Arthur Doyle - La ĉashundo de la Baskerviloj
Здесь есть возможность читать онлайн «Arthur Doyle - La ĉashundo de la Baskerviloj» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Классический детектив, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.
- Название:La ĉashundo de la Baskerviloj
- Автор:
- Жанр:
- Год:неизвестен
- ISBN:нет данных
- Рейтинг книги:5 / 5. Голосов: 1
-
Избранное:Добавить в избранное
- Отзывы:
-
Ваша оценка:
- 100
- 1
- 2
- 3
- 4
- 5
La ĉashundo de la Baskerviloj: краткое содержание, описание и аннотация
Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La ĉashundo de la Baskerviloj»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.
La ĉashundo de la Baskerviloj — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком
Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La ĉashundo de la Baskerviloj», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.
Интервал:
Закладка:
Kaj nun mi venas rapide al la fino de tiu ĉi eksterordinara rakonto, en kiu mi provis partoprenigi la leganton en tiuj malhelaj timoj kaj svagaj konjektoj, kiuj nubigis niajn vivojn tiel longe, kaj finiĝis laŭ tiom trista maniero. Matene post la morto de la ĉashundo, la nebulo leviĝis kaj nin gvidis sinjorino Stepeltono al la loko, kie ili trovis vojon trans la marĉon. Helpis nin kompreni la hororon de la vivo de tiu virino, kiam ni vidis la entuziasmon kaj ĝojon, kiuj ebligis al ni spuri ŝian edzon. Ni lasis ŝin staranta sur la mallarĝa duoninsulo da firma torfeca grundo, kiu malaperis sur la vastan marĉon. Ekde ties ekstremo vergetoj plantitaj ie-tie indikis kie la pado zigzagis de tufo al tufo da junkoj inter tiuj verdŝaŭmaj putoj kaj fiaj ŝlimejoj, kiuj baris eniron al la fremdulo. Putraj kanoj kaj sukaj ŝlimaj akvoplantaĵoj dissendis fetoron de kadukeco kaj pezan miasman vaporon al niaj vizaĝoj, dum mispaŝo pli ol unufoje plonĝigis nin femuralte en la malhelan tremegan marĉon, kiu skuiĝis tra metroj en molaj ondiĝetoj ĉirkaŭ niaj piedoj. Ĝiaj kroĉemaj ekkaptoj palpis niajn kalkanumojn, dum ni marŝis, kaj kiam ni sinketis en ĝin, tio similis iun malican manon trenanta nin suben al tiuj obscenaj fundoj, tiel sombra kaj celkonscia estis la kroĉo per kiu ĝi tenis nin. Nur unufoje ni vidis signon, ke iu laŭiris tiun danĝerplenan vojon antaŭ ol ni. El mezo de kotonherba tufo kiu subtenis ĝin el la ŝlimo elstaris iu malhela objekto. Holmso sinkis ĝistalie kiam li paŝis de sur la pado por preni ĝin, kaj se ni ne estus tie por eltiri lin, li neniam denove povus meti piedon sur firman grundon. Li tenis en la aero malnovan nigran boton. “Meyers, Toronto”, — estis presita sur la interna ledo.
— Tio valoras kotbaniĝon, — li diris. — Ĝi estas la mankinta boto de kavaliro Henriko.
— Ĵetita tien de Stepeltono dum la fuĝo.
— Ekzakte. Li retenis ĝin en sia mano, uzinte ĝin por stimuli la ĉashundon spuri lin. Li fuĝis, kiam li sciis, ke la ludo estis finita, ankoraŭ kroĉante ĝin. Kaj li forĵetis ĝin je tiu punkto de la fuĝo. Ni scias almenaŭ, ke li sekure venis ĝis ĉi tie.
Sed pli ol tiom ni estis destinitaj neniam ekscii, kvankam multon ni povis konjekti. Neniel eblis trovi spurojn en la marĉo, ĉar la leviĝanta koto rapide tralikiĝis al ili, sed kiam ni fine atingis pli firman terenon preter la marĉejo, ni ĉiuj avide serĉis ilin. Sed neniu eĉ plej eta postsigno de ili vidiĝis al niaj okuloj. Se la tero rakontis la veron, do Stepeltono neniam atingis tiun rifuĝan insulon, al kiu li baraktis tra la nebulo en tiu lasta nokto. Ie en la kerno de la granda Grimpena Marĉo, sube en la fia ŝlimo de la granda marĉejo, kiu ensuĉis lin, tiu malvarma kaj kruelkora viro estas por ĉiam entombigita.
Multajn postsignojn de li ni trovis en la marĉoĉirkaŭita insulo, kie li kaŝis sian sovaĝan aliancanon. Grandega pelrado kaj ŝakto duonplena je ruboj signis la situon de forlasita minejo. Apude estis la diseriĝantaj restaĵoj de dometoj de la ministoj, forpelitaj sendube de la fia fetoro de la ĉirkaŭa marĉo. En unu el ili krampo kaj ĉeno, kun iom da morditaj ostoj, montris kiel la besto estis enfermita. Skeleto kaj volvaĵo da brunaj haroj algluiĝintaj al ĝi kuŝis inter la rubaĵo.
— Hundo! — diris Holmso. — Al kukolo, kurbharara spanielo. Kompatinda Mortimero neniam plu revidos sian dorlotbeston. Nu, verŝajne, tiu ĉi loko ne enhavas sekreton, kiun ni ankoraŭ ne sondis. Li povis kaŝi sian ĉashundon, sed li ne povis silentigi ĝian voĉon, kaj el ĉi tie venis tiu bojado, kiu eĉ en la taglumo ne estis plezure aŭdata. Krizokaze li povis teni la ĉashundon en la kabano ĉe Meripito, sed tio ĉiam estis riskoplena, kaj nur dum la zenita tago, kiun li supozis la lasta por siaj klopodoj, li aŭdacis tion fari. Tiu gluaĵo en la ladskatolo estas sendube la luma miksaĵo, per kiu la bruto estis farbita. Ĝin sugestis, kompreneble, la historio de la familia inferhundo, kaj deziro morttimigi la maljunan kavaliron Karlo. Ne estas mirinde, ke la kompatinda bagnula fripono fuĝis kaj kriĉis, ĝuste kiel faris nia amiko, kaj kiel ni mem eble farus, kiam li vidis tian kreaĵon saltanta tra la mallumo de la erikejo kaj lin spuranta. Ĝi estis ruza rimedo, ĉar, aldone al la ebleco peli viktimon al la morto, kiu kamparano riskus enketi tro obstine pri tia kreaĵo, se li ekvidus ĝin, kiel multaj vidis, sur la erikejo? Mi diris en Londono, Vatsono, kaj mi rediras tion nun, ke neniam ĝis nun ni kunlaboris persekuti homon pli danĝeran ol tiu, kiu kuŝas tie, — li gestis per sia longa brako al la enorma makulita etendaĵo da verdŝmirita marĉo etendiĝanta for ĝis ĝi mergiĝis kun la ruĝetaj deklivoj de la erikejo.
Ĉapitro 15
RETRORIGARDO
Estis fine de novembro. Holmso kaj mi sidis dum malvarma kaj nebuloza vespero ambaŭflanke de flamanta fajro en nia salono en Bakerstrato. Post la tragedia konkludo de nia vizito al Devono lin okupis du gravegaj aferoj, en la unua el kiuj li vidigis la abomenan konduton de kolonelo Apvudo lige al la fama ludkarta skandalo en la klubo Nonpareil, dum en la dua li defendis la malbonŝancan sinjorinon Montpensiero kontraŭ murdakuzo, kiu minacis ŝin lige al la morto de ŝia duonfilino fraŭlino Karero, la juna damo kiu, oni certe memoras, estis trovita post ses monatoj viva kaj edziniĝinta en Novjorko. Mia amiko havis bonegan animstaton pro la sukceso, kiu rezultis el sinsekvo de malfacilaj kaj gravaj esploroj, tiel ke mi povis persvadi lin diskuti la detalojn de la Baskervila mistero. Mi atendis pacience la okazon, ĉar mi sciis, ke li neniam volus permesi imbrikiĝon [9] Imbriki. (A overlap) Parte koincidi; etendiĝi trans la randon de io kaj parte surkuŝi. (“Ludkarte imbrikiĝas miaj tagoj”. — Auld.)
de esploroj, kaj ke lia klarvida kaj logika menso rifuzis fortreniĝi de la aktuala laboro por konsideri memorojn el la pasinteco. Kavaliro Henriko kaj doktoro Mortimero tamen estis en Londono, survoje al tiu longa vojaĝo, kiu estis rekomendita por la refortigo de liaj frakasitaj nervoj. Ili vizitis nin je tiu sama posttagmezo, do estis nature, ke la temo prezentu sin por diskutado.
— La tuta irado de la okazaĵoj, — diris Holmso, — el la vidpunkto de tiu viro, kiu nomis sin Stepeltono, estis simpla kaj rekta, kvankam al ni, kiuj komence ne havis eblecon scii la motivojn de lia agado kaj povis nur ekkoni parton el la faktoj, ĉio aperis ege komplika. Mi jam havis avantaĝon de du konversacioj kun sinjorino Stepeltono, kaj la kazo estas nun tiel komplete ordigita, ke mi ne scias pri io, kio restas sekreta antaŭ ni. Vi trovos kelkajn notojn pri la afero en la rubriko B en mia indeksita listo de kazoj.
— Eble vi bonvolos doni al mi skizon pri la sinsekvo de la okazaĵoj laŭ via memoro?
— Volonte, kvankam mi ne povas garantii portadon de ĉiuj faktoj en mia menso. Intensa mensa koncentriĝo kurioze emas forviŝi ĉion pasintan. Advokato kiu konas intime sian proceson kaj kapablas disputi kun fakulo pri ties fako, konstatas, ke unu-du semajnoj en la kortumoj denove forpelos tion el lia kapo. Tiel ĉiu el miaj kazoj anstataŭas la pasintan, kaj fraŭlino Karero nebuligis mian rememoron pri Baskervila Halo. Morgaŭ alia problemeto eble estos submetita al mia atento, kiu siavice forpuŝos la belan francinon kaj la misfaman Apvudon. Kiom koncernas la kazon de la ĉashundo, tamen mi rakontos al vi laŭeble precize la sinsekvon de la eventoj, kaj vi sugestos ion, kion mi eble forgesis.
Miaj esploroj pruvas tute sendispute, ke la familia portreto ne mensogis, kaj ke tiu ulo ja estis Baskervilo. Li estis filo de Roĝero Baskervilo, la pli juna filo de kavaliro Karlo, kiu fuĝis misreputacie al Sudameriko, kie oni diris, ke li mortis needziĝinte. Tamen li efektive edziĝis kaj generis unu filon, tiun ĉi friponon, kies reala nomo samas kiel la patra nomo. Li edzinigis Berilan Garcia, belulino el Kostariko, kaj ŝtelinte konsiderindan sumon de publika nomo, li ŝanĝis sian nomon al Vandeluro kaj fuĝis al Anglujo, kie li starigis lernejon en orienta Jorkŝiro. Lia kialo por provi tiun okupiĝon estis, ke li konatiĝis kun ftiza instruisto dum la vojaĝo hejmen, kaj ke li uzis la kapablecon de tiu homo por sukcesigi la entreprenon. Frazero, la instruisto, tamen mortis, kaj la lernejo, kiu komenciĝis bone, sinkis de misreputacio ĝis misfamo. La Vandeluroj trovis konvene ŝanĝi sian nomon al Stepeltono, kaj li kunportis la restaĵon de sia havaĵo, siajn planojn por la estonteco, kaj sian ŝaton de entomologio al suda Anglujo. Mi eksciis ĉe la Brita Muzeo, ke li estis agnoskita spertulo pri la temo, kaj ke la nomo Vandeluro estis permanente donita al iu tineo, kiun li, dum siaj Jorkŝiraj tagoj, la unua priskribis.
Читать дальшеИнтервал:
Закладка:
Похожие книги на «La ĉashundo de la Baskerviloj»
Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La ĉashundo de la Baskerviloj» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.
Обсуждение, отзывы о книге «La ĉashundo de la Baskerviloj» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.