"Ino!" mi kriis, "kion vi faras ĉi tie? Mi kredis, ke vi iris al la kaverno, kiel mi ordonis al vi."
Leviĝis ŝia kapo, kaj la rigardo, kiun ŝi donis al mi, forprenis mian tutan majestecon, kaj igis min senti min kiel palacan mastrumhelpanton--se palacoj havas mastrumhelpantojn.
"Kiel vi ordonis al mi!" ŝi kriis, frapante per sia piedeto. "Mi agas laŭ mia volo. Mi estas la filino de reĝo, kaj krome, mi vin malamas."
Mi estis konsternita--tiel ŝi dankis min post kiam mi savis ŝin de Jubal! Mi turniĝis kaj rigardis la kadavron. "Eble mi savis vin de pli malbona sorto, sinjoro," mi diris, sed ŝajne Dian ne komprenis tion, ĉar ŝi tute ne ŝajnis rimarki.
"Ni iru al mia kaverno," mi diris, "Mi estas laca kaj malsata."
Ŝi sekvis unu paŝon malantaŭ mi, kaj nek unu el ni parolis. Mi estis tro kolera, kaj ŝi ne ŝajnis voli paroli kun ano de pli malalta klaso. Mi estis tutplene kolera, supozinte antaŭe, ke ŝi min rekompencos per ia dankesprimo, ĉar mi sciis, ke eĉ laŭ ŝiaj propraj normoj mi faris tre admirindan aferon, kiam mi mortigis la timindan Jubal en permana batalado.
Sen malfacilaĵoj ni trovis mian loĝejon, kaj tiam mi iris en la valon kaj ŝtonmortigis malgrandan antilopon, kiun mi supentrenis laŭ la kruta deklivo al la malkrutejo antaŭ la aperturo. Ĉi tie ni silente manĝis. Foje mi ekrigardis ŝin, kredante, ke vidi ŝin ŝiri karnon per siaj manoj kaj dentoj kiel sovaĝa besto kaŭzos en mi abomenan sentimenton al ŝi; sed je mia miro, mi trovis, ke ŝi manĝas same delikate kiel la plej civilizita virino konata al mi, kaj fine mi trovis min gapanta kun stulta ravo al la beleco de ŝiaj fortaj, blankaj dentoj. Tia estas la amo.
Post nia manĝo, ni malsupreniris al la rivero kune kaj lavis niajn manojn kaj vizaĝojn, kaj tiam, ĝissate trinkinte, ni reiris al la kaverno. Senvorte, mi rampis en la plej foran angulon, kaj kunvolviĝinta, mi baldaŭ ekdormis.
Kiam mi vekiĝis, mi trovis Dian sidantan en la aperturo, elrigardante trans la valon. Dum mi elvenis, ŝi moviĝis flanken por lasi min pasi, sed ne unu vorton ŝi havis por mi. Mi volis malami ŝin, sed mi ne povis. Ĉiufoje, kiam mi ŝin rigardis, io venis en mian gorĝon, kaj mi preskaŭ sufokiĝis. Mi neniam antaŭe amis, sed helpon mi ne bezonis por diagnozi mian kazon--pro amo mi nun akre suferis. Je Dio, kiom mi amis tiun belegan, malŝatan, rave logan praulinon!
Post kiam ni denove manĝis, mi demandis al Dian, ĉu ŝi intencas reiri nun al sia tribo pro la morto de Jubal, sed ŝi malĝoje balancis la kapon kaj diris, ke ŝi ne kuraĝas, ĉar oni ankoraŭ devus konsideri la fraton de Jubal--ties plej aĝan fraton.
"Kiel li rilatas al la afero?" mi demandis. "Ĉu ankaŭ li deziras vin, aŭ ĉu la elektorajto je vi fariĝis familia heredaĵo, donota de generacio al generacio?"
Ŝi ne tute komprenis, kion mi celis diri.
"Estas probable," ŝi diris, "ke ili ĉiuj volos venĝi la morton de Jubal--ili estas sep--sep teruraj viroj. Eble iu devos mortigi ilin ĉiujn, antaŭ ol mi povos reiri al mia popolo."
Ekŝajnis, ke mi kontraktis por fari taskon tro grandan por mi--sepoble tro grandan, fakte.
"Ĉu Jubal havis kuzojn?" mi demandis. Preferinde estus scii ĉion plej malbonan komence.
"Jes," respondis Dian, "sed ili ne gravas--ili ĉiuj havas virinojn.
La fratoj de Jubal ne havas virinojn, ĉar Jubal povis akiri neniun por si mem. Li estis tiel malbela, ke la virinojn forkuris de li--kelkaj eĉ ĵetis sin desur la krutaĵoj de Amoz en la Darel Az prefere ol edziniĝi al la Malbelulo."
"Sed kiel rilatas tio al liaj fratoj--" mi demandis.
"Mi forgesis, ke vi ne estas el Pelucidaro," diris Dian, kun rigardo kompata, sed samtempe malŝata, kun la malŝato emfazita iom pli ol la cirkonstancoj postulis--kvazaŭ por certigi, ke mi ne preteratentos ĝin. "Komprenu," ŝi daŭrigis, "pli juna frato ne rajtas alpreni edzinon, ĝis ĉiuj liaj pli aĝaj fratoj tion faris, krom se la pli aĝa frato nuligas sian privilegion, kion Jubal neniam farus, sciante, ke tiel longe kiel li restigos ilin fraŭlaj, ili des pli volonte helpos lin akiri edzinon."
Rimarkante, ke Dian fariĝas pli komunikema, mi komencis flegi la esperon, ke ŝi eble iom pli ekŝatas min, sed baldaŭ mi eltrovis kiel maldika estis la fadeno, de kiu pendis miaj esperoj.
"Ĉar vi ne povos reiri al Amoz," mi sugestis, "kio fariĝos el vi, konsiderante, ke vi ne povas esti feliĉa kun mi ĉi tie, ĉar vi tiom malamas min?"
"Mi devos nur toleri vin," ŝi respondis malvarme, "ĝis vi decidos iri al alia loko kaj lasi min neĝenata; tiam mi tre bone elturniĝos sola."
Mi rigardis ŝin kun kompleta miro. Ŝajnis nekredeble, ke eĉ prahistoria virino povus esti tiel malvarma kaj senkora kaj nedankema. Tiam mi leviĝis.
"Mi lasos vin _nun_," mi diris arogante, "Mi jam toleris ĝislime vian nedankemon kaj viajn insultojn," kaj tiam mi turniĝis kaj paŝis majeste malsupren al la valo. Mi jam faris cent paŝojn en absoluta silento, kiam Dian parolis.
"Mi malamas vin!" ŝi kriis, kaj ŝia voĉo rompiĝis--pro rabio, mi kredis.
Mi komplete malĝojis, sed mi ne iris tre malproksimen, kiam mi ekpensis, ke mi ne povas lasi ŝin sola kaj sen protekto, por ke ŝi ĉasu sian propran manĝaĵon meze de la danĝeroj de tiu sovaĝa mondo. Eble ŝi malamos min kaj insultos min kaj ŝutos unu malhonorigon post la alia sur min, kiel ŝi jam faris, ĝis mi vere ekmalamos ŝin; sed restis la plorinda vero, ke mi ŝin amis kaj ne povus lasi ŝin tie sola.
Ju pli mi pripensis tion, des pli mi koleriĝis, tiel ke kiam mi atingis la valon, mi estis furioza, kaj rezulte de tio, mi retroturniĝis kaj supreniris tiun krutaĵon denove, tiel rapide kiel mi malsupreniris. Mi vidis, ke Dian jam forlasis la kornicon kaj iris en la kavernon, sed mi ĵetis min internen al ŝi. Ŝi kuŝis surventre sur amaso da herboj, kiujn mi kolektis por ŝia lito. Kiam ŝi aŭdis mian eniron, ŝi saltis sur siajn piedojn kiel tigrino.
"Mi malamas vin!" ŝi kriis.
Veninte el la brila lumo de la tagmeza suno en la duonmallumon de la kaverno, mi ne povis vidi ŝian mienon, kaj mi estis iom kontenta pro tio, ĉar mi malŝatis pensi pri la malamo, kiun mi estus vidinta tie.
Unue mi diris al ŝi nek unu vorton. Mi nur transpaŝis la kavernon kaj kaptis ŝin je la pojnoj, kaj kiam ŝi luktis, mi ĉirkaŭmetis al ŝi mian brakon, tiel por fiksi ŝiajn manojn ĉe ŝiaj flankoj.
Ŝi batalis kiel tigrino, sed per mia libera mano mi retropuŝis ŝian kapon--mi supozas, ke mi subite brutiĝis, ke mi retroiris miliardon da jaroj kaj iĝis vera kavernohomo, kiu prenas sian virinon perforte--kaj tiam mi kisis tiun bela buŝon denove kaj denove.
"Dian," mi kriis, krude skuante ŝin, "Mi amas vin. Ĉu vi ne komprenas, ke mi amas vin? Ke mi amas vin pli ol ĉion alian en ĉi tiu mondo aŭ en mia? Ke mi havos vin? Ke amo kiel mia ne estas rifuzebla?"
Mi rimarkis, ke nun ŝi tre kviete restas en miaj brakoj, kaj kiam miaj okuloj kutimiĝis al la mallumo, mi vidis, ke ŝi ridetas--kun tre kontenta, feliĉa rideto. Mi miregis. Tiam mi sentis, ke tre mildmove ŝi klopodas liberigi siajn brakojn, kaj mi malkroĉis mian tenon, por ke ŝi povu. Malrapide ili leviĝis kaj envolvis mian kolon, kaj tiam ŝi tiris miajn lipojn al siaj denove kaj tenis ilin tie dum longa tempo. Fine ŝi parolis.
"Kial vi ne ne faris ĉi tion komence, David? Tion mi longe atendis."
"Kion?" mi kriis. "Vi diris, ke vi malamas min!"
"Ĉu vi atendis, ke mi kuros en viajn brakojn kaj diros, ke mi amas vin, antaŭ ol mi sciis, ke vi amas min?" ŝi demandis.
"Sed konstante mi diris al vi, ke mi amas vin," mi diris.
"La amo parolas per faroj," ŝi replikis. "Vi ja povus paroligi vian buŝon laŭplaĉe, sed nun, kiam vi ĵus venis kaj prenis min en viajn brakojn, via koro parolis al mia en la lingvo, kiun komprenas la virina koro. Kia komikulo vi estas, David."
Читать дальше