj sub la tersupraĵo; sed dum la lastaj cent kvindek mejloj ni estos kadavroj. Ĉu ĝuste?" mi demandis.

"Tute, David. Ĉu vi timas?"

"Mi ne scias. Ĉio okazis tiel subite, ke ŝajne nek vi nek mi komprenas la veran terurecon de nia situacio. Mi devus esti timigita ĝis paniko; tamen mi ne estas. Kredeble, la ŝoko estis tiel granda, ke ĝi multe obtuzigis niaj sentojn."

Denove mi turnis min al la termometro. La hidrargo altiĝis pli malrapide. Nun la temperaturo estis nur 140-grada, kvankam ni jam penetris ĝis preskaŭ kvarmejla profundeco. Mi informis Perry, kaj li ridetis.

"Almenaŭ ni frakasis unu teorion," li diris nur, kaj tiam li denove komencis blasfemi per pitoreskaj vortoj pri la stirilo. Unufoje mi aŭdis piraton blasfemi, sed ties plej bonaj klopodoj estis tiuj de amatoro kompare kun la science majstreca fiparolo de Perry.

Denove mi penis movi la stirilon, sed estis kvazaŭ mi provus svingi la Teron mem. Je mia propono Perry malŝaltis la generatoron, kaj kiam ni haltis, mi denove supermezure elverŝis mian tutan forton por movi la ilon eĉ la dikecon de haro--sed la klopodo estis tiel senfrukta kiel tiu farita dum nia plenrapideca veturo.

Mi malgaje balancis la kapon kaj montris la funkciigilon. Perry tiris kaj ni denove ekplonĝis malsupren en la eternecon po sep mejlojn hore. Ni sidadis kun la okuloj kvazaŭ gluitaj al la termometro kaj la distancometro. La hidrargo nun tre malrapide altiĝis, kvankam la 145-grada temperaturo estis preskaŭ neeltenebla en la mallarĝaj limoj de nia metala malliberejo.

Proksimume tagmeze, alie dirite, dekdu horojn post la komenco de tiu bedaŭrinda vojaĝo, ni jam boris ĝis profundeco de 84 mejloj, kie la hidrargo montris 153 gradojn.

Perry komencis denove esperi, kvankam el kiu fonto li povis ĉerpi ian ajn optimismon, mi ne povis konjekti. Anstataŭ blasfemi, li nun kantis--mi ekkredis, ke la premo de la situacio fine damaĝas lian psikon. Dum la lastaj horoj ni ne parolis, krom kiam li foje petis de mi ciferojn, kiujn montris la metroj, kaj kiam mi respondis. Mia cerbo pleniĝis de vanaj bedaŭroj. Mi rememoris plurajn farojn el mia pasinteco, pro kiuj mi feliĉus havi kelkajn jarojn pli por regajni mian honoron. Ekzemple, mi rememoris la okazaĵon en la Latin Commons ĉe Andover [8] Andover: urbeto en la nordorienta usona ŝtato Massachusetts havanta plurajn konatajn superajn lernejojn kaj kolegiojn. , kiam Calhoun kaj mi metis pulvon en la fornon--kio preskaŭ mortigis unu el la mastroj. Kaj ankaŭ--sed kial maltrankviliĝi? Mi estis baldaŭ mortonta kaj pagonta por tiaj aferoj kaj por kelkaj aliaj. La varmeco jam sufiĉis, por ke mi anticipu tion, kio venos. Se plialtiĝus la temperaturo kelkajn gradojn, mi sentis, ke mi perdos la konscion.

"Kion montras la metroj nun, David?" la voĉo de Perry interrompis miajn malgajajn pensojn.

"90 mejlojn kaj 153 gradojn," mi respondis.

"Ha! Ni bone disbatis tiun teorion pri la tridekmejla krusto, ĉu ne?"

"Kaj ĉu tio iel helpos nin?" mi regrumblis.

"Sed mia amiko," li daŭrigis, "ĉu tiu temperaturo nenion signifas al vi? Ĝi ne altiĝis dum ses mejloj. Pripensu tion, junulo!"

"Jes, mi pripensas," mi respondis, "sed kiam nia aerprovizo elĉerpiĝos, ĉu gravos, ĉu la temperaturo estas 153-grada aŭ 153.000-grada? Ni estos same mortaj, kaj krome, neniu scios." Sed mi devas konfesi, ke pro iu neklarigebla kialo la senŝanĝa temperaturo ja fakte renovigis mian velkantan esperon. Kion mi esperis, estas neklarigebla. Kiel Perry penis klarigi, la malpruvo de pluraj tre precizaj kaj kleraj sciencaj hipotezoj montris, ke ni ne povas antaŭvidi, kio atendos nin en la interno de la Tero; do kial ne esperi pri io bona, almenaŭ ĝis nia morto--kiam ni ne plu bezonus esperon por esti feliĉaj. Tio estis tre bona kaj logika rezonado, do mi ĝin akceptis.

Cent mejlojn subtere la temperaturo _jam falis al 152,5 gradoj_. Kiam mi tion anoncis, Perry etendis siajn brakojn por min ĉirkaŭpremi.

Ek de tiam, ĝis la tagmezo de la dua tago, la temperaturo konstante malpliiĝis. Baldaŭ ĝenis min la malvarmeco, kiu iĝis same netolerebla kiel la antaŭa varmego. Kiam ni atingis la profundecon de ducent kvardek mejloj, preskaŭ sveniga amoniaka haladzo atakis niajn nazojn, kaj la termometro registris −10 gradojn. Preskaŭ du horojn ni suferis tiun morde intensan malvarmon, ĝis proksimume 245 mejloj sub la tersupraĵo, kiam ni eniris tavolon de solida glacio, kie la hidrargo rapide altiĝis ĝis nulo. Dum la postaj tri horoj ni trapasis 10 mejlojn da glacio, finfine enirante alian serion de amoniakozaj tavoloj, kie la hidrargo denove falis al −10 gradoj.

Malrapide ĝi altiĝis denove, ĝis ni konvinkiĝis, ke ni fine proksimiĝas al la fandita terinterno. Je 400 mejloj la temperaturo atingis 153 gradojn. Febre mi rigardadis la termometron. Malrapide la hidrargo altiĝis. Perry jam ĉesis kanti kaj nun preĝis.

Niaj esperoj jam ricevis tian mortfrapon, ke la malrapide pliiĝanta varmeco ŝajnis al niaj skuitaj mensoj multe pli granda ol ĝi vere estis. Dum la posta horo mi atentis la supreniron de tiu senkompata kolono de hidrargo, ĝis je 410 mejloj ĝi montris 153 gradojn. En preskaŭ senspira streĉeco ni nun komencis rigardadi la ciferojn.

153 gradoj estis la maksimuma temperaturo renkontita super la glacia tavolo. Ĉu nun ĝi denove haltos, aŭ ĉu daŭros la senkompata altiĝo? Ni sciis, ke estas nenia espero; tamen, plenaj de energia vivpersisto, ni malcedeme esperadis, kvankam ni sciis, ke nia espero estas vana. La aer-rezervujoj jam estis preskaŭ malplenaj. Kio restis el la karega oksigeno, apenaŭ sufiĉis por vivteni nin dum 12 horoj. Sed ĉu tiam ni eĉ vivos? Ĉio ŝajnis al mi nekredebla.

Je 420 mejloj mi denove faris kontrolon.

"Perry!" mi vokis. "Perry! Ĝi falas! Ĝi falas! Estas 152 gradoj denove!"

"Aĥ!" li kriis. "Kion ĝi povus signifi? Ĉu eble la kerno de la Tero estas malvarma?"

"Mi ne scias, Perry," mi respondis, "sed dank' al Dio, se mi devas morti, mi ne mortos per fajro--nur tion mi timis. Mi povas fronti kian ajn morton, nur ne tian."

Malsupren, malsupren falis la hidrargo, ĝis ĝi indikis la saman temperaturon kiel sep mejlojn sub la tersupraĵo, kaj tiam ni subite eksciis, ke la morto estas tre proksima. Perry eltrovis tion la unua.

Mi vidis lin manipulanta la valvojn, kiuj regis la aerprovizon.

Samtempe mi spertis malfacilan spiradon. Mi sentis kapturniĝon, kaj miaj membroj iĝis pezaj. Mi vidis Perry kolapsi en sia seĝo. Li skuis sin kaj denove rektiĝis. Tiam li turniĝis al mi.

"Adiaŭ, David," li diris, "jam venis la fino," kaj tiam li ridetis kaj fermis la okulojn.

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «Ce la koro de la tero»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «Ce la koro de la tero» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «Ce la koro de la tero»

Обсуждение, отзывы о книге «Ce la koro de la tero» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x