Daniel Defoe - Robinsono Kruso
Здесь есть возможность читать онлайн «Daniel Defoe - Robinsono Kruso» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Путешествия и география, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.
- Название:Robinsono Kruso
- Автор:
- Жанр:
- Год:неизвестен
- ISBN:нет данных
- Рейтинг книги:4 / 5. Голосов: 1
-
Избранное:Добавить в избранное
- Отзывы:
-
Ваша оценка:
- 80
- 1
- 2
- 3
- 4
- 5
Robinsono Kruso: краткое содержание, описание и аннотация
Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «Robinsono Kruso»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.
Robinsono Kruso — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком
Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «Robinsono Kruso», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.
Интервал:
Закладка:
Sed Vilhelmo baldaŭ klare montris, ke ili ne ŝercas; ĉar, li ekbruligis torĉon, kaj ĝin almetis al la dom- tegmento, kaj ĝin bruligus, se Jo ne tuj surmetus sian piedon sur la torĉon kaj estingus ĝin. Tio, tiom furiozigis Vilhelmon, ke li lin atakis per stango, kiun li tenas en la mano, kaj nun okazis kruelega batalado, kiu finiĝis tiamaniere, ke la tri friponoj forkuregis. Sed tempete, ili revenis kaj piedpremis la grenon, kaj mortpafis la kapridojn.
Fine la malamo de Vilhelmo kaj liaj anoj tiom pligrandiĝis, ke ununokte, ili ekiris kun pafarmiloj por mortigi Samon kaj Jon dumdorme. Sed veninte al iliaj kabanoj, ili neniun trovis; kaj Vilhelmo diris: «Ha! jen la nesto, sed la ‘birdoj’ forflugis»! Tiam ili disrompis ĉion kion ajn ili povis ruinigi, ne lasante bastonon, nek signon por montri kie la kabanoj antaŭe staris; kaj ili elradikis ĉiujn arbetojn, kaj disĵetis ilin renverse.
Aŭdante pri la friponaĵojn, la sango de Karlo kaj liaj anoj ekbolis; sed ĉio, kion Vilhelmo diris, estas: «Al vi sinjoroj ‘Aĉuloj’ de Hispanujo, ni faros tiel same, se vi ne ŝanĝos viajn manierojn». Tiam Karlo deprenis iliajn pafilojn kaj tranĉilojn, kaj ordonis, ke ili estu ĉenligataj. Sentante tian pikan revenĝon, la tri friponoj baldaŭ malvarmetiĝis, kaj deziregis paciĝon, kaj rericevi siajn armilojn, kaj liberiĝi. La ĉefo diris al ili ke li iutempe liberigos ilin; sed ke li ilin ne domigos, kaj ke li ne redonos la pafilojn antaŭ ol tri aŭ kvar monatoj.
Fine, ili petegis ke Karlo kaj liaj anoj ilin reenmetu, kaj donu al ili panon por manĝi, ĉar ili ne havis alie ol ovaj nutraĵon ĝisnune. Sed la ĉefo diris, ke li neniom cedos ĝis poste ili ĵuros rekonstrui la kabanojn detruitajn. Tiam ili alĵuris.
Unu tagon Vilhelmo kaj liaj du kamaradoj kaprice iris al la kontinento por kapti kelke da ruĝaj homoj, kaj hejmporti ilin por sklavoj, por ke ili faru la tedlaboron.
Ĝoje Karlo deziregus forestigu tiajn virojn, pri kiuj li neniam povis konfidi, sed bonafide diris al ili, kiel malsaĝa li konsideras la projekton. Tamen, ili estis decidaj, kaj li donis al ili el la provizo ĉion, kion ili bezonos, kaj boategon por la veturo; kaj ilin adiaŭante, neniu pensis, ke ili revenos al la insulo. Sed jen! post tri semajnoj ili ja revenis. Ili diris, ke ili trovis teron post du tagoj, kaj la ruĝaj homoj donis al ili radikojn kaj fiŝojn por manĝi. Ili kunportis ok gesklavojn, tri virojn kaj kvin knabinojn, doninte antaŭe al la bonmastro hakilon, fosilon, ŝraŭbon, kaj malnovan ŝlosilon.
Koncerne tiuj-ĉi junaj sklavinoj Karlo kaj la ceteraj viroj ne deziris edziĝi kun ili, tial la kvin viroj el la ŝipanaro de Paŭlo lotis, kaj ĝiu ricevis unu kiel edzinon, sed la sklavoj faris la laboradon, kvankam ne estis multe da laboro por ili. Tamen, unu el ili forkuris al la arbetaĵo, kaj ni ne povis lin trovi; kaj car kelkaj el la sovaĝaj gentoj alvenis sur la insulo por festeni kaj dancadi, Karlo iom timis, ke li reiris kun ili, kaj reveninte hejmon sendanĝere, li certe diros sian genton pri la loĝejoj de la blankuloj.
Unu nokton Karlo sentis tre malkvieta enanime, kaj tute ne povis dormi. Li kuŝiĝis sed ne trankviliĝante li leviĝis kaj rigardis eksteren. Li ne povis vidi ion, ĉar la nokto estis tro malluma, kaj li rekuŝiĝis. Sed ne estas ripozo. Ne sciante la kaŭzon de tia senripozo, li vokis unu el siaj kunuloj, parolante al li pri liaj timoj «Kion vi diras»! respondis li «eble sovaĝa gento surteriĝis, kaj ilia boatbruado vin maldormigis».
Tiam ili rapidis al la supro monteta, kien mi ofte iris; de tie ili vidis tra vidilo boataron da pli ol dudeko da boatoj, plenaj je viroj havante pafarkojn, sagojn, bastonegojn, glavojn lignajn, kaj similajn batalilojn; kaj certiĝis, ke la alvenantoj estas bando da sovaĝuloj; venante por rabegi la blankulojn.
Iliaj boatoj ankoraŭ estis malproksime enmare, tial Karlo kaj anoj havas kelke da horoj por pripensi tion, kion faru. Lia nombro estante tiom malmulta, Karlo konsideris saĝe kaŝi kaj gardi.
Unue, ili sendanĝeriĝis la edzinojn kaj provizojn en la arbaro densparte. Tiam, tuj kiam ili vidis, ke la ruĝuloj surteriĝis kaj aldirektis la iradon, ili enpelis la kaprojn en la arbaron por vagadi laŭvole, por ke la ruĝaj homoj opiniu ilin sovaĝaj.
Tuj Karlo kaj anoj grupiĝis, memstare kaj brave. Du virinojn oni ne povus deteni, kiuj ekiris por batali pafarke. Karlo, ĉefo de la insulo ĉefis, sed li nomis Vilhelmon, komandanton de unu grupo, ĉar li nun montris tiom da fideleco, saĝeco kaj akra sento, ke ĉiuj juĝas bone pri la lerteco kaj fervoro.
Ne havante armilojn por ĉiuj, la ĉefo donis al la sklavoj, longan stangon najipintan, kaj hakilon iliaflanke. Ili postenis en la arbetaĵo apud la loko sur kiu antaŭe staris la kabanoj bruligitaj, kaj tie ili atendis la ruĝajn homojn.
La kontraŭuloj nun alpaŝis kun maltimaj kaj kruelegaj mienoj; ne orde sed amase diskure, al la loko kie Karlo atendas ilin. Kiam la unua bando tiom alproksimiĝis, ke ili estas en pafspaco, Karlo ordonis, ke siaj anoj pafu unuigite sur ilin; por ke tiuj, unue aperante falu mortigitaj, kaj ke teruro kaj timego ekkaptu la ceterajn.
Tiam la ĉefo kaj grupo eliris el la arbarlimo, kie ili ĝistiam atendis, kaj tiam triflanke atakis la malamikojn pafilkape, glave, bastone, tiel brave, ke la ruĝuloj laŭte ekkriegis kaj forkuris laŭeble. Ĉar la ĉefo ne volis postsekvi ilin, ili sendanĝere revenis marbordon, kie kuŝas iliaj boatoj.
Sed ne finiĝis ilia malvenkego; ĉar, tiutage blovis granda ventego, tial la boatoj ne povis ekveturi; kaj, tiunokte ia alfluo ŝovis la plej multon da la boatoj tiel alte surteron, ke ili apenaŭ povis surmariĝi, kaj la ondoj disrompis kelke da ili.
Tagiĝon, vidante, kiel troviĝis la aferoj, ia ĉefo diris: «Se ni permesos tiujn virojn, ke ili eniras en siajn boatojn kaj reiras, ili sciigos al ia ceteraj el la gentoj surkontinentaj, ke ni estas tie-ĉi, kaj militoj neniam finiĝos tiel longe kiel ni vivos; sed, se ni ilin detenos tie-ĉi, kaj agos bone al ili, ili ne malutilos nin». Tial, por certigi, ke ili ne lasu la insulon, la ĉefo ordonis ke iom da ligno de seka arbo alportiĝu, kaj bruligu la boatojn.
Tion vidante, la ruĝuloj kuris ĉirkaŭ ia tuta insulo kun laŭtaj kriegoj freneze, tiel ke Karlo unue ne scias kion fari pri ili; ĉar, ili piedpremis la grenon, kaj elŝiras la vinberujojn ĝuste kiam la vinberoj maturiĝis, kaj faris multe da difektaĵo.
Fine la ĉefo sendis la maljunan Jafon por diri al la ruĝaj homoj sialingve; ke, bone estos al ili; ke, indulgos lian vivon; ke, donos parton da la insulo al ili por loĝejo, se ili restos laŭlime, kaj grenon kaj rizon por planti, kaj panon por manĝi ĝis la rikolto.
La malfeliĉuloj treege gojis, ĉar ili ricevas tiajn bonajn pacigojn, kaj ili baldaŭ lernis fari ĉiuspecojn da objektoj el kano kaj ligno, kiel seĝoj, skabeloj kaj litoj; kaj ili ĉion faris lerte, post kiam instruiĝis. De tiam ĝis mi revenis al la insulo ne vidis miaj amikoj sovaĝulon.
Kiam mi aŭdis tiun rakonton de Karlo, mia koro frapas rapide pro la grandaj danĝeroj, kiujn ili travivis; sed mi ĝojis ĉar nun loĝas pace tiuj gentoj de la Granda Raso en tia spaceto sur mia insulo, kiu unue ne enhavis iun krom mi.
Mi miris pro la ŝanĝo sur la insulo; la arboj kreskiĝinte, dometoj konstruiĝinte, kaj la granda parto de la tero kultuniĝinte. La dometo de Vilhelmo ja estis artvenko; ĝi havas fortikajn fostojn ĉe la kvaranguloj; la muroj kaj la tegmento estis faritaj el kanoj arte plektitaj; ĝi havas tegmenton rizpajlan, kaj grandegan folion supre por ĝin ŝirmi kontraŭ la sunbrilo.
Mi nun diris al Karlo, ke mi ne venis por forpreni lian viraron, sed por alkonduki homojn, kaj por alporti ĉion tian, kion ili bezonos, por ke ili povu gardi siajn domojn kaj kuraĝigi iliajn korojn.
La morgaŭan tagon mi faris festenegon, kaj la kuiristo de la ŝipo venis surteron por ĝin pretigi. Ni alportis kelkajn postkvaronojn da salbovaĵo kaj porkaĵo, pelvon da punĉo kaj iom da biero kaj francaj vinoj; Karlo donis al la kuiristo kvin kapridojn por rosti; tri, elsendonte al la ŝipanaro por ke ili siaparte povu festeni freŝviande de la terbordo.
Читать дальшеИнтервал:
Закладка:
Похожие книги на «Robinsono Kruso»
Представляем Вашему вниманию похожие книги на «Robinsono Kruso» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.
Обсуждение, отзывы о книге «Robinsono Kruso» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.