• Пожаловаться

Daniel Defoe: Robinsono Kruso

Здесь есть возможность читать онлайн «Daniel Defoe: Robinsono Kruso» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию). В некоторых случаях присутствует краткое содержание. категория: Путешествия и география / на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале. Библиотека «Либ Кат» — LibCat.ru создана для любителей полистать хорошую книжку и предлагает широкий выбор жанров:

любовные романы фантастика и фэнтези приключения детективы и триллеры эротика документальные научные юмористические анекдоты о бизнесе проза детские сказки о религиии новинки православные старинные про компьютеры программирование на английском домоводство поэзия

Выбрав категорию по душе Вы сможете найти действительно стоящие книги и насладиться погружением в мир воображения, прочувствовать переживания героев или узнать для себя что-то новое, совершить внутреннее открытие. Подробная информация для ознакомления по текущему запросу представлена ниже:

Daniel Defoe Robinsono Kruso

Robinsono Kruso: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «Robinsono Kruso»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Daniel Defoe: другие книги автора


Кто написал Robinsono Kruso? Узнайте фамилию, как зовут автора книги и список всех его произведений по сериям.

Robinsono Kruso — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «Robinsono Kruso», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема

Шрифт:

Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

«Ĉu vi povas batali»? mi demandis.

«Mi pafi, sed tie tri boatoj, unu, du, tri»!

«Ne timu! Tiuj, kiujn ni ne mortigos, certe ektremos pro la pafilbruo. Nu, ĉu vi volas min helpi, kaj fari ĝuste tion, kion al vi estos ordonita»?

«Mi morti, kiam vi diri morti».

Mi donis al li trinkon da rumo; kaj tion trinkinte li ekprenis hakilon kaj du pafilojn, kun ŝarĝo da kugletaĵoj. Mi ankaŭ ekprenis du pafilojn, kaj ŝarĝis ilin per grandaj kugletaĵoj, kaj pendigis la grandan glavon miaflanke. De la supro monteta mi ekvidis tra mia vidilo, ke ĉiu boato alportas ok virojn kaj unu sklavon. Ili surteriĝis apud la rivereto, kie arbetaro kreskis ĝis la maro. Ili kunhavis tri sklavojn firme ligitajn, kaj vi, legante tion-ĉi, povas diveni pro kiu kaŭzo ili alportiĝis ĉi-tien. Mi sentis, ke mi devas provi, savi ilin de tia terura sorto, kaj ke, por tion efektivigi, estos necese, ke ni mortigu kelkajn el iliaj malamikoj. Tial ni ekiris niavoje. Mi fortege ordonis Vendredon, ke li iradu apud mi kaj ne pafu antaŭ ol komandita.

Ni iradis tutan mejlon for de nia vojo, por ke ni atingu la arbetaĵon, por kaŝiĝi tie. Sed survoje, revenis al mi miaj konsciaj duboj, kaj mi pensis, Ĉu mi agus prove, se mi trempus miajn manojn en la sangon homan? Kial mi estas mortigonta tiujn, kiuj ne malbonfaris al mi, kaj kiuj min ne intencas vundi? Ne, kiuj eĉ nescias, ke ili estas malpravaj, aranĝante tiajn festenojn. Ĉu faraĵoj iliaj ne estas signo, ke Dio lasis ilin (kaj ankaŭ la genton) al iliaj propraj malkleraj koroj? Dio ne elektis min, ke mi estu juĝanto. Li, kiu diris: «Ne mortigu,» ĝin diris al mi, same kiel al la ceteraj en la mondo.

Maso da tiaj pensoj altrudis sin ĉe mia animo, kvazaŭ min avertante, ke mi haltu ĝis plimulto estos kio postulos mian intermeton, ol tio, kion mi nun scias. Mi haltadis en la arbetaĵo por observi la virojn festene, kaj poste ŝteliris antaŭen, Vendredo post mi. Tiamaniere ni iradis ĝis ni venis al la arbetaĵlimo. Tiam mi diris al Vendredo: «Suprenrampu ĝispinte tiun arbon, kaj sciigu min, ĉu vi povas vidi la virojn».

Li iris pensrapide, kaj reveninte diris ke ili estas ĉirkaŭ la fajro, kaj la ligita viro sur la sablo estas la sekvantulo, kiun ili mortigos. Sed kiam li diris al mi, ke la viro estas blankulo miarasa, mia sango ekbolis miavejne. Du el la bando iris por senligi la blankan viron, tial, nun estas por mi pafi.

Je la pafilbruo mi vidis ke la viroj eksaltas de la tero, kie ili sidis. Estis sendube la unua pafilpafo, kiun ili iam aŭdis. Ili tute ne sciis kien rigardi. Mi nun demetis mian pafilon, kaj ekprenis etan pafilon; Vendredo laŭfaris, kaj mi ordonis, ke li pafu. Kriegante, la viroj kuris tien kaj reen.

Mi nun kuregis el la arbetaĵo por ke ili min vidu, mia sklavo sekvante, kompreneble. Ni laŭte ekkriegis, kaj laŭeble kuris al la blanka viro. Jen li kuŝis sur la varmega sablo. Mi tratranĉis la branĉetaĵon aŭ kanon, per kiu li estis ligita, sed li estis tro malforta por stariĝi aŭ paroli, tial mi donis al li iom da rumo. Li sciigis al ni per laŭeblaj signoj, kiom li ŝuldas al mi pro ĉio, kion mi faris.

Mi diris: «Pri tio ni poste parolos, sed nun estas necese, ke ni savu nian vivon». Libere por iri, kien li elektus, Vendredo kuris tien kaj reen, kaj fortimigis la virojn. Ili kuregis al siaj boatoj, kaj baldaŭ troviĝis sur la maro; tiamaniere ni fine liberiĝis de niaj malamikoj.

La viro trovita sursable, diris al ni, ke sia nomo estas Karlo, kaj li venas de Hispanujo. Sed ankaŭ estas alia bezonanta nian zorgadon viro; ĉar la nigruloj lasis boateton sur la sablaĵo, kaj en ĝi mi ekvidis malfeliĉulon duonmortigitan. Li eĉ ne povis suprenrigardi, tiel firme li estis ligita kole kaj piede. Kiam mi tranĉis la ligilojn li profunde ekĝemis, ĉar li pensas, ke tio signifas mortkondukon.

Kiam Vendredo alvenis, mi ordonis, ke li parolu al la maljunulo patrolingve, kaj diru al li, ke li estas libera. Tiu-ĉi bonnovaĵo lin plifortigis, kaj li sin levis sidiĝe en la boato. Sed kiam Vendredo ekaŭdis lin paroli kaj rigardis lian vizaĝon, venis larmoj en miajn okulojn, ĉar mi vidis, ke li kisas kaj cirkaŭprenas la malfeliĉan maljunulon, kaj ĝoje saltas ĉirkaŭ li; tiam levinte la manojn, frapante sian vizaĝon kaj la kapon, li ploras kaj poste, denove ridas, kantas, saltas. Longatempe, li ne povis paroli al mi, por sciigi min pri la signifo tuta. Sed fine li diris al mi, ke li estas la filo de tiu-ĉi malfeliĉa maljunulo, kies nomo estas Jafo.

Estus malfacila tasko por mi paroli pri ĉiuj strangaj signoj, kiujn Vendredo faris por montri sian ĝojon. Kvin-aŭ-sesfoje li eniris kaj eliris la boaton; sidigis sin apud maljuna Jafo, kaj surtenis lian kapon siabruste por ĝin varmigi; tiam li ekfrotadis liajn brakojn kaj piedojn, kiuj nun estas malvarmaj kaj rigidaj pro la ligiloj. Mi ordonis Vendredon, ke li donu al li iom da rumo kaj pano; sed li respondis: «Nenio havi! Mi malbona hundo, manĝi ĉio, mem»! Tuj li kuris domon, ne atentante miajn vokadojn sed kuris cervrapide.

Hore, li revenis kun kruĉo enmane. La bonulo iris tutspace por ke Jafo havu freŝan trinkon el mia puto; kaj li alportis du kukojn; unu, mi ordonis, ke li donu al Karlo, kiu kuŝis en la arbombraĵo, rigida kaj tro malforta por paroli eĉ unu vorton.

Mi ordonis, ke mia sklavo rume frotadu liajn piedojn, tion farante, mi ekvidis ke Vendredo de tempo al tempo turnis la kapon por ke li rigardu la maljunulon. Surdorse ni hejmportis Karlon kaj Jafon de la boato, ĉar ili tute ne povis piediri. La pordo miadoma troviĝis supre kaj ĉar la malfeliĉaj malsanuloj ne povis surrampi la ŝtupetaron, ni faris por ili tendon el malnovaj veloj.

Parto V

Mi nun estis reĝo super tri viroj, kiel ankaŭ mastro de la insulo, ja! mi fiere povis diri: «Ili ŝuldas al sia reĝo sian vivon, kaj ĝin oferus por mi, se mi ilin ordonus tion fari». Sed mi ne antaŭvidis, ke mia regado tiel baldaŭ finiĝos. Nun ni devas doni iom da nutnaĵo al Karlo kaj Jafo, tial ni buĉis kaj rostis kapridon, kaj ĉirkaŭ ĝi ni kvar poste sidiĝis, kaj mi laŭeble feliĉigis ilin.

Post kelke da tagoj Karlo tute fortiĝis, kaj mi ordonis lin, ke li fosu iom da tero por semejo, ĉar estis certe, ke por nutnigi du buŝojn plu, ni nun bezonos plimulte da greno. Tial ni dissemis en la semejon la tutan provizon da greno, kiun ni havas, kaj kelkatempe ni kvar havas da laborado tiom, kiom ni povas fari. Kreskiĝinte la greno maturiĝis, kaj ni eltrovis, ke ni havas sufiĉon.

Mi projektis, ke Karlo kaj Jafo reveturu al la kontinento por allogi kelkajn el la blankaj homoj, ĵetitaj sur tiean bordon, por ke ili loĝiĝu kaj vivu inter ni; tial ili pretigis la boaton, kaj kunprenis du pafilojn, kaj nutraĵon ĝisdektage. Mi ordonis, ke ili revenu post semajno, kaj alproksimiĝante, elpendigu signon por ke ni sciiĝu, kiuj alvenas.

Unu tagon Vendredo ĝojege alkuris al mi kaj diris: «Ili veni returne! Ili veni returne»! Mejlon de la bordo vidiĝis velboato veturanta alteren, sed mi sciis, ke tiu ĝi ne povas esti, ĉar la boato estas aliflanke de la insulo. Mi ankaŭ vidis tra mia vidilo ŝipon malproksimen enmare. Troviĝis dekdu viroj boate; tri ĉenligitaj, kaj kvar havas pafarmilojn.

Baldaŭ mi vidis, ke unu el la viroj levis sian glavon antaŭ la ĉenligitaj viroj, kaj mi sentis ke ĉio ne estas ĝusta. Poste mi vidis ke tri viroj antaŭe ligitaj estas senligitaj; kaj surteriĝinte, ili kuŝiĝis en la ombron arban. Baldaŭ mi estis ĉe ilia flanko, ĉar ilia malĝoja kaj ĉagreniĝa vidiĝo min memorigis pri la unuaj horoj, kiujn mi travivis ĉe tie-ĉi kie ĉio envolviĝis en malgajo.

Mi aliris al tiuj-ĉi viroj kaj diris:

«Kiuj vi estas, sinjoroj»?

Ili ektimis pro mia voĉo kaj stranga vestaĵo, kaj ekmovis kvazaŭ ili volus forkuri de mi. Mi diris: «Ne timi min, ĉar eble amiko estas apude, kvankam vi ne tion pensas». «Tiuokaze li certe estas sendita el la ĉielo,» diris unu el ili gravmiene, kaj samtempe demetas la ĉapon antaŭ mi. «Ĉia helpo venas de ĉielo, sinjoro,» mi diris. «Sed kion mi povas fari, por vin helpi? Vi vidiĝas kvazaŭ vi havas ŝarĝon da plenkaŭzo enbruste. Mi vidis, antaŭe, ke unu el la viroj levis sian glavon, kvazaŭ li intencas mortigi vin».

Читать дальше
Тёмная тема

Шрифт:

Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «Robinsono Kruso»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «Robinsono Kruso» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё не прочитанные произведения.


Отзывы о книге «Robinsono Kruso»

Обсуждение, отзывы о книге «Robinsono Kruso» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.