Platono - La respubliko

Здесь есть возможность читать онлайн «Platono - La respubliko» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Античная литература, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

La respubliko: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La respubliko»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

La respubliko (πολιτεια) de Platono tradukita el la greka de Donald Broadribb

La respubliko — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La respubliko», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

“Por taksi la vivojn pri kiuj ni parolas ni povos taksi ĝuste nur se ni kontrastigos la plej moralan kaj la plej malmoralan. Kia kontrastigo? Nu, ĉi tia: Ni ne mildigu la malmoralecon de la malmorala persono, nek la moralecon de la morala persono, sed ni supozu ke ambaŭ perfekte plenumas siajn karakterojn. Unue, ni devos supozi ke la malmorala entreprenas nur tion, kio estas ebla— simile al la plej kompetentaj metiistoj, aŭ plej lerta navigisto aŭ kuracisto, kiuj scias kio estas farebla kaj kio ne estas farebla. Se ili ial stumblas, ili kapablas restariĝi. Simile la malmorala persono povu sekrete entrepreni siajn malmoralajn agojn por esti kiel eble plej supere malmorala. Se li kaptiĝas, li estas malkompetenta. La plej supera formo de malmoraleco estas ke oni kredas tian personon honesta kvankam li ne estas honesta. Ni devas atribui al la malmoralulo plej perfektan malmoralecon, kaj ne lasi ĝin malpliiĝi. La plej granda malmoralulo estu fama pro sia honesteco, kaj se li ial stumblas li povu restariĝi. Li estu kapabla esti konvinka se iu diskonigos lian malhonestecon, kaj li povu agi perforte kiam perforto estas necesa, kuraĝe, potence, uzante siajn amikojn kaj riĉon.

“Apud lin nia argumento metu la moralulon: Simplan, naivan personon kiu, kiel diras Esĥilo, [10] Sep kontraŭ Tebo , 592. volas esti ne nur ŝajne sed efektive bona. Sed ni forprenu la ŝajnon. Se li estus videble honesta, li ricevus honorojn kaj privilegiojn pro tio. Sekve ni ne povus scii ĉu li agas pro sia honesta karaktero aŭ nur ĉar li celas la privilegiojn kaj honorojn. Manku al li ĉio kun escepto de honesteco, kaj lia situacio estu precize malsimila al tiu de la malhonestulo. Kvankam li faras nenion malhonestan, oni kredu ke li estas plej malfidinda. Nur tiel lia honesteco estos pruvita. Kaj lia honesteco devas ne malfortiĝi pro lia fifamo kaj la konsekvencoj de fifamo. Neŝanĝiĝinte li renkontu morton kredate esti malhonesta dum sia tuta vivo, kvankam li efektive estis honesta. Tiel ambaŭ homoj estu ekstremaj: Unu ekstreme honesta, la alia ekstreme malhonesta. Nur tiam ni povos taksi kiu el ili estas pli feliĉa.”

“Hura, amiko Glaŭkono!” mi diris. “Kiel eksperte vi poluras la du homojn, kvazaŭ statuojn juĝotajn.”

“Laŭeble plej,” li respondis. “Kiam ili estas tiaj, mi kredas ke ne estas malfacile decidi kia vivo atendas ĉiun el ili, do ĝi estas direnda. Kaj se sonas rustike, ne supozu ke mi mem pensas tiel, Sokrato, sed la personoj kiuj laŭdas malmoralecon kiel superan al moraleco. Ili diras ke en tia situacio la honestulo estos vipata, torturata, ĉenita, oni elbruligos liajn okulojn, kaj plejplene suferinte li estos palisumita, kaj li agnoskos ke oni devas voli esti ne efektive sed nur ŝajne honesta. Estus multe pli ĝuste apliki la diron de Esĥilo al la malmoralulo. Efektive oni dirus ke malmoralulo kiu intence akceptas la realon kaj ne vivas por nur ŝajne, sed por vere esti malmorala:

rikoltas de la profundaj sulkoj de la koro

el kiuj kreskas la amataj planoj.

Sep Kontraŭ Tebo, 593-4

Unue, li regas la civiton kaj oni kredas lin honesta. Li edziĝas laŭ sia deziro, li geedzigas siajn infanojn laŭ sia deziro. Li negocas kaj partneras kun tiuj, kiujn li deziras. Li profitas per ĉio ĉi ĉar neniu suspektas ke li estas malhonesta. Li venkas en procesoj, ĉu civilaj, ĉu civitaj, kaj superas siajn malamikojn. Li fariĝas riĉa per siaj venkoj kaj helpas siajn amikojn kaj mistraktas siajn malamikojn. Kaj li sufiĉe pompe oferas al la Dioj kaj donas votaĵojn. Tiel li servas la Diojn kaj homojn laŭ sia volo, multe pli sukcese ol honestulo, tiel ke li laŭrajte ricevas difavoron multe pli ol honestulo. Tial, Sokrato, oni diras ke malmorala vivo estas pli bonigata de la Dioj kaj de la homoj ol morala vivo.”

Kiam Glaŭkono ĉesis paroli mi intencis respondi, sed lia frato Adejmanto diris: “Ĉu vi supozas, Sokrato, ke la argumento estas adekvate prezentita?”

“Kial vi demandas tion?” mi demandis.

“Ankoraŭ ne estas dirita tio, kio nepre bezonas esti dirita.”

“Nu, la proverbo diras ‘frato helpas fraton’, mi komentis. “Do se li ellasis ion helpu lin, kvankam li jam diris sufiĉon por venki min kaj neebligi ke mi subtenu moralecon.”363

“Vi parolas absurde,” li respondis. “Sed aŭskultu plu. Ni devas konsideri la kontraŭajn argumentojn kiuj laŭdas moralecon kaj malakceptas malmoralecon. Nur tiel ni pliklarigos kion—laŭ mia kompreno—celas Glaŭkono. Patroj intense rekomendas al siaj filoj— same kiel ĉiuj, kiuj havas prizorgatojn—esti moralaj. Ili laŭdas ne moralecon mem sed la honoron kiu rezultas pro ĝi. Diskonigo de ilia honesteco ebligos al ili atingi regadon kaj geedziĝojn kaj ĉion ajn ĵus menciitan de Glaŭkono, pro tiu reputacio pri honesteco. La personoj nomantaj ĉi tiujn rezultojn de reputacio aldonas eĉ pli. Ili diras ke la Dioj aldonas al la didonataj honoroj ankaŭ aliajn abundajn bonaĵojn por piuloj, kiel diras noblaj Hesiodo kaj Homero. Hesiodo diras ke la Dioj devigas la kverkojn produkti por honestuloj

glanojn sur la plej supraj branĉoj,

abelojn ĉe la mezo.

……………….

felriĉaj ŝafoj portas pezan lanon

Laboroj kaj Tagoj 232

kaj li diras ke ili havas multajn aliajn similajn bonaĵojn. Homero parolas simile:

reĝo senmakula, diotima

alkroĉiĝas al moraleco, la nigra tero kreskigas

tritikon kaj hordeon, la arboj peziĝas pro fruktoj.

La ŝafoj naskas senĉese, la maro provizas fiŝojn.

Odiseado 19:109

Musajo kaj lia filo [11] La tekstoj kaj personoj menciitaj estas ne plu konataj. asertas ke la Dioj donas eĉ pli grandiozajn bonaĵojn al moraluloj. Laŭ ilia rakonto, la Dioj kondukas moralulojn en Hadeson kaj kuŝigas ilin kaj faras bankedon por ili kun la piuloj, kronas ilin per girlandoj, kaj okazigas ke ili estu senĉese ebriaj, kredante ke la plej valora rekompenco estas eterna ebrieco. Kaj aliaj eĉ pli vastigas la rekompencojn donatajn de la Dioj. Ili diras ke fidela piulo lasas prafilaron. Per tiaj asertoj kaj multaj aliaj ili gloras moralecon. Sed ili ŝovas malpiajn malmoralulojn en la koton de Hadeso kaj devigas ilin porti akvon per kribrilo. Eĉ dum la vivo ili malhonorigas ilin. Ili diras ke malmoraluloj suferas tiajn punojn kiajn Glaŭkono menciis parolante pri moraluloj kiujn oni supozas malmoralaj. Ili diras nenion alian. Jen do la laŭdo kaj la malaprobo por tiuj du kategorioj.

“Ankaŭ konsideru, Sokrato, alian specon de diskuto pri moraleco kaj malmoraleco, faratan de vulgaraj personoj kiel ankaŭ de poetoj. Per unu voĉo ĉiuj laŭde rekomendas diskretecon kaj moralecon kiel bonaĵojn, sed diras ke ili estas malfacilaj kaj dolorigaj. Ili diras ke sendisciplineco kaj malmoraleco estas dolĉaj kaj senĝenaj, kaj nur la famo kaj leĝoj nomas ilin malindaj. Malhonestaj agoj estas plejparte pli profitigaj ol honestaj agoj laŭ ili. Ili opinias ke malbonaj riĉuloj kaj aliaj potenculoj estas bonsortaj, kaj ili senhezite honoras ilin publike kaj private, dum ili malhonoras kaj malestimas la feblulojn kaj malriĉulojn, eĉ kvankam ili agnoskas ke ili estas pli bonaj ol la aliaj.

“Sed la plej mirindaj rakontoj pri la Dioj kaj karaktero estas ke la Dioj atribuas malbonan sorton kaj malbonan vivon al multaj bonuloj kaj malan sorton al malbonaj homoj. Almozpetantaj pastroj kaj profetoj iras al la pordoj de riĉuloj kaj konvinkas ilin ke ili havas kapablon, provizitan de la Dioj, akiri per oferado kaj sorĉado pardonon por ia ajn peko farita de la riĉulo aŭ de liaj prapatroj. Kaj se riĉulo volas ruinigi malamikon, kontraŭ malgranda pago eblos fisortigi la malamikon, ĉu honestan, ĉu malhonestan, ĉar ili asertas ke per sorĉdiroj eblas devigi la Diojn obei. Ili alvokas la poetojn kiel atestantojn pri ĉi tiuj promesoj je indulgo pri pekemo. Ekzemple:

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La respubliko»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La respubliko» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


libcat.ru: книга без обложки
Andrei Platonov
Vladimir Mikhanovski - Le secret de Pluton
Vladimir Mikhanovski
Platon Platon - Der Staat
Platon Platon
Platon Platon - Apologie des Sokrates
Platon Platon
Platon Platon - Gorgias
Platon Platon
Platon Platon - Kritias
Platon Platon
Platon Platon - Phaidon
Platon Platon
Andrei Platonovich Platonov - La zanja
Andrei Platonovich Platonov
Отзывы о книге «La respubliko»

Обсуждение, отзывы о книге «La respubliko» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x