John Tolkien - La Mastro de l' Ringoj

Здесь есть возможность читать онлайн «John Tolkien - La Mastro de l' Ringoj» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Город: Kaliningrado, Год выпуска: 2007, Издательство: Sezonoj, Жанр: Фэнтези, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

La Mastro de l' Ringoj: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La Mastro de l' Ringoj»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

La Mastro de l' Ringoj — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La Mastro de l' Ringoj», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

— Jes, tiel, — diris Bilbo, — kvankam tiu ekbrilo estis surpriza; ĝi vere eksaltigis min, se ne paroli pri l’ aliaj. Eta aldonaĵo viaflanke, mi supozas?

— Ĝuste. Vi saĝe tenis sekreta tiun ringon dum tiel multaj jaroj, kaj ŝajnis al mi necese havigi al viaj gastoj ion alian, kio ŝajnus klarigi vian subitan malaperon.

— Kaj fuŝus mian ŝercon. Vi estas entrudiĝema maljuna ĝenulo, — ridis Bilbo, — sed mi supozas, ke vi scias plej bone, kion fari, kiel kutime.

— Tion mi scias — kiam mi scias ion ajn. Sed mi ne tute certas pri tiu ĉi afero. Ĝi jam atingis sian finan punkton. Vi ĝuis vian ŝercon, timigis aŭ ofendis la plimulton el viaj parencoj, kaj provizis al la Provinco paroltemon naŭtagan, aŭ pli probable naŭdek-naŭtagan. ĉu vi intencas ion pli?

— Jes, fakte. Mi sentas bezonon ferii, tre longe ferii, kiel mi jam pli frue diris al vi. Probable permanente: mi ne atendas, ke mi revenos. Efektive, mi ne intencas reveni, kaj mi faris ĉiujn necesajn aranĝojn. Mi estas maljuna, Gandalfo. Tia mi ne aspektas, sed tia mi komencas senti min en mia plej intima memo. “Bone-konservita”, ĉu vere! — li tranazis. — Eh, mi sentas min tute maldika, kvazaŭ eltirita , se vi scias, kion mi volas esprimi: kiel butero, kiun oni skrapis sur tro multe da pano. Tio ne povas esti ĝusta. Mi bezonas alternativon, aŭ ion.

Gandalfo rigardis lin scivoleme kaj intense.

— Ne, tio ne ŝajnas ĝusta, — li diris penseme. — Ne, finfine mi opinias, ke via plano probable estas plej bona.

— Nu, mi ĉiuokaze decidiĝis. Mi deziras vidi montojn denove, Gandalfo — montojn ; kaj poste trovi lokon, kie mi povu ripozi . Trankvile kaj kviete, sen amaso da gvatantaj parencoj, sen sinsekvo de vizitantaĉoj pendantaj sur la sonorilo. Eble mi trovos lokon, kie mi povos finverki mian libron. Mi elpensis por ĝi tre taŭgan finon: kaj ĉiam poste li vivis feliĉe ĝis la fino de siaj tagoj .

Gandalfo ridis.

— Mi esperas, ke li tion faros. Sed legos la libron neniu, negrave kiel ĝi finiĝos.

— Ho, eble oni legos, en venontaj jaroj. Frodo jam legis iom, ĝis tie, kien ĝi alvenis. Vi okulumos al Frodo, ĉu ne?

— Jes, nepre — duokulumos, tiel ofte, kiel eblos al mi.

— Li akompanus min, kompreneble, se mi tion petus. Fakte, li unufoje proponis tion, tuj antaŭ la festo. Sed tion li ne vere volas, nuntempe. Mi deziras revidi la sovaĝejon antaŭ ol morti, kaj la montaron; sed li ankoraŭ enamiĝis al la Provinco, al arbaroj kaj kampoj kaj etaj riveroj. Li devus senti sin komforta ĉi tie. Mi lasas ĉion al li, kompreneble, krom kelkaj bagatelaĵoj. Mi esperas, ke li estos feliĉa, kiam li kutimiĝos vivi sola. Estas jam tempo, ke li estu la propra mastro.

— Ĉion? — diris Gandalfo. — Ankaŭ la ringon? Vi konsentis pri tio, memoru.

— Nu...mm...jes, supozeble, — balbutis Bilbo.

— Kie ĝi estas?

— En koverto, se vi devas scii, — diris Bilbo senpacience. — Tie, sur la kamenbreto. Nu, ne! Jen ĝi en mia poŝo! — Li hezitis. — Ĉu ne strange? — Li diris mallaŭte al si. — Jes, finfine, kial ne? Kial ĝi ne restu tie?

Gandalfo denove rigardis intense Bilbon, kaj en liaj okuloj vidiĝis ekbrilo.

— Al mi ŝajnas, Bilbo, — li diris kviete, — pli bone postlasi ĝin. Ĉu vi ne volas?

— Nu jes — kaj ne. Nun, kiam venis la momento, al mi ne plaĉas disiĝi de ĝi, necesas diri. Kaj mi vere ne komprenas, kial tio necesu. Kial vi deziras tion? — li demandis, kaj strange ŝanĝiĝis lia voĉo. Ĝi estis akra pro suspektemo kaj kolereto. — Vi ĉiam turmentas min pri mia ringo; sed vi neniam ĝenis min pri la ceteraj aĵoj, kiujn mi akiris dum mia vojaĝo.

— Ne, sed mi devis turmenti vin, — diris Gandalfo. — Mi deziris la veron. Tio estis grava. Magiaj ringoj estas — nu, magiaj; kaj ili estas raraj kaj strangaj. Mi interesiĝis profesie pri via ringo, vi povas diri; kaj mi daŭre interesiĝas. Mi ŝatus scii, kie ĝi estas, se vi denove ekvagados. Mi krome pensas, ke vi jam posedas ĝin sufiĉe longe. Vi ne plu bezonos ĝin, Bilbo, krom se mi tre eraras.

Bilbo ruĝiĝis, kaj en liaj okuloj estis kolera lumo. Lia bonkora vizaĝo malmoliĝis.

— Kial ne? — li kriis. — Kaj cetere, kiel tio vin koncernas, kiel mi disponigas miajn proprajn posedaĵojn? Ĝi estas mia. Mi ja trovis ĝin. Ĝi alvenis min.

— Jes, jes, — diris Gandalfo. — Sed ne necesas koleriĝi.

— Se mi koleriĝas, pri tio kulpas vi, — diris Bilbo. — Ĝi apartenas al mi, mi asertas. Mia propra. Mia trezorego. Jes, mia trezorego.

La vizaĝo de l’ sorĉisto restis seriozmiena kaj atentema, kaj nur ekflagro en liaj profundaj okuloj atestis, ke li estas surprizita kaj fakte timigita.

— Tiel nomis ĝin jam pli frue iu, — li diris, — sed ne vi.

— Sed mi tion diras nun. Kaj kial ne? Eĉ se Golumo iam diris la samon. Ĝi ne plu estas lia, sed mia. Kaj mi konservos ĝin, mi diras.

Gandalfo stariĝis. Li parolis severe.

— Vi agos stulte, se vi tion faros, Bilbo, — li diris, — tion vi igas pli klara per ĉiu dirita vorto. Ĝi multe tro obsedas vin. Liberiĝu de ĝi! Kaj poste vi povos mem iri, kaj esti libera.

— Mi agos laŭ mia elekto, kaj iros laŭ mia plaĉo, — diris Bilbo obstine.

— Trankviliĝu, mia kara hobito! — diris Gandalfo. — Dum via tuta longa vivo ni estas amikoj, kaj vi ŝuldas al mi ion. Vidu! Faru laŭpromese; rezignu pri ĝi!

— Nu, se vi mem deziras mian ringon, diru tion! — kriis Bilbo. — Sed vi ne ricevos ĝin. Mi ne fordonos mian trezoregon. Mi diras tion al vi. — Lia mano vagis ĝis la tenilo de lia glaveto.

La okuloj de Gandalfo ekfulmis.

— Baldaŭ estos mia vico koleriĝi, — li diris. — Se vi tion diros denove, tio okazos. Tiam vi vidos Gandalfon la Grizan senmantelita. — Li faris unu paŝon al la hobito kaj li ŝajnis kreski alta kaj minaca; lia ombro plenigis la ĉambreton. Bilbo retropaŝis ĝis la muro, peze spirante, dum lia mano alkroĉiĝis al lia poŝo. Ili staris dum kelka tempo frontante unu alian, kaj la aero en la ĉambro elektris. La okuloj de Gandalfo restis turnitaj malsupren al la hobito. Malrapide ties manoj malstreĉiĝis, kaj li komencis tremi.

— Mi ne scias, kio okazis al vi, Gandalfo, — li diris. — Vi neniam antaŭe estis tia. Pri kio temas? Ĝi ja estas mia, ĉu ne? Mi ĝin trovis. Kaj Golumo estus mortiginta min, se mi ĝin ne retenintus. Mi ne estas ŝtelinto, kion ajn li diris.

— Mi neniam nomis vin ŝtelinto, — Gandalfo respondis. — Kaj ankaŭ mi ne estas tio. Mi ne klopodas prirabi vin, sed volas vin helpi. Mi volas, ke vi fi,du min, kiel vi kutimis antaŭe.

Li sin forturnis, kaj la ombro forpasis. Li ŝajnis ŝrumpi denove je maljuna grizulo, kurbiĝinta kaj zorgoplena. Bilbo pasigis sian manon trans la okulojn.

— Mi petas pardonon, — li diris. — Sed mi sentas min tiel stranga. Kaj tamen estus iasence malŝarĝiĝo, ne esti plu ĝenata pri ĝi. Lastatempe ĝi pli kaj pli okupis mian menson. Kelkfoje ĝi sentiĝis kvazaŭ okulo min rigardanta. Kaj mi senĉese volas ĝin surfingrigi kaj malaperi, ĉu vi komprenas; aŭ scivolas, ĉu ĝi estas sekura, kaj ĝin elpoŝigas por certiĝi pri tio. Mi provis ĝin forŝlosi, sed mi trovis, ke mi ne povas esti trankvila, se ĝi ne estas en mia poŝo. Mi ne scias la kialon. Kaj ŝajne mi ne kapablas decidiĝi.

— Do fidu min, — diris Gandalfo. — Mi tute decidiĝis. Foriru kaj lasu ĝin malantaŭe. Ĉesu posedi ĝin. Donu ĝin al Frodo, kaj mi gardos lin.

Bilbo staris momente, streĉita kaj sendecida. Poste li suspiris.

— Bone, — li diris nefacile. — Mi tion faros. — Tiam li ŝultrotiris, kaj ridetis iom sinkompate. — Finfine, pri kio temis ĉi festafero, vere: fordoni multajn naskiĝdonacojn, kaj tiamaniere plifaciligi ĝian samtempan fordonon. En la fino ĝi tion ne plifaciligis, sed estus domaĝe malŝpari ĉiujn miajn preparojn. Tio tute fuŝus la ŝercon.

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La Mastro de l' Ringoj»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La Mastro de l' Ringoj» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «La Mastro de l' Ringoj»

Обсуждение, отзывы о книге «La Mastro de l' Ringoj» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x