Edgar Burroughs - Ce la koro de la tero

Здесь есть возможность читать онлайн «Edgar Burroughs - Ce la koro de la tero» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Год выпуска: 2007, Жанр: Фантастика и фэнтези, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

Ce la koro de la tero: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «Ce la koro de la tero»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Traduko kopirajtita 2001 de Gary Mickle.
Ĉi tiu elektronika teksto estas nur por privata uzo. Oni ne rajtas republikigi ĝin profitcele en presita aŭ alia formo sen la eksplicita konsento de la kopirajto-posedanto. Permespetojn oni adresu al:
Gary Mickle, Brüsseler Str. 6, DE-13353 Berlin, Germanio aŭ gmickle[@]nexgo.de.
Translation Copyright 2001 by Gary Mickle.
This Etext is for private use only. No republication for profit in print or other media may be made without the express consent of the Copyright Holder. Requests for permission should be addressed to: Gary Mickle, Brüsseler Str. 6, DE-13353 Berlin, Germany or gmickle[@]nexgo.de.

Ce la koro de la tero — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «Ce la koro de la tero», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Ĉiuj ĝiaj penoj por defaligi la tigron ŝajnis vanaj, ĝis ĝi en sia malespero ĵetis sin mem teren kaj ĉirkaŭruliĝis plurfoje. Nur mallonga tia traktado tiel konsternis la tigron, forprenante de ĝi la spiron, kiel mi supozas, ke ĝi perdis sian alkroĉiĝon, kaj tuj poste la granda dago katrapide leviĝis kaj profundigis siajn kornegojn en la ventron de la tarago, najlante ĝin al la grundo de la areno.

La granda kato ungegis la hirtan kapon, ĝis la okuloj kaj oreloj estis deŝiritaj kaj restis nur kelkaj rubandoj de traŝirita sanganta karno sur la kranio. Dum ĝi spiteme traeltenis la aflikton de tiu doloriga puno, la dago staris senmova, fiksante sian malamikon, kaj ĝuste tiumomente alsaltis la viro, kiu jam vidis, ke la blinda taŭro estos la malpli danĝera malamiko, kaj trapuŝis la lancon en la koron de la tarago.

Kiam ĉesis la feroca ungorastado de tiu besto, la taŭro levis sian sangantan, nevidpovan kapon, kaj kun kolera muĝo ekkuris trans la arenon. Per grandaj saltoj ĝi alvenis rekte al la arena muro sub niaj sidlokoj, kaj tuj poste unu el liaj saltegoj hazarde portis lin trans la barieron en la mezon de la sklavoj kaj sagotoj tuj antaŭ ni. Svingante siajn sangajn kornojn de flanko al flanko, la besto falĉis tra la homamaso, rekte supren en nia direkto. Antaŭ li, sklavoj kaj gorilohomoj interluktis en la stampedo por eskapi la mortdanĝeran agoniadon de la estaĵo, ĉar vere furioza estis la atako.

Forgesinte nin, la gardistoj aliĝis al la amaskurado al la elirejoj, kiuj multnombraj breĉis la muron de la amfiteatro malantaŭ ni.

Perry, Gak kaj mi estis apartigitaj dum la kaoso, kiu regis en la momentoj, post kiam la besto supersaltis la muron de la areno, kaj kiam ĉiu celis savi nur sian propran haŭton.

Mi kuris dekstren, preterpasante kelkajn elirejojn obstrukcitajn de la timfrenezigita homamaso, kiu interbatalis por eskapi. Deruliĝis sceno, kvazaŭ tuta aro de dagoj atakus ilin, anstataŭ unusola blinda, mortanta besto, sed tiel efikas paniko de homamaso.

7-a ĉapitro

LIBERIĜO

Kurinte el la trajektorio de la besto, mi ĉesis timi ĝin, sed same tiel rapide ekkaptis min alia emocio--espero pri fuĝo, kiun la demoralizita stato de la gardistaro tiumomente ebligis.

Mi pensis pri Perry, kaj se mi ne esperus, ke liberiĝinte mi povos pli bone akceli ankaŭ lian liberiĝon, mi tuj pelus el mia kapo ĉiujn pensojn pri fuĝo. Sed okazis, ke mi hastis dekstren ĉe la serĉado de elirejo, al kiu ne kuris sagotoj, kaj fine mi trovis tian--malaltan kaj stretan aperturon, kiu kondukis en obskuran koridoron.

Sen primediti la eblajn konsekvencojn, mi pafis min en la ombrojn de la tunelo, palpserĉante mian vojon en la senlumeco tra kelka distanco. La rumorado de la amfiteatro pli kaj pli dampiĝis, ĝis post iom da tempo regis silento kiel en tombo. Iom da malintensa lumo filtriĝis tra ventumaj kaj lumigaj tuboj lokitaj je regulaj intervaloj, sed ĝi apenaŭ sufiĉis por doni al miaj homaj okuloj iom da vidkapablo en la mallumo, do mi devis moviĝi tre singarde, palpserĉante mian vojon unu paŝon post la alia, tuŝante per unu mano la muron je mia flanko.

Iom poste, la lumo fortiĝis, kaj je mia ĝojo mi trovis post momento suprenirantan ŝtuparon, ĉe kies supro la helega lumo de la tagmeza suno brilis tra aperturo ĉe la tersurfaco.

Singarde mi grimpis la ŝtupojn supren al la fino de la tunelo, kaj tie mi skoltis, vidante la vastan ebenaĵon de Futra antaŭ mi. La multnombraj altaj turoj el granito, kiuj markis la diversajn enirejojn de la subtera urbo, situis ĉiuj antaŭ mi--dorse de mi la ebenaĵo etendiĝis plata kaj sentrajta ĝis la proksimaj antaŭmontetoj. Mi do atingis la tersupraĵon ĉe la rando de la urbo, kaj miaj fuĝperspektivoj ŝajnis multe pli helaj.

Unue mi havis la impulson atendi la noktiĝon, antaŭ ol provi transiri la ebenaĵon--tiel profunde radikitaj estas la penskutimoj--sed subite mi rememoris la eterne tagmezan ardon, al kiu la tuta Pelucidaro estas elmetita, kaj kun rideto mi faris unuan paŝon antaŭen en la taglumon.

Ĝistalie altkreska herbo kovras la ebenaĵon de Futra--la splende floranta herbo de la interna mondo, ĉe kiu ĉiun herberan pinton ornamas eta, kvinpetala floreto--brilaj diverskoloraj steletoj, kiuj glimis inter la verdaj folioj, donacante al tiu stranga, sed bela pejzaĝo siaspecan ĉarmon.

Sed la sola vidaĵo, kiu allogis min en tiu momento, estis la foraj montetoj, al kiuj mi volis fuĝi, do mi rapidis antaŭen, tretante en mia hasto la miriadajn belaĵojn subpiede. Perry diras, ke la gravitoforto malpli grandas sur la supraĵo de la interna mondo ol sur la ekstera. Li klarigis al mi unufoje la tuton, sed mi neniam tre brile komprenis tiaĵojn, do mi forgesis la plejmulton. Laŭ mia memoro, la diferencon kaŭzas iugrade la kontraŭaltiro de tiu parto de la terkrusto, kiu situas tuj super la loko sur Pelucidaro, pri kiu temas. Nu, ĉu klarigite ĉu ne klarigite, ĉiam ŝajnis al mi, ke en Pelucidaro mi moviĝas pli rapide kaj pli lertmove ol sur la ekstera surfaco--oni paŝis tie kun ia aereca leĝero, kiu estis tre agrabla, kaj oni sentis ian malligitecon de sia korpo kompareblan nur kun tio, kion oni foje spertas en sonĝoj.

Kaj ĉi-foje, transirante la florumitan ebenaĵon de Futra, mi ŝajnis flugi, kvankam kiugrade atribui tion al sugestio devenanta de Perry kaj kiugrade al la realo, mi ne scias. Ju pli mi pensis pri Perry, des malpli mi ĝuis mian ĵus akiritan liberecon. Por mi ne povis esti libereco en Pelucidaro, se ne ankaŭ la maljunulo havis ĝin, kaj nur la espero iel trovi rimedon por liberigi lin, detenis min de reiro al Futra.

Ĝuste kiumaniere helpi al Perry, tion mi apenaŭ kapablis imagi, sed mi esperis, ke iuj hazarde bonaj cirkonstancoj solvos la problemon por mi. Evidente, tamen, nur miraklo povus helpi al mi, ĉar kian prodaĵon mi, nuda kaj nearmita, plenumu en tiu stranga mondo? Mi eĉ dubis, ĉu mi povos retrovi la vojon al Futra post la alveno al loko, de kie mi ne plu povos vidi la ebenaĵon, kaj eĉ se tio eblus, kian helpon mi donu al Perry, vaginte plejeble grandan distancon?

La situacio aspektis des pli senespera, ju pli mi ekzamenis ĝin, sed kun senceda persisto mi daŭrigis la vojon al la antaŭmontetoj.

Malantaŭ mi aperis neniu signo pri postsekvo kaj antaŭ mi mi vidis neniun vivaĵon. Mi moviĝis kvazaŭ tra mortinta kaj forgesita mondo.

Mi tute ne scias, kompeneble, kiom da tempo mi bezonis por atingi la randon de la ebenaĵo, sed finfine mi envagis la montetojn, tra kiuj mi laŭiris belan kanjoneton supren al la montoj. Flanke de mi petolis ride murmuranta rojo, brue hastanta al la silenta maro. En ĝiaj plej kvietaj malrapidejoj mi ekvidis multajn fiŝetojn, kiuj pezis laŭ mia takso kvar aŭ kvin funtojn [15] 1 funto = 0,453 kg. . Laŭ la aspekto, kvankam ne laŭ grandeco kaj koloro, ili similis al la balenoj de niaj propraj maroj. Gvatante ilian naĝan kaprioladon, mi eltrovis ne nur, ke ili mamnutras siajn idojn, sed ankaŭ, ke ili fojfoje aliras la akvosupraĵon kaj por spiri kaj por manĝi iujn herbojn kaj iun kuriozan skarlatan likenon, kiu kreskis sur la rokoj tuj super la akvonivelo.

Tiu lasta kutimo donis al mi la okazon, kiun mi avidis--kapti unu tian plantomanĝantan cetacon, kiel Perry nomis ilin, kaj prepari tiel bonan manĝon kiel oni povas el nekuirita varmsanga fiŝo; sed intertempe mi kutimiĝis nutri min per manĝaĵo en ties natura stato, ĉe kio mi tamen obstinis ellasi la okulojn kaj intestojn, kio siatempe tre amuzis Gak, al kiu mi ĉiam donacis tiujn frandaĵojn.

Kaŭrante borde de la rojo, mi atendis, ĝis unu tia eteta purpura baleno elmergiĝis por manĝeti je la longaj herboj pendantaj super la akvo, kaj tiam, kiel predobesto, kiu la homo efektive estas, mi ekkaptis per unu salto mian viktimon, je kiu mi ekkvietigis mian malsaton, dum ĝi ankoraŭ vivplene tordiĝis por fuĝi.

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «Ce la koro de la tero»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «Ce la koro de la tero» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «Ce la koro de la tero»

Обсуждение, отзывы о книге «Ce la koro de la tero» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x