Louis Beaucaire - El la vivo de bervala sentaugulo
Здесь есть возможность читать онлайн «Louis Beaucaire - El la vivo de bervala sentaugulo» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Юмористическая проза, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.
- Название:El la vivo de bervala sentaugulo
- Автор:
- Жанр:
- Год:неизвестен
- ISBN:нет данных
- Рейтинг книги:5 / 5. Голосов: 1
-
Избранное:Добавить в избранное
- Отзывы:
-
Ваша оценка:
- 100
- 1
- 2
- 3
- 4
- 5
El la vivo de bervala sentaugulo: краткое содержание, описание и аннотация
Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «El la vivo de bervala sentaugulo»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.
El la vivo de bervala sentaugulo — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком
Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «El la vivo de bervala sentaugulo», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.
Интервал:
Закладка:
La eksmoda tolaĵo kaj la kotonaj ŝtrumpoj pene retenantaj la tremetadon de la femura gelatenaĵo igis Joĉjon pensi, ke eĉ por Esperanto sinofero iafoje estas troa, kaj li ŝtele rigardis al la pordo, indignante, ke la esperantistoj vere ne estas legema popolo. Per unu okulo la onklino observis lian kapon, dum la alia okulo konstatis heziton ankaŭ en la glita parto menciita de la proverbo.
Per kubuto ŝi forbalais de la vendotablo stakon da libroj ĵus liveritaj de UEA, [7] Tute hazarde temis pri Paŝoj al plena posedo.
kaj, ne atentante la averton de Zamenhof, ŝi kaptis la okazon ĉe l' vosto, opiniante ĝuste ties glitecon oportuna. Malgraŭ la baraktoj de Joĉjo, la potenca onklino renversis lin sur la vendotablon, translevis siajn 230 funtojn al lia nivelo kaj zorgis per helpa mano pri sukcesa kluĉo en la labirinto de la subjuparo.
Dume, malpacience paŝante kaj repaŝante malantaŭ la Sankta Netuŝebleco, mi atendis virinan krion, por ludi mian rolon de atestanto. Je la 10a kaj kvarono mi decidis interveni, kaj, estinginte mian cigaredon, mi transiris la straton kaj puŝis la pordon de la librejo.
Antaŭ la neatendita spektaklo mi restis sur la sojlo kun la klinko en la mano kaj kun konsterno en la okuloj. Komence mi ne vidis Joĉjon. La tutan butikon plenigis blanka, giganta, minaca, grasa paro da gluteegoj, kiuj ondadis super la vendotabio. El sub tiu monto da skuiĝanta karno apenaŭ elvidiĝis la kruroj de la perfortata junulo, implikitaj ĉe la maleoloj de lia mallevita pantalono kaj kunpremitaj sub kolosa pista, muela movado.
Kiam la monstra karakolantino komencis plengorĝe heni kaj ululi, mi fermis la pordon kaj reiris hejmen ridante, ridegante, tenante mian ventron per ambaŭ manoj, perdante la spiron pro gajegeco kaj balbutante al ĉiuj mirantaj pasantoj, ke ili lernu la internacian lingvon, fonton de feliĉo.
Vespere Joĉjo prenis sian valizon, insultante min kaj ĵurante, ke li neniam revenos al Bervalo.
Dum la sekvantaj semajnoj, kun esperantistaj esperantaj sentoj, la onklino de s-ino Flora ofte anstataŭis sian nevinon en la librejo, kaj ŝi certe rakontis sian travivaĵon al samaĝaj amikinoj («Mi konfidas tion al vi, sed gardu la sekreton»), ĉar de tiu tempo tri kvaronoj de nia esperantista grupo konsistas el maljunaj fraŭlinoj.
Sesa epizodo:
KIEL LA LABORO DE ETERNE SOIFANTA KOLEGARO DISSALTIGIS,
PER SANKTA HARMONIO DIVIDITA DE LOKO AL LOKO, LA OBSTINAJN BAROJN FORTE STARANTAJN
INTER LA DILIGENTE MILITANTA FAMILIO DE LA ESPERANTOJ
Kia ĝoja festo!
(Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 10)
«La estonto estas nia» nomiĝis la nord-bervala Esperanto-klubo. En la sudo de la urbo kunvenis la membroj de la grupo «Esperanto venkos».
La suduloj organizis letervesperojn, observis la «Semajnon de Amikeco», poŝtkarte salutis ekzotikajn samideanojn, diligente kolektis poŝtmarkojn kaj regule dormetis dum la rerefoja projekciado de diapozitivoj pri la antaŭlasta kongreso.
Kaj kion faris la norduloj dum siaj kunvenoj, antaŭ ol disiĝi post kantado de la himno? Ĝuste la samon: ili poŝtkartumis, diapozitivumis kaj salivumis pri gravaj problemoj: Ĉu la kunvenoj okazu marde aŭ vendrede? Ĉu oni ne antaŭvidu modifon de la kluba statuto? Ĉu la kotizo estu 110 aŭ 120 steloj? Ktp.
Do unuavide regis perfekta harmonio inter «La estonto estas nia» kaj «Esperanto venkos». Ho ve! Ŝajno trompas. Se la norduloj kaj la suduloj flegis plej amikajn leterajn rilatojn kun esperantistoj loĝantaj en Zululando aŭ Kamĉatko, male ambaŭ grupoj nutris jam de pluraj jardekoj reciprokan malamon. Kapuletoj kaj Montaguoj de Bervalo! Tiu bedaŭrinda antipatio havis ja almenaŭ la avantaĝon ebligi viglan konversacion dum la kunvenoj, antaŭ aŭ post la diapozitivtimado: « - tiuj fiaj reformistoj - ili nur krokodilas - ili forte inklinas maldekstren - ili uzas - io anstataŭ - ujo - ili aplombe disdonis siajn fuŝajn Esperanto-propagandilojn en nia kvartalo - ilia biblioteko estas plena de pornografio...»
Estas ofte malfacile retrovi la originon de tia pramalamo. Oni klaĉis, ke antaŭ la unua mondmilito iu fraŭlino Ida el Nord-Bervalo estis la amatino de Beaufront, kiu pruntis aŭ, pli precize, luigis ŝin al Couturat kaj al aliaj membroj de la Delegitaro. [8] La arĥivo de Bervalo estas vera informujo por ĉiuj seriozaj interlingvistoj. Oni skribis tiom da stultaĵoj pri la genezo de Ido!
Aliaj rememorigis onin pri malĉasta petolulo el Sud-Bervalo, kiu dum la Antverpena Kongreso en 1911 publike pinĉis la postaĵon de la edzino de la vicprezidanto de la Akademio. [9] Multaj ĝis nun vane cerbumis pri la eksesperantistiĝo de Kabe. Tio estu nur modesta aludo pri la netaksebla historia valoro de mia verko.
Kiel Kapuletoj kaj Montaguoj havis siajn Romeon kaj Julietan, tiel niaj norduloj kaj suduloj havis du bervalanojn, kiujn ligis ne amo, sed profunda amikeco: Krukon kaj min. Kruko estis ano de «La estonto estas nia»; mi loĝis en la havenkvartalo kaj apartenis do al «Esperanto venkos». Ĉiufoje, kiam ni renkontis nin, ni bedaŭris la malvastan spiriton de niaj malsamideaj samideanoj, kiu bremsis ĉian propagandon kaj vere ne helpis prezenti Esperanton kiel idealan komprenilon. Tial, por konsoliĝi pri tiel stulta konduto, ni aliris al la plej proksima drinkejo. Tie, sidante antaŭ botelo da boĵoleza vino, ni gape observis kaj laŭte priskribis la ĉarmojn de la preterpasantaj belulinoj.
Okazaĵo tamen ege konfuzis nian optimismon kaj eĉ ekscitis nian koleron. Se la stulteco ne nur ĝenas, sed plie kontraŭas la disvastigon de Esperanto, ĝi estas nepardoninda kaj senkompate ekstermenda. Tio, kio tiel malkvietigis niajn animojn, estis jeno: la urbestraro de Bervalo, baptonte placon en nova kvartalo situanta okcidente de la urbo, petis niajn grupojn doni al tiu placo nomon, kiu eternigos la internacian lingvon. La norduloj proponis «Esperanto-placo»'n. La suduloj kompreneble malaprobis tiun elekton kaj preferis «Zamenhof-placo»'n. Ekestis nova temo en la klubaj konversacioj. Fine freŝa fojno maĉota de la nordaj kaj sudaj azenoj! Unuj blekis: «Tiuj idiotoj ne rimarkis, ke pri Esperanto aŭdis jam multaj homoj, kiuj tute ne konas Zamenhof». La aliaj malbenis la kretenojn, kiuj ne kapablas kompreni, ke la vorto Esperanto ĝenerale elvokas ian religian sekton.
La azenoj maĉis, maĉadis, iais, hufbatis la malamikon. La skandalo kulminis, kiam la sekretario de la norduloj, renkontante la kasistinon de la suduloj, insulte nomis ŝin «Zamenhof-kaprino». Ŝi rebatis: «Esperanto-ŝafo!» kaj rompis sur lian dorson blankan ombrelon ornamitan per verdaj steletoj, raran objekton, kiu beligis jam multajn internaciajn kongresojn.
Post kvar monatoj la urbestraro de Bervalo perdis la paciencon kaj oficiale informis la samideanajn moŝtojn, ke la nova placo nomiĝos «Konkordo-placo».
Tiu morala vangofrapo tiel ĉagrenis Krukon kaj min, ke ni tuj decidis ripari la damaĝegon. Ambaŭ. Solaj. Spite al la diapozitivumuloj!
Kruko havis fantazion. Mi posedis monon ĵus hereditan de onklino. Ni petis de la urbestraro la patronadon de publika necesejo konstruota sur la Konkordo-placo. Nia plano estis akceptita. Por savi almenaŭ minimumon da savindaĵo, ni decidis, ke en la ses ĉeloj de la fekejo, verde farbota, pendu emajlaj ŝildoj kun uzmaniero redaktita en Esperanto, kaj ke granda, neonlumigita verda stelo kronu tiun pacan rifuĝejon. Ĉiutage ni observadis la konstruon de nia propaganda necesejo, kaj Kruko iam flustris al mi kun stranga palpebrumo: «Mi rezervas al vi surprizon je la inaŭgura tago».
Читать дальшеИнтервал:
Закладка:
Похожие книги на «El la vivo de bervala sentaugulo»
Представляем Вашему вниманию похожие книги на «El la vivo de bervala sentaugulo» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.
Обсуждение, отзывы о книге «El la vivo de bervala sentaugulo» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.