• Пожаловаться

Илья Ильф: Unuetaĝa Usono

Здесь есть возможность читать онлайн «Илья Ильф: Unuetaĝa Usono» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию). В некоторых случаях присутствует краткое содержание. категория: Советская классическая проза / на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале. Библиотека «Либ Кат» — LibCat.ru создана для любителей полистать хорошую книжку и предлагает широкий выбор жанров:

любовные романы фантастика и фэнтези приключения детективы и триллеры эротика документальные научные юмористические анекдоты о бизнесе проза детские сказки о религиии новинки православные старинные про компьютеры программирование на английском домоводство поэзия

Выбрав категорию по душе Вы сможете найти действительно стоящие книги и насладиться погружением в мир воображения, прочувствовать переживания героев или узнать для себя что-то новое, совершить внутреннее открытие. Подробная информация для ознакомления по текущему запросу представлена ниже:

libcat.ru: книга без обложки

Unuetaĝa Usono: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «Unuetaĝa Usono»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Илья Ильф: другие книги автора


Кто написал Unuetaĝa Usono? Узнайте фамилию, как зовут автора книги и список всех его произведений по сериям.

Unuetaĝa Usono — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «Unuetaĝa Usono», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема

Шрифт:

Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Do ni kuris preter tre lumigitaj reklamaj ŝildoj kun vortoj: “Kafejo” (Cafe), “Unuigitaj Cigaroj” (United Cigars) aŭ “Drogo-Sodo” (Drug Soda) entenantaj ion allogan kaj ankoraŭ nekompreneblan. Tiuritme ni atingis la 42-an straton kaj tie sukcesis halti.

En tieaj vendejaj vitrinoj jam vintro estis en sia plena apogeo. En unu staris sep artefaritaj elegantaj virinoj kun arĝentkoloraj vizaĝoj. Ĉiuj estis vestitaj je karakulaj peltoj kaj havis belajn okulojn. En apudaj vitrinoj staris jam dek du virinoj kaj reklamis sportajn vestaĵojn. Iliaj okuloj estis bluaj, lipoj ruĝaj kaj oreloj rozaj. Artefaritaj viroj prezentis malmultekostajn, sed altkvalitajn kostumojn.

Verdire ni ne tro atente rigardis la vitrinojn. Nian atenton pli altiris io alia. Tio estis teleskopo troviĝanta sur aŭto.

Ĝi rigardis la ĉielon. Ĝin posedis ordinara homo simila al samaj en Ateno, Napolo aŭ Odeso. Li aspektis same sengaje, kiel ĉiuj ekspluatantoj de surstrataj teleskopoj en la tuta mondo.

La luno estis videbla inter du sesdeketaĝaj konstruaĵoj, tamen la observanto rigardis per la teleskopo ne ĝin, sed iom pli alte, — li rigardis supraĵon de “Empire State Building”, konstruaĵo havanta cent du etaĝojn. Lumo de l' luno kvazaŭ kovris ĝin per blanka neĝo. Ni estis tute ravitaj pro tiu nekutime bela konstruaĵo brila kiel trabego de artefarita glacio. Ni longe staris tie silente, suprenlevinte kapojn. Novjorkaj ĉielskrapantoj elvokas laŭdon al ĉiuj homoj konstruintaj tiujn ĉi luksajn domojn.

Iufoje grundo tremis sub niaj piedoj kaj el trotuaraj kradoj subite eliĝis varmego kiel el forno. Tio estis rezulto de trafiko de loka metroo aŭ “subway”.

El kelkaj lukoj kun metalaj kovriloj, enigitaj en pavimon, eliĝis vaporo. Ni neniel sukcesis kompreni kaŭzon de tio. Ruĝaj reklamoj ĵetis sur vaporon operan lumon kaj ŝajnis, ke subite aperos Mefistofelo kaj post ioma tuŝado li ekkantos base sian arion el “Faŭsto”.

Ni repaŝis antaŭen kaj nin denove surdigis krioj de gazetportistoj.

Lumigado de la 42-a strato estis perfekta. Tamen avenuo “Larĝa vojo” (Broadway) estis lumigita ankoraŭ pli per miliardoj da elektraj lampoj. Pluraj reklamaj ŝildoj faritaj el kilometroj da diverskoloraj tubetoj aperis antaŭ ni tute neatendite, samkiel Nov-Jorko mem aperas el senlima malpleno de Atlantiko.

Ni staris en plej fame konata strata angulo de Usono. Broadway aŭ “Granda Blanka Vojo”, kiel usonanoj preferas nomi ĝin, etendiĝis antaŭ ni.

Lokaj elektraĵoj tre similas dresitan beston en iu cirko. Oni ordonas al ĝi grimaci, salti trans barieroj, afekti kaj danci. Trankvilan kreaĵon de Edison oni aliformigis en marleonon dresitan de Durov (NB. Durov, Vladimiro, rusa dresisto) . Ĝi kaptas naze pilkojn, ĵonglas kaj plenumas ĉiun ordonon. Elektra parado neniam ĉesas. Reklamaj lumoj ekflamiĝas, turniĝas kaj estingiĝas, kaj tuj refunkcias. Diversformaj kaj diverskoloraj literoj forkuras malproksimen kaj post sekundo ili revenas kaj komencas novan furiozan kuradon.

Sur Broadway funkcias pluraj teatrejoj, kinejoj kaj dancejoj. Centoj miloj da pasantoj preferas promenadi tie. Enirejoj de kinejoj estas tiom lumigitaj, ke eĉ ne eblas supozi rezulton de aldono almenaŭ unu lampo, ĉar evidente okazos eksplodo pro troa lumo. Feliĉe mankas loko, en kiun oni povus enigi kroman lampon. Sur iu supra etaĝo de ĉielskrapanto “Paramount” brilas elektra ciferplato. La luno kaj ĉielaj steloj estas nevideblaj pro reklama lumo. Preterkuras senvoĉa aŭta torento. En vitrinoj inter ĉelaj kravatoj turniĝas kaj eĉ cirklosaltas etaj brilaj etikedoj kun prezoj.

Interne de terura rumoro trankvila almozulo ludas saksofonon. Sinjoro en cilindra ĉapelo surkape iras al teatrejo kune kun sinjorino vestita je moda vespera robo. Laŭ trotuaro paŝetas blindulo kun sia hundo-kondukanto. Kelkaj junuloj promenadas sen kapvestoj. Tio estas nova modo. Iliaj glataj haroj brilas kaj respegulas la lumon. Odoras diversprezaj cigaroj.

Ĝuste kiam ni pridiskutis tion, ke ni nun estas tiel malproksime de Moskvo, apude aperis kinejo “Kameo” prezentanta sovetan filmon “Nova Gulivero”.

Broadway-aj homaj ondoj tiradis nin kelkfoje tien kaj reen kaj finfine elĵetis nin en iun flankan straton.

Ni ankoraŭ malbone konis la urbon kaj nur rimarkis supergrundan fervojon, sub kiu ni troviĝis. Haltis buso kaj ni tuj eniris ĝin. Eĉ plurajn tagojn post tio, kiam ni jam pli bone konis la urban trafikon, ni ne sukcesis rememori tiun lokon, en kiun veturigis nin la buso. Ŝajne ĝi estis ĉina kvartalo, aŭ itala, aŭ hebrea.

Ni pasis laŭ mallarĝaj fetoraj stratoj. Tiea lumigado estis ordinara, nedresita kaj faris neniujn saltojn. Granda policano staris apogante sin al dommuro. Sur lia kaskedo brilis blazono de Nov-Jorko. Li rimarkis nian malcertecon kaj proksimiĝis al ni, sed ne ricevinte demandojn, li denove okupis la lasitan lokon.

El unu domaĉo aŭdiĝis tre enuiga kantado. Viro, staranta ĉe ĝi, eksplikis, ke tie troviĝas dormoloko de “Usona Sava Armeo ” (American Salvation Army).

— Kiu rajtas dormi tie?

– Ĉiu. Neniu demandas lian nomon kaj interesiĝas pri liaj okupoj aŭ pasinteco. Vizitintoj ricevas senpage liton, kafon kaj panon. Matene same kafon kaj panon. Poste ili rajtas foresti. Nur sola postulo: ili devas matene kaj vespere preĝi.

Kantado, kiun ni aŭdis, probable estis plenumado de tiu postulo. Ni eniris la domon. Antaŭe, ĉirkaŭ dudek kvin jaroj, ĉi tie situis ĉina opia fumejo. Ĝi estis malpura kaj malluma malĉastejo. De tiam ĝi iĝis pli pura, sed perdinte antaŭan ekzotikecon, ĝi ne iĝis pli hela. Supre oni preĝis kaj sube estis dormejo kun nudaj muroj kaj ŝtona planko, sur kiu staris veltolaj militaj litoj. Odoris malbona kafo kaj humideco samkiel en ĉiu filantropa ejo. Ĝenerale dormoloko similis la saman, kiun priskribis en teatraĵo “Sur fundo” Gorkij (NB. Gorkij, Maksimo, granda rusa verkisto) , nur laŭ usona maniero.

La kantado finiĝis kaj ĉirkaŭ ducent alvenintoj okupis sidlokojn. Inter usona nacia flago staranta sur podio kaj pendintaj surmure tekstoj el Biblio vigle moviĝis ruĝvanga oldulo en nigra kostumo. Li parolis kaj gestis kun tioma energio, kvazaŭ li ion ajn vendis. Interalie li oratoris pri edifa historio de sia vivo, pri bonfaranta krizo okazinta tiam, kiam li elkore alvokis Dion.

Antaŭe li estis trampo (“same kiel vi, oldaj diabloj!”), ŝtelis kaj malakceptis Dion (“rememoru viajn kutimojn, miaj amikoj”). Nun li ĉesigis tiun vivmanieron. Li havas propran hejmon kaj vivas kiel estimata homo. Antaŭ nelonge li eĉ aĉetis radioricevilon. Ĉion li ricevis helpe de Dio senpere.

La maljunulo oratoris tro flue kaj probable jam milfojon, aŭ pli. Finfine li alvokis aŭskultantojn ankoraŭ kanti kaj rekomenciĝis enuiga kantado.

Pluraj vizitintoj estis maljunaj, kun nerazitaj vangoj kaj indiferentaj okuloj. Ili balanciĝis sur krudaj benkoj kaj obeeme kantis. Iuj ne sukcesis superi dumtagan lacecon kaj ekdormis.

Ni klare imagis iliajn hodiaŭajn vagadojn tra ruboplenaj novjorkaj lokoj. Post tio sidi ĉi tie kaj kanti psalmojn por ili estis efektive turmente.

Ni eliris kaj repaŝis laŭ iuj mizeraj kvartaloj, nekonante lokon de nia situo. Super ni kuregis trajnoj. Ĉe apotekoj staris junuloj kun helaj ĉapeloj kaj interĵetis kurtajn frazojn.

Tre malfrue ni revenis la hotelon kun diversaj impresoj pri Nov-Jorko, surprizitaj per ĝiaj grandeco, riĉeco kaj mizero.

La tria ĉapitro. Tion oni povas vidi el hotela fenestro

La unuaj horoj en Nov-Jorko, promenado tra la nokta urbo kaj reveno en la hotelon, por ĉiam restos en nia memoro kiel tre grava evento.

Ni eniris sufiĉe vastan hotelan vestiblon ornamitan per marmoro. Dekstre post glata ligna bariero staris du junaj kontoristoj. Ambaŭ havis palajn, glate razitajn vangojn kaj etajn nigrajn lipharojn.

Читать дальше
Тёмная тема

Шрифт:

Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «Unuetaĝa Usono»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «Unuetaĝa Usono» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё не прочитанные произведения.


libcat.ru: книга без обложки
libcat.ru: книга без обложки
Илья Ильф
libcat.ru: книга без обложки
libcat.ru: книга без обложки
Илья Ильф
libcat.ru: книга без обложки
libcat.ru: книга без обложки
Илья Ильф
libcat.ru: книга без обложки
libcat.ru: книга без обложки
Илья Ильф
Отзывы о книге «Unuetaĝa Usono»

Обсуждение, отзывы о книге «Unuetaĝa Usono» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.