• Пожаловаться

Илья Ильф: Unuetaĝa Usono

Здесь есть возможность читать онлайн «Илья Ильф: Unuetaĝa Usono» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию). В некоторых случаях присутствует краткое содержание. категория: Советская классическая проза / на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале. Библиотека «Либ Кат» — LibCat.ru создана для любителей полистать хорошую книжку и предлагает широкий выбор жанров:

любовные романы фантастика и фэнтези приключения детективы и триллеры эротика документальные научные юмористические анекдоты о бизнесе проза детские сказки о религиии новинки православные старинные про компьютеры программирование на английском домоводство поэзия

Выбрав категорию по душе Вы сможете найти действительно стоящие книги и насладиться погружением в мир воображения, прочувствовать переживания героев или узнать для себя что-то новое, совершить внутреннее открытие. Подробная информация для ознакомления по текущему запросу представлена ниже:

libcat.ru: книга без обложки

Unuetaĝa Usono: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «Unuetaĝa Usono»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Илья Ильф: другие книги автора


Кто написал Unuetaĝa Usono? Узнайте фамилию, как зовут автора книги и список всех его произведений по сериям.

Unuetaĝa Usono — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «Unuetaĝa Usono», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема

Шрифт:

Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Demandoj kaj respondoj deprenis duonhoron. Kiam okazis paŭzo, la prezidanto demande ekrigardis kunvenintojn. Tion oni komprenis kiel signalo por kuna retiriĝo. Aperis separaj eksklamacioj: “Adiaŭ, sinjoro prezidanto!” — kaj ĉiuj foriris. Kaj sinjoro prezidanto restis sola en sia cirkla kabineto, inter fregatoj kaj stelaj flagoj.

Milionoj da homoj, oldaj kaj junaj, kiuj konsistigas grandan usonan popolon, honestan, brueman, talentan, laboreman kaj iomete tro respektantan monon, akorde de konstitucio rajtas fari ĉion, ja ili estas mastroj de l' lando. Oni povas eĉ Morgan, Ĝonon Pirponton Morgan mem venigi al pridemandado de senata komisiono kaj minace demandi lin:

— S-ro Morgan, ĉu vi enigis Unuiĝintajn Ŝtatojn en mondan militon por persona profito?

Demandi la popolo rajtas. Sed kiel s-ro Morgan respondas — tion ni aŭdis mem.

Kaj tiam ĉio estis tute demokrate.

Ĉiu rajtis ĉeesti sesion de senata komisiono, eniro estis libera. Same vi rajtis meti vian palton ĉien ajn, — meti ĝin sur plankon, enpuŝi ĝin sub seĝon, sur kiu vi sidas.

En unu fino de negranda halo troviĝis seĝoj, en la alia — tablo, ĉe kiu okazis pridemandado. Sur tablo estis neniu drapo, nek ruĝa, nek verda. Ĝi estis longa, polurita tablo. Ĉio estis tre simple. Ĉe seĝo de la miliardulo kuŝis sur planko lia dika, jam malnova teko. Ĉirkaŭ Morgan troviĝis liaj juristoj kaj konsilistoj. Ili estis multaj, dekoj da homoj. Grizharaj kaj ruĝvangaj, dikaj kaj kalvaj aŭ junaj, kun trapenetraj rigardoj, — ili armiĝis per faktoj, atestoj, dokumentoj, foliantoj kaj paperujoj. Tuta tia bando de morgan-aj bravuloj sentis sin absolute senĝene.

Prezidis senatano Naj (Nye) kun maldika, inspirita, preskaŭ rusa vizaĝo. (Al li konvenus nacia rusa ĉemizo kun oblikva kolumo). Pridemandadon okazigis senatano Klark (Clark), rondvizaĝa kaj gaja. Tuj vidiĝis, ke al li plaĉas pridemandi mem Ĝonon Pirponton Morgan, plijunan.

“La plijuna” ulo estis sepdekjara. Li estis grandega kaj dikega oldulo en longbaska darka jako. Sur apopleksia nuko de Morgan vidiĝis kokida grizhara lanugo. Morgan estis kvieta. Li sciis, ke neniu malbono povas okazi. Kiam oni lin demandos, li ekrigardos siajn juristojn, kaj tiuj tuj furioze komencos serĉi en libroj kaj sufloros al li respondon.

Tio estis mirinda vidaĵo. Kelkaj dekoj da konsilistoj ion flustris en orelojn de Morgan, enmanigis iujn paperojn, sufloris, helpis. Tion ne Morgan parolis — parolis liaj miliardoj. Kaj kiam en Usono parolas mono, ĝi ĉiam parolas aŭtoritate. Ja ekzistas en Usono ŝatata proverbo: “Li aspektas kiel miliono da dolaroj”.

Efektive miliono da dolaroj aspektas tre bone.

Kaj Morgan, en sia longbaska darka jako, simila al maljuna dika korvo, aspektis kiel kelkaj miliardoj.

Pro voko al senata komisiono persono rajtas ricevi ĉiutagan enspezon, por nutri sin ktp. Ĝono Pirponto Morgan, plijuna akceptis tiun enspezon. Li uzis ĉiujn rajtojn, kiujn disponigis al li demokrata konstitucio.

Morgan ricevis ĉion, akorde de konstitucio, eĉ iom pli. Kaj ĉion ricevis la popolo?

Sur teritorio de Unuiĝintaj Ŝtatoj loĝas cent dudek milionoj da homoj.

Dek tri milionoj el ili ne havas jam multajn jarojn laboron. Kune kun gefamilianoj tio konsistigas kvaronon de tuta loĝantaro de l' lando. Samtempe ekonomiistoj asertas, ke sur teritorio de Unuiĝintaj Ŝtatoj nun, jam hodiaŭ, oni povus nutri miliardon da homoj.

La kvardeksesa ĉapitro. Malkvieta vivo

La vojaĝo venis al fino. Dum du monatoj ni vizitis dudek kvin ŝtatojn kaj kelkajn centojn da urboj, ni spiris aeron de dezertoj kaj prerioj, transveturis Rokan montaron, vidis indianojn, konversaciis kun junaj senlaboruloj, oldaj kapitalistoj, radikalaj inteligencianoj, revoluciaj laboristoj, poetoj, verkistoj, inĝenieroj. Ni ĉirkaŭrigardis uzinojn kaj parkojn, admiris vojojn kaj pontojn, grimpis sur Sierra-Nevadon kaj descendis en kavernojn de Karlsbado. Ni traveturis dek mil mejlojn.

Kaj dum la tuta vojaĝo nin ne lasis penso pri Sovetunio.

Granda distanco inter ni kaj soveta lando, ĝustigis nian imagon pri ĝi. Necesas ekvidi kapitalisman mondon, por nove taksi mondon socialisman. Ĉiuj avantaĝoj de socialisma aranĝo de nia vivo, kiujn dum ĉiutaga kontakto kun ili homo simple ne atentas, elmalproksime ŝajnas precipe signifoplenaj. Ni komprenis sentojn de Maksimo Gorjkij (NB. Granda rusa verkisto) , kiu, reveninte en USSR post longatempa vivo eksterlande, multfoje, ĉiutage, ripetis unu samon: ”Rimarkindan aferon vi faras, kamaradoj! Grandan aferon!”

Ni tutan tempon interparolis pri Soveta Unio, faris paralelojn, komparis. Ni rimarkis, ke sovetianoj, kiujn ni ofte renkontis en Usono, sentis samon. Ĉiu konversacio preskaŭ ĉiam finiĝis per jenaj vortoj pri Unio: “Kaj ĉe ni tio”, “Kaj ĉe ni tiel”, “Estus bone tion apliki ĉe ni”, “Tion ni faras pli bone”, “Tion ni ankoraŭ ne scipovas”, “Tion ni jam produktas”. Sovetianoj, troviĝantaj eksterlande, estas ne simple vojaĝantoj, inĝenieroj kaj diplomatoj. Ili ĉiuj estas amantoj, disigitaj de objekto de ilia amo kaj ĉiuminute pensantaj pri ĝi. Tio estas neordinara patriotismo, kiu ne estas komprenebla, ekzemple, al usonano. Verŝajne, usonano estas bona patrioto. Kaj se oni demandos lin, ĉu li amas sian landon, li sincere jesos, sed samtempe klariĝos, ke li ne amas Morgan-on, ne konas kaj ne volas koni nomojn de homoj, projektintaj pendantajn pontojn en San-Francisko, ne interesiĝas pri tio, kial en Usono ĉiujare kreskas sekeco, kiu kaj por kio konstruis Boulder-digon, kial en Sudaj ŝtatoj oni linĉas negrojn kaj kial li devas manĝi frostigitan viandon. Li diros, ke li amas sian landon. Sed li indiferente rilatas al agrokulturo, ĉar li ne estas farmulo, al industrio, ĉar li ne estas industriisto, al financoj, ĉar li ne estas financisto, al arto, ĉar li ne estas artisto, al milito, ĉar li ne estas militisto. Li estas fervorulo, kiu perlaboras tridek dolarojn semajne, kaj li volas kraĉi sur Vaŝingtonon kun ĝiaj leĝoj, sur Ĉikagon kun ĝiaj gangsteroj kaj sur Nov-Jorkon kun ĝia Ŭol-strit. De sia lando li petas sole unu — restigi lin enpace kaj ne malhelpi al li aŭskulti radion kaj viziti kinejon. Jen kiam li iĝos senlaborulo, tiam estos alia afero. Tiam li pri ĉio meditos. Ne, li ne komprenos, kio estas patriotismo de soveta homo, kiu amas ne oficialan patrolandon, kiu donas al li rajtojn de civitano, sed realan patrolandon, kie li posedas teron, uzinojn,vendejojn, bankojn, drednaŭtojn, aeroplanojn, teatrojn kaj librojn, kie li mem estas politikisto kaj mastro de ĉio.

Ordinara usonano ne povas toleri abstraktajn interparolojn kaj ne koncernas malproksimajn de li temojn. Lin interesas sole tio, kio senpere estas ligita kun liaj: hejmo, limuzino aŭ plej proksimaj najbaroj. Vivo de l' lando interesas lin unufoje dum kvar jaroj, kiam okazas elekto de nova prezidanto.

Ni ne asertas, ke tia foresto de spiriteco estas organika eco de usona popolo. Ja batalis iam nordaj armeoj por liberigo de negroj de sklaveco! En tiuj, ilin transformis kapitalismo, kaj ĝi plene subtenas en ili tian spiritan malviglecon. Teruraj estas krimoj de usona kapitalismo, kiu kun mirinda lerteco subŝovis al la popolo vulgarajn filmojn, radion kaj ĉiusemajnajn ĵurnalajn absurdaĵojn, sed restiginta al si Tolstoj (NB. Tolstoj, Leo, granda rusa verkisto) , Van Gog (NB. Van Gogh, granda nederlanda pentristo) , kaj Einŝtejn (NB. Einstein, Alberto, granda usona sciencisto) , sed profunde indiferenta al ili.

En la mondo, ĝenerale, ekzistas sole unu nobla strebado de homa racio — superi spiritan kaj materialan mizeron, feliĉigi homaron. Usonanojn, kiuj starigis tiun celon en sia lando, — avangardajn laboristojn, radikalajn inteligencianojn, oni konsideras bonokaze kiel danĝerajn strangulojn, kaj malbonokaze — kiel malamikojn de socio. Rezultiĝis tio, ke eĉ nerektaj batalantoj por feliĉo de homaro — sciencistoj, inventistoj, konstruistoj ne estas en Usono popularaj. Ili, kun iliaj atingoj, inventaĵoj kaj mirindaj konstruaĵoj, restas en ombro, tutan famecon akiras boksistoj, banditoj kaj kinosteloj. Kaj ene de l' popolo, kiu vidas, ke pro kresko de nombro de maŝinoj vivo malboniĝas, ekzistas eĉ malamo al teknika progreso. Estas homoj, kiuj pretas rompi maŝinojn, simile al dronanto, kiu deziras eltiriĝi el akvo, ekpremas kolon de sia savanto kaj enigas lin en profundon.

Читать дальше
Тёмная тема

Шрифт:

Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «Unuetaĝa Usono»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «Unuetaĝa Usono» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё не прочитанные произведения.


libcat.ru: книга без обложки
libcat.ru: книга без обложки
Илья Ильф
libcat.ru: книга без обложки
libcat.ru: книга без обложки
Илья Ильф
libcat.ru: книга без обложки
libcat.ru: книга без обложки
Илья Ильф
libcat.ru: книга без обложки
libcat.ru: книга без обложки
Илья Ильф
Отзывы о книге «Unuetaĝa Usono»

Обсуждение, отзывы о книге «Unuetaĝa Usono» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.