Platono - La respubliko

Здесь есть возможность читать онлайн «Platono - La respubliko» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Античная литература, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

La respubliko: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La respubliko»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

La respubliko (πολιτεια) de Platono tradukita el la greka de Donald Broadribb

La respubliko — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La respubliko», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Parto Du

Dirinte tion, mi supozis ke mi finis pri la temo, sed montriĝis ke ĉio dirita estis nur prologo. Glaŭkono, ĉiam kuraĝa, ne akceptis la cedon faritan de Trasimaĥo. Li diris: “Sokrato, ĉu vi volas nur ŝajni konvinki nin, aŭ ĉu vi volas vere konvinki nin ke estas ĉiumaniere pli bone esti morala ol malmorala?”

“Mi preferus vere konvinki vin,” mi respondis, “se estus eble.”

“Nu,” li diris, “vi ne sukcesis. Diru al mi: Ĉu vi konsentas ke ekzistas io bona kion ni ĝoje alprenas pro ĝi mem kaj ne pro ĝiaj estontaj rezultoj? Ekzemple, esti feliĉa, kaj aliaj senofendaj plezuroj kiuj lasas nenion por la futuro krom sperti feliĉecon?”

“Jes,” mi respondis. “Mi kredas ke tio okazas.”

“Kaj aldone estas aferoj kiujn ni ŝatas pro ili mem kaj ankaŭ pro iliaj rezultoj. Ekzemple, vidi, kaj esti sana mense kaj korpe. Ni ĝojas alpreni ilin ambaŭkiale.”

“Jes,” mi respondis.

“Kaj ĉu vi konas trian formon de bonaĵo,” li demandis, “kiu inkludas ekzercadon, kaj kuraciĝi de malsano, kaj medicinon, kaj ankaŭ lukradon? Ni agnoskas ke ili kaŭzas doloron, sed ili helpas nin kaj tial ni akceptas ilin—ne pro ili mem sed pro ilia rekompenco kaj ĉio rezultonta el ili.”

“Jes,” mi diris, “mi konas ankaŭ tiun trian kategorion. Kion vi celas per tiuj demandoj?”

“En kiun el la tri kategorioj vi metas moralecon?” li demandis.

“Mi kredas,” mi diris, “ke en la plej bonan kategorion: Kion ni ŝatas pro ĝi mem kaj ankaŭ pro ĝiaj rezultoj, por esti feliĉaj.”

“La plej multaj personoj,” li diris, “ne samopinias. Ili metas ĝin en la kategorion de doloroj kiujn ni akceptas por estontaj rekompenco kaj honoro, sed de kiu oni fuĝus kiel de io malagrabla se tiu rezulto ne ekzistus.”

“Mi scias,” mi respondis, “ke oni opinias tiel. Trasimaĥo jam malakceptis ĝin tial. Li laŭdis malmoralecon. Sed sendube mi estas iom stulta.”

“Nu, aŭskultu min nun,” li diris, “por trovi ĉu vi opinias same kiel mi. Ŝajnas al mi ke Trasimaĥo estis multe tro rapide sorĉita de vi, kvazaŭ de serpento. Mi ne estas konvinkita ke ni trovis pruvon pri moraleco kaj malmoraleco. Mi deziras aŭdi kiaj ili estas, kaj kian potencon ili havas kiam ili estas en la menso—sen atento al iliaj rekompencoj kaj rezultoj. Jen kion mi faros, se vi akceptos:

“Mi reiros al la argumento de Trasimaĥo. Unue mi parolos pri kia oni opinias moralecon, kaj kiel ĝi originis. Due mi parolos pri la fakto ke kiam oni praktikas ĝin, oni faras tion kontraŭvole. Oni opinias ke ĝi estas necesa, sed ne bona. Kaj trie, mi montros ke oni pravas kiam oni diras ke la vivo de malmorala persono estas pli bona ol tiu de morala.

“Sokrato, mi mem ne kredas tion. Sed mi estas konfuzita de Trasimaĥo kaj multegaj aliaj personoj kiuj surdigas miajn orelojn, kaj mi neniam aŭdis argumenton kian mi volas: Ke moraleco estas pli bona ol malmoraleco. Mi volas aŭdi laŭdon pri ĝia propra naturo. Mi kredas ke vi plej bone instruos min. Do mi kiel eble plej serioze laŭdos malmoralan vivadon, kaj per tiu ekzemplo mi montros al vi kian mallaŭdon de malmoraleco kaj laŭdon de moraleco mi volas aŭdi de vi. Diru: Ĉu vi akceptas mian proponon?”

“Nepre jes,” mi respondis. “Bonsenculo ne povus preferi paroli kaj aŭskulti pri io alia.”

“Bonege!” li diris. “Do aŭskultu nun dum mi parolos kiel mi ĵus proponis pri kia estas moraleco kaj kiel ĝi originis.

“Oni diras ke praktiki maljustecon [9] Ĉi tie, kiel ĝenerale en ĉi tiu teksto, la greka radiko dikai estas foje uzata kun larĝa senco (=moral-), kaj foje kun pli specifa senco (=just-). En la traduko mi devis elekti la plej taŭgan terminon por la kunteksto. En ĉi tiu alineo Glaŭkono difinas justan agon kiel tion, kion ordonas leĝo. En posta alineo (359b-360c) li plivastigos sian argumenton por apliki ĝin al ĉiaj formoj de moraleco kaj malmoraleco. estas bone, sed suferi ĝin estas malbone. Tamen estas multe pli malbone kiam oni suferas maljustecon ol estas bone kiam oni praktikas ĝin. Tial se oni maljuste traktas aliajn personojn kaj ankaŭ mem estas traktata maljuste—kaj tiumaniere spertas ambaŭ flankojn—se oni ne povas eskapi de unu flanko kaj konservi nur la alian, oni decidas ke estas plej profitige interkonsenti nek fari maljustecon nek suferi ĝin. Tio estas la bazo de leĝoj kaj kontraktoj. Kion la leĝo ordonas, tion oni nomas laŭleĝa kaj sekve justa. Oni diras ke tio estas la origino kaj karaktero de justeco: Ĝi estas kompromiso inter kio estas plej bona—tio estas maljuste agi kaj tamen ne esti punita pro tio—kaj kio estas plej malbona—tio estas suferi maljustecon kaj ne povi venĝi sin. Oni preferas justecon kiel kompromison inter tiuj du flankoj. Ne ĉar ĝi estas bona, sed ĉar ĝi devas esti honorata pro onia propra mallerto rilate la praktikadon de maljusteco. Se oni povus praktiki ĝin kiel vera mastro, oni neniam akceptus nek praktiki nek suferi maljustecon. Oni devus esti freneza por akcepti tion. Do jen la karaktero de justeco, Sokrato, kaj kiel ĝi originis, laŭ tiu argumento.

“Ni plej bone komprenos kial homoj praktikantaj justecon mal- volonte faras tion, kaj ke ili akceptas nur pro sia manko de kapablo agi maljuste, se ni pripensos ĉi tion: Imagu ke ni donas kaj al la moralulo kaj al la malmoralulo la kapablon fari kion ajn ili volas. Imagu ke ni akompanos ilin por vidi kien iliaj deziroj kondukos ilin. Ni trovos ke, pro sia avidemo, la morala kaj la malmorala agos same. Ĉiu opinias avidon bona. Nur la leĝoj devigas onin trakti aliajn personojn kiel egalrajtajn. Mi parolas pri kapablo kiel eble plej granda, simila al tiu, kiun laŭ la tradicio havis la prapatro de Gigeso de Lidio. Li estis paŝtisto kiu servutis por la tiama reganto de Lidio. Okazis granda ŝtormo kaj tertremo, kaj la tero fendiĝis formante aperturon kie li paŝtis. Miregante li descendis kaj vidis, laŭ la rakonto, diversajn mirindaĵojn, inter kiuj estis kava bronza ĉevalo kun pordetoj. Kiam li enrigardis, li vidis nur kadavron kiu aspektis pli granda ol homo kaj sur ĝia mano estis ora ringo. Nu, li prenis la ringon kaj foriris.

“Kiam la paŝtistoj, laŭ sia kutimo, kunvenis por fari sian monatan raporton pri la ŝafoj al la reĝo, ankaŭ li venis kun la ringo. Li sidiĝis kun la aliaj kaj senatente ĉirkaŭturnis la ringon, tiel ke la ŝtono tuŝis la polmon de lia mano. Tuj kiam li faris tion, li fariĝis nevidebla al la ĉirkaŭsidantoj kaj ili parolis kvazaŭ li estus foririnta. Li miregis pro tio, kaj denove li tuŝis la ringon kaj turnis la ŝtonon ĝis la dorso de la mano, kaj tuj li fariĝis videbla. Li pensis pri tio kaj li decidis provi ĉu la ringo ja havas tian kapablon, kaj li trovis ke tiel estas. Konstatinte tion, li sukcesis akompani la mesaĝistojn al la reĝo, kaj li koitis kun ties edzino kaj kun ŝi li atakis kaj murdis la reĝon. Tiel li akiris lian regnon.

“Nu, se ekzistus du ringoj tiaj, kaj se la moralulo surmetus unu el ili kaj la malmoralulo la alian, verŝajne neniu estus tiel rigora ke li restus honesta kaj retenus sin de la posedaĵoj de aliaj personoj kaj ne tuŝus ilin, ĉar li povus sentime preni kion ajn li volus el la bazaro, kaj eniri domojn kaj koiti kun kiu ajn li dezirus, kaj murdi kaj liberigi kiujn ajn li dezirus, kaj fari kion ajn alian inter homoj, kvazaŭ li estus dio. Li farus tion kaj neniel malsimilus al la alia. Ambaŭ entreprenus same. Oni dirus ke tio pruvas ke neniu estas justa volonte, sed nur pro devigo. Neniu estas bona private, ĉar ĉiu malhonestas kiam li kredas ke tio estas ebla. Oni dirus ke estas multe pli profitige esti malmorala ol morala. Kaj oni pravus pri tio, laŭ la proponanto de ĉi tiu argumento. Se iu ricevus tian kapablon kaj dezirus nek agi malmorale, nek tuŝi la posedaĵojn de aliaj personoj, ĉiu sciiĝinta pri tio konsiderus lin kompatinda kaj stulta. Kompreneble oni publike laŭdus lin inter si, mensogante inter si pro timo mem suferi maljustecon. Do, tiel estas.

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La respubliko»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La respubliko» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


libcat.ru: книга без обложки
Andrei Platonov
Vladimir Mikhanovski - Le secret de Pluton
Vladimir Mikhanovski
Platon Platon - Der Staat
Platon Platon
Platon Platon - Apologie des Sokrates
Platon Platon
Platon Platon - Gorgias
Platon Platon
Platon Platon - Kritias
Platon Platon
Platon Platon - Phaidon
Platon Platon
Andrei Platonovich Platonov - La zanja
Andrei Platonovich Platonov
Отзывы о книге «La respubliko»

Обсуждение, отзывы о книге «La respubliko» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x