Agatha Christie - Murdo en la Orienta ekspreso
Здесь есть возможность читать онлайн «Agatha Christie - Murdo en la Orienta ekspreso» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Классический детектив, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.
- Название:Murdo en la Orienta ekspreso
- Автор:
- Жанр:
- Год:неизвестен
- ISBN:нет данных
- Рейтинг книги:4 / 5. Голосов: 1
-
Избранное:Добавить в избранное
- Отзывы:
-
Ваша оценка:
- 80
- 1
- 2
- 3
- 4
- 5
Murdo en la Orienta ekspreso: краткое содержание, описание и аннотация
Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «Murdo en la Orienta ekspreso»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.
Murdo en la Orienta ekspreso — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком
Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «Murdo en la Orienta ekspreso», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.
Интервал:
Закладка:
“Tio estas vera,” ŝi diris. “Mi havas nenian forton en ĉi tiuj. Mi ne scias, ĉu mi estas malĝoja aŭ ĝoja.”
Tiam ŝi abrupte turnis sin al la kupeo, kie la servistino repakas la valizojn.
La princino mallongigis la pardonpetojn de S-ro Bouc. “Ne necesas, ke vi pardonpetu, sinjoro,” ŝi diris. “Murdo okazis. Oni devas plenumi certajn devojn. Jen ĉio.”
“Vi estas tre afabla, sinjorino.”
Ŝi iomete klinis la kapon kiam ili foriris. La pordoj de la du apudaj kupeoj estis fermitaj. S-ro Bouc paŭzis kaj gratis la kapon.
“Diablo!” li diris. “Ĉi tio povas esti ĝena. Ili havas diplomatajn pasportojn. Ilia pakaĵaro estas libera de ĉiu devo.”
“De dogana ekzamenado, jes. Sed murdo estas alia afero.”
“Mi scias tion. Malgraŭ tio – ni ne deziras vidi komplikaĵojn.”
“Ne ĝenu vin, mia amiko. La grafo kaj grafino estos komplezemaj. Pensu kiel afabla Princino Dragomiroff estis pri la afero.”
“Ŝi estas vere sinjoreca. Ĉi tiuj du estas ankaŭ de la sama socia rango, sed la grafo ŝajnis al mi havi iom ferocan sintenon. Li ne estis kontenta kiam vi insistis pri la neceso fari demandojn al lia edzino. Kaj la nuna afero pliĉagrenigos lin. Ni ellasu ilin. Ĉio konsiderita, ili ne povas esti koncernataj. Kial mi fabriku ĝenaĵon por mi?”
“Mi ne konsentas kun vi,” diris Poirot. “Mi estas certa, ke Grafo Andrenyi estos komplezema. Ĉiuokaze, ni faru la provon.”
Kaj, antaŭ ol S-ro Bouc povis respondi, li frapis ĉe la pordo de n-ro 13. Voĉo el interne alvokis, “Envenu.”
La grafo sidis en la angulo apud la pordo legante ĵurnalon. La grafino kuŝsidis en la kontraŭa angulo apud la fenestro. Estis kuseno malantaŭ ŝia kapo, kaj ŝi ŝajnis esti dorminta.
“Pardonon, sinjoro grafo,” komencis Poirot. “Pardonu la entrudiĝon. Ni nun traserĉas ĉiujn pakaĵojn en la trajno. Ĝenerale, ĝi estas nura formalaĵo, sed necesas ke ni faru ĝin. S-ro Bouc sugestas, ke ĉar vi havas diplomatan pasporton, vi povas prave diri, ke vi ne bezonas submetiĝi je tia serĉado.”
La grafo pensis dum momento.
“Mi dankas vin,” li diris. “Sed mi pensas ke mi ne ŝatus escepton nur por mi. Mi preferus, ke oni ekzamenu niajn pakaĵojn same kiel tiujn de la aliaj pasaĝeroj.”
Li turnis sin al sia edzino.
“Vi ne kontraŭstaras tion, mi esperas, Elena?”
“Tute ne,” diris la grafino senhezite.
Rapida kaj iom indiferenta traserĉo sekvis. Poirot ŝajnis provi kaŝi sian embarason per multaj sencelaj diroj, kiel:
“Jen tute malseka etikedo sur via kofro, sinjorino,” kiam li mallevis bluan keston kun parafo kaj kroneto sur ĝi.
La grafino ne respondis. Efektive, ŝi ŝajnis esti tedita de la tuta afero, restante en la angulo, rigardante el la fenestro dum la viroj traserĉis ŝian pakaĵaron en la apuda kupeo.
Poirot finis sian serĉon malfermante la etan ŝrankon super la lavujo, kaj rigardante ĝian enhavon – spongo, vizaĝ-kremo, pudro, kaj boteleto kun la indiko “trionalo”. [5] Trionalo – medikamento por dormigi personon
Tiam, post ĝentilaj diroj ambaŭflanke, la serĉantoj foriris. La kupeo de S-ino Hubbard, tiu de la murdito, kaj tiu de Poirot sekvis, kaj ili alvenis al la dua-klasaj kupeoj. La unua, n-roj 10, 11, estis okupata de Mary Debenham, kiu legis libron, kaj Greta Ohlsson, kiu dormis sed vekiĝis kiam ili eniris.
Poirot rediris sian formulon. La svedino ŝajnis esti maltrankviligita, Mary Debenham indiferenta. Poirot parolis al la svedino.
“Se vi permesos, fraŭlino, ni unue ekzamenos vian pakaĵon, kaj eble vi estos tiel afabla kiel eltrovi la staton de la usonanino. Ni metis ŝin en kupeo en la apuda vagono, sed ŝi estas ankoraŭ malsana pro sia eltrovo. Mi sendis kafon al ŝi, sed mi opinias ke ŝi estas tia tipo, kia bezonas iun al kiu paroli.”
La bonulino estis kunsentema. Ŝi tuj iros. Devus esti terura frapo al ŝiaj nervoj, kaj la kompatindulino estis jam malsana pro la vojaĝo kaj forlaso de sia filino. Certe, ŝi tuj iros – ŝia kofro ne estis ŝlosita – kaj ŝi prenos kun ŝi salamoniakon.
Ŝi forbruiris. Oni rapide ekzamenis ŝiajn posedaĵojn, kiuj estis malmultaj. Ŝi evidente ankoraŭ ne rimarkis la mankantajn fadenojn en la ĉapelujo.
F-ino Debenham estis formetinta sian libron. Ŝi rigardis Poirot. Ŝi transdonis siajn ŝlosilojn post lia peto. Tiam, dum li mallevis kofron kaj malfermis ĝin, ŝi diris: “Kial vi forsendis ŝin, S-ro Poirot?”
“Mi, fraŭlino? Nu, por helpi al la usonanino.”
“Bonega preteksto – sed tamen preteksto.”
“Mi ne komprenas vin, fraŭlino.”
“Mi pensas, ke vi tre bone komprenas min.”
Ŝi ridetis. “Vi volis, ke mi estu sola. Ĉu ne?”
“Vi metas vortojn en mian buŝon, fraŭlino.”
“Kaj ideojn en vian kapon? Ne, mi pensas, ke ne. La ideoj estas jam tie. Mi pravas, ĉu ne?”
“Fraŭlino, ni havas proverbon…”
“ Qui s’excuse s’accuse ; ĉu tion vi intencis diri? Vi devas allasi al mi iom da observado kaj prudento. Ial eniris vian kapon la ideo, ke mi scias iom pri ĉi tiu afero – ĉi tiu murdo de viro, kiun mi neniam antaŭe vidis.”
“Vi imagas aferojn, fraŭlino.”
“Ne, mi tute ne imagas aferojn. Sed ŝajnas al mi, ke oni perdas multe da tempo ne parolante la veron – per ĉirkaŭvagado anstataŭ tuja alveno ĉe la punkto.”
“Kaj vi ne ŝatas la perdon de tempo. Ne, vi preferas veni rekte al la punkto. Vi preferas la rektan metodon. Eh bien , mi uzos la rektan metodon. Mi demandos al vi la signifon de certaj vortoj, kiujn mi aŭdis dum la vojaĝo de Sirio. Mi eliris la trajnon por fari kion la angloj nomas ‘streĉi la krurojn’ ĉe la stacidomo Konya. Via voĉo kaj tiu de la kolonelo atingis min. Vi diris al li ‘ Ne nun. Kiam ĝi estos finita. Kiam ĝi estos finita – tiam… ’ Kion vi volis diri per tiuj vortoj, fraŭlino?”
Ŝi diris tre mallaŭte: “Ĉu vi opinias, ke ili signifis – murdon?”
“Estas mi, kiu faras la demandon al vi, fraŭlino.”
Ŝi ĝemspiris – dum momento perdiĝis en pensoj. Tiam ŝi diris: “Tiuj vortoj havis signifon, sed signifon kion mi ne povas doni al vi. Mi povas nur doni al vi mian honorvorton, ke mi neniam vidis tiun viron Ratchett antaŭ ol mi vidis lin en ĉi tiu trajno.”
“Kaj – vi rifuzas klarigi tiujn vortojn?”
“Jes – se vi preferas tiel diri ĝin – mi rifuzas. Ili koncernis taskon, kiun mi entreprenis.”
“Tasko nun finita?”
“Kion tio signifas?”
“Ĝi estas finita, ĉu ne?”
“Kial vi pensas tion?”
“Aŭskultu, fraŭlino. Mi memorigas al vi alian okazintaĵon. Estis malfruiĝo por la trajno en la tago kiam ni devis atingi Istanbul. Vi estis tre maltrankvila, fraŭlino. Vi, tiel trankvila, tiel sinreganta. Vi perdis tiun trankvilon.”
“Mi ne deziris maltrafi la ĝustan trajnon.”
“Tion vi diris. Sed, fraŭlino, la Orienta Ekspreso forlasas Istanbul ĉiutage. Eĉ se vi maltrafus la deziritan trajnon, la malfruiĝo estus nur dudek-kvarhora.”
Por la unua fojo F-ino Debenham montris indikon pri koleriĝo. “Vi ne ŝajnas ekkompreni, ke oni povas havi amikojn atendantaj en Londono, kaj ke unu-taga malfruiĝo povas kaŭzi multan ĝenaĵon.”
“Do, tiel estas? Estas amikoj, kiuj atendas vian alvenon? Vi ne volas ĝeni ilin?”
“Kompreneble.”
”Tamen – estas strange…
“Kio estas stranga?”
“En ĉi tiu trajno ni denove havas ma1fruiĝon. La nunan fojon ĝi estas pli grava malfruiĝo, ĉar vi ne povas aŭ telegrafi al viaj amikoj, aŭ atingi ilin per la longa – la longa…”
“La longa distanco? La telefono, vi volas diri.”
“Ha, jes, la telefono – interurba telefonado.”
“Jes, kiel vi diras, estas tre ĝene ne povi atingi siajn amikojn, aŭ telegrafe aŭ telefone.”
Читать дальшеИнтервал:
Закладка:
Похожие книги на «Murdo en la Orienta ekspreso»
Представляем Вашему вниманию похожие книги на «Murdo en la Orienta ekspreso» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.
Обсуждение, отзывы о книге «Murdo en la Orienta ekspreso» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.