Heinrich Luyken - Pro Iŝtar

Здесь есть возможность читать онлайн «Heinrich Luyken - Pro Iŝtar» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Город: Leipzig, Издательство: Ferdinand Hirt & Sohn, Жанр: Исторические любовные романы, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

Pro Iŝtar: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «Pro Iŝtar»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Romano el la antikva Babela historio de la tempo de la biblia Ijob, kiu aperas kiel unu el la romanpresonoj.

Pro Iŝtar — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «Pro Iŝtar», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

— Ĉu vi vidas ĉi tiun vipon, mia belulino? Memoru la dancon, kiun ni kune dancis hieraŭ vespere. Kuŝiĝu!

La panterino ŝajne rememoris kaj obee kaŭriĝis. Sin turnante al la virino, la pigmeo diris:

— Kio malplaĉas al vi, Alkana? Nova amanto, mi vidas. Kial vi ne invitas lin enveni, junulino? Kiam mi estis juna kaj belaspekta, la belulinoj de nia vilaĝo estis pli komplezemaj. Ha… ha!

La etulo ekridegis pro sia ŝerco, malantaŭen ĵetante la kapon, kaj malfermegante la buŝon kiel faŭkon, dum liaj okuloj tute malaperis. Subite li ŝanĝis sian konduton kaj diris kun ŝajnĝentileco kaj ridinda seriozeco:

— Ne foriru, amiko. Almenaŭ ne forportu kun vi tian malgajan koron.

La virino kolere sin turnis al la pigmeo kaj akre protestis:

— Silentigu vian malican langon, vi simiaĉo, kaj atentu viajn proprajn aferojn. Vi bone scias, ke dum la foresto de nia sinjorino kaj de Ajla ni ne povas inviti fremdulojn en la domon. Foriru tuj, alie mi fortiros vin per la malbelaj oreloj viaj.

La ridego de la pigmeo kaj la akra voĉo de la virino survenigis du pluajn servistinojn. Lemuel trankvile rigardis la scenon, atendante oportunan momenton por ree paroli. Li jam aŭdis multon pri tiu stranga vireto, sed neniam antaŭe vidis lin.

— Kial vi tiel ekscitiĝas, Alkana? — demandis unu el la ĵus alvenintaj virinoj. La aliaj preskaŭ samtempe diris, riproĉe sin turnante al la pigmeo:

— Vi devus ne konduki la panteron ĉi tien, kapegulo, antaŭ ĝia vespermanĝo. Krom tio, subita vido al sovaĝa besto povas ja morte timigi maljunulon.

— Ne, mia bona virino, — diris Lemuel tre ĝentile; — katenita besto ne timigas Jaŝabon, famekonatan Dedananon, kiu jam multfoje trafis pli grandajn danĝerojn. Eĉ hodiaŭ mi eble estos devigata pasigi la nokton sur la kamparo meze de danĝeraj bestoj, ĉar oni rifuzas al mi ŝirmejon en domo, kies mastrino petis min ŝin viziti. Ĉu mi povus peti ŝirmilon aliloke, ne riskante makuli la belan famon de mia sinjorino Zalmuna, la Belulino, pro tia hontinda rompo de la sanktaj moroj de gastamo? Ne, prefere mi perdus la vivon!

— Pro kio, do, Zalmuna invitis vin? — demandis la «bona virino», sufiĉe bonkore, sed ne sen nuancoj de suspekto kaj malplezuro en la voĉo.

Lemuel respondis milde:

— Plivole mi renkontus koleran malsaĝulon ol fari al vi malplezuron; sed grandsinjorinoj ofte detenas gravajn aferojn for de junaj servistinoj. Jenon tamen, mi povas diri sen nediskreteco: Mi renkontis Zalmunan la unuan tagon de la monato Utulu [12] Aŭgusto. , dediĉita al la diino Iŝtar, en la domo de Avel-ilu [13] Servanto de Dio. , la ĉefpastro en Eridu, kaj sciigis ŝin pri nova kaj mirinde efika ensorĉilo, farita el kiŝkanu [14] Herbo. kaj el kelkaj aliaj kunmiksaĵoj. Zalmuna tuj forte deziris posedi tiun trezoron, kaj petis min senprokraste havigi al ŝi provizon da ĝi. Sola mi vojaĝis en tre malproksiman landon al granda sanktulo, spitante danĝerojn, kaj suferante pro maloportunaĵoj. Longe mi prikantis antaŭ la sanktulo la noblecon kaj la belecon de via sinjorino; fervore mi parolis pri la granda honoro, kiun tributas al ŝi la tuta mondo. Fine prosperis al mi konsentigi lin, kaj li donis al mi malgrandan provizon de la konsistaĵoj, kaj malkovris al mi la sekreton de la kunmiksado, kondiĉe ke mi ne malkaŝu la sekreton al iu alia persono. Mia saketo enhavas la trezoron kaj ankaŭ kelke da bonegaj, maloftaj kosmetikoj. Sed… mi devos foriri…

Lemuel haltis kaj finis la frazon per signifoplena gesto. Dum li parolis, li kaŝe observis la vizaĝojn de la aŭskultantoj, precipe ĉe la eldiro de la nomo Avel-ilu, demandante sin, kian efikon havos lia fabelo. Al la tri virinoj lia parolo kaŭzis vivan intereson, sed ankaŭ nekaŝeblan maltrankvilon. Per demandaj ekrigardoj ili serĉis reciproke la okulojn unu de la aliaj. Sed tiel honesta kaj fidinda estis la aspekto de la komercisto, ke ilia timo iom post iom kvietiĝis. Tamen ili restis ankoraŭ nedecidemaj. Kun ŝajna digno kiu aliokaze estus tre amuza, la pigmeo ekkriis:

— Kiaj timemaj estaĵoj estas virinoj! Kaj kiel sensentaj! Mi, Ŝaerhabil, Irakano kaj posteulo de Hira, la granda tabaa [15] Ĝenerala titolo, princa aŭ reĝa. , invitas vin Jaŝabon, Dedananon, pasigi la nokton sub la tegmento de nia gastama sinjorino Zalmuna.

— Vin gardu, Ŝaerhabil, mia granda sinjoro, — diris Alkana, — Ajla tiros vin for per viaj oreloj en la bestejon pro via malmodesteco!

— Ha… ha! — ekkriis la etulo, kaj incite respondis al la insultema virino. — Mi malŝatas Ajlan. Mi scias tro multe pri ŝi; kaj rilate al Zalmuna, ni estas geamantoj… tra-la-la!

Dirante tion la petolulo ekdancis sur unu piedo, fajfis kaj ritme svingis siajn longajn brakojn. Pli ridindan ludon Lemuel neniam vidis, kaj, forgesante sian rolon, li kore ekridis. La juna virino, kiun Lemuel nomis «bona virino» nun sin intermetis kaj diris:

— Kion alian ni povus fari? Ni devas peti Jaŝabon pasigi la nokton ĉi tie. Ajla ja agus tiel same.

La aliaj virinoj konsentis, kaj baldaŭ poste Lemuel sin trovis, refreŝigita per lavo kaj manĝo, en la servistejo, ĉirkaŭita de la tuta servistaro, kies favoron li jam gajnis per sia natura afableco. Ŝaerhabil sidis kun krucigitaj kruroj alte sur kesto en la mezo de la ĉambro, kontraŭ la gasto.

— Silentu, virinaĉoj, — li kriis, — donu libertempon al viaj langoj; ili jam laboris kromtempon. Nia honorinda gasto nun plenumos promeson, faritan al mi en la kamelejo, kaj rakontos al ni belan rakonton el la lando de la Joktanidoj. Li estas ja fama rakontisto.

La virinoj tuj silentis kaj tre volonte pretigis sin por aŭskulti. Lemuel faris al si oportune sur mola tapiŝo apud la fajrujo, kaj ekparolis:

— Jam en la daŭro de multaj jaroj mi vojaĝadas tra la tuta mondo, kaj multajn belajn rakontojn mi aŭdis, ĉar karavanvojaĝistoj tre amas forpasigi la tempon sur la vojo, en gastejoj, aŭ sidante ĉirkaŭ tendofajro, per rakontado de mirrakontoj. Tre ofte oni petas min dispeli la enuon de senokupaj horoj per rakonto el mia vivo, aŭ per instrua historio; ĉar tiuj, kiuj konas Jaŝabon, scias, ke li ne amuzas per malkonvenaj historioj, nek sensencaj fabeloj. Aŭskultu do.

Iam, antaŭ multege da jaroj loĝis en la sudo de mia vasta lando treege potenca princo. Neniu princo antaŭ li, aŭ post li, estis tiel saĝa, tiel nobla kaj altanima, kiel li. Li havis tri filojn: Hamadan, Jabok kaj Uru, kiujn li zorge edukis, admoninstruante al ili ĉian virton. Sed, por provi ilin, kaj taŭgigi por la altaj pozicioj, al kiuj li volis poste ilin voki, li sendis ilin for en la mondon, ĉiun en apartan malproksiman landon, kun jena, adiaŭa parolo:

— Miaj amataj filoj; iru en la belan mondon kaj praktiku la virtojn, kiujn mi instruis al vi, kaj kiuj sole povas feliĉigi vin. Por ke vi ne forgesu min, kaj por ke la amo liganta vin al mi ne detruiĝu, akompanos ĉiun el vi unu kolombo nevidebla. Ĉiuvespere revoku al vi en la memoron la agojn faritajn kaj la pensojn gastigitajn de vi dum la tago, kaj image komuniku ilin al mi. La kolombo alportos al mi viajn pensojn, kaj sciigos al vi la respondon de mia koro. En la okazo se vi restos fidelaj, mi revokos vin, kaj difinos vin princoj; kaj vi estos por ĉiam feliĉaj. Sed, se vi persiste malŝatos miajn amajn ordonojn, la kolombo forlasos vin, kaj ne plu revenos al vi. Tiam malfeliĉego vin trafos.

— La tri junaj viroj do eliris en la mondon, ĉiu en landon destinitan al li. Sed la granda princo havis tre potencan malamikon, kiu malamegis ĉion bonan kaj virtan. Pro tio li malamis ankaŭ la noblan princon. Ĉi tiu malbonulo penis per ĉiuj rimedoj detrui la lojalecon de la filoj, kaj tuj komencis plenumi siajn malicajn planojn. Malfeliĉe li estis tiel lerta kaj ruza, kiel malvirta, kaj konanto de la homa koro kun ĝia malforteco kaj ĉiuj ĝiaj malbonaj inklinoj.

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «Pro Iŝtar»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «Pro Iŝtar» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «Pro Iŝtar»

Обсуждение, отзывы о книге «Pro Iŝtar» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x