• Пожаловаться

Илья Ильф: Unuetaĝa Usono

Здесь есть возможность читать онлайн «Илья Ильф: Unuetaĝa Usono» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию). В некоторых случаях присутствует краткое содержание. категория: Советская классическая проза / на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале. Библиотека «Либ Кат» — LibCat.ru создана для любителей полистать хорошую книжку и предлагает широкий выбор жанров:

любовные романы фантастика и фэнтези приключения детективы и триллеры эротика документальные научные юмористические анекдоты о бизнесе проза детские сказки о религиии новинки православные старинные про компьютеры программирование на английском домоводство поэзия

Выбрав категорию по душе Вы сможете найти действительно стоящие книги и насладиться погружением в мир воображения, прочувствовать переживания героев или узнать для себя что-то новое, совершить внутреннее открытие. Подробная информация для ознакомления по текущему запросу представлена ниже:

libcat.ru: книга без обложки

Unuetaĝa Usono: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «Unuetaĝa Usono»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Илья Ильф: другие книги автора


Кто написал Unuetaĝa Usono? Узнайте фамилию, как зовут автора книги и список всех его произведений по сериям.

Unuetaĝa Usono — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «Unuetaĝa Usono», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Шрифт:

Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Matene ni rigardis tra la fenestro kaj ekvidis la urbon kovritan per maldensa nebulo. Pejzaĝo similis la saman vilaĝan. Kelkaj blankaj fumetoj leviĝis supren. Al pinto de iu dudeketaĝa dometo eĉ oni aligis idilian metalan koketon. Sesdeketaĝaj ĉielskrapantoj, kiuj hieraŭ ŝajnis tiel proksimaj, nun estis disigitaj de nia hotelo per pluraj ruĝaj tegmentoj kaj cento da altaj kamentuboj kaj lukoj, inter kiuj vagis ordinaraj katoj. Sur kontraŭincendiaj brikaj muroj vidiĝis reklamoj.

Ĝenerale Nov-Jorko konsistas kvazaŭ el kelkaj tavoloj. Plej altan tavolon okupas supraĵoj de ĉielskrapantoj, pli altaj ol la nia. Ili havas pintojn, vitrajn aŭ oritajn kupolojn brilajn sub la suno, aŭ turetojn kun grandaj horloĝoj. Ampleksoj de turetoj preskaŭ egalas kvaretaĝan domon. La sekvan tavolon okupas plataj tegmentoj kun kamentuboj, lukoj kaj katoj, jam menciitaj. Sur unu tegmento troviĝas unuetaĝa dometo kun ĝardeneto, arbetoj, brikaj padoj, fontaneto kaj kelkaj pajlaj brakseĝoj. Tie oni povas plezure ripozi spirante benzinan odoron de floroj kaj aŭdante melodian brulegon de supergrunda fervojo. Ĝi okupas la trian tavolon de la urbo situantan plejparte en nivelo de la duaj-triaj etaĝoj, ie ĝi troviĝas pli alte. Tiu ĉi unika konstruaĵo havas metalajn apogilojn kaj dum trajna veturado ĝi terure tondras.

Por vidi plej lastan tavolon necesas elŝovi sin el fenestro kaj rigardi ĝuste malsupren. Ĉio troviĝanta tie aspektas samkiel en renversa binoklo: vojkruciĝo kun aŭtetoj, piedirantoj kaj pasejo.

El alia fenestro oni povas vidi riveron Hudsonon, kiu estas limo inter usonaj ŝtatoj Nova Jorko (New York) kaj (Nova Ĵerzejo). Konstruaĵoj situantaj ĉe unu bordo de l' rivero apartenas al Nov-Jorko urbo (New York City) kaj sur la mala bordo al Jersey City (Ĵerzejo urbo). Oni eksplikis al ni, ke tiu kvazaŭ stranga administra disigo havas certajn oportunojn. Oni povas labori en unu ŝtato kaj loĝi en la alia, spekuli en Nov-Jorko kaj pagi impostojn en Nova Ĵerzejo (tie ili estas malpli grandaj), edziĝi en Nov-Jorko kaj divorci en Nova Ĵerzejo aŭ male, konsiderante lokajn leĝojn kaj prezojn. Iom poste ni aĉetis aŭton por vojaĝo tra Usono kaj ŝparis kelkajn dolarojn, asekurinte ĝin en Nova Ĵerzejo.



La kvara ĉapitro. Apetito foriras dum manĝado


Alveninto unuafojon vizitinta Nov-Jorkon povas sentime foriri el hotelo kaj profundiĝi en urbajn labirintojn. Perdi la vojon ĉi tie preskaŭ ne eblas, kvankam pluraj stratoj mirinde similas unu la alian. Sekreto estas facila. Plejparto de stratoj kaj avenuoj estas paralelaj kaj perpendiklaj. La Unua avenuo, la Dua avenuo, la Tria avenuo, Leksingtona (Lexington) avenuo, la Kvara avenuo, Parka avenuo (ĉi tie preferas loĝi riĉuloj), Madisona avenuo, la Kvina avenuo (ĉi tie situas multaj vendejoj) ktp. La Kvina avenuo dividas la urbon je du partoj: orienta kaj ŭesta. Ĉiujn avenuojn interkrucigas centoj da stratoj. Ĉiu avenuo havas iun propran econ: unu estas pli vasta ol la alia, super la Tria kaj la Sepa troviĝas supergrunda fervojo, Parka avenuo havas meze gazonon, sur la Kvina avenuo situas “Empire State Building” kaj “Radio city”. Aspektoj de novjorkaj stratoj preskaŭ neniel distingiĝas kaj do eĉ longtepme loĝanta tie urbano malfacile diferencigas ilin. La lokan geometrion iom rompas zigzaga Broadway disiganta la urbon diagonale, kies longo superas kelkajn dekojn da kilometroj.

Ĉefe trafiko de aŭtoj kaj piedirantoj kompreneble okazas en vastaj avenuoj. Sub ili troviĝas nigraj kaj malsekaj, kiel karboŝaktoj, kvartrakaj tuneloj de metroo (subway). Super ili tondras supergrunda fervojo (elevated railroad). Krom aŭtoj surstrate moviĝas malmodernaj duetaĝaj busoj kaj tramoj. Probable en Kievo, en kiu oni ĉesigis traman trafikon sur plej ĉefa strato, okazus granda miro pro sciigo, ke plej vigla novjorka avenuo Broadway havas traman trafikon. Grandan ĉagrenon kutime sentas iu persono bezonanta trai la urbon laŭlarĝe, kiu ĉi-cele prenas taksion. Aŭtomobilo moviĝanta laŭ iu strato baldaŭ trafas en longan trafikŝtopiĝon. Dume policanoj dispelas snufantan aŭtan gregon laŭ plilongaj avenuoj, en mallarĝaj malpuretaj stratoj grupiĝas indigna amaso da maltrankvilaj ŝoferoj, kies pasaĝeroj, malpacience elŝovas sin el fenestroj kaj poste sopire eklegas siajn ĵurnalojn.

Malfacile oni povas kredi, ke antaŭ sepdek jaroj en kruciĝejo inter la Kvina avenuo kaj la 42-a strato, kie dum kvin minutoj amasiĝas tiom da aŭtoj, kiom oni ne sukcesus kalkuli en tuta Pollando, staris ordinara ligna gastejo kun jena informo por preterveturantaj sinjoroj:

ONI MALPERMESAS ENLITIĜI EN BOTOJ;

ONI MALPERMESAS AL PLI OL SES GASTOJ DORMI EN UNU LITO.

Ni eliris el la hotelo por matenmanĝi kaj baldaŭ trafis la 42-an straton. Dum unuaj tagoj post nia alveno en Nov-Jorkon ni nepre trafis la 42-an straton.

En homamaso movanta nin aŭdiĝis fragmentoj de rapida novjorka parolado, malfacile komprenebla ne nur por moskva, sed ankaŭ por londona orelo. Ĉe fasadoj sidis knaboj-ciristoj tamburantaj per siaj brosoj laŭ fuŝe faritaj kestoj allogan melodion. Surstrataj fotistoj celis per siaj fotiloj “Lejko” (Leica) preterirantojn, preferante gesinjorojn alvenintajn el provinco. Preminte ĉanon li aliras al la fotito kaj donas informfolion pri lia fotejo. Kontraŭ dudekkvin cendoj la fotito povas ricevi belan bildon prezentantan lin en kuriozaj pozoj.

Sub fulgokovritaj spanoj de ponto, en kies ombro brilis koto restinta post hieraŭa pluvo, staris viro kun oblikve surmetita ĉapelo kaj malbutonumita ĉemizo, kiu ion deklamis. Ĉirkaŭ li grupiĝis du dekoj da gapuloj. Li estis adepto de senatano Hjuo (Huey) Long, antaŭnelonge mortigita en Luiziano. Li parolis pri eksproprietigo. Iuj aŭskultantoj demandis lin. Li respondis. Ŝajnis, ke lia plej grava tasko estis ridigo de aŭskultantaro.

Apud li sur sunlumigitan trotuaron ekstaris korpulenta negrino el Sava Armeo kun surmetita malmoderna ĉapelo kaj uzdifektitaj ŝuoj. Ŝi eltiris el valizeto sonorileton kaj laŭte ektintis. La valizeton ŝi metis sur trotuaron ĉe siaj piedoj. Ĝisatendinte kelkajn aŭskultantojn de l' adepto de l' mortinta senatano, ŝi duonfermis la okulojn pro la suno kaj komencis ion krii frapante sian ampleksan buston. Ni foriris kaj ankoraŭ kelkan tempon klare aŭdis kriojn de la negrino en urba bruo.

Apud vesta vendejo trankvile marŝis viro. Sur liaj dorso kaj brusto pendis du afiŝoj kun jenaj vortoj: “Ĉi tie oni strikas”. Proksime same marŝis tien kaj reen ankoraŭ kelkaj strikantoj. Super granda vitrino de angula domo malgraŭ sunplena mateno lumis bluaj literoj “Cafe” (Kafejo). Ĝi estis vasta, sufiĉe lumigita kaj tre pura. Ĉe muroj troviĝis vitraj vendotabloj kun bonaspektaj, apetitaj manĝaĵoj. Maldekstre de eniro situis kasejo. Dekstre estis metala kesto kun eta tranĉita fendo kiel en iu ŝparmonujo. El fendo elstaris pinto de blua kartona bileto. Ĉiuj enirantoj tiris la pinton. Samon faris ankaŭ ni.

Ektintis melodia frapo de sonorilo. Ni prenis biletojn kaj el la fendo aperis nova bileta pinto. Poste ni alkutimiĝis agi samkiel ceteraj novjorkanoj venintaj kafejon por rapide matenmaĝi. Ni prenis de aparta tablo po unu malpeza bruna pleto, metis sur ilin forkojn, kulerojn, tranĉilojn kaj paperajn buŝtukojn.

Ni estis vestitaj je pezaj paltoj kaj surmetitaj ĉapeloj do sentis sin iom maloportune. Ni proksimiĝis al dekstra rando de vitra vendotablo. Laŭ ĝia longo estis instalitaj tri vicoj de nikelkovritaj tubetoj destinitaj por pletoj kun manĝaĵoj, kiujn oni plenigis moviĝante plu. Interne de vendotablo troviĝis granda elektra forno.

En ĝi oni varmigis supojn, rostaĵojn, diversajn kolbasetojn, porkaĵojn, terpomon dispremitan, rostitan kaj kuiritan, globetojn de burĝona brasiko, ŝpinacon, karoton kaj plurajn aliajn garnaĵojn.

Читать дальше

Шрифт:

Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «Unuetaĝa Usono»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «Unuetaĝa Usono» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё не прочитанные произведения.


libclub.ru: книга без обложки
libclub.ru: книга без обложки
Илья Ильф
libclub.ru: книга без обложки
libclub.ru: книга без обложки
Илья Ильф
libclub.ru: книга без обложки
libclub.ru: книга без обложки
Илья Ильф
libclub.ru: книга без обложки
libclub.ru: книга без обложки
Илья Ильф
Отзывы о книге «Unuetaĝa Usono»

Обсуждение, отзывы о книге «Unuetaĝa Usono» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.