Natalja Pavlovna senvestas,
Paraŝa staras apud lit’,
Por la mastrin’ Paraŝa estas
Virino, inda por konfid’:
Ŝi kudras, lavas, klaĉas, flatas,
Donacojn de l’ mastrino ŝatas,
Petolas jen kun la sinjor’,
Jen lin insultas kun rigor’,
Kaj trompas la mastrinon brave.
Nun traktas ŝi aŭdace, grave
Aferojn de la juna graf’
Laŭ ĉiu eta paragraf’,
Kvazaŭ ŝi lin delonge konas.
Sed la mastrino kun rifuz’
Ŝin stopas: – «Ĉesu! Ne bezonas…»
La kufon petas kun la bluz’,
Kaj iri for al ŝi ordonas.
La grafo ankaŭ en piĵam’
Alivestita estas jam.
Ekkuŝas li, cigaron petas;
Monsieur Picard alporti pretas
Karafon, glason el arĝent’,
Cigaron, bronzan lumigilon,
Romanon novan kaj tondilon,
Kaj vekhorloĝon – post moment’.
Li Valter-Skoton okulumas
kuŝante, tute sen atent’.
Animon lian regas tent’;
Kaj neĉesebla zorgo zumas
En lia kap’ dum ĉi-moment:
«Ĉu vere estas ama sent’?
Ĉu eblas?.. jen l’ afero drola,
Sed tio estus tro bonvola,
Min, ŝajne, ankaŭ ŝatas ŝi» –
Kaj lumon tuj estingis li.
Sed febra ardo lin sufokas,
Ne dormas graf’ – diablo vokas
Kaj tentas per la peka vol’.
La sentoj flamas en izol’;
Aperas en imago tenta
Rigardo ŝia elokventa,
Alloge ronda la statur’,
Agrabla voĉo kaj vilaĝa
Ruĝeto sana de l’ vizaĝo –
Pli ĉarma ja ol ŝminka spur’,
La piedpinta filigrano …
Li rememoras: vere, jes,
Ŝi per senzorga sia mano
La lian premis kun promes’;
Stultul’! Li devus resti kune,
L’ okazon ravan kapti nune.
Sed tempo restas por sukces’:
La pordon ŝi ne ŝlosis, jes! –
Kaj sur la ŝultrojn tuj ĵetinte
La buntan silkon de l’ ĥalat’,
En morno seĝon renversinte,
Kun hasto laŭ la ĝua pad’
Ekpaŝas nova Tarkvinio [16] [16] Tarkvinio ( Sextus Tarquinius )– romia reĝido; li perfortis Lukrecia-n, la edzinon de foririnta militi Kolatenо ( Lucius Tarquinius Collatinus ). Lukrecia sin mortigis. Kolateno levis la popolamason kaj forpelis la reĝojn.
Al dormoĉambro Lukrecia.
Samtiel ja de sur kanap’
Ĉasadas muson ruza kato,
De servistin’ amiko flata:
Ŝteliras ĝi sen ajna skrap’,
Proksime venas en krepusko,
Per vosto ludas en embusko,
Preparas ungojn, ĵetas sin,
Kaj – ha! – kaptita povrulin’!
La graf’ singarde paŝojn faras,
La vojon palpas: ĝi malklaras,
En flama ardo de l’ dezir’
Tremetas, se subite knaras
La planko dum la ŝtela ir’.
Li l’ pordon trovas, ne eraras,
Kaj glite premas en obskur’
Tenilon kupran de l’ serur’;
La pordo cedas sen obstino;
Li vidas: lampo en obskur’
Briletas al dormeja sino,
Kaj pace dormas la mastrino,
Aŭ eĉ simulas dormon nur.
Li paŝas dube, sed en fino
Ekfalas apud ŝia lit’.
Sed ŝi… Aŭskultu peton mian,
Ĉefurbaj damoj de elit’:
Imagu la vekiĝon ŝian,
Neatenditan, kun terur’,
Kaj diru, kion fari nur?
Malfermas ŝi l’ okulojn mire,
Kaj vidas: nia donĵuan’
Amvortojn ŝutas plej admire
Kaj per aroga sia man’
Kovrilon tuŝas eĉ atence,
Ĝeninte plene ŝin komence…
Sed jen – vekiĝis la koler’
Kaj al la grafo pro l’ fier’
(Aŭ tute eble, nur pro timo)
Plenforte batas sen estimo
Ŝi vangofrapon, jes, kaj kian!
Hontegis Nulin’ ĝis sufer’,
L’ ofendon englutinte tian.
Ho ve! Al kio igus lin
Terura ardo de l’ malico?!
Sed pro l’ ekboj’ de vila ŝpico
Vekiĝis jam la servistin’.
La graf’ ekaŭdis ŝian iron,
Kaj kondamnante en murmur’
La belulinon kaj l’ admiron,
Sin savis per hontinda kur’.
Kiel pasigas l’ noktofinon
Paraŝa, li kaj la mastrin’ –
Amik’, mem trovu la difinon,
Mi ne intencas helpi vin.
La graf’ silente en mateno
La kapon levas de l’ kuseno
Kaj vestas sin en pigra poz’,
Beligas ungojn ien gape,
Kravaton kroĉas okulfrape,
Kaj eĉ la buklojn per la bros’
Ne kombas tute post ripoz’.
Ĉu ia penso lin sufokas?
Jen oni lin teumi vokas.
Do, kin fari? Li ne sen
kolero kaŝa, honta ĝen’,
Eliras.
Milde mallevante
L’ okulojn, nia ŝerculin’,
La lipojn ruĝajn mordetante,
Modeste alparolas lin.
Komence iom embarase,
Sed baldaŭ pli kuraĝe, klase
La graf respondas kun ridet’.
Apenaŭ pasis duonhoro –
Kaj li jam ŝercas kun humoro,
Denove en la ama ret’.
Subite – bru’. Eniras – kiu?
«Nataŝa, kara!» – «Dio mia!
Jen mia edzo, graf’. Ĉe ni
Graf’ Nulin». – «Kore ĝojas mi.
Malbonas la veter’ terura!
Ĉe la forĝejo en trankvil’
Jam pretas via veturil’.
Nataŝa! Tie en la ruro
Elsaltis ĵus al ni lepor’…
Hej, brandon! Vi gustumos, ĉu ne?
Ja sendis oni ĝin el for’.
Ĉu volas vi tagmanĝi kune?»
– «Ne, hastas mi… Indulgu min».
– «Bonvolu graf’, mi petas vin.
L’ edzin kaj mi, ni gastojn ŝatas,
Ho, restu, grafo!»
Sed konstatas
La grafo perdon de l’ esper’,
Kaj pli obstinas en sufer’.
Drinkinta glason, ruĝmiene
Pricard valizon pakas pene.
Servistoj en matena freŝ’
Jam kroĉas ĝin al la kaleŝ’.
L’ kaleŝo pretas en la korto,
Pricard enigis ĉion jam,
Graf’ forveturis … La rakonto
Finiĝi povus jam, amik’,
Sed vorton plu aldonu mi.
Kiam foriris la kaleŝo,
L’ edzino pri la’ okazo freŝa
La edzon, ĉiujn en proksim’
Informis kun rapid’ depeŝa.
Sed kiu do kun la mastrin’
Priridis tion plej sincere?
Ĉu vi divenos? – Kun sukces’:
La edzo. – Tute ne la edz’.
Li ofendita estis vere,
Li diris: graf’ – stultul’, papag’,
Bubaĉo! Ja pro lia ag’
L’ aferon simple li ne lasos,
La grafon li per hundoj ĉasos.
Najbaro Lidin ridis nur,
Dudektrijara bienul’.
Do jen: kun la justeco klara
Ni povas diri por la fin’,
Ke nun fidelo de edzin’
Ne estas tute io rara.
1825
Ĉekmeno– peco de ĉasista vesto.
Kuŝako– larĝa kaj longa ŝtofa zono, kelkoble volvanta la figuron.
Filjka– servista moknomo (plene – Filipp).
«Allons, couraĝe» – «Antaŭen, kuraĝe!» (france).
«à jour» – «aĵura» (france).
Gizoto– Guizot, franca historiisto, en sia libro pruvis neceson de revolucio kaj nepran pereon de monarkio.
Valter-Skoto– Walter Scott, fama skota verkisto.
«bons-mots» – «spritaĵoj» (france).
Beranĵero– Béranger, populara franca poeto.
Rossini, Pero( Paero ) – eminentaj italaj komponistoj de tiu epoko.
«et cetera» – «kaj tiel plu» (lat. kun la franca akcento).
«C’est bien mauvais, ça fait pitié» – «Ĝi estas malbona, vere kompatinda» (france).
Читать дальше