Александр Грин - La mondo brilanta
Здесь есть возможность читать онлайн «Александр Грин - La mondo brilanta» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Русская классическая проза, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.
- Название:La mondo brilanta
- Автор:
- Жанр:
- Год:неизвестен
- ISBN:нет данных
- Рейтинг книги:5 / 5. Голосов: 1
-
Избранное:Добавить в избранное
- Отзывы:
-
Ваша оценка:
- 100
- 1
- 2
- 3
- 4
- 5
La mondo brilanta: краткое содержание, описание и аннотация
Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La mondo brilanta»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.
La mondo brilanta — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком
Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La mondo brilanta», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.
Интервал:
Закладка:
— Do, ĉu vi venis? — laŭte diris la vidvino, senceremonie ĉirkaŭrigardinte la junulinon, — vi venis, certe, kun agrablaj kalkuloj pri... oportuna ofico. — La interrompo de la frazo, la tono mem de la interrompo, jam timigis Tavi-n, en ĝi brilis kolera, pasia bato. — Neniu atendis, ke li mortos, — daŭrigis la vidvino, — probable, vi malplej multe el ĉiuj atendis tion. Ĉu vi ne aŭdis la sonoron? Ĉu ne? — ŝi malvarme ridetis. — Do, vi ne hastis? Servistino eniris, ekkriis: li kuŝis sur la planko, ĵetinte for la manon, kun la alia ĉe la kolumo. Preta! Ĉu vi havas familion? fratinojn? fratojn? Eble, vi havas fianĉon? Sed, karulino, kia estas via nomo?
Tavi penis paroli, spasmo retenis ŝin; finfine, la propra nomo per balbuta pepo elŝiriĝis el ŝiaj paliĝintaj lipoj. Dum la vidvino kun peza rideto estis atente observanta la venintinon, la junulino fartis pli kaj pli malbone; jam larmoj, fidelaj kunuloj de amaraj minutoj — larmoj kaj rido ofte esprimadis la tutan Tavi-n, — jam larmoj ofendite petis permeson aperi sur ŝiaj okuloj, kaj la vizaĝo komencis infanece ĉagreniĝi kaj paŭti, — sed la virino per instinkta moviĝo kaptis ian indikon. Ŝi morne suspiris; ne kompato — amara distriĝemo, okupita malproksime pri malhela penso, reflektiĝis en ŝia vizaĝo, kiam, preninte la tremerintan manon de la junulino, ŝi ekparolis denove.
— Ĉu vi estas kontenta pri tio, kio okazis? Ĉu vi komprenas, ke antaŭ vi sola ekstaris tiu muro? Vi naskiĝis sub feliĉa stelo. Eble, la mortinto aŭdas min, des pli bone. Mi laciĝis pro la malamo. Baldaŭ venos horo, kiam ripozos ankaŭ mi. Dek jaroj da turmentoj kaj malamo, dek jaroj da timo kaj abomeno — ĉu mi ne meritas ripozon? Oni diras, la morto pacigas, — kiel mi komprenu tion, se la koro en malica jubilo ĝojas al la morto? Mi malamas lin, eĉ nun.
Parolante tiel, ŝi rigardis en la fenestron, jen altirante la manon de Tavi, jen forpuŝante, sed ne ellasante el la malmolaj, varmegaj fingroj, kvazaŭ en lukto inter kolero kaj kareso; ŝajnis, la ŝoko de la fatala mateno skuis ĉiujn emociojn de la pasinteco, viviginte ilin per mallonga fajro.
— Ne timu, — diris ŝi, vidante, ke Tavi suferas kaj tremas, — pri malamo en tago de morto vi ankoraŭ ne aŭdis, sed mi devas paroli kun vi tiel ; eble, mi devas diri pli. Mi ne scias, per kio vi kortuŝis min, sed mi vin pardonas. Jes, pardonas! — kriis ŝi, rimarkinte, kiel malheliĝis la okuloj de Tavi. — Vi koleras, pensante, ke mi ne havas rajton, kaŭzon pardoni vin, ke unuafoje ni vidas unu la alian. Sed ĉu vi scias, ke oni povas pardoni arbon, ŝtonon, veteron, tertremon, ke eblas pardoni homamason, vivon? Pardonu min ankaŭ vi. Por feliĉulo estas pli facile pardoni.
Sufokiĝante, la junulino elŝiris la manon, stamfinte. Larmoj kaj ofendiĝo estis sufokantaj ŝin.
— Por kio mi venis? Por kio mi estis vokita ĉi tien? Kion mi misfaris? Ĉu mi kulpas, ke Torp mortis? Klarigu, mi nenion, nenion komprenas. Jam duan fojon mi aŭdas hodiaŭ, ke mi estas «feliĉa», kaj tio estas por mi tiom ofenda, tiom amara... — Ŝi ekploris, malsekigante per larmoj la naztukon, restarigis la spiradon kaj, viŝinte la okulojn, ekridis kun kulpa vizaĝo. — Nun mi vin aŭskultas. Tamen diru al mi laŭ ordo, alie mi konfuziĝos.
La mano de la vidvino ekkuŝis sur ŝian kapon, korektinte buklon, tuŝantan la okulojn.
— En tiu aĝo, en kiu vi estas nun, mi estis rompita, — ŝi kunpremis palman folion, eltirinte ties kripligitan plumon kun facila rideto, — tiel, kiel mi rompis tiun ĉi vegetaĵon; la folio velkos, flaviĝos, sed ne mortos; ne mortis ankaŭ mi. Poste... mi vidis, kiel oni rompas aliajn foliojn. Sekvu min.
V
Preninte la manon de Tavi, kvazaŭ tiu hazarda proksimeco subtenis ŝian decidon, ŝi trapasis la tutan malsupran etaĝon al la ŝtuparo kaj levis la kapon.
— Tie estas la kabineto de la edzo, — diris la vidvino, — tie vi devis plenumi viajn devojn.
Ili leviĝis laŭ la ŝtuparo al malhela, skulptita pordo. Ne tuj malfermis ĝin la vidvino; antaŭ ol fari tion, ankoraŭfoje atente en profundon de profundoj de la okuloj de Tavi enrigardis ŝi, kvazaŭ kun dubo kaj obstino; por momento venĝema streko kuŝiĝis sur ŝian malheliĝintan vizaĝon kaj, danĝere brilerinte, malaperis. Jam plurfoje dum la irado ŝi ekparoladis kun si mem; nun Tavi aŭdis: «Ho Sinjoro Dio, helpu al mi kaj instruu ne diri troe». — Strange, sed tiu preĝa flustro definitive timigis Tavi-n; ŝi jam turniĝis kun deziro rapide forkuri malsupren, sed ekhontis. — Katriona estis multe pli kuraĝa ol mi, — diris ŝi, rememorante la belegan romanon de la aŭtoro de «Novaj Arabaj noktoj» [15] la aŭtoro de «Novaj Arabaj noktoj» — Robert Louis Stevenson (1850–1894), fama skota verkisto. Katriona estas heroino de lia samnoma romano (rim. de la tradukinto)
, — kaj neniom pli aĝa. Kion do timas mi? Tiu virino suferis; verŝajne, ŝia vivo estis plenplena de malfeliĉo. Ŝi estas en malĝojo, nenio pli.
Kaj samtakte kun la lasta vorto Tavi kuraĝe transpaŝis la sojlon, iom senrevigita de tio, ke anstataŭ kamero de Blua Barbo [16] Blua Barbo — ĉefpersono de franca legendo pri malica edzo, murdinta multajn edzinojn, unue publikigita de Charles Perrault (1628–1703) (rim. de la tradukinto)
aŭ io konforma al ŝia korbatado — ŝi ekvidis nurnure tre luksan kaj tre grandan ĉambron, kies malproksimaj objektoj, pro hela kaj profunda perspektivo, ŝajnis vidataj tra malgrandigaj lensoj de binoklo.
— Ĉi tie mi lasos vin, — diris la vidvino, — kaj vi ĉirkaŭrigardu. Jen ŝrankoj, en ili estas libroj — la ŝatata kaj ĉiama legaĵo de mia forpasinta edzo. Ion vi komprenos en ĉio ĉi, kaj kiam vi decidos foriri, sonorigu. Mi tuj venos. Ekzistas aferoj, pri kiuj estas malfacile paroli, — aldonis ŝi, rimarkinte, ke Tavi jam enspiras, konforme al la nova miro, sufiĉan kvanton da aero, — sed kiujn oni devas scii. Do, vi restas; sentu vin kiel hejme.
Tra malgajo de ŝiaj vortoj sentiĝis obtuza subrido. Dum Tavi estis cerbumanta, kiel ŝi rilatu al ĉio ĉi, la vidvino de Torp, preninte de sur la tablo parton de paperoj, eliris kaj fermis la pordon; estiĝis silento, Tavi estis sola.
— Oni nin jen mallaŭdas, jen karesas, jen lasas kaj... — ŝi tuŝis la pordon, — ne, ne ŝlosas; sed kesto da enigmoj jam estas elŝutita sur mian kapon. Ĉiuj enigmoj estas nerompeblaj, kiel aveloj.
Ŝia rigardo haltis sur valoraj kadroj de pentraĵoj, poste sur la pentraĵoj mem. Da ili estis pli ol dudek, ne kalkulante panelon, kaj ĉiuj ili ŝajnis ilustraĵoj de unu sama verko — tiom samnaturan signifon havis iliaj temoj. Alkovojn, feinojn, niksojn, simbolajn virinajn figurojn de sezonoj, amorajn scenojn de diversaj epokoj, baniĝantajn aŭ dormantajn virinojn; fine, pentraĵojn de pli komplika enhavo, kies centro tamen ĉiam estis kiso kaj amo, — Tavi trarigardis tiel rapide, ke preskaŭ ne enmemorigis iliajn voluptajn kaj voluptigajn bildojn. Ŝi hastis. Ŝia karaktera trajto estis nerva impeto kapti per atento tuj ĉion aŭ kiom eble plej multe. Tial, rapide transirante de tabloj al bretaroj, de bretaroj al ŝrankoj kaj statuoj, ĉie, tiel aŭ alie — en formo de Pompea bagatelaĵo, etudo aŭ skulptaĵo — ŝi renkontadis bildon de nuda virino, el kio ŝi konkludis, ke la forpasinto havis inklinon al pentroarto; eble, li pentris mem. «Sed kion mi devas rigardi, kion mi devas vidi?» En malkompreno ŝi movis la brovon, tiris la ŝultron, penseme pririgardante tra ŝrankaj vitroj belajn bindaĵojn de libroj, jam logantaj ŝian pasion al legado, kaj diris al si: «Ni komencu de la ĉefa. Verŝajne, tiujn librojn mi devus legi al la mortinto. Ni rigardu».
Malferminte ŝrankon, la junulino kaptis miniaturan volumon kun ora tranĉparto; pro sia kutimo rigardi en la koron de la libro, en ties mezon, kion ŝi ĉiam faradis kun celo senti, ĉu la animo pasie ekinteresiĝos, ŝi elektis vicon da paĝoj hazarde kaj atente tralegis ilin. Dum la tiparo kondukadis ŝin al malhelaj lokoj, kies signifo estis neatingebla por ŝia sperto, sed parolis tamen per sia centono ion specialan , similan al ruza pekkonfeso aŭ aludo, ŝiaj brovoj kuntiriĝadis ĉiam pli morne, distranĉante la blankon de la konveksa kaj pura frunto per sulko de severa streĉo. Kaj malrapide, kiel pro forta doloro, retenata per eksterordinara peno, de ŝiaj ŝultroj mem, laŭ la kolo, laŭ la oreloj, laŭ la tuta plu trankvila vizaĝo leviĝis skarlate densa ruĝo de honto.
Читать дальшеИнтервал:
Закладка:
Похожие книги на «La mondo brilanta»
Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La mondo brilanta» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.
Обсуждение, отзывы о книге «La mondo brilanta» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.