Johan Valano - Ĉu ni kunvenis vane?

Здесь есть возможность читать онлайн «Johan Valano - Ĉu ni kunvenis vane?» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Город: Antverpeno, Год выпуска: 1982, ISBN: 1982, Издательство: TK/Stafeto, Жанр: Полицейский детектив, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

Ĉu ni kunvenis vane?: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «Ĉu ni kunvenis vane?»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Ĉu ni kunvenis vane? — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «Ĉu ni kunvenis vane?», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

*

“Kaj kiel vi taksas la tutan aferon?” Jano demandis.

Dum longa senvorta minuto, Ĝoja mense konsideris la diversajn elementojn.

“Mia unua impreso estis, ke li parolas sincere.”

“Sed vi havis duan impreson, ĉu?”

“Jes. Mi ŝanceliĝas de unu al la alia. Mi diras al mi: Se li estas sincera, kia terura situacio! Kaj tiaj situacioj ekzistas en la vivo, ĉu ne? Aliflanke, mi rebatas: Se li estas kulpa pri la defraŭdoj, kaj eble ankaŭ pri la murdo, kia bona maniero prezenti sian defendon! Li estis advokato siatempe, kaj lia pledo estis perfekta, kun la ĝustaj momentoj de emocio, la esprimo de amareco, kaj la racia konstruo de la tuto… Kiel scii la veron?”

“Ĉu tiu turko troviĝas ĉi tie? Estus interese aŭdi lian version de la faktoj.”

“Li absolute ne aludis al ties ebla ĉeesto. Li eĉ ne diris la nomon, kaj kompreneble mi ne povis demandi.”

“Enketante surloke, necese ni solvos la dilemon. Ekzemple, ni certe trovos bankoficiston, kiu atestos, ĉu Romian mem aŭ iu alia prezentiĝis por malfermi la konton…”

“Jano!”

Li rigardis akre. En ŝia esprimo hororo legiĝis. Ŝi prononcis rapide:

“Jano! Mi ĵus pensis! Ĉu eblus, ke dezirante definitive ruinigi lian karieron, iu murdis Kertsch-on, certa, ke la kulpo falos sur Romian?”

“Vi scias same bone kiel mi, kiom tordita la homa menso kelkfoje montriĝas. Vi pravas. Tio estas hipotezo, kiun ni ne rajtas neglekti.” Kaj Karal zorge notis en sia notlibreto: esplori pri la turka kunlaboranto de Romian.

16

Stefano rendevuis kun Michael Wise ĉe la akceptejo de hotelo Ala-Tau. Tie troviĝis gazetvendejo, kiu disponis gazetojn en ĉiaspecaj lingvoj, sed, almenaŭ koncerne la okcidenteŭropajn, nur komunistajn: L’Humanité, L’Unità, The Daily Worker, Le Drapeau Rouge , ktp. Por sin amuzi, Stefano demandis al la vendistino, ĉu ŝi havas L’Osservatore Romano , sed ŝi sciis nur la rusan.

“Stefano! Ĉu ankaŭ vi sopiras al okcidenta…” Ĵus alvenis Michael Wise, sed nur post nekomprenebla paŭzo, dum kiu li fikse rigardis la vendatajn gazetojn kaj revuojn, li finis sian frazon, tre malrapide: “… al okcidenta gazeto ne komunista?”

“Kio okazis al vi?” demandis Stefano, sed jam Michael fingrumis en sia monujo.

“Ĉu vi havas du kopekojn?” li petis Stefanon, kiu tuj transdonis la monerojn.

“Jen”, li diris al la vendistino, prenante gazeton. Ŝi rigardis lin ekstreme intense. Stefano rimarkis, ke la gazeto estas hebreskriba.

“Mi neniam kredus, ke ni trovos ĝin ĉi tie”, la usonano diris al sia kunulo, dum ambaŭ paŝis for. Estis ja decidite, ke ili piediros urbocentren.

“Kio ĝi estas?” la nevo de Karal scivolis.

“Ekzemplero de la gazeto, kiun menciis mia mistera apudulo en la sinagogo: Birobiĝaner Ŝtern .”

“Ĉu vi kapablas legi?”

“Estas en la jida lingvo. Mi ne legas ĝin tute flue, sed mi povas preskaŭ ĉion kompreni. Miaj kvar geavoj parolis nur jide, kaj ili vivis longe, ĉu kun ni, ĉu tuj apude, en Brooklyn. Tial, kvankam mi ne vere parolas la lingvon, mi ĝin komprenas, eĉ se — se paroli sincere — mi preferus, ke ĝi estu skribata per latinaj literoj.”

“Ĉu la jida estas nur speciala maniero skribi la germanan?”

“Ne. La gramatiko estas relative malsama, ankaŭ la prononco, kaj multaj vortoj estas tute aliaj, kiuj devenas de la hebrea, aramea, latina kaj ĉefe el la rusa, pola aŭ aliaj slavaj lingvoj.”

“Kiel tio klariĝas?”

“Mi ne estas spertulo pri la afero, kvankam unu el miaj avoj estis iom fanatika pri ĝi. Se mi bone memoras liajn tedajn prelegojn, la jida komence estis la lingvo de judoj, kiuj, venante el romanidaj landoj, establiĝis ĉe la Rejnvalo ĉirkaŭ la 11-a aŭ la 12-a jarcento. Tial eĉ la germana enhavo de la lingvo estas arkaika kaj dialekta. Oni ĉiam skribis ĝin per hebreaj literoj, ĉar la judoj plejparte, almenaŭ tiuepoke, ne sciis skribi alimaniere. Cetere, tiam, en la tuta Eŭropo, nur la judaj viroj kaj la kristanaj religiuloj entute sciis skribi, krom kelkaj maloftaj esceptoj.”

“Kaj kion signifas Bibiroĝa … kiel vi diris?”

Birobiĝaner Ŝtern ?”

“Jes. Kion tio signifas?”

“Birobiĝana stelo.”

“Ne multe pli kompreneble!”

“Ĉu vi neniam aŭdis pri Birobiĝano?”

“Neniam.”

“Estas regiono en sovetia Ekstrema Oriento. Terura regiono, laŭ tio, kion mi aŭdis. Se mi ne eraras, estis ideo de Stalin por kontraŭbatali cionismon. Li pensis: la judoj volas propran landon, nu, bone, mi donos landon al ili. Li elektis tiun negastaman teron, kaj ege propagandis, por ke la judoj de Sovet-Unio iru tien establi judan komunisman paradizon. Multaj iris, el kiuj, laŭdire, multaj ne pro propra decido. Mi tute ne scias, kiom da ili ankoraŭ restas tie. Fakte, mi eĉ ne imagis, ke ekzistas sufiĉa jidlingva komunumo, por ke oni presu ĉi tian gazeton. Kiam mia apudulo sinagoga menciis la nomon, mi apenaŭ kredis miajn orelojn. Sed la plej granda surprizo estis trovi ĝin ĉi tie.”

“Eble ili ne havas ĝin konstante.”

“Efektive. Mi ne mirus, se tio estus organizita pro la internacia konferenco, por ke okcidentanoj ne povu plendi, ke ĉiu signo pri juda kaj jida kulturo malaperis.”

“Pri kio parolas tiu gazeto? Ĉu vi povas diri?”

“Mi legu al vi la titolojn, tio donos ideon. Jen: Pli rapide prizorgi la transporton de la terpomoj, Averto de la Nadeĵdina soveto de l’ Birobiĝana ‘rajon’ , t.e. distrikto, aŭ io simila; Estu salutata, lernejo , tio ŝajnas esti pri la fino de la ferioj; Kunsido de la Prezidantaro de la Supera Soveto de USSR; Survoje al teknika progreso; Progresa brigado de traktorprizorgantoj… Ne tre interese. Ŝajnas, ke eĉ ne estas unu internacia novaĵo, nur lokaj aferoj. Kompreneble, ĉiu leganto de ĉi tiu legas pri aliaj eventoj en la grandaj sovetaj taggazetoj, kiel Pravda kaj Izvestija .”

“Ĉu vi komprenas, kial via kunulo en la sinagogo menciis tiun gazeton?”

“Mi opinias, ke jes. Li ja menciis ‘specialan numeron’. Sed ĉefe mi komprenas pro la enhavo de la filakterioj.”

Stefano haltis subite, mirigita.

“Ĉu vi rigardis, kio estas en ili? Ĉu vi scias?”

“Kompreneble, mi estis scivolema, kaj tuj rigardis…”

“Kial vi ne diris antaŭe?” Stefano preskaŭ koleris.

“Ĉar ni estis interrompitaj, kaj en tiu publika loko…”

“Kia senpeziĝo! La internaciaj policanoj estis tre ĝenataj de la fakto, ke ili nenion komprenas, kaj ili tamen ne volis transdoni al la sovetiaj kolegoj. Pri kio temas?”

“Estas kodo. Estas la klarigoj por deĉifri tekstojn en kodo bazita sur la hebrea Biblio.”

“Efektive, ĉio fariĝas klara nun. Iu grava teksto troviĝas en speciala numero de Bibiĝana Stelo , kodita, kaj la maniero kompreni la kodon alvenis laŭ alia vojo en la filakterioj. Sendube unu el la anoj de la konspiro, kio ajn ĝi estas, havas eblecon uzi presejon kun hebreaj tipoj kaj li presis la hebrekodan mesaĝon tiamaniere, ke ĝi aspektas kiel ordinara gazeto jidlingva. Se oni enmetis tian koditan paĝon en ĉi tian gazeton, estas vere preskaŭ neniu ŝanco, ke iu suspektu ion ajn!”

“Vi pravas. Mi supozas, ke malmultaj sovetaj civitanoj kapablas legi tiujn literojn… Almenaŭ inter la nejudaj, kaj judoj trafante tion — kio ankaŭ estas tre malprobabla, se ekzistas nur unu ekzemplero — verŝajne ne perfidus. Estas ne malbona ideo.”

“Kaj por eviti, ke iu komprenu pri la afero, ili sendis la du erojn aparte: iu, pri kiu ni scias nenion, alportis Bibi…ĝaĝa… nu, la gazeton enhavantan la mesaĝon al la celita instanco aŭ persono, kaj la kodon transportis iu alia, via flustrema kunpreĝanto.”

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «Ĉu ni kunvenis vane?»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «Ĉu ni kunvenis vane?» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «Ĉu ni kunvenis vane?»

Обсуждение, отзывы о книге «Ĉu ni kunvenis vane?» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x