Arthur Doyle - La vaka domo
Здесь есть возможность читать онлайн «Arthur Doyle - La vaka domo» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Детектив, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.
- Название:La vaka domo
- Автор:
- Жанр:
- Год:неизвестен
- ISBN:нет данных
- Рейтинг книги:3 / 5. Голосов: 1
-
Избранное:Добавить в избранное
- Отзывы:
-
Ваша оценка:
- 60
- 1
- 2
- 3
- 4
- 5
La vaka domo: краткое содержание, описание и аннотация
Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La vaka domo»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.
La vaka domo — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком
Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La vaka domo», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.
Интервал:
Закладка:
Li lante foliumis la paĝojn, malantaŭen klinante sur sia seĝo kaj farante grandajn nubojn per sia cigaro.
“Mia kolketo sub litero M estas belega,” diris li. “Moriarto mem estas sufiĉe fari iun ajn literon eminenta, kaj jen Morgano la venenisto, kaj la abomeninda Meridevo, kj Mateo, kiu elfrapis mian dekstran kaninon en la staciodomo ĉe Ĉaringkruco, kaj fine jen nia amiko de la hodiaŭa nokto.”
Li transdonis la libron, kaj mi legis:
Morano, Sebastiano, kolonelo. Senofica. Antaŭe de la Bangaloraj Pioniroj. [13] Bangaloraj pioniroj – neniam ekzistas Bangaloraj pioniroj en Hindio.
Nask. Londono, 1840. Filo de kavaliro Aŭgusto Morano, KB, [14] KB [Kunulo de la Bato – angle, Companion of the Bath] – ano de la honora ordeno de la Bato fonditia en 1725. Tiel nomita pro la ceremonia purigo, kiun oni ricevis ĉe aliĝo. Kiel la Brita ministro al Persio, kavaliro Aŭgusto Morano estis kunulo de la civila, anstataŭ la milita, ordeno.
iama Brita ministro al Persio. Edukita ĉe Etono kaj Oksfordo. Kampajnis en Javakio, en Afganlando, en Ĉarasiabo (menciita en depeŝoj), en Ŝerpuro, en Kabulo. Aŭtoro de Grandaj ĉasaĵoj de la okcidenta Himalajo (1881); Tri monatoj en la ĝangalo (1884). Adreso: Duktostrato. Kluboj: La Angla-Hindia, la Tankervilo, la Bagatela kartoklubo.
Sur la marĝeno Holmso skribis per sia preciza manskribado: La dua plej danĝera ulo en Londono.
“Mirinde,” mi diris, kiam mi transdonis la volumon. “La kariero de la viro estas tio de honorinda soldato.”

“Vere,” respondis Holmso. “Ĝis certa punkto li faris bone. Li ĉiam havis ferajn nervojn, kaj oni ankoraŭ rakontas kiel li suben grimpis defluilon por kapti vunditan hommanĝan tigron. Estas iuj arboj, Vatsono, kiuj kreskas ĝis certa alteco, kaj subite evoluis iun malbelan strangaĵon. Tio ofte okazas ĉe homoj. Estas mia teorio ke la homo reprezentas en sia evoluo la tutan proceson de siaj prauloj, kaj subita turno al la bono aŭ al la malbono estas pro iu forta influo en la deveno. La homo iĝas, tiel oni dirus, la epitomo de la historio de sia familio.”
“Estas certe iom fantazia.”
“Nu, tion mi ne insistas. Kia ajn la kaŭzo, kolonelo Morano misiĝis. Sen iu ajn evidenta skandalo, li tamen ne povis resti en Hindio. Li emeritiĝis kaj revenis Londonon, kaj denove akiris malbonan reputacion. Tiutempe lin celis profesoro Moriarto, al kiu li iĝis stabestro. Moriarto libere donis monon al li, kaj uzis lin en unu-du aferoj, en kiuj vulgara krimulo ne povis entrepreni. Ĉu vi eble memoris la morton de s-ino Stevarto de Laŭdero [15] Laŭder [Lauder] urbeto en Bervikŝiro [Berwickshire], Skotlando.
en 1887? Ĉu ne? Nu, mi certas ke Morano responsis, sed oni tion ne povis pruvi. Tiom ruze estis la kolonelo kaŝita, ke eĉ kiam oni detruis la bandon de Moriarto, oni ne povis kulpigi lin. Ĉu vi memoras ke tiutempe, kiam mi vizitas viajn ĉambrojn, kiel mi fermis la ŝutrojn pro aero-pafiloj? Sendube vi opiniis min fantazia. Mi sciis precize tion, kion mi faris pro tio ke mi sciis ke ekzistas tia rimarkinda armilo, kaj ke ĝin apertenis unu el la plej lertaj pafisto en la mondo. Kiam mi estis en Svislando li sekvis nin kun Moriarto, kaj sendube li penis mortigi min sur la kornico ĉe Rajkenbako.
“Vi opiniu ke mi atenteme legis la ĵurnalojn dum mi restis en Francio, por serĉi oportunon por lin kapti. Dum li estis libera en Londono, mia vivo estas senvalora, nokte kaj tage la ombro estus super mi, kaj pli-malpli baldaŭ okazus lia oportuno. Kion do mi povus fari? Mi ne povis mortpafi lin, aŭ mi estus en la akuzitejo. Mi ne povis petegi al juĝisto. Oni ne povis interveni surbaze de tio, kio ŝajnas freneza suspekto. Do mi povis fari nenion. Sed mi observadis la kriman novaĵon, ĉar mi sciis ke pli-malpli baldaŭ, mi kaptos lin. Tiam okazis la morton de Ronaldo Adero. Fine mia oportuno prezentis sin. Al mi estis certe ke kolonelo Morano responsis. Li kaj la junulo kartoludis, li sekvis Aderon de la klubejo ĝis lia domo, li sendube mortpafis lin tra la malfermita fenesto. La kugloj sufiĉas por pendumi lin. Mi tuj alvenis. La gvatanto vidis min, kaj mi certis ke li atentigis la kolonelon. Li ne povis ne scii ke mia subita apero relatas al la krimo, kaj li estis terure alarmita. Mi certas ke li penis tuj mortigi min, kaj uzi tiun mortigan armilon. Mi donis al li bonegan celon, kaj mi sciigis la policon. Parenteze, Vatsono, vi vidu ilin en la pordokadro. Mi prenis tion, kion laŭ mi estas la plej ĝusta gvatejo, kaj mi ne povis esperi ke li mem elektus la saman lokon por ataki min. Nu, mia kara Vatsono, ĉu mi devas klarigi iun alian punkton?”
“Jes,” mi diris, “Vi ne jam klarigas la motivon de kolonelo Morano por la mortigo de la honorinda Ronaldo Adero.”
“Ha! mia kara Vatsono, nun mi devas eniri la regnon de la konjekto, kie eraru la plej logika menso. Ĉiu formu sian propran hipotezon laŭ la faktoj, kaj la via estos egale ĝusta.”
“Ĉu vi do formis konjekton.”
“Mi opinias, ke ne estas malfacile klarigi la faktojn. Laŭ la atestaĵoj kolonelo Morano kaj juna Adero kune gajnis konsiderindan sumon. Nu, Morano sendube friponis – tion mi longatempe scias. Mi kredas, ke je la mortotago Adero tion malkovris. Verŝajne li priparolis private, kaj menacis lin krom se li laŭvole rezignas de la klubo, kaj ĵuras ke li neniam plu kartoludos. Neverŝajne junulo kiel Adero tuj faras teruran skandalon kaj revelas bone konatan kaj tiom pliaĝan viron. Verŝajne li agadis kiel mi sugestas. Ekskludo de liaj kluboj ruinigus Moranon, kies vivrimedon li gajnas per trompado. Do li mortigis Aderon, kiu tiutempe klopadis kalkuli kiom da mono li devis redoni, pro tio ke li ne povis gajni pro la trompado de la partnero. Li ŝlosis la pordon tiel ke la sinjorinoj ne surprizis lin kaj insistis ke li klarigu kion li faris pri la nomoj kaj la moneroj. Ĉu mi pravas?”
“Sendube vi pravas.”
Dum la kortuma proceso oni aŭ ĝustigos aŭ ne. Dumtempe, kio ajn okazos, kolonelo Morano ne plu ĝenas min. La konata aero-pafilo de Herdero ornamos la Skotlandjaran Museon, kaj denove s-ro Ŝerloko Holmso estas libera dediĉi sian vivon ekzameni tiujn interesigajn problemojn, kiujn la kompleksa vivo de Londono tiom abunde prezentas.” [16] Por la numero de marto 1927 de la “Strand Magazine” kavaliron Arthur Conan Doyle oni petis fari liston de liaj propraj preferataj rakontoj pri Ŝerloko Holmso (ne inkludante la rakontojn de la Kazolibro pro tio, ke ĉi tiujn rakontojn oni tiutempe ne kolektis libroforme). Doyle elektis dek du, el kiuj li rangigis ĉi tiun novelon numero 6.
1
Honorinda Ronaldo Adero [the Honorourable Ronald Adair] Adero havas la ĝentilecan titolon “honorinda” ĉar li estis filo de nobelo. En la Brita sistemo pri nobeleco estas kvin rangoj [duke – duko, marquis – markizo, earl – grafo, viscount – vicgrafo, baron – barono]. La fratino de Adero [vidu sube en la novelo] ankaŭ nomiĝas honorinda – “la honorinda Hilda Adero”. Tiun titolo oni ne povas akiri per la geedziĝo. F-ino Edito Vudlio [vidu sube] ne povas iĝi “honorinda” Edito Adero per sia edziniĝo.
2
Tiutempe la aŭstraliaj kolonioj estis Viktoria, Nova Sudkimrio, Suda Aŭstralio, Okcidenta Aŭstralio kaj Kvinslando.
3
La karto-klubo Baldvina estis en Palmalo.
4
Britaj Birdoj t.e. La historio de Britaj Birdoj en du volumoj eldonitaj en 1797 kaj 1804 – aŭ la ses volumoj Historio de Britiaj birdoj verkita de Francisko O. Moriso [Frances O. Morris] eld. 1851-1857.
Читать дальшеИнтервал:
Закладка:
Похожие книги на «La vaka domo»
Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La vaka domo» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.
Обсуждение, отзывы о книге «La vaka domo» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.