Arthur Doyle - La musgrava rito
Здесь есть возможность читать онлайн «Arthur Doyle - La musgrava rito» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Детектив, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.
- Название:La musgrava rito
- Автор:
- Жанр:
- Год:неизвестен
- ISBN:нет данных
- Рейтинг книги:3 / 5. Голосов: 1
-
Избранное:Добавить в избранное
- Отзывы:
-
Ваша оценка:
- 60
- 1
- 2
- 3
- 4
- 5
La musgrava rito: краткое содержание, описание и аннотация
Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La musgrava rito»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.
La musgrava rito — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком
Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La musgrava rito», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.
Интервал:
Закладка:
Arthur Conan Doyle. La musgrava rito
ORIGINALA TITOLO: THE MUSGRAVE RITUAL
desegnaĵoj de Sidney Paget
el la angla tradukis Darold Booton
Anomalio kiu ofte imponis min pri la karaktero de mia amiko Ŝerloko Holmso estas tio, ke kvankam per siaj pensmetodoj li estis la plej ordema kaj plej metodika de la homaro, kaj kvankam ankaŭ li afektis certan malpompan formalecon de vestaĵoj, li estis des pli en siaj personaj kutimoj unu el la plej malnetaj uloj kiu iam frenezigis kunloĝanton. Ne ke mi mem tute ne estas konvencia tiarilate. La senordaj aferoj en Afganlando, aldone al mia natura bohemia dispozicio, farigis min pli sendisciplina ol estas deca al kuracisto. Sed ĉe mi estas limo, kaj kiam mi trovas viron, kiu tenis siajn cigarojn en la karbujo, sian tabakon en la antaŭo de persia pantoflo, kaj siajn nerespondatajn korespondaĵojn trapikitajn per poŝtranĉilo centre de sia ligna kamenbreto, tiam mi ekhavigis al mi virtajn afektaĵojn. Mi ĉiam kredas, ankaŭ, ke pafilekzerco nepre devus esti subĉiela distraĵo; kaj kiam Holmso, en unu el siaj strangaj humoroj, sidadis en brakseĝo kun sia pistolo kaj cent Boksistaj kartoĉoj [1] “Boksistaj kartoĉoj” (Angle, Boxer Cartridges) La nomo “Boxer” estis uzita en Anglio kiel komuna nomo por iu ajn centra-pafita kartoĉo, speco de municio perfektigita de Kolonelo Boxer, RA, en 1867.
kaj klopodis ornami la kontraŭan muron per patriota “V.R.” farita el kuglaj krateretoj, mi sentegis ke nek la etoso nek la aspekto de nia ĉambro estas plibonigita.
Nian ĉambraron oni ĉiam plenigis per kemiaĵoj kaj krimaĵoj, kiuj kutime vagas en neprobablajn lokojn; kaj troviĝis en la buterujo aŭ eĉ en malpli agrablaj lokoj. Sed al mi liaj dokumentoj estas la granda kerno. Li timegis pri la detruado de dokumentoj, precipe tiuj alligitaj kun siaj pasintaj kazoj, kaj tamen unufoje dum unu-du jaroj li kolektis energion resumi kaj aranĝi ilin; ĉar, kiel mi iam menciis ie en ĉi tiuj senkoheraj rakontaĵoj, la eksplodo de pasia energio, kiam li efektivigis la rimarkindajn farojn alligitajn al sia nomo, sekviĝis per reagoj de letargio dum kiu li ripoze kuŝadis kun sia violono kaj siaj libroj, apenaŭ movante krom de sofo al tablo. Do monate post monato liaj dokumentoj kolektiĝis ĝis ĉiuj anguloj de la ĉambro plenpleniĝis per pakoj de manuskriptaĵoj, kiujn oni nepre ne bruligis, kaj neniu, krom la posedanto, rajtis formeti. Iun vintran nokton, dum ni sidis kune apud la fajro, mi kuraĝiĝis proponi al li ke, dum li finis alglui eltondaĵojn en sian rutinan libron, li devu uzi la venontajn du horojn por farigi nian ĉambron iom pli loĝebla. Li ne povis nei la justecon de mia peto, do kun iom bedaŭra mieno, li iris al sia dormĉambro el kiu li revenis baldaŭ tirante grandan stanan kofron. Tiun li metis meze en la planko, kaj kaŭriĝante sur skabelo antaŭ ĝi, li malferme ĵetis la kovrilon. Mi povis vidi ke ĝi estis jam trione plena per stakoj de paperaĵoj ligitaj per ruĝaj bendoj en distingajn pakojn.
— Jen estas sufiĉe da kazoj, Vatsono, — diris li, petole okulumante al mi. — Mi opinias ke se vi konus ĉiujn, kiujn mi havas en ĉi tiu kofro, vi petus ke mi eltiru iujn anstataŭ ke enmetu aliajn.
— Ĉi tiuj estas registroj de viaj fruaj kazoj, ĉu? — mi demandis, — mi ofte deziris ke mi havas notojn pri tiuj kazoj.
— Jes, mia knabo, tiuj ĉi estis antaŭtempe faritaj, antaŭ ol mia biografo venis por glori min. — Li prenis pakon post pako per maniero tenera kaj karesema. — Ĉiuj ĉi ne estas sukcesaj, Vatsono, — diris li. — Sed estas interesigaj enigmoj inter ili. Jen la registro pri la Tarletonaj murdoj, kaj la kazo de Vambero, la vinvendisto, kaj la aventuro de la maljuna rusino, kaj la kurioza afero pri la aluminia lambastono, aldone al kompleta rakonto pri Rikoleto, la bulpiedulo, kaj lia abomeninda edzino. Kaj jen – ha, nu, estas vere iu iomete rara.
Li plonĝigis la brakon profunde en la kofron kaj elvenigis lignan kesteton kun tia glitanta kovrilo, kian oni uzas kiel infanan ludilujon. De ties interno li eltiris ĉifitan paperaĵon, malmodernan latunan ŝlosilon, lignan kejlon alligitan al bulo de ŝnuro, kaj tri malnovajn metalajn diskojn.
— Nu, mia knabo, kion vi deduktas el ĉi tiu aro? — li demandis, ridante pro mia esprimo.
— Estas kurioza kolekto.
— Tre kurioza, kaj la historio alligita imponos al vi eĉ pli kurioza.
— Ĉi tiuj relikvoj havas historion, ĉu?
— Tiagrade ke ili ja estas historio.
— Kion vi intencas?
Ŝerloko Holmso alprenis ĉiun unope kaj metis laŭ la tabla rando. Tiam li residiĝis sur sia seĝo kaj rigardadis ilin per glimbrilo de kontentiĝo en la okuloj.
— Ĉi tiuj, — li diris, — estas ĉiuj, kiujn mi ankoraŭ havas, por rememorigi min pri la aventuro de la Musgrava rito.
Mi jam aŭdis lin mencii la kazon pli ol unufoje, kvankam mi neniam povas amasigi la detalojn. “Mi ĝojos,” — diris mi, — se vi faros rakonton pri ĝi.”
— Ĉu lasu la malordon? — li petole kriis. — Via neteco ne subtenas iom multe de streĉado, post ĉio, Vatsono. Sed mi ĝojos ke vi aldonu ĉi tiun kazon al via kroniko, ĉar estas punktoj en ĝi kiuj farigis ĝin unika en la krimaj registroj de ĉi tiu aŭ, mi kredas, de iu ajn alia lando. Kolekto de miaj atingoj estas certe nekompleta kiu enhavas neniun rakonton pri ĉi tiu tre stranga afero.
— Vi memoru kiel la afero de la Gloria Skoto , kaj mia interparolo kun la malfeliĉa viro, kies sorton mi rakontis al vi, unue turnis mian atenton en la direkto de la profesio kiu iĝis mia vivlaboro. Vi vidas min nun kiam mian nomon oni konas vaste kaj dise, kaj kiam la publiko kaj la oficiala polico agnoskas min nun kiel finan kasacian kortumon en dubaj kazoj. Eĉ kiam vi konis min unue je la tempo de la afero, kiun vi rememorigis en "Etudo en skarlato", mi jam estigis konsiderindan, kvankam ne lukran, kontaktaron. Vi apenaŭ ne povas kompreni, do, kiom malfacilon mi unue trovis, kaj kiom longe mi atendis antaŭ ol mi sukcesis fari ioman progreson.
— Kiam mi unue alvenis Londonon, mi akiris ĉambrojn en Strato Montaguo, proksime al la Brita Muzeo, kaj tie mi atendis, plenumante mian abundan libertempon per la studado pri ĉiuj branĉoj de la scienco, kiuj eble farigis min pli efika. Foje kaj refoje mi trafis kazojn, precipe per la enkonduko de malnovaj kunstudentoj, ĉar dum mia lasta jaro ĉe universitato estis iom multe da parolumo tie pri mi mem kaj miaj metodoj. La tria el ĉi tiuj kazoj estis tiu de la Musgrava rito. Pro la intereso vekita de tiu, pro la kurioza ĉeno de eventoj kaj pro la granda afero, kiu montriĝis riskata mi spuras mian unuan paŝon en la direkto al mia nuna profesio.
— Reĝinaldo Musgravo estis samkolegiano mia, kaj mi iomete konis lin. Ĝenerale li ne estis populara inter la nediplomataj studentoj, kvankam ŝajnis al mi, ke tio, kion oni taksis kiel fieraĉon, estis vere peno kovri naturan senmemfidegon. Laŭ aspekto li estis ege aristokratia, maldika, altnaza, grandokula, kaj tamen kun elegantaj manieroj. Li estis ja ido de unu el la plej malnovaj familioj en la regno, kvankam lia branĉo estas kadeto, kiu disiĝis de la nordaj Musgravoj, iam dum la deksesa jarcento kaj estigis sin en okcidenta Susekso, kie la Domego Hurlstono eble estas la plej malnova loĝejo en la graflando. Ia de lia denaskloko alkroĉis al la viro, kaj mi neniam rigardis lian palan akran vizaĝon aŭ la sintenon de lia kapo sen asocii lin kun la grizaj arkopasejoj kaj la fenestrokrucaĵoj kaj la tuta respektinda ruino de feŭda fortikaĵo. Unu- aŭ dufoje ni vagis en interparolon, kaj mi povas memori ke kelkfoje li esprimis avidan interesiĝon je mia metodoj observemaj kaj induktaj.
Читать дальшеИнтервал:
Закладка:
Похожие книги на «La musgrava rito»
Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La musgrava rito» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.
Обсуждение, отзывы о книге «La musgrava rito» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.