Johan Valano - Ĉu ni kunvenis vane?
Здесь есть возможность читать онлайн «Johan Valano - Ĉu ni kunvenis vane?» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Город: Antverpeno, Год выпуска: 1982, ISBN: 1982, Издательство: TK/Stafeto, Жанр: Полицейский детектив, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.
- Название:Ĉu ni kunvenis vane?
- Автор:
- Издательство:TK/Stafeto
- Жанр:
- Год:1982
- Город:Antverpeno
- ISBN:90-6336-023-1
- Рейтинг книги:3 / 5. Голосов: 1
-
Избранное:Добавить в избранное
- Отзывы:
-
Ваша оценка:
- 60
- 1
- 2
- 3
- 4
- 5
Ĉu ni kunvenis vane?: краткое содержание, описание и аннотация
Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «Ĉu ni kunvenis vane?»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.
Ĉu ni kunvenis vane? — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком
Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «Ĉu ni kunvenis vane?», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.
Интервал:
Закладка:
21
La buso forlasis sian restejon inter Kazaĥstan-hotelo kaj Lenin-Palaco, trairis la urbon, pasis sub speco de provizora triumfarko portanta gigantan sloganon, aŭ bonvenalvokon — Stefano bedaŭris, ke lia onklo ne ĉeestas, por traduki al li — kaj en la kamparon ekveturis.
Al la junulo plaĉis eliri el la urbo. Tiu kamparo estis bela, verda, kaj, repensante pri la vido de sur Kok-Tjube, Stefano rememoris, ke ne sur ĉiuj flankoj la dezerto ĉirkaŭas la urbon. Ĉi tiu estis unu el la flankoj ĉu ŝparitaj de la dezertformiĝo, ĉu ege provizitaj per irigacio.
La junulo avide rigardis la pejzaĝon, kies bildoj sekvis unu la alian antaŭ liaj okuloj. Pasante preter iu vilaĝo, li mire rimarkis, ke la grandliteraj sloganoj, kiel kutime pentritaj flave sur larĝa ruĝa tolbendo, ĉi tie estas germanlingvaj. “Ne malstreĉi la fortojn dum la kolektado de fruktoj!” vokis unu. “Plenumi la decidojn de la kongreso de la komunista partio de USSR”, proklamis alia. ‘Germana kolĥozo en sovetia centra Azio! Mi neniam estus imaginta tion!’ li diris al si, penseme.
Ilia unua halto estis en la vilaĝo Tonkeris, en la distrikto de Talgar, kie ili vizitis t.n. feldŝeran kaj akuŝistan prizorgejon, etan domon kun kalkitaj blankaj muroj, meze de la vilaĝo, kie unu akuŝistino sekvas la evoluon de gravedecoj kaj kie la feldŝer — virino, kiu ricevis specialan trejniĝon kvarjaran pri medicina praktiko — zorgas pri diversaj malsanpreventaj aktivecoj kaj prenas sur sin la traktadon de kutimaj malsanoj, kiuj ne postulas la intervenon de plentrejnita kuracisto.
La triĉambra dometo estis pura kaj plaĉa, kvankam tre sobre aranĝita, kaj Stefano trovis interesa tiun konceptadon pri vilaĝa sanprizorgado. Bedaŭrinde, la parkera maniero, laŭ kiu la du vizitataj virinoj klarigis sian agadon, estis ege ĝena, kaj ne malpli la fakto, ke elirante, ĉiu ekskursanto ricevis presitan faldfolion trilingvan (la angla inkluziviĝis!) pri la ĵus vizitita ejo. Li estus preferinta rigardi vere ordinaran vilaĝan konsultejon, malpli modelan, malpli specialigitan en akcepto al eksterlandaj gastoj.
Tagmeze ili haltis en sovĥozo “Kazaĥstan”. Kontraste kun kolĥozo, kiu estas kooperativo de vilaĝanoj posedanta la grundon kaj la ekipaĵon, sovĥozo apartenas al la ŝtato. La ekskursantoj vizitis diversajn instalaĵojn kaj estis superŝutataj per lavango da statistikaj informoj, post kio oni kondukis ilin al vasta manĝosalono, kie pantagruela tagmanĝo ilin atendis. Ree kaj ree la manĝo estis interrompata de tostoj, jen per vodko, jen per vino, jen per brando, al la interpopola amikeco, al la paco kaj al la multaj noblaj celoj de la konferenco tutmonda.
Stefano troviĝis apud f-ino Martin kaj, dum vodka tosto, ĉi-lasta flustre petis lin diskrete transpreni la enhavon de ŝia glaso kaj ĝin anstataŭigi per akvo. Dank’ al la lerta maniero, laŭ kiu Stefano plenumis tiun taskon, ŝia sovetia najbaro, kiu ŝian glason konstante replenigis, ne rimarkis la interŝanĝon. F-ino Martin direktis al Stefano rigardon kun eterna dankemo.
La konversacio papiliis de unu temo al alia.
“Ĉu vi vizitis la cirkon?” demandis unu el la sovĥozaj gastigantoj.
“Kompreneble”, unuvoĉe diris Marta Martin kaj Stefano.
La delegito de Komoroj konfesis preskaŭ honte, ke li ne iris. Tion li sentis des pli embarasa, ĉar, estante islamano, li rifuzis trinki alkoholaĵon. Ne estas agrable percepti sin malbona gasto.
“Vi nepre devas iri”, “Estas tre interese”, ĉiuj ĉirkaŭuloj entuziasme konsilis.
“Ĉu estas io, ho ne plaĉis al vi?” demandis unu el la sovĥozanoj.
“Nenio”, diris Stefano, sed Marta Martin, kun kunstreĉitaj lipoj prononcis:
“Mi tute ne ŝatis tiujn longajn versdeklamojn, per infaneca tono, kiuj prezentiĝis de tempo al tempo.”
“Mi forgesis pri tiuj”, la junulo sin korektis. “Efektive, ankaŭ al mi tio ne plaĉis, sed mi pensis, ke nur pro tio, ke mi ne komprenas la lingvon.”
“Eĉ komprenante la lingvon mi ilin malŝatis”, intervenis angla interpretistino, kiu sidis apud la komora delegito. “Estis nur fanfaronaj naivrimaj retorikaĵoj pri la beleco kaj boneco de Kazaĥstano kaj de Sovet-Unio. Mi estus preferinta muzikon.”
Stefano opiniis, ke ŝi ne estas tre ĝentila.
“Nu, nu, estas tradicio de niaj spektaĵoj”, la sovĥozano klarigis. “Ni eble havas alian komprenon pri poezio ol vi okcidentanoj, kaj ankaŭ pri deklamado. Sed diru, kio al vi plej plaĉis?”
“Mi hezitas inter la klaŭnoj kaj la ĉevalrajdado”, Stefano respondis. “La maniero, laŭ kiu tiuj kazaĥoj sentas sin hejme sur galopantaj ĉevaloj, kaj faras ion ajn, vere ion ajn sur ili, estas eksterordinara.”
“Prave”, la sovetiano diris. “Ili estas tre impresaj. Sed ankaŭ la klaŭnoj plaĉis al vi, ĉu ne?”
“Ege”, Stefano jesis.
Marta Martin interdiris:
“Kio plej plaĉis al mi estis tiu ero, kun unu el la klaŭnoj klaŭnanta sur galopanta ĉevalo. Li havis la lertecon de la kazaĥoj, kiun vi ĵus menciis, sed ankaŭ la humuron de klaŭno.”
“Tiun programeron mi bedaŭrinde ne vidis”, diris Stefano. “La klaŭno estis malsana, kiam mi spektis la cirkon, kaj neniu kapablis anstataŭi lin. Sed mi efektive aŭdis, ke ĝi estis perfekta.”
“Ankaŭ mi bedaŭrinde ĉeestis la cirkon, kiam tiu junulo malsanis”, muzikvoĉis la angla interpretistino. “Tre domaĝe, ĉar ĉiuj ege laŭdis tiun programeron.”
“Jes, vere estis domaĝe, li estas mirinda”, la sovetiano diris. “Mi tion des pli bone scias, ĉar li naskiĝis ĉi tie, sur la teritorio de ĉi tiu sovĥozo. Li vizitadis la lernejon en ĉi tiu preciza loko. Kaj mi fieras aŭdi, ke spontane vi elektis ties eron la plej bona. Sed kial vi ne manĝas iom da vinberoj, provu ilin, ili ne havas kernetojn.”
“Ege bongustaj”, komplimentis la delegito el la Komoraj Insuloj, feliĉa fine trovi ion por laŭdi.
“Viaj pomoj estas paradizaj”, Marta Martin diris. “Oni ne povas rezisti la tenton.”
“Ĉi tiu estas la lando de la pomoj”, fieris la kazaĥo.
“Belega lando!” entuziasmis la sekretariino.
“Sed kial oni ne povas ĝin viziti?” la angla interpretistino demandis. Ŝajnis, ke plaĉas al ŝi agresi la gastigantojn. “Antaŭ kelkaj tagoj, mi estis kun kolegoj kaj kamaradoj, kaj ni petis taksion nin konduki al iu vilaĝo, por iom vidi, kiel homoj vivas, kaj eventuale vespermanĝi tie. Li komence rifuzis, dirante, ke estus multe pli interese veturi al tiu turista loko, kie oni glitŝuas. Sed turistaj aranĝoj tute ne interesas nin. Ni insistis kaj insistis. Finfine li akceptis, ke ni eniru la taksion, kaj diris, ke li kondukos nin al vilaĝo. Sed ĉu vi scias, kien ni fine trafis?”
“Ne”, unuvoĉis la aliaj, dum Stefano rigardis la videble embarasitan vizaĝon de la sovĥozano.
“Al tiu sama glitkurejo, kien ni diris, ke ni ne volas iri. Tiam ni furiozis, diris, ke ni plendos al la aŭtoritatoj pri lia trompo, ke ni volas iri al iu ajn vilaĝo ekster la urbo — ni ja sciis, ke estas ne nur dezerto ĉi tie — sed li simple plu ridis kaj diris: ‘Nu, bone, plendu al la aŭtoritatoj!’ Tiam ni petis lin reveturigi nin urben. Alvenante, ni rifuzis pagi. Ni furiozis. Kia disputo! Ĉu vi konas tiun Lolitan Fuentes? Ŝi estis kun ni. Dio mia! Kian skandalon ŝi faris! Kiam tiu estas malkontenta, oni aŭdas ŝin, mi garantias al vi. Ŝi kriis angle, kaj la taksiisto ne komprenis, kaj mi provis interpreti por li, kaj personoj komencis ariĝi. Tiam la taksiisto petis nin subskribi paperon klarigantan, ke ni petis lin iri al vilaĝo, ke li malkonsentis, kondukis nin sur la monton, kie estas tiu glitŝuejo, kaj ke ni ne akceptis pagi lin. Kiam tiu atesto estis subskribita, li foriris tute kontenta, dum Lolita plu piedbatis la grundon kriante: ‘Li ne eskapos el la puno. Mi havas protektojn en la plej altaj sferoj sovetiaj. Oni neniam iras kontraŭ mia volo sen esti punata…’ kaj similajn sensencaĵojn, kiuj vere hontigis nin rilate al la personoj pasantaj preter ni kun moka rigardado.”
Читать дальшеИнтервал:
Закладка:
Похожие книги на «Ĉu ni kunvenis vane?»
Представляем Вашему вниманию похожие книги на «Ĉu ni kunvenis vane?» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.
Обсуждение, отзывы о книге «Ĉu ni kunvenis vane?» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.