H Andersen - Fabeloj

Здесь есть возможность читать онлайн «H Andersen - Fabeloj» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Сказка, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

Fabeloj: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «Fabeloj»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Fabeloj — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «Fabeloj», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

"Tio plaĉas al mi!" diris unu el la angloj. "Ĉiam pli malsupren, kaj tamen ĉiam egale ĝoja! Tio efektive meritas oron!" Kaj al la vilaĝano, kiu ricevis ne puŝojn, sed kisojn, ili donis barelon da oraj moneroj.

Jes, tio ĉiam estas rekompencata, se la edzino konscias kaj konfesas, ke patro estas pli saĝa kaj ke ĉio, kion li faras, estas ĉiam ĝusta.

Vidu, tio estas bona historio! Mi aŭdis ĝin, kiam mi estis malgranda infano, kaj nun vi ankaŭ ĝin aŭdis kaj vi scias, ke kion patro faras, ĉiam estas ĝusta.

Neĝulo

\ Neĝulo \ el "FABELOJ" \ verkita de H.C.Andersen \ tradukita de L.L.Zamenhof \ registro: 1992-10-16 \

"Bongrade krakas en mi, tiel belege malvarme nun estas!" diris la neĝulo. "La akra vento efektive povas enblovi al iu vivon! Kaj kien malaperis la ardanto, kiu tiel rigardaĉis min?" Li pensis pri la suno, kiu ĵus subiris. "Li ne palpebrumigos min, mi povoscias forte teni miajn pecojn!"

Du grandaj triangulaj pecoj de tegolo servis al li kiel okuloj. Lia buŝo estis peco de malnova rastilo, kaj pro tio ĝi havis dentojn.

Li naskiĝis sub hurakrioj de la knaboj, lin salutis la tintado kaj vipkrakado de glitveturiloj.

La suno subiris, la plenluno leviĝis, ronda kaj granda, klara kaj bela en la blua aero.

"Jen li denove aperas de alia flanko", diris la neĝulo. Li pensis, ke tio estas la suno, kiu denove montriĝis. "Mi dekutimigis lin, ke li plu ne ardu sur min kaj ne rigardaĉu min! Nun li povas pendi tie kaj disvastigi tiom da lumo, ke mi povu vidi min mem. Mi nur dezirus scii, kiamaniere oni povas aranĝi por moviĝi de la loko. Mi tiel forte volus forlasi mian lokon! Se mi povus tion fari, mi irus nun malsupren sur la glacion por glitkuri, kiel mi vidis, ke la knaboj tion faras. Sed mi ne povoscias kuri."

"For, for!" bojis la maljuna ĉenhundo. Ĝi estis iom raŭka, ĝi estis tia depost la tempo, kiam ĝi ĉesis esti ĉambra hundo kaj kuŝi sub la forno. "La suno jam instruos al vi kuri! Tion mi vidis en la pasinta jaro ĉe via antaŭulo. For, for, kaj for ili estas ĉiuj!"

"Mi vin ne komprenas, kamarado!" diris la neĝulo. "Ĉu vi volas diri, ke tiu supre instruos al mi kuri?" Li pensis pri la luno. "Li bele forkuris antaŭe, kiam mi lin rigide rigardis, kaj nun li alŝteliĝas denove de alia flanko."

"Vi nenion scias," diris la hundo, "sed vi estas ja nur antaŭ tre nelonge kreaĉita! Tio, kion vi nun vidas, estas la luno, kaj tio, kio subiris, estis la suno. Morgaŭ ĝi venos denove kaj certe instruos al vi kuri malsupren en la foskavon. La vetero baldaŭ ŝanĝiĝos, tion mi sentas laŭ la stato de mia maldekstra malantaŭa piedo; mi sentas en ĝi doloron. Ni ricevos ŝanĝon de la vetero."

"Mi lin ne komprenas," diris la neĝulo al si mem, "sed mi sentas, ke li aludas al mi pri ia malagrablaĵo. Tiu, kiu min priradiis kaj rigardaĉis kaj kiun li nomas suno, ne estas mia amiko, tion diras al mi mia sento."

"For, for!" bojis la hundo, turnis sin trifoje kaj poste kuŝiĝis en sia dometo por dormi.

Efektive la vetero ŝanĝiĝis. Densa kaj malseka nebulo kuŝiĝis matene sur la tuta ĉirkaŭaĵo. Mallonge antaŭ la leviĝo de la suno komenciĝis malgranda blovado. La vento estis glacia, la frosto tremigis, sed kia belega vido prezentiĝis, kiam leviĝis la suno! Ĉiuj arboj kaj arbetaĵoj staris kovritaj de prujno. La regiono similis al tuta arbaro da blankaj koraloj. Estis tiel, kvazaŭ ĉiuj branĉoj estas kovritaj de blindige blankaj floraĵoj. La senfine multaj kaj delikataj disbranĉiĝoj, kiujn oni en la somero ne povas vidi pro la multo da folioj, nun prezentiĝis tute klare, tiel blindige blanke, kvazaŭ blanka brilo fluis el ĉiu aparta branĉo. La betulo moviĝadis en la vento, estis en ĝi vivo, kiel en la arboj en somera tempo. Estis mirinde bele! Kiam la suno lumis, ha, kiel la tutaĵo brilis kvazaŭ ĝi estus pudrita per diamanta polvo, kaj sur la neĝa kovro brilis grandaj diamantoj. Aŭ oni ankaŭ povus pensi, ke brulas sennombra kvanto da malgrandaj lumetoj, ankoraŭ pli blankaj ol la blanka neĝo.

"Estas mirinde belege," diris unu juna knabino, kiu kun juna viro eliris en la ĝardenon kaj haltis ĝuste apud la neĝulo, rigardante de tie la brilantajn arbojn. "Pli belan vidaĵon oni eĉ en somero ne havas!" ŝi diris, kaj ŝiaj okuloj radiis.

"Kaj tian ulon kiel ĉi tiu oni tiam eĉ tute ne havas," respondis la juna viro, montrante la neĝulon. "Li estas bonega!"

La juna knabino ridetis, kapsalutis la neĝulon kaj dancetante ekiris kun sia amiko trans la kraketantan neĝon.

"Kiuj estis tiuj du personoj?" demandis la neĝulo la ĉenhundon. "Vi estas pli aĝa sur la korto ol mi, ĉu vi ilin konas?"

"Kompreneble!" diris la hundo. "Ŝi min ja karesis, kaj li ofte donis al mi oston; ilin mi ne mordas."

"Sed kion ili ĉi tie prezentas?" demandis la neĝulo.

"Ili estas gefianĉoj!" respondis la hundo. "Ili volas kune loĝi en unu budo kaj primordeti ostojn. For, for!"

"Ĉu ili ambaŭ havas tian saman valoron kiel vi kaj mi?" demandis la neĝulo.

"Ili apartenas ja al sinjoraro," respondis la hundo. "Oni efektive scias tre malmulte, se oni nur hieraŭ naskiĝis, tion mi vidas ĉe vi! Mi estas maljuna kaj posedas sciojn, mi konas ĉiujn ĉi tie sur la korto. Kaj estis iam tempo, kiam mi ne staradis ĉi tie en la malvarmo kaj alligita al ĉeno. For, for!"

"La malvarmo estas bonega," diris la neĝulo. "Rakontu, rakontu! Sed ne kraktintu tiel per via ĉeno, ĉar tiam tuj io kraketas en mi."

"For, for!" bojis la hundo. "Mi estis hundeto, malgranda kaj beleta, kiel oni diris. Tiam mi kuŝadis interne en la palaco sur velura seĝo, mi kuŝadis sur la genuoj de la plej altaj gesinjoroj. Oni min kisadis sur la buŝo, kaj oni viŝadis al mi la piedojn per brodita poŝtuko. Oni min nomadis "Plejbeleta", "Belpiedulo". Sed poste mi fariĝis tro granda por ili, kaj tial ili fordonis min al la mastrumistino. Mi ekloĝis en la kelloĝejo; de la loko, kie vi staras, vi povas rekte enrigardi tien. Vi povas enrigardi en la ĉambreton, en kiu mi estis sinjoro, ĉar tio mi estis ĉe la mastrumistino. Kvankam tio estis malpli grava loko ol supre, ĉi tie tamen estis pli agrable. Mi ne estis tiel premata kaj ĉien trenata de la infanoj kiel supre. Mi havis tiel same bonan manĝaĵon kiel antaŭe kaj en multe pli granda kvanto. Mi havis mian propran kusenon, kaj krom tio tie troviĝis forno, kio, precipe en tia tempo kiel nun, estas la plej bela objekto en la mondo! Mi rampadis tute sub ĝin, tiel ke mi tute malaperadis. Ho, pri tiu forno mi sonĝadas ankoraŭ nun! For, for!"

"Ĉu forno tiel bele aspektas?" demandis la neĝulo. "Ĉu ĝi estas simila al mi?"

"Ĝi estas ĝuste la malo de vi! Ĝi estas karbe nigra kaj havas longan kolon kun latuna tamburo. Ĝi manĝegas brullignon tiel, ke la fajro ŝprucas el ĝia buŝo. Oni devas sin teni flanke de ĝi, super ĝi aŭ sub ĝi; tiam ĝi disvastigas senfine agrablan varmon. De tiu loko, kie vi staras, vi povas ĝin vidi tra la fenestro."

La neĝulo enrigardis kaj efektive ekvidis nigran poluritan objekton kun latuna tamburo. La fajro lumis antaŭen sur la plankon. Al la neĝulo fariĝis tre strange en la animo. Li havis senton, pri kiu li mem ne povis doni al si klarigon. Li eksentis ion, kion li ne konis, sed kion konas ĉiuj homoj, se ili ne estas neĝuloj.

"Kaj kial vi ĝin forlasis?" demandis la neĝulo. Lia sento diris al li, ke tio kredeble estis bela virina estaĵo. "Kiel vi povis forlasi tian lokon?"

"Oni min devigis tion fari," diris la hundo. "Ili min elĵetis kaj alligis min al la ĉeno. Mi mordis en la piedo la plej junan sinjoridon, ĉar li forpuŝis de mi la oston, kiun mi mordetis; mi havis la rajton fari venĝon. Sed ili koleris min pro tio, kaj de tiu tempo mi devis kuŝi ĉi tie sur ĉeno kaj mi perdis mian klaran voĉon. Aŭskultu, kiel raŭka mi estas. For, for! Tio estis la fino de la kanto!"

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «Fabeloj»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «Fabeloj» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «Fabeloj»

Обсуждение, отзывы о книге «Fabeloj» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x