Blopp: Ni lotumos. Kiu malgajnos, tiu iros al sia kabino kaj glutos venenon. En la kesto kun kemiaĵoj estas kalia cianido. Kiu malgajnos, tiu rigliĝos de interno antaŭ ol gluti la venenon, ke ne estu suspektata tiu, kiu restos vivanta. Kion vi al tio respondos?
Mills: Bone. Vi insistadas. Ni lotumu.
Blopp: Mi havas en la poŝo dolaran moneron. Por mi estas averso, por vi reverso. La averso malgajnas. La reverso gajnas. Kiam la monero falos, ni ambaŭ anoncos, kiu flanko estas supre. Ĉu vi konsentas?
Mills: Konsentas.
Blopp: Atenton, mi ĵetas! (sonoro de monero) Reverso, reverso!
Mills: Averso, averso!
Blopp: Reverso! Vi mensogas, reverso!
Mills: Estas vi, kiu mensogas! Averso! (momento de silento).
Blopp: Tio estas senelirejo. Fakte mi povis tion supozi laŭ vi. Tamen ne ĉio estas perdita. Ni devas doni nian sorton al iu tria.
Mills: Sed ĉi tie estas ja neniu.
Blopp: Tamen estas certe. La komputilo. Ni ŝaltos ĝin, ke ĝi donu informon. Se la oka vorto, kiun ĝi diros, havos paran nombron de silaboj, do vi gajnos, kaj se la neparan, do mi. Ĉu vi konsentas?
Mills: Jes. Tio, kion parolas la komputilo, ne dependas de iu el ni kaj ne eblas tion antaŭvidi. Sed necesas ŝalti ĝin tiel, ke ĝi parolu malrapide, kaj ni kune nombru la vortojn ĝis ok.
Blopp: Bone. Ne indas ion atendi. Jam multe da oksigeno elspeziĝis vane. Prepariĝu al nombrado. Atenton! Mi ŝaltas la komputilon! Jam!
Lunako: Proceduro D kiel danĝero, dua punkto de l' sava instrukcio antaŭvidas en ekstrema minaco de asfiksio rimedojn de ekstrema ŝparo de oksigenelspezo. (La komputilo parolos de nun dum tuta tempo ĝis la fino, iom malpli rapide ol kutime. Mills kaj Blopp nombris laŭtvoĉe «unu, du, tri k.t.p.» la elparolatajn vortojn. Je la kalkulo «ok» estas la difinita artikolo. Sur tiu bazo — ĉu ĝi estas unusilaba, ĉu ne — inter ili aperas disputo).
Blopp: Ok. Nepara! La oka vorto estas «l'».
Mills: «l'» ne estas konsiderenda! Ĝi ne estas vorto, nek silabo! La oka vorto estas «sava», du silaboj, para! Mi gajnis!
Blopp: Hooo! Ĉi tiu perfido jam ne sukcesos al vi! La kondiĉoj estas registritaj sur la bendo! Ne temis pri ajnaj esceptoj! La artikolo estas vorto! Mi gajnis!
Mills: Malvero, mi!
Blopp: Iru por cianido! Tuj!
Mills: Vi mem iru! Ne instigu min! Mi iros neniam! For! Kiel vi aŭdacas!
(Bruo kaj krioj. Ambaŭ komencis batali. Ili ruliĝas sur la planko. Aŭdeblas bruetoj de renversitaj instalaĵoj, frapoj, raŭkado: «Mills, lasu!!», «Blopp… ne sufoku… a! Tranĉilo! Ĵetu tion! Mills! Oh! Ne! Ne!! Blopp min premas… ne murdu min…» Resonoj en komenco plifortiĝas, kvazaŭ luktado okupas la tutan stacion. Povas aperi ankaŭ diversaj sonoj, kaŭzitaj de korpobatoj kontraŭ muroj kaj kestoj. La homoj luktas senĉese, malfortiĝas, kaj fin-fine ambaŭ kvazaŭ svenas aŭ agonias: ies lasta lamento, kaj silento. Dum tiu tuta tempo Lunako diktas la savan instrukcion.)
Lunako: Post plenigo de la aldona rezervujo per oksigeno ĝis maksimumo, do ĝis la premo je 90 kg/cm 2, oni povas komenci la trian punkton de la sava instrukcio. Tiu punkto ordonas komenci la operacion S kiel savon. Necesas serĉi sur la planka surfaco la kvadraton, markitan per ruĝa litero S kiel savo, kaj levi ĝin por eltiri el la teniloj. Sub la kvadrato kun la litero S kiel savo, troviĝas averia aparataro por elektrolizo de akvo. La elektrolizo malkomponas akvon je hidrogeno kaj oksigeno. La aparataron por elektrolizo necesas kunigi per kabloj kun la bornoj sur la elektrostando E4 kaj E5. La pilaro ebligas ricevon de elektro, sufiĉa por malkomponado de akvo je hidrogeno kaj oksigeno por du homoj. La oksigenon, kiu kolektiĝas en la kvara retorto, necesas konduki en la aeron de la stacio, kaj la hidrogenon necesas forkonduki eksteren tra la speciala dukto T6, markita per lumineska verda farbo. Por garantii sufiĉan alfluon de oksigeno por du homoj, necesas starigi la regulilon de la klapo sur la literon S kiel savo. La averian aparataron eblas lanĉi dum ok minutoj. Post ĝia lanĉo necesas plue zorgi pri ŝparema elspezo de oksigeno. Por tiu celo, necesas ekkuŝi surdorse, kun malstreĉitaj muskoloj kaj pensi pri io agrabla aŭ almenaŭ indiferenta…
Junio 1975
breĉio — rokaĵo, konsistanta el nature kuncementiĝintaj akraj pecoj.
plagioklazo — speco de feldspato, enhavanta kalcion kaj natrion.
libracio — periodaj ŝanceliĝoj de Luno ĉirkaŭ ĝia masa centro, pro la neegalritma movado laŭ la orbito.
insurgento — ribelanto, partoprenanto de revolucio aŭ puĉo.
ostaĝo — persono, kontraŭleĝe kaptita kaj tenata de krimuloj, kiuj postulas plenumon de siaj pretendoj, minacante aliokaze murdi la ostaĝon.
merkaptano — kemia substanco, gaso (CH 3SH), tre fiodora, en grandaj kvantoj — venena.