Arthur Doyle - La vaka domo
Здесь есть возможность читать онлайн «Arthur Doyle - La vaka domo» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Детектив, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.
- Название:La vaka domo
- Автор:
- Жанр:
- Год:неизвестен
- ISBN:нет данных
- Рейтинг книги:3 / 5. Голосов: 1
-
Избранное:Добавить в избранное
- Отзывы:
-
Ваша оценка:
- 60
- 1
- 2
- 3
- 4
- 5
La vaka domo: краткое содержание, описание и аннотация
Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La vaka domo»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.
La vaka domo — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком
Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La vaka domo», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.
Интервал:
Закладка:
“Jes, s-ro Holmso. Mi mem traktas la aferon. Mi ĝojas ke vi estas denove en Londono, sinjoro.”
“Mi opinias ke vi deziras iomete da neoficiala helpo. Tri nesolvitajn mortigojn dum unu jaro oni devas ne permesi. Sed vi traktis la Molesean Enigmon per malpli ol via kutima… Tiel estas, vi traktis mezbone.”
Ni ĉiuj surpiediĝis. Nia kaptito anhele spiradis – du fortaj policanoj ambaŭflanke. Jam kelkaj spektantoj kolektiĝis surstrate. Holmso fermis la fenestron kaj la rulkurtenon. Lestrado eligis du kandelojn, kaj la policanoj malfermis siajn lanternojn. Fine mi povis rigardi nian kaptiton.
Li turnis tre virecan kaj tamen sinestran vizaĝon en nia direkto. La brovo de la filosofo supre kaj la makzelo de la voluptulo sube – la viro devis komenci kun grandaj kapabloj por aŭ la bono aŭ la malbono. Sed oni ne povis rigardi liajn kruelajn bluajn okulojn kun velkaj skeptikaj palpebroj, aŭ la sovaĝan agreseman nazon kaj la minacantan profunde falditan brovon kaj ne vidi la danĝerosignojn de la Naturo. Li tute ne atentis nin, sed liaj okuloj fikse rigardis la vizaĝon de Holmso per esprimo malama kaj mira. “Vi diablo!” li ree murmuris. “Vi ruza ruza diablo!”
“Ha, Kolonelo!” diris Holmso aranĝante sian ĉifitan kolumon. “Vojaĝoj finiĝas – geamantoj renkontiĝas,” [11] La malnova teatraĵo – Holmso iomete miscitis Dudeka Nokto [Twelfth Night] de Ŝekspiro, Akto II, sceno 3, lino 46 (angle) – “Vojaĝoj finiĝas, kiam amantoj renkontiĝas”.
kiel tekstas la malnova teatraĵo. Mi opinias ke mi ne havas la plezuron renkonti vin de post kiam vi favoris min per via atento dum mi kuŝis sur la kornico super la Kaskado Rajkenbako.”

La kolonelo ankoraŭ fiksrigardis mian amikon kiel trancito. “Vi ruza ruza diablo!” estis liaj solaj vortoj.
“Mi ne jam prezentas vin,” diris Holmso. “Jen, sinjoroj, estas kolonelo Sebastiano Morano, unu el la anoj de la Hindia milito de ŝia Reĝa Moŝto, kaj la plej bona pafisto pri grandaj ĉasaĵoj produktita de nia Orienta Imperio. Ĉu mi pravas, kolonelo, kiam mi diras ke vi pafkaptis pli da tigroj ol iu ajn alia?”
La feroca maljunulo diris nenion, sed ankoraŭ rigardegis mian kunulon. Pro siaj sovaĝaj okuloj kaj hirtaj lipharoj li mem mirinde aspektis kiel tigro.
“Mi miras ke tia simpla taktiko povus trompi tian lertan ŝakirion ,” [12] Ŝakirio [laŭtekste shakiri ] Hinda vorto – “ĉasisto”.
diris Holmso. “Devas esti konata al vi. Ĉu vi ne subarbe ŝnuris kapridon, kuŝis vin supere kun via pafilo kaj atendis ĝis la logaĵo allogis la tigron? Tiu ĉi vaka domo estas mia arbo, kaj vi estas mia tigro. Vi eble pretigis aliajn pafilojn okaze ke estus kelkaj tigroj, aŭ en la neprobebla kazo ke vi miscelumas. Jen,” li fingromontris ĉirkaŭe, “estas miaj pafiloj. La paralelo estas ekzakta.”
Kolonelo Morano antaŭen saltis kaj minace grumblis, sed la konstabloj malantaŭen tiris lin. La furioza mieno aspektis terure.
Mi konfesis ke vi iomete surprizis min,” diris Holmso, “mi ne anticipis ke vi mem uzus ĉi tiun vakan domon kaj la oportunan frontan fenestron. Mi jam imagis ke vi pafus de la strato, kie mia amiko Lestrado kaj liaj gajuloj atendis vin en embusko. Krom tio, okazis ĉio kiel mi esperis.”
Kolonelo Morano turnis sin al la oficiala detektivo.
“Vi aŭ havas aŭ malhavas ĝustan kaŭzon por min aresti,” diris li, “sed almenaŭ estas neniu kialo ke mi devas elteni la mokadon de ĉi tiu ulo. Se mi estas en la manoj de la leĝo, faru ĉion laŭleĝe.”
“Nu, tio estas sufiĉe ĝusta,” diris Lestrado. “Ĉu vi deziras diri nenion plu, s-ro Holmso, antaŭ ol ni foriros?”
Holmso alprenis la potencan aero-pafilon de la planko, kaj esploris la meĥanismon.

“Jen admirinda kaj unika armilo,” diris Holmso, “senbrua kaj ege potenca. Mi konis Herderon, la blindan meĥanikiston, kiu konstruis laŭ la ordono de la forpasinta profesoro Moriarto. Dum jaroj mi konscias ke ĝi ekzistas, kvankam mi neniam havis oportunon kontrol-esplori. Mi sugestas ke vi rigardu ĝin, Lestrado, kaj ankaŭ la kuglojn.”
“Vi povas certigi vin pri tio, s-ro Holmso,” diris Lestrado dum ĉiuj iris al la pordo. “Ĉu vi deziras iun alian diri?”
“Nur ke mi deziras demandi, kian krimon oni intencas imputi?”
“Kian imputon, sinjoro? Nu, kompreneble, ke li penis mortigi s-ron Ŝerlokon Holmson.”
“Nepre ne, Lestrado. Mi proponas ke mi neniel aperas en la afero. Al vi, kaj al vi sola, apertenas la krediton por la rimarkinda aresto. Jes, Lestrado, mi gratulas vin! Per via kutima miksaĵo de ruzo kaj aŭdaco, vi kaptis lin.”
“Kaptis lin! Kaptis kiun, s-ro Holmso?”
“La viro, kiun la tuta policaro vane serĉas – kolonelo Sebastiano Morano, kiu mortpafis la honorindan Ronaldon Aderon per ekspansia kuglo el aero-pafilo tra la malfermita fenestro de la duetaĝa fronta ĉambro de numero 427 Parkstrateto la 30an de la lasta monato. Tio estas la imputo, Lestrado. Nu, Vatsono, se vi povas elteni trablovon pro la rompita vitro, mi opinias ke duonhoro kun cigaroj en mia studejo provizos al vi profitdonan distraĵon.”
Niaj malnovajn ĉambrojn oni ne ŝanĝis dank’ al la kontrolo de Mikrofto Holmso kaj la tuja zorgo de s-ino Hudsono. Kiam mi eniris, mi vidis, ke malgraŭ la malkutima neteco, la malnovaj aĵoj estis ĉiuj en siaj propraj lokoj. Estis la ĥemiejo kaj la acido-malkulita ligna tablo. Tie sur breto estis vico da imponegaj kolekto-libroj kaj referencaj libroj, kiujn multaj el niaj kuncivitanoj ĝoje bruligus. La diagramoj, la violonujo kaj la piporako – eĉ la Persia pantoflo, kiu enhavas la tabakon – ĉiuj trafis miajn okulojn, kiam mi ĉirkaŭrigardis. Estis du okupantoj en la ĉambroj – s-ino Hudsono, kiu ĝojbrilis kiam ni eniris – la alia, la kuroza pupo, kiu rolis tiom grave dum la noktadventuro. Ĝi estis vakskolora modelo pri mia amiko, tiom admirinde elfarita ke ĝi estis perfekta faksimilo. Tiu staris sur malgranda tablo kaj vestiĝis per malnova tualeta robo, kiun Holmso tiel drapiris ĉirkaŭe, ke la iluzio de la strato estis perfekta.
“Ĉu vi antaŭzorgis, s-ino Hudsono?” diris Holmso.
“Mi surgenuiĝis, sinjoro, ĝuste laŭ via ordono.”
“Bonege. Vi faris ĉion bonege. Ĉu vi rimarkis kien iris la kuglo?”
“Jes ja. Mi bedaŭras ke ĝi fuŝis vian belan statuon, ĉar ĝi pasis tra la kapo kaj bategis sin kontraŭ la muro. Mi alprenis de la tapiŝo. Jen!”
Holmso montris ĝin al mi. “Mola revolvera kuglo, kiel vi perceptas, Vatsono. Estas tre ruza, ĉar kiu anticipus trovi ke tian oni pafis per aero-pafilo? Bone, s-ino Hudsono, mi estas dankema pro via helpo. Nu, Vatsono, lasu min vidi vin sur via malnova seĝo denove, pro tio ke estas kelkaj punktoj kiujn ni devas diskuti.”
Li malvestigis sin de la ĉifona kitelo kaj nun li estis la malnova Holmso vestita per la bruna tualeta robo, kiun li prenis de la figuraĵo.
“La nervoj de la malnova ŝakirio ne perdis sian stabelecon, nek la okuloj sian akrecon,” diris li ridante dum li esploris la frakasitan brovon de la statuo.
“Meze en la dorso de la kapo precize kaj rekte tra la cerbo. Li estis la plej lerta pafisto en Hindio, kaj mi certas ke neniu en Londono superas lin. Ĉu vi aŭdis pri la nomo?”
“Neniam.”
“Nu, tia estas la renomo! Sed se mi ĝuste memoras, vi ne jam aŭdis pri la nomo de profesoro Jakobo Moriarto, kiu havis unu el la plej viglaj cerboj de la jarcento. Donu al mi de la breto mian indekson pri la biografioj.”
Читать дальшеИнтервал:
Закладка:
Похожие книги на «La vaka domo»
Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La vaka domo» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.
Обсуждение, отзывы о книге «La vaka domo» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.