La neĝulo plu ne aŭskultis; li rigardis senĉese en la kelan loĝejon de la mastrumistino, rigardis en la ĉambron, en kiu staris la forno sur siaj kvar feraj piedoj kaj montriĝis en sia tuta grandeco, kiu ne estis malpli ol la grandeco de la neĝulo.
"Mi sentas en mi tian strangan kraketadon!" li diris. "Ĉu mi neniam povas tien veni? Tio estas senkulpa deziro, kaj niaj senkulpaj deziroj devus ja plenumiĝi. Tio estas mia plej granda deziro, mia sola deziro, kaj estus preskaŭ maljuste, se ĝi ne plenumiĝus. Mi devas eniri, mi devas apogi min al ĝi, eĉ se mi devus rompi la fenestron!"
"Tien vi neniam envenos!" diris la hundo; "kaj se vi efektive venus al la forno, tiam vi estus for, for!"
"Mi jam nun estas preskaŭ for," diris la neĝulo. "Mi pensas, ke mi rompiĝas."
La tutan tagon tiel staris la neĝulo kaj rigardis tra la fenestro. En la krepusko la ĉambro fariĝis ankoraŭ pli alloga. El la forno iris tia milda lumo, kiun nek la suno nek la luno povas doni, kiel povas lumi nur la forno, se io en ĝi troviĝas. Kiam la pordo malfermiĝadis, la flamo elŝoviĝadis, tia estis ĝia kutimo. La blanka vizaĝo de la neĝulo tiam kovriĝadis per flamkolora ruĝo, kaj ankaŭ lia brusto lumadis per ruĝeta brilo.
"Mi ne eltenos," li diris. "Kiel bele ĝi aspektas, kiam ĝi elŝovas la langon!"
La nokto estis tre longa, sed al la neĝulo ĝi ne ŝajnis tia. Li staris enprofundiĝinte en dolĉaj pensoj, kaj li frostiĝis tiel, ke li kraketis.
Frue matene la fenestroj de la kelo estis glacikovritaj; ili havis sur si la plej belajn glaciajn florojn, kiajn nur povas deziri neĝulo, sed ili nevidebligis la fornon. La fenestraj vitroj ne volis degeli, li ne povis vidi sian amatinon. Kraketadis, knaradis, estis tia frosta vetero, pri kiu neĝulo devas ĝoji, sed li ne ĝojis. Li povus senti sin feliĉa, sed li ne estis feliĉa, li havis fornodoloron.
"Tio estas malbona malsano por neĝulo," diris la hundo; "Mi ankaŭ iam havis tiun malsanon, sed mi ĝin eltenis. For, for! Nun la vetero baldaŭ ŝanĝiĝos."
Kaj efektive la vetero ŝanĝiĝis, fariĝis vetero degela.
La degelado fariĝis pli granda, la neĝulo fariĝis pli maldika. Li nenion diris, li ne plendis, kaj tio estas malbona antaŭsigno.
Unu matenon li disfalis. Tie, kie li estis starinta, oni vidis ion similan al balaila bastono. Ĉirkaŭ ĉi tiu objekto, kiu devis lin teni sur si, la knaboj estis aranĝintaj lin.
"Nun mi povas kompreni lian sopiradon!" diris la hundo. "La neĝulo havis en la korpo fornan skrapilon; ĝi estis tio, kio moviĝadis en li. Nun ĉio pasis por li. For, for!"
Kaj baldaŭ ankaŭ la vintro pasis.
"For, for!" bojis la hundo; sed la malgrandaj knabinoj kantis sur la korto:
"Elkresku floroj, ĉarmaj, belaj!
Fariĝu kampoj verde helaj!
Birdetoj venu, jam varmiĝas,
La vintro tute jam finiĝas.
Ku-ku, kvi-vi! ku-ku, kvi-vi!
Rapide venu sun' al ni!"
Nun neniu plu pensas pri la neĝulo.