Arthur Doyle - La musgrava rito

Здесь есть возможность читать онлайн «Arthur Doyle - La musgrava rito» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Детектив, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

La musgrava rito: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La musgrava rito»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

La musgrava rito — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La musgrava rito», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать
Dum kvar jaroj mi vidis nenion pri li ĝis iun matenon li eniris mian ĉambron - фото 2

— Dum kvar jaroj mi vidis nenion pri li ĝis iun matenon li eniris mian ĉambron en Strato Montaguo. Li apenaŭ ne ŝanĝiĝis, kaj vestiĝis kiel laŭmoda viro – li estis ĉiam iometa dando – kaj konservis la samon malpompan, dolĉan manieron kiu antaŭe distingis lin.

— Kiel vi fartas, Musgravo? — mi demandis post elkora manpremo.

— Vi eble aŭdis pri la morto de mia kompatinda patro, — diris li; — li forpasis antaŭ ĉirkaŭ du jaroj. De post tiam mi kompreneble devas regi la Hurlstonan bienon, kaj aldone kiel parlamentano por mia kvartalo, mia vivo estas aferema. Sed mi komprenas, Holmso, ke vi praktikigas tiujn lertecojn, per kiuj vi antaŭe mirigis nin?

— Jes, — mi diris, — mi gajnis mian vivrimedon per miaj perceptivoj.

— Ĝojigas min tion aŭdi, ĉar via konsilo estas al mi treege valora. Okazis strangaj aferoj ĉe Hurlstono, kaj la policanoj ne jam povis ĵeti lumon sur la okazaĵojn. Estas vere eksterordinara kaj neklarigebla afero.

— Vi povas imagi per kioma avideco mi aŭskultis lin, Vatsono, ĉar la unua oportuno mem, kion mi sopiris dum ĉiuj tiuj monatoj de malagado ŝajnis esti de mi atingebla. En mia plej interna koro mi kredis ke mi povas sukcesi en tiu kiun aliaj malsukcesis, kaj nun mi havas oportunon por elpruvi min mem.

— Donu al mi la detalojn, mi petas, — mi kriis.

Reĝinaldo Musgravo eksidiĝis kontraŭ mi kaj ekbruligis la cigaredon kiun mi puŝis al li.

— Vi devas scii, — li diris, — ke kvankam mi estas fraŭlo, mi devas reteni konsiderindan servstabon ĉe Hurlstono, ĉar ĝi estas dissternigita malnova domo kaj bezonas iom multe da prizorgemo. Mi ĉaskonservas ankaŭ dum la fazanomonatoj, mi kutime havas domgastojn, do maltaŭgas manki servistojn. Entute estas ok servistinoj, kuiristino, ĉefservisto, du lakeoj kaj knabo. Kompreneble estas aparta stabo ĝardena kaj stala.

— El la geservistoj tiu, kiu servis plejlonge estas Bruntono, la ĉefservisto. Li estis juna instruisto sen ofico kiam mia patro dungis lin, sed li estis viro de granda energio kaj karaktero, kaj baldaŭ li iĝis tre valora en la hejmo. Li estis plenstatura, belaspekta viro, kun belega frunto kaj kvankam li estas ĉe ni dum dudek jaroj li ne povas esti pli ol kvardekaĝa nun. Pro liaj personaj avantaĝoj kaj liaj eksterordinaraj talentoj – ĉar li scipovas kelkajn lingvojn kaj ludis preskaŭ ĉiujn muzikilojn – estas mirinde ke li estu kontenta resti tiel longe en tia ofico; sed mi supozas ke li estis komforta kaj malhavis la energion fari iun ŝanĝon. La ĉefservisto de Hurlstono estas ĉiam afero, kiu memoriĝis de ĉiuj vizitantoj.

— Sed tiu ĉi perfekta modelo havas unu difekton. Li estis iometa Donjuano, kaj vi povas imagi ke por tia viro estas malfacile roli en kvieta kampara kvartalo. Kiam li estis edzo, ĉio estas bone, sed post kiam li estis vidvo, ni havis abundan ĝenon pro li. Antaŭ kelkaj monatoj ni esperis ke li estis edziĝonta denove, ĉar li fianĉiĝis al Raĥelo Hovelso, nia dua domservistino; sed li forlasis ŝin ekde tiam kaj kunuliĝis kun Johana Tragelio, la fratino de la ĉefa ĉasgardisto. Raĥelo – kiu estas tre bona knabino, sed de ekscitiĝema kimra temperamento – suferis iometan cerban febron kaj iradas tra la domo nun – aŭ iradis ĝis hieraŭ – kiel livida-okula ombro de sia antaŭa memo. Tiu estis la unua dramo ĉe Hurlstono; sed la dua venis por puŝi ĝin for de niaj mensoj, kaj ĝi antaŭiĝis per la hontiĝo kaj maldungo de ĉefservisto Bruntono.

— Jen kiel okazis. Mi jam diris ke la viro estis inteligenta, kaj ĉi tiu inteligenteco mem kaŭzis lian ruiniĝon, ĉar ĝi ŝajnis konduki al nesatigebla scivolemo pri aferoj, kiujn eĉ ne koncernas lin. Mi tute ne sciis, kiomgrade li kondukiĝis ĝis la plej nura hazardo malfermis miajn okulojn.

— Mi jam diris ke la domo estas dissternigita. Iun tagon lastan semajnon – je ĵaŭdovespero, precize – mi trovis ke mi ne povas dormi, malsaĝe trinkinte tason da café noir [2] Café noir (Esperante, nigra kafo) – kafo sen aŭ lakto aŭ kremo. post la vespermanĝo. Post kiam barakti kontraŭ ĝi ĝis la dua matene, mi sentis ke estas tute senespere, do mi leviĝis kaj lumigis kandelon intencante daŭrigi legi romanon. La libron, tamen, mi postlasis en la bilarda ĉambro, do mi vestigis min en ĉambrorobo kaj ekiris por reakiri ĝin.

Por atingi la bilardejon mi devas malsupreniri ŝtuparon kaj transiri la ĉefan koridoron, kiu kondukis al la librarejo kaj la pafila ĉambro. Vi povas imagi mian surprizon, kiam, dum mi rigardis laŭ ĉi tiu koridoro, mi vidis ekbrilon de la malfermita pordo de la librarejo. Mi mem jam mallumigis la lampon kaj fermis la pordon antaŭ ol mi enlitiĝis. Kompreneble mia unua penso estis pri domŝtelisto. La koridoroj ĉe Hurlstono plejparte ornamiĝis per malnovaj armiloj. El tiuj mi ekprenis milithakilon, kaj tiam, postlasante la kandelon, mi piedpinte iris laŭ la koridoro kaj gvatis ĉe la malfermita pordo.

Bruntono, la ĉefservisto, estis en la librarejo. Li sidis plenvestite sur komforta seĝo, kun maposimila papereto surgenue, kaj la frunto kliniĝis antaŭen sur la manoj en profunda pensado. Mi konsterniĝis per mirego, rigardante lin de la mallumo. Kandeleto sur la tabla rando elsendis malfortan lumon, kiu sufiĉis montri al mi ke li estis plenvestita. Subite, dum mi rigardis, li ekleviĝis de sia seĝo, kaj, irante al ŝranko flanka, li malŝlosis kaj eltiris unu el la tirkestoj. El tiu ĉi li prenis paperon, kaj, reirante al sia seĝo, li disternis ĝin apud la kandeleto sur tabla rando kaj komencis studi per atentego. Mia indigno pro tiu ĉi trankvila ekzameno de miaj familiaj dokumentoj superregis min tiomgrade ke mi paŝis antaŭen, kaj Bruntono, supren rigardante, vidis min staranta en la pordokadro. Li eksaltis pieden, lia vizaĝo livida per timego, kaj puŝis en brustpoŝon la maposimilan papereton, kiun li estis originale studanta.

— Do! — diris mi. — Tiele vi repagas al mi por la fido, kiun mi havis pro vi. Vi lasos mian dungigon morgaŭ.

Li riverencis kun aspekto de viro, kiu estas tute disfrakasita kaj ŝteliris preter mi senvorte. La kandeleto estis ankoraŭ surtable, kaj per ties lumo mi ekrigardis por vidi tian, kia estas la papero, kiun Bruntono eltirkestigis. Al mia surprizo ĝi estas sensignifa afero, nur ekzemplero de la demandoj kaj respondoj en la kurioza malnova ceremonio nomita "la Musgrava rito". Ĝi estas speco de ceremonio apartenante al mia familio, kiun ĉiu Musgravo dum la pasintaj jarcentoj recitas atingante majoritatan aĝon – privata interesaĵo, kaj eble iomete grava por la arkeologo, kiel niaj propraj blazonoj kaj komisionoj, sed de nenia praktika uzado.

Ni devas reveni al la papero poste diris mi Se vi opinias ke estas vere - фото 3

— Ni devas reveni al la papero poste, — diris mi.

— Se vi opinias ke estas vere necesa, — li hezite respondis. — ĉiuokaze, mi denove ŝlosis la ŝrankon per la ŝlosilo postlasata de Bruntono, kaj ekturniĝis por foriri kiam mi surpriziĝis trovi ke la ĉefservisto jam revenis kaj staris antaŭ mi.

— S-ro Musgravo, mastro, — li kriis per voĉo raŭke per emocio. — Mi ne povas toleri malhonoriĝon, sinjoro. Mi jam estis fiere pri mia vivrango, kaj malhonoriĝo mortigus min. Mia sango estos sur via kapo, sinjoro – vere – se vi malesperigos min. Se vi ne povas reteni min post tiu ĉi okazaĵo, do pro la Dia bono permesu ke mi demisiu kaj foriru post monato, kvazaŭ laŭ mia volo. Mi povas toleri tion, s-ro Musgravo, sed bonvolu ne elĵeti min antaŭ tiuj, kiujn mi tiom bone konas.

— Vi ne meritas tian konsideron, Bruntono, — mi respondis. — Via konduto estas fifamege. Tamen, ĉar vi jam estas longtempe ĉe la familio, mi ne deziras publike hontigi vin. Monato, tamen, estas tro longe. Foririgu vin post semajno kaj proponu tian kialon, kia plaĉas al vi.

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La musgrava rito»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La musgrava rito» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «La musgrava rito»

Обсуждение, отзывы о книге «La musgrava rito» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x