H Andersen - Fabeloj

Здесь есть возможность читать онлайн «H Andersen - Fabeloj» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Сказка, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

Fabeloj: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «Fabeloj»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Fabeloj — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «Fabeloj», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

"Ting-tang, ting-tang!" oni aŭdas el la sonorila profundo en la rivereto de Odense. Kia rivereto tio estas? Ĝin konas ĉiu infano en la urbo Odense; ĝi fluas malantaŭ la ĝardenoj, de la kluzo ĝis la akva muelejo sub la lignaj pontoj. En la rivereto kreskas flavaj akvolilioj, brunpluma junko kaj nigraj velursimilaj bastonuloj, altaj kaj grandaj. Maljunaj salikoj kun multe da krevoj kaj fendoj, kreskante kurbe kaj oblikve, sur la flanko de la tiel nomata Monaĥa marĉejo kaj ĉe la blankigejo pendas malproksime en la akvon; sed rekte kontraŭe troviĝas ĝardenoj unu apud la alia, ĉiu aranĝita kaj vartata malsame ol la aliaj; unuj havas belajn florojn kaj laŭbojn, estas puraj kaj elegantaj kiel juvelujo, aliaj havas nur brasikon aŭ tute ne estas videblaj por la okulo de rigardanto, ĉar grandaj siringaj arbetoj etendiĝas kaj pendas larĝe super la fluanta akvo, kiu en kelkaj lokoj estas tiel profunda, ke oni ne povas atingi la fundon per remilo. Antaŭ la malnova instituto por fraŭlinoj troviĝas la plej profunda loko, kiun oni nomas la sonorila profundo, kaj tie loĝas la nikso! Dum la tago, kiam la suno lumas tra la akvo, li dormas, sed en stellumaj noktoj kaj ĉe lunlumo li leviĝas super la akvon. Li estas tre maljuna; la avino diris, ke ŝi aŭdis pri li de sia avino; li vivas tre solece kaj havas neniun, kun kiu li povus interparoli, krom la granda malnova preĝeja sonorilo. Iam ĝi pendis en la preĝeja turo, sed nun ekzistas plu nenia postsigno de la turo nek de la preĝejo, kiu havis la nomon de la sankta Albano.

"Ting-tang, ting-tang!" sonadis la sonorilo, kiam la turo ankoraŭ staris; kaj unu vesperon, kiam la suno estis subiĝanta kaj la sonorilo estis en la plej granda svingiĝado, ĝi deŝiriĝis kaj ekflugis tra la aero; la metalo brilis arde en la ruĝaj radioj.

"Ting-tang, ting-tang! Nun mi iras en la liton!" kantis la sonorilo kaj flugis en la rivereton Odense kaj ĝuste en la plej profundan lokon, kiu tial ankoraŭ nun estas nomata la sonorila profundo. Sed ĝi ricevis nek dormon nek ripozon. Ĉe la nikso ĝi sonas kaj sonoras tiel, ke iufoje tio estas aŭdebla eĉ tra la akvo, kaj multaj asertas, ke tio signifas, ke mortos unu el la loĝantoj de la urbo. Sed ne por tio sonoras la sonorilo, ne, ĝi interparolas kun la nikso, kiu nun ne estas plu sola.

Kaj kion la sonorilo rakontas? Ĝi estas tiel maljuna, tiel maljuna; kiel ni diris, ĝi jam ekzistis longe antaŭ ol la avino de la avino naskiĝis, kaj tamen ĝi koncerne sian aĝon estas nur infano en komparo kun la nikso, kiu estas maljuna, silentema, stranga persono, kun pantalonoj el angila haŭto kaj kun kamizolo el fiŝaj skvamoj ornamita per akvolilioj, kun junko ĉirkaŭ la haroj kaj lemno en la barbo, kaj tio ne tute bele aspektas.

Multe da tempo oni bezonus, por transdoni ĉion, kion la sonorilo rakontas. Ĝi rakontas senĉese, tre ofte la samajn aferojn, jen mallonge jen longe, kiel diktas al ĝi la kaprico, ĝi rakontas pri malnovaj tempoj, pri la kruelaj, la mallumaj tempoj.

"Supren en la turon de la preĝejo de la sankta Albano, en kiu pendis la sonorilo, venis unu monaĥo, kiu estis juna kaj bela, sed meditema kiel neniu alia. Li rigardis tra la fenestreto trans la rivereton, kies fluejo tiam estis larĝa, trans la lagon, kiu kuŝis sur la loko de la nuna marĉejo, li rigardis trans la herbejon al la "Monaĥina monteto" kontraŭe, kie staris la monaĥinejo, el kies ĉeloj briletis lumo. Li konis ŝin bone, kaj li pensis pri tio, kaj lia koro forte batis ĉe la rememoro…. ting-tang, ting-tang!…."

Jes, tiajn aferojn rakontis la sonorilo.

"En la turon iam venis la idiota sklavo de la episkopo, kaj kiam mi, la sonorilo, kiu estas fandita el kupro, malmola kaj peza, svingiĝadis tien kaj reen, mi povus frakasi al li la frunton. Li sidiĝis rekte sub mi kaj ludis per du pecetoj da ligno, kvazaŭ ili estus kordinstrumento, kaj li kantis ĉe tio: "Nun mi povas laŭte kanti tion, kion mi aliloke ne kuraĝas flustri, kanti pri ĉio, kio estas tenata kaŝite tie malantaŭ seruro kaj riglilo. Tie estas malvarme kaj malseke! La ratoj formanĝas ilin vivantajn! Neniu scias pri tio, neniu aŭdas pri tio! Nun ankaŭ ne, ĉar la sonorilo sonoras tiel laŭte: ting-tang, tingtang."

Estis iam reĝo, oni lin nomis Knut; li klinadis sin antaŭ episkopo kaj monaĥo, sed kiam li surmetis tro pezajn impostojn kaj parolis nur malmildajn vortojn, la popolo kaptis batalilojn kaj stangojn kaj forpelis lin, kvazaŭ li estus sovaĝa besto. Li forkuris en la preĝejon kaj ŝlosis la portalon kaj pordon; la ekscitita popolamaso eksieĝis la preĝejon. La pigoj kaj kornikoj kaj ankaŭ la monedoj timegiĝis de la krioj kaj bruo. Ili flugadis en la turon kaj returne, ili rigardis malsupren al la popolamaso kaj enrigardis tra la fenestroj en la preĝejon kaj laŭte kriis, kion ili vidis. La reĝo Knut kuŝis antaŭ la altaro kaj preĝis, liaj fratoj Eriko kaj Benedikto staris garde kun eltiritaj glavoj, sed la servisto de la reĝo perfidis sian sinjoron. Oni sciis ekstere, kie oni povas lin trafi, kaj iu ĵetis ŝtonon tra la fenestro, kaj la reĝo falis senviva. La sovaĝa amaso kaj la svarmoj da birdoj kriis kaj bruis, kaj mi ankaŭ kriis, mi kantis kaj sonoris: ting-tang, ting-tang!"

"La preĝeja sonorilo pendas alte, vidas malproksime ĉirkaŭ si, ricevas vizitojn de la birdoj kaj komprenas ilian lingvon, la vento bruas al ĝi tra aperturoj kaj sontruoj, tra ĉiu fendo, kaj la vento scias ĉion, ĝi havas tion el la aero, kaj ĉi tiu ampleksas ĉion, kio vivas, penetras en la pulmojn de la homo, scias ĉion, kio fariĝas aŭdebla, ĉiun vorton kaj ĉiun ĝemon! La aero tion scias, la vento tion rakontas, la preĝeja sonorilo komprenas ĝian lingvon kaj elsonoras tion antaŭ la tuta mondo: ting-tang, ting-tang!"

"Sed ĉion ĉi tion aŭdi kaj scii fariĝis por mi tro multe, mi ne havis la eblon ĉion elsonori! Mi fariĝis tiel laca, mi fariĝis tiel peza, ke la trabo rompiĝis kaj mi elflugis en la aeron kaj de tie en la plej profundan lokon de la rivereto, kie loĝas la nikso, sola kaj soleca; kaj ĉe li mi rakontas ĉiam, kion mi aŭdis kaj kion mi scias: ting-tang, ting-tang!"

Tiel sonas el la sonorila profundo en la rivereto Odense, la avino tion rakontis.

Sed nia instruisto diras: "Ne ekzistas sonorilo, kiu sonoras tie malsupre. Kaj ĝi ne povus tion fari! Kaj tie malsupre ne loĝas nikso, ĉar niksoj ne ekzistas!" Kiam ĉiuj preĝejaj sonoriloj sonoras tiel gaje, tiam li diras, ke sonoras ne la sonoriloj, sed nur la aero, ke la sonon aperigas la aero. Tion, diris la avino, asertis ankaŭ la sonorilo. Pri tio ili ambaŭ konsentas, kaj tial tio estas certa. "Gardu vin, atentu!" diras ambaŭ.

La aero scias ĉion! Ĝi estas ĉirkaŭ ni, ĝi estas en ni, ĝi parolas pri niaj pensoj kaj agoj, kaj ĝi parolas tion pli longe ol la sonorilo malsupre en la profundo de la rivereto Odense, ĝi parolas tion en la grandan profundon de la ĉielo, tiel malproksimen, ĉiam kaj eterne, ĝis eksonas la sonoriloj de la ĉiela regno: ting-tang, ting-tang!

Malbona princo

(Legendo)

\ Malbona princo (Legendo) \ el "FABELOJ" \ verkita de H.C.Andersen \ tradukita de L.L.Zamenhof \ registro: 1992-09-20 \

Estis iam malbona kaj malhumila princo, kies ĉiuj pensoj estis direktitaj nur al tio, ke li akiru ĉiujn landojn de la mondo kaj ke lia nomo estu timegata. Kun fajro kaj glavo li iris tra la mondo; liaj soldatoj piedpremadis la grenon sur la kampo kaj forbruligadis la domojn de la vilaĝanoj, tiel ke la ruĝa flamo konsumadis la foliojn de la arboj kaj la fruktoj karbigite pendis sur la nigrigitaj branĉoj. Ofte ia malfeliĉa patrino kaŝis sin kun sia nuda suĉinfano malantaŭ la fumantaj muroj; sed la soldatoj ne konis kompaton, ili traserĉis ĉiujn angulojn, kaj kiam ili ŝin trovis kun ŝia infano, tiam ilia diabla ĝojo vere komenciĝis. Malbonaj spiritoj ne povus esti pli malbonaj gastoj. Sed la princo opiniis, ke tute ne povas esti alie. Kun ĉiu tago kreskis lia potenco, lian nomon ĉiuj timis, kaj feliĉo akompanis ĉiujn liajn entreprenojn. El la militakiritaj urboj li fortrenis kun si oron kaj grandajn trezorojn; en lia reĝurbo kolektiĝis tia riĉeco, kian oni nenie povus trovi. Li konstruigis belegajn palacojn, preĝejojn kaj arkadojn, kaj ĉiu, kiu vidis tiujn belegajn konstruaĵojn, ekkriis: "Kia granda princo!" Ili ne pensis pri la mizero, kiun li venigis sur la aliajn landojn, ili ne aŭdis la ĝemojn kaj plorkriojn, kiuj sonis el la forbruligitaj urboj.

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «Fabeloj»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «Fabeloj» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «Fabeloj»

Обсуждение, отзывы о книге «Fabeloj» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x