• Пожаловаться

Rudyard Kipling: Tiel do rakontoj

Здесь есть возможность читать онлайн «Rudyard Kipling: Tiel do rakontoj» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию). В некоторых случаях присутствует краткое содержание. Город: Lelystad, год выпуска: 1992, ISBN: 90-70074-36-2, издательство: Vulpo-Libroj, категория: Прочая детская литература / на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале. Библиотека «Либ Кат» — LibCat.ru создана для любителей полистать хорошую книжку и предлагает широкий выбор жанров:

любовные романы фантастика и фэнтези приключения детективы и триллеры эротика документальные научные юмористические анекдоты о бизнесе проза детские сказки о религиии новинки православные старинные про компьютеры программирование на английском домоводство поэзия

Выбрав категорию по душе Вы сможете найти действительно стоящие книги и насладиться погружением в мир воображения, прочувствовать переживания героев или узнать для себя что-то новое, совершить внутреннее открытие. Подробная информация для ознакомления по текущему запросу представлена ниже:

libcat.ru: книга без обложки

Tiel do rakontoj: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «Tiel do rakontoj»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Joseph Rudyard Kipling (1865-1936), Brito, naskiĝis en Bombajo en la tiama Brita Hindujo kaj edukiĝis tie kaj en Britujo. Li laboris kelkajn jarojn kiel ĵurnalisto en Hindujo kaj poste loĝis en Usono kaj Britujo. Li famiĝis per noveloj kaj per patriotismaj, imperiismaj poemoj. Nun li estas ankoraŭ fama pro siaj infanlibroj: "Ĝangalo-libroj", "Kim", "Tiel do-rakontoj". Li ricevis la Nobelpremion por literaturo en 1907.

Rudyard Kipling: другие книги автора


Кто написал Tiel do rakontoj? Узнайте фамилию, как зовут автора книги и список всех его произведений по сериям.

Tiel do rakontoj — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «Tiel do rakontoj», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема

Шрифт:

Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

"Ŝu-ja-las ja maru," diris Tafinjo, legante ĝin sonon post sono.

"Tio sufiĉas por hodiaŭ," diris Tegumo. "Cetere, vi laciĝas, Tafinjo. Ne gravas, kara. Ni finos la tuton morgaŭ, kaj tiam ni estos rememorataj dum jaroj kaj jaroj ĝis post kiam la plej grandaj arboj kiujn vi povas vidi estos ĉiuj dehakitaj por brulligno."

Do ili iris hejmen, kaj dum tuta tiu vespero Tegumo sidis je unu flanko de la fajro kaj Tafinjo je la alia flanko, desegnante ja-ojn kaj jo-ojn kaj ŝu-ojn kaj ŝi-ojn en la fulgo sur la vando kaj faris ridajn sonetojn kune ĝis ŝia Panjo diris: "Vere, Tegumo, vi estas eĉ pli malbona ol mia Tafinjo."

"Bonvolu ne ĝeniĝi," diris Tafinjo. "Estas nur nia sekreta s'prizo, Panjo kara, kaj ni rakontos al vi pri ĝi en la momento kiam ĝi estos preta; sed mi petas, ne demandu nun kio ĝi estas, ĉar aliokaze mi devus diri."

Do ŝia Panjo tute zorge ne demandis; kaj tute frue la sekvantan matenon Tegumo iris al la rivero por pensi pri novaj son-bildoj, kaj kiam Tafinjo ellitiĝis ŝi vidis Ja-las (akvo finiĝas aŭ elĉerpiĝas) kalkita sur la flanko de la granda ŝtona akvo-rezervujo, ekster la Kavo.

"Um," diris Tafinjo. "Ĉi tiuj son-bildoj estas fakte ĝenaj! Paĉjo tute bone estus povinta veni ĉi tien mem por rakonti ke mi prenu pli da akvo por ke Panjo povu kuiri kun ĝi." Ŝi iris al la fonto malantaŭ la domo kaj plenigis la rezervujon per arboŝela sitelo, kaj tiam ŝi kuris al la rivero kaj tiris la maldekstran orelon de sia Paĉjo — la orelo kiun ŝi rajtis tiri kiam ŝi estis obeema.

"Nun sidu apud mi kaj ni desegnos la restantajn son-bildojn," diris ŝia Paĉjo, kaj ili havis tre incitan tagon da tio, kaj belegan lunĉon en la mezo, kaj ili dufoje petololuktis. Kiam ili alvenis al T, Tafinjo diris ke ĉar ŝia nomo, kaj tiu de ŝia Paĉjo, kaj de ŝia Panjo ĉiuj komenciĝas per tiu sono, ili desegnu ian familian grupon, ilin mem, man-en-mane. Tio estis taŭga por desegni unufoje aŭ dufoje; sed kiam ili devis desegni ĝin sesfoje aŭ sepfoje, Tafinjo kaj Tegumo desegnis ĝin pli kaj pli skize, ĝis finfine la T-sono estis nur iu maldika longa Tegumo kun etenditaj manoj por teni Tafinjon kaj Teŝuman. De ĉi tiuj tri bildoj vi vidos parte, kiel tio okazis. (21, 22, 23)

Multaj el la aliaj bildoj estis multe tro belaj en la komenco, precipe antaŭ la lunĉo; sed kiam ili estis desegnataj denove kaj denove sur betulo-ŝelo, ili fariĝis pli krudaj kaj pli facilaj, ĝis fine eĉ Tegumo diris ke li ne trovas eraron en ili. Ili turnis la siblan serpenton por la Z-sono, por montri ke ĝi siblas malantaŭen en malforta kaj milda maniero (24); kaj ili faris nur iun kirlon por E, ĉar ĝi tiom ofte aperis en la bildoj (25); kaj ili desegnis bildojn de Biba, la sankta Kastoro de la Tegumoj por la B-sono (26, 27, 28, 29); kaj ĉar temis pri naza sono, ili nur desegnis nazojn por la N-sono, ĝis ili laciĝis (30); kaj ili desegnis bildon de la buŝo de la granda laga ezoko por la graka G-sono (31); kaj ili desegnis la ezokan buŝon denove kun sago ĉe ĝi por la kraka K-sono (32); kaj ili desegnis pecon de Vagajo-rivero por la V-sono (33, 34); kaj tiel plu kaj tiel pli kaj tiel ankoraŭ ĝis ili faris kaj desegnis ĉiujn son-bildojn kiujn ili volis, kaj jen la Alfabeto, kompleta kaj preta.

Kaj post miloj kaj miloj da jaroj, post la Hieroglifaj, kaj Demotaj, kaj Nilotaj, kaj Kriptaj, kaj Kufaj, kaj Runaj, kaj Doriaj, kaj Ioniaj, kaj Ĉiaj Aliaj skribaĵoj kaj signoj (ĉar la Vunoj, kaj la Negusoj, kaj la Aĥundoj, kaj la Gardantoj de la Tradicio neniam lasis ion bonan senŝanĝa kiam ili rimarkis ĝin), la bona malnova simpla, komprenebla Alfabeto — A, B, C, kaj ĉiuj aliaj literoj — ekhavis denove siajn ĝustajn formojn por ke ĉiuj Plej Amataj lernu ilin kiam ili estas sufiĉe aĝaj.

Sed mi memoras pri Tegumaj Bopsulaj, kaj Tafimaj Metalumaj kaj Teŝumaj Tevindraŭ, ŝia kara Panjo, kaj ĉiuj forpasintaj tagoj. Kaj tiel estis — tiel do — antaŭ longa tempo — sur la bordo de la granda Vagajo!

Unu el la unuaj aferoj kiujn Tegumaj Bopsulaj faris post kiam Tafinjo kaj li estis produktintaj la Alfabeton, estis farado de magia Alfabeto-kolĉeno de ĉiuj literoj, tiel ke ĝi povis esti metita en la Templon de Tegumo por esti konservata por ĉiam kaj eterne. La tuta Tribo de Tegumo alportis siajn plej valorajn bidojn kaj belaĵojn, kaj Tafinjo kaj Tegumo dediĉis kvin tutajn jarojn por pretigi la kolĉenon. Jen bildo de la magia Alfabeto-kolĉeno. La ŝnuro estas farita el la plej bonkvalita kaj fortika rangifero-tendeno, ĉirkaŭvindita per maldika kuprofadeno.

Komence ĉe la supro, la unua bido estas iu malnova kaj arĝenta kiu apartenis al la Ĉefa Pastro de la Tribo de Tegumo; tiam venas tri mitulo-perloj; poste argila bido (blua kaj griza); poste bula ora bido sendita de tribo kiu ĝin ricevis el Afriko (sed ĝi devis esti veninta el Hindujo origine); la sekvanta estas longa, platflanka vitra bido el Afriko (la Tribo de Tegumo akiris ĝin per batalo); tiam venas du argilaj bidoj (blanka kaj verda), kun punktoj sur unu, kaj punktoj kaj strekoj sur la alia; poste tri sufiĉe defrapitaj sukcenaj bidoj; tiam tri argilaj bidoj (ruĝa kaj blanka), du kun punktoj, kaj la granda en la mezo kun dento-motivo. Tiam la literoj komenciĝas, kaj inter la literoj estas ĉiufoje malgranda blankeca argila bido kun la litero ripetita malgrande. Jen la literoj: -

A estas gratita en denton — eono-dento, mi kredas. B estas la Sankta Kastoro de Tegumo sur peco de malnova eburo. C estas perleca ostro-konko — interno antaŭe. D devas esti iuspeca mitulo-konko — ekstero antaŭe. E estas kirlaĵo el arĝento-fadeno. F estas rompita, sed kio restas estas peco de cervo-korno. G estas pentrita nigre sur peco da ligno. (La bido post G estas malgranda konketo, kaj ne argila bido. Mi ne scias kial.) H estas iuspeca bruna kaŭrio-konko, ankaŭ nomata monkonko. I estas la interno de longa konko permane ŝlifita. (Tegumo bezonis tri monatojn por ŝlifi ĝin.) J estas fiŝ-hoko el perlamoto. L estas la rompita sago, el arĝento. (K devus sekvi al J, kompreneble; sed la kolĉeno iam rompiĝis kaj oni neĝuste riparis ĝin.) K estas maldika tranĉaĵo de osto, gratita kaj per nigra vakso enfrotita. M estas sur pale-griza konko. N estas peco de io kion oni nomas porfiro kun nazo gratita sur ĝi. (Tegumo bezonis kvin monatojn por poluri ĉi tiun ŝtonon.) O estas peco de ostro-konko kun truo en la mezo. P mankas. Ĝi perdiĝis antaŭ longa tempo en granda milito, kaj la Tribo riparis la kolĉenon per sekigitaj knariloj de knaroserpento; pri la perdo kaj serĉado de la P ili faradis kantojn kaj versaĵojn, kiujn ili nomis po-emoj. R estas, kompreneble, simple ŝarko-dento. S estas malgranda arĝenta serpento. T estas la fino de malgranda osto, bruna kaj brile polurita. U estas denove peco de ostro-konko. Ŭ estas du pecoj de perlamoto kiujn ili trovis en granda perlamoto-konko, kaj elsegis per fadeno trempita en sablo-kun-akvo. Tafinjo bezonis unu kaj duonan monaton por poluri ilin kaj bori la truojn. ^ estas du kunligitaj arĝentaj fadenoj kiuj rememorigu la super-signajn sekigo-fostojn, kiuj jam ne plu similis al H. Kial ĝi troviĝas en tiu loko, mi ne scias. V estas desegnita sur peco de eburo. Z estas sonoril-forma peco de agato kiu surhavas Z-formajn striojn. Ili faris la Z-serpenton el unu el la strekoj forpikante la pli molan ŝtonon kaj enfrotante ruĝan sablon kaj abelvakson. En la buŝo de la sonorilo vi vidas la argilan bidon kun ripeto de la litero Z.

Jen ĉiuj literoj. La sekvanta bido estas malgranda verdeca bulo da kupro-erco; poste bulo da kruda turkiso; poste kruda peco da oro (kion oni nomas akvo-oro); poste melonforma argila bido (blanka kun verdaj punktoj). Tiam venas kvar plataj eburaj pecoj, kun punktoj sur ili kvazaŭ domeno-brikoj; tiam venas tri ŝtonaj bidoj, tre foruziĝintaj; tiam du bidoj el mola fero kun rusto-truetoj ĉe la anguloj (ili devis esti magiaj, ĉar ili aspektas tre nespecialaj); kaj fine estas tre tre malnova Afrika bido, kvazaŭ vitra — blua, ruĝa, blanka, nigra, kaj flava. Tiam venas maŝo por ligi tiun finon al la granda arĝenta butono je la alia flanko, kaj jen ĉio.

Читать дальше
Тёмная тема

Шрифт:

Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «Tiel do rakontoj»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «Tiel do rakontoj» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё не прочитанные произведения.


Отзывы о книге «Tiel do rakontoj»

Обсуждение, отзывы о книге «Tiel do rakontoj» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.