„Sed nun animon mian Vi forportu sur flugiloj
Al la montetoj de arbar', al tiuj verdaj kampoj”
(El „Sinjoro Tadeuŝ" de Mickieviĉ, traduko de d-ro Zamenhof).
La krepusko kovris la literojn sur la blanka paĝo, — krepusko mallonga, kiel ekrigardo. La maljunulo apogis la kapon al la ŝtonego kaj fermetis la okulojn. Tiam „Defendo Ĉenstohova" prenis lian animon kaj forportis ĝin „al la montetoj de arbar', al tiuj verdaj kampoj.” Sur la ĉielo brulis ankoraŭ longaj vojoj, ruĝaj kaj oraj, kaj en tiuj ĉi lumaĵoj li flugis al la amata lando. Ekbruis en liaj oreloj la pinaj arbaroj, ekmurmuris la patrujaj riveroj. Li vidas ĉion, kia ĝi estis antaŭe. Ĉio demandas lin: „Ĉu vi memoras?" Li memoras! Cetere li vidas: vastajn kampojn, limon, herbejojn, arbarojn kaj vilaĝojn. Jam estas nokto! En tiu ĉi tempo la lanterno ordinare jam lumigis la maran mallumon; sed li estas nun en la patruja vilaĝo! Lia maljuna kapo kliniĝas al la brusto kaj sonĝas. La pentraĵoj pasas antaŭ liaj okuloj rapide kaj iom senorde. Li ne vidas la patran domon, ĉar ĝin detruis la milito; li ne vidas la gepatrojn, ĉar ili mortis en lia infaneco, sed cetere li vidas la vilaĝon kvazaŭ li estus forlasinta ĝin hieraŭ: la vico da dometoj kun lumetoj en la fenestroj, la digo, la muelejo, du lagetoj bruantaj la tutan nokton per ĥoroj de ranoj. Iam en ĉi tiu vilaĝo li nokte staris garde, nun tiu estinteco revenas subite kiel vico da fantomoj. Jen li ree estas husaro kaj staras garde; malproksime la drinkejo rigardas per brilantaj okuloj, bruas, kantas kaj sonas en la nokta silento per piedfrapado, voĉoj de violono kaj violonĉelo. U-ha! U-ha! Jen fajreroj saltas sub la hufetoj de husaroj, kaj li enuas sur sia ĉevalo. La horoj treniĝas maldiligente, fine la lumoj estingiĝas; nun, kien la okulo povas atingi, nebulo kaj nebulo netravideblaj; vaporaĵoj leviĝas de la herbejoj kaj ĉirkaŭprenas la tutan mondon per blanketa kovrilo. Sed tio estas la herbejoj; baldaŭ la ralo aŭdiĝos en la mallumo kaj la ojstro ekmurmuros en la kano. La nokto estas kvieta kaj malvarmeta, vera pola nokto! En la malproksimo la pina arbaro bruas sen vento... kiel mara ondo. Baldaŭ la matena ĉielruĝo koloros la orienton; jen la kokoj krias post la plektobariloj. Unu al alia ili transdonas la voĉon el dometo al dometo; jen ankaŭ la gruoj jam krias ie de supre. La husaro sentas sin vigla, sana. Oni ion parolis pri la morgaŭa batalo. Ankaŭ li iros, kiam iros la aliaj kun krio kaj kun murmuro de la standardoj. Lia juna sango ludas kvazaŭ trumpeto, kvankam la nokta venteto malvarmigas ĝin. Sed jam venas la metena ĉielruĝo! La nokto pasas, el la ombro aperas la arbaroj, la arbetaĵoj, la vicoj da dometoj, la muelejo, la poploj. La putoj krakas, kvazaŭ lada ventoflago sur turo. La amata lando, kiel belega ĝi estas en la brilo de l’ĉielruĝo!
Silentiĝu! La vigla gardisto aŭdas, ke iu proksimiĝas. Eble oni venas anstataŭi lin.
Subite eksonas voĉo super Skavinski.
— „Maljunulo, leviĝu! Kio al vi estas?"
La maljunulo malfermas la okulojn kaj rigardas kun miro homon starantan antaŭ li. La resto de l’sonĝaj fantomoj batalas en lia kapo kontraŭ la realeco. Fine ĉio paliĝas kaj malaperas. Antaŭ li staras Johns, la havena gardisto.
— „Kio estas?” demandas Jonhs. „Ĉu vi estas malsana?"
— „Ne.”
— „Vi ne eklumigis la lanternon. Vi estos eksigata el la ofico. Ŝipeto de San-Geromo rompiĝis sur sablaĵo; feliĉe neniu dronis; alie vi estus juĝata. Sidiĝu kun mi; la reston vi aŭdos en la konsulejo.
La maljunulo paliĝis: efektive li ne eklumigis la lanternon en ĉi tiu nokto!
Post kelke da tagoj oni vidis Skavinski-n sur la ferdeko de la ŝipo, iranta de Aspinvall Nov-Jork-on. La mizerulo perdis sian oficon. Malfermiĝis antaŭ li novaj vojoj de migrado; la vento ree forportis tiun ĉi folion por ĵetadi ĝin sur terojn kaj marojn, por mokadi ĝin laŭ sia desiro. La mizerulo dum tiuj ĉi tagoj tre plimaljuniĝis kaj kliniĝis; sole liaj okuloj brilis. Por la novaj vojoj de l’vivo li havis sur la brusto sian libron, kiun li premis per la mano de tempo al tempo, kvazaŭ timante perdi ankaŭ ĝin.