Louis Beaucaire - El la vivo de bervala sentaugulo

Здесь есть возможность читать онлайн «Louis Beaucaire - El la vivo de bervala sentaugulo» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Юмористическая проза, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

El la vivo de bervala sentaugulo: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «El la vivo de bervala sentaugulo»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

El la vivo de bervala sentaugulo — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «El la vivo de bervala sentaugulo», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

- Bobo, mi libertempas. Mi do veturos kun vi al Saŭmuro. Ĉar vi havas grandan aŭtomobilon, ni eventuale povus kunpreni konaton, ĉu ne?

- Kiun?

Kiam mi citis la nomon de la kontraŭalkohola vegetaranarestro, la restoraciisto, kiu estis malpleniganta sian glason, preskaŭ sufokiĝis. La okuloj elsaltis el lia viola vizaĝo. Li konvulsie ektusegis, kaj la arboza nektaro, maltrafante la gorĝon, vaporumiĝis ĝis la nazo de Bobino, kiu ekskoldis sian maldelikatulon. Inter ruktoj, gargarbruoj kaj borborigmoj, raŭkaj sakroj ŝprucis el lia tremanta buŝo:

- Brrr - Fek! - Ĥĥĥa! - Vi deliras - Merdon! - Kontraŭalkoĥ-ĥ-ĥ - Neniam!

Mi milde frapetis lian dorson, prezentis al li plenan glason kaj provis kvietigi lin, maldetale klarigante mian celon. Kiam lia edzino surtabligis kortuŝe molan kamemberton, lia vizaĝo sereniĝis. Miaj paroloj esperigis al li amuzan vojaĝon kun s-ro Rafano, kaj li fine konsentis:

- Jes, amiko, ni kunprenu la ridindan legomulon. Nun, se vi permesas, mi siestos dum kvaronhoro. La emocio lacigis min.

Lasante Bobon zorgi pri trankvila digestado, mi reiris al la kongresejo kaj profitis de paŭzo por alproksimiĝi al la inkvizitoro.

- Sinjoro prezidanto, hodiaŭ matene vi menciis vian intencon vojaĝi al Grezijono. Eble mi povus utili al vi. Postmorgaŭ mi veturos kun amiko al la grezijona regiono. Ĉu vi akceptus lokon en nia aŭtomobilo?

Li hezitis.

- Tiel mi ja ŝparus fervojan bileton kaj gajnus tempon. Sed ŝajnas, ke vi estas nek KACano nek VULVano.

- Hm! Ne en la senco, kiun vi...

Li levis sian ostan montrofingron kaj skuis sian kaprobarbon.

- Sinjoro, domaĝu vian vervon. Mi jam aŭdis tiajn krudajn kalemburojn pri nia respektinda idealistaro. Mi estas konvinkita, ke mia ĉeesto bonfare efikos sur vin. Mi savos vin, sinjoro. Mi savos vin.

La 17an de julio frumatene ni transiris la bervalan-francan limon, kaj nia aŭto rapide ruliĝis sur pitoreska vojo borderita per platanoj. Bobo gaje fajfis ĉe sia stirrado. Apud li mi ĝuis la pejzaĝon, la freŝan aeron, la leviĝantan sunon, ne atentante la tedan monologon de Rafano sidanta funde de la limuzino. Ĉirkaŭ la oka la kondukanto sciigis, ke li soifas kaj ke ni tuj faros pikniketon. Nia kunveturanto maltrankvile demandis, ĉu ni ekvidis fonton apud la vojrando. Bobo rikanis:

- Ne fonton, sed belan herbejon, sur kiu vi povos paŝtiĝi.

Ofendite, la inkvizitoro faldis sian tranĉilnazon kaj rifuzis eliri el la aŭto, kiam ni haltis en ombra arbarvojeto kaj paŝis al muskejo kun nia proviantujo. Bobo elpoŝigis korktirilon kaj prezentis al mi boĵolezan vinon el la lasta rikolto. Ĝi tikle kaskadetis en mian glutejon, kaj la resto malaperis kun gaja gluglado en la senfundan stomakon de la grasa restoraciisto. Dum Bobo malkorkis duan botelon, mi tranĉis maldikajn pecojn da salamo kaj vokis la abstinulon:

- Sinjoro Rafano, ne paŭtu. Vi bezonas nutron por la cetera vojaĝo.

Bobo blekis:

- Maljuna lignokapulo, ni pacience eltenis vian balbutaĉon pri salato kaj akvo. Nun, se vi ne gustumos la leporan pasteĉon preparitan de mia edzina moŝto, vi grave ofendos ŝin, kaj mi ĵuras per Bakĥo, ke vi iros al Grezijono piede.

La ardeaj kruroj de la vegetarano elŝoviĝis el la pordo de la aŭtomobilo kaj ŝanceliĝis ĝis la piknikejo. Li murmuris:

- Pardonu. Mi ne estas tiel rigida, kiel vi eble opinias.

Kaj li ĵetis sin sur la leporan pasteĉon. Li tamen ne volis trinki, certigante, ke li povas resti sobra tiel longe, kiel kamelo.

Je la dekunua kaj duono la impona saŭmura kastelo siluetiĝis ĉe la horizonto, kaj ni baldaŭ haltis antaŭ la perono de la fama vinkomercejo Verdiero. Mi konjektas, ke kritikemuloj suspektas min pri kaŝreklamado por la firmoj, markoj kaj titoloj cititaj en mia libro. Mi dezirus klarigi tion per piednoto, sed mia kara eldonisto malpermesis al mi uzi plu piednotojn. Li asertas, ke ili malfaciligas la kompostadon, tedas al la legantoj kaj eĉ kaŭzas al iuj akutan tortikolon. Mi do honeste deklaras, ke, ricevante mizerajn tantiemojn de mia kara eldonisto, [16] Pripensu, kiom da dolaroj mi gajnus, se mi estus usona verkisto kaj mia senmorta prozo aperus en Novjorko: milionoj da ekzempleroj, Pulitzer-premio, kopirajto por filmoj, televido ktp. Estimata leganto, afable pardonu tiun lastan, sed necesan piednoton, kaj nun, por domaĝi la elastecon de via nuko, bonvolu resupreniri al mia teksto tre, tre singarde. Dankon. mi senĝene pliigas mian modestan ŝtatfunkciulan salajron per kontraktoj kun ĉiaj entreprenoj dezirantaj konigi siajn varojn sur la monda merkato. Almenaŭ mi kuraĝas konfesi la veron, kaj, se mi ne estus diskreta, mi povus riveli la nomojn ekzemple de franca romanisto, kiu en ĉiu ĉapitro reklamas diversajn brandojn, kaj de anglino, kiu farĉas siajn poemojn per markoj de kondomoj. Tiu ekskurso elmontris unu fojon pli la priplorindan situacion de la esperantistaj beletristoj.

Nu, elveturiliĝinte antaŭ la perono de la firmo Verdiero, kies adreso estas facile trovebla en la saŭmura telefonlibro, ni iris en la oficejon de la direktoro. Li tuj petis nin akompani lin en grandegajn kelojn, por gustumi ĉiujn vinojn kreskantajn en la Luarvalo. Komence Rafano sciigis, ke li ne partoprenos en la drinkado. S-ro Verdiero protestis, ke ne temas pri drinkado aŭ trinkado, sed pri scienca studo de naturaj produktoj. La ĉefo de la «Kontraŭalkohola Centro» mallaŭte senkulpigis sin:

- Mi ne estas tiel rigida, kiel vi eble opinias.

Vere ankaŭ li diligente ekstudis ĉiujn glasojn vicigitajn antaŭ lia nazo. Kaj lia kurba flarorgano grade aliformiĝis al bela, ruĝa granatotranĉaĵo. Lia rigardo malklariĝis. Li provis esprimi sian kontentecon, sed lia lango algluiĝis al lia falsa dentaro, kaj li nur stulte ekridaĉis.

Post kiam Bobo elektis la vinspecojn destinitajn por la bervalaj gastoj, s-ro Verdiero metis dekduon da boteloj en korbon kaj ordonis:

- Sekvu min. Ni tagmanĝos ĉe mia amiko, la paroĥestro de Vilberno. Li atendas nin. Ni rapidu, ĉar lia servistino malŝatas la neakuratecon.

Vilberno kuŝas je kelkaj mejloj de Saŭmuro, sur la norda bordo de Luaro. Kiam la du veturiloj haltis en la korto de la malnova paroĥestrejo, apud romanika preĝejo, pastro Fadojo montris sian altan, ensutanigitan staturon sur la sojlo. Lia ruĝa vizaĝo radiis de ĝojo. Li ekkriis al la vinkomercisto:

- Klaŭdo, mi dankas la Sinjoron pro via vizito.

S-ro Verdiero prezentis nin. Kiam li menciis la vegetaranecon kaj kontraŭalkoholismon de Rafano, la bonkora pastro sincere ekridis:

- Malofta fenomeno en nia kristana regiono. Tamen eniru. Mia hejmo estas via hejmo, kaj la amikoj de Klaŭdo estas miaj amikoj.

Ni sidiĝis en granda manĝoĉambro rigardanta al bele flegata ĝardeno. Pastro Fadojo per preĝeto antaŭdankis la Sinjoron pro la mirindaĵoj preparitaj de lia servistino, kaj li vokis ŝin, verŝante anĵuan rozan vinon en la glasojn.

- Maria!

El la kuirejo la maljunulino trotetis kun tera plado plena de grashepataĵo. Ni aplaŭdis ŝin, kaj s-ro Verdiero fariĝis nia proparolanto:

- Saluton, bona Maria. Ni denove ĝuos vian talenton. Ha, kia plezuro! Nun ni trinku je via sano.

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «El la vivo de bervala sentaugulo»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «El la vivo de bervala sentaugulo» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «El la vivo de bervala sentaugulo»

Обсуждение, отзывы о книге «El la vivo de bervala sentaugulo» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x