Henryk Sienkiewicz - Tra dezerto kaj praarbaro

Здесь есть возможность читать онлайн «Henryk Sienkiewicz - Tra dezerto kaj praarbaro» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Путешествия и география, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

Tra dezerto kaj praarbaro: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «Tra dezerto kaj praarbaro»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

aventura romano

Tra dezerto kaj praarbaro — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «Tra dezerto kaj praarbaro», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

— Mi ne scias. Povas esti, ke troviĝas en la ĉirkaŭaĵo pli multe de ili. Sed se ne, tiam la infanoj devas perei sen akvo.

Alvenis la nokto. Oni ekbruligis mizerajn fajrojn, sed oni ne konstruis boman, ĉar ne estis materialo. Post la vespermanĝo la doktoro kaj la kapitano eksidis sur faldeblaj seĝoj kaj, ekbruliginte pipojn, ili komencis interparoli pri tio, kio pleje interesis ilin.

— Neniu spuro! — diris Clary.

— Venis en mian kapon — rediris Glen — sendi dekon de niaj homoj al la oceanbordo kun depeŝo, ke estas sciigo pri la infanoj. Sed mi estas kontenta, ke mi tion ne faris, ĉar la homoj verŝajne perdiĝus dumvoje, kaj eĉ se ili atingus la celon, por kio vane veki la esperon…

— Kaj renovigi la doloron…

La doktoro deprenis de sur la kapo la blankan kaskon kaj viŝis al si la ŝvitkovritan frunton.

— Aŭskultu — li diris. — Kaj se ni revenus al tiu lago, se ni ordonus faligi arbojn kaj farus nokte grandan fajron. Eble la infanoj rimarkus…

— Se ili estus proksimaj, tiam ni trovus ilin sen tio, kaj se ili estas malproksimaj, tiam la malebeneco de la grundo vualos la fajron. Tiu plataĵo ŝajne estas ebena, sed efektive tute ĝibohava kaj ondosimila kvazaŭ oceano. Ĉe tio, retiriĝante, ni perdus fine la eblon trovi eĉ iliajn spurojn.

— Diru malkaŝe: ĉu vi havas neniun esperon?

— Mia kara, ni estas plenkreskaj, fortaj kaj spertaj viroj, sed pripensu, kio okazus al ni, se ni troviĝus tie ĉi nur duope — eĉ armitaj, — sed sen provizaĵoj kaj homoj…

— Jes! Bedaŭrinde — jes… Mi imagas du infanojn, irantajn en tia nokto tra la dezerto.

— Malsato, soifo, sovaĝaj bestoj…

— Kaj tamen la knabo skribas, ke ili iris tiel longajn monatojn.

— Pro tio estas en tiu afero io, kio superas mian imagon.

Dum pli longa tempo aŭdiĝis en la silento nur la sibleto de la tabako en la pipoj. La doktoro fiksis la rigardon al la pala profundaĵo de la nokto, post kio li diris per obtuza voĉo:

— Estas jam malfrue, sed la dormemo forlasas min… Kaj pripensu, ke ili, se ili vivas, vagadas tie ie ĉe la lunlumo, inter tiuj sekaj erikoj… solaj… tiaj infanoj! Ĉu vi memoras, Glen, la anĝelan vizaĝeton de tiu etulino?

— Jes, mi memoras kaj mi ne povas forgesi.

— Ho! mi donus mian manon por detranĉi, se…

Kaj li ne finis, ĉar kapitano Glen saltleviĝis, kvazaŭ brulvundita.

— Raketo en la malproksimo! — li ekkriis — raketo!

— Raketo! — ripetis la doktoro.

— Iu karavano estas antaŭ ni.

— Kiu eble trovis la infanojn!

— Eble. Ni rapidu al ĝi!

— Antaŭen!

La ordonoj de la kapitano momente disaŭdiĝis en la tuta tendaro. La zanzibaranoj leviĝis sur la piedoj. Baldaŭ oni ekbruligis torĉojn. Glen ordonis responde al la malproksima signalo suprenpafi kelkajn raketojn, unu post la alia, kaj poste doni pafil-salvojn plurfoje. Antaŭ ol pasis kvaronhoro, la tuta tendaro estis jam survoje.

De malproksime respondis pafoj. Estis jam nenia dubo, ke tio estas ia eŭropa karavano, kiu vokas helpon pro nekonataj kaŭzoj. La kapitano kaj la doktoro kuris konkure, kun timo kaj espero en la animo. ĉu ili trovos la infanojn, aŭ ne? La doktoro diris al si mem, ke se ne, tiam dum la plua vojo ili povos serĉi eble nur iliajn kadavrojn inter tiuj teruraj erikoj.

Post forpaso de duona horo unu el tiaj malebenaĵoj de la grundo, pri kiuj ili parolis antaŭe, malhelpis al amabaŭ amikoj la pluan vidon. Sed ili estis jam tiel proksimaj, ke ili aŭdis tre klare piedbatadon de ĉevaloj. Ankoraŭ kelkaj minutoj — kaj sur la dorso de la altaĵo aperis rajdanto, tenanta antaŭ si grandan blanketan objekton.

— Supren la torĉojn! — komandis Glen.

En la sama momento la rajdanto haltigis la ĉevalon en la lunrondo.

— Akvon! Akvon!

— La infanoj! — ekkriis doktoro Clary.

— Akvon! — ripetis Staĉjo.

Kaj li preskaŭ ĵetis Nel'on en la manojn de la kapitano, kaj li mem elseliĝis.

Sed tuj li ekŝanceliĝis kaj terenfalis, kvazaŭ senviva.

Epilogo

La ĝojo en la tendaro de kapitano Glen kaj doktoro Clary ne havis limojn, sed la scivolemo de la angloj estis submetita al granda provo. Ĉar se antaŭe en iliajn kapojn ne eniĝis la penso, ke la infanoj mem povus trairi la grandegajn teritoriojn de dezerto kaj ĝangalo, kiuj dividis tiujn regionojn disde Nilo kaj Faŝodo, tiam nun ili jam tute ne komprenis, kiamaniere la „malgranda polo", kiel oni nomis Staĉjon, ne sole efektivigis tion, sed krom tio aperis antaŭ ili kiel estro de tuta karavano, armita per eŭropa armilaro, kun elefanto portanta palankenon, kun ĉevaloj, tendoj kaj kun sufiĉe grandaj provizoj da nutraĵo. Je tiu vido la kapitano disetendis la manojn kaj diris ĉiumomente: „Clary, mi vidis jam multe, sed tiel bravegan knabon mi ĝis nun ne vidis!" — Kaj la bonkora doktoro ripetis kun ne malpli granda miro: „Kaj la etulinon li eltiris el la malliberejo — kaj savis ŝin!" — post kio li kuris al la tendoj por vidi, kiel fartas la infanoj, kaj ĉu ili bone dormas.

Kaj post kiam la infanoj havis okazon kvietigi la soifon kaj malsaton kaj ŝanĝi la vestojn, ili kuŝiĝis por dormi kaj dormis kvazaŭ senvivaj dum la tuta sekvanta tago; same la homoj el ilia karavano.

Kapitano Glen provis demandi la negron Kali pri la aventuroj dum la vojaĝo kaj pri la agoj de Staĉjo, sed la juna negro, malferminte unu okulon, respondis nur: „Sinjoro granda ĉion povas" — kaj li denove endormiĝis. Finfine oni devis lasi ĉiujn demandojn kaj klarigojn al la venontaj tagoj.

Dume la amikoj interkonsiliĝis pri la returna vojo al Mombasso. Ili atingis pli malproksimajn regionojn kaj esploris pli multe de ili, ol oni komisiis al ili, do ili decidis hejmeniri senprokraste. La kapitanon ja allogis tiu lago nekonata en la geografio, sed venkis la konsidero pri la sanstato de la infanoj kaj la volo redoni ilin kiel eble plej baldaŭ al ĉagrenitaj patroj. Tamen la doktoro avertis, ke oni devos ripozi sur la malvarmetaj altaĵoj de la monto Kenja aŭ Kilima-Nĝaro. Nur de tie ili decidis sendi la sciigon al la patroj kaj voki ilin, ke ili venu al Mombasso.

La returna vojaĝo komenciĝis la trian tagon, post sufiĉa ripozo kaj bano en la varmaj fontoj. Estis samtempe la tago de la disiĝo de Kali. Staĉjo sukcesis konvinki la etulinon, ke sekvigi lin plu ĝis la oceano aŭ ĝis Egiptujo, estus iliaflanke vera egoismo. Li diris al ŝi, ke en Egiptujo kaj eĉ en Anglujo, Kali estos nenio alia ol servisto, dum, transpreninte la regadon super sia nacio kiel reĝo, li disvastigos kaj firmigos la kristanismon, mildigos la sovaĝajn morojn de la Vahimanoj kaj faros el ili ne sole civilizitajn, sed ankaŭ bonajn homojn.

La samon preskaŭ li ripetis ankaŭ al Kali. Tamen ĉe la adiaŭo multaj larmoj estis verŝitaj. Ankaŭ Staĉjo ne hontis pri tio, ĉar li mem kaj Nel ja travivis kun Kali tiom da malbonaj kaj bonaj momentoj, kaj ili ambaŭ ne sole ekŝatis lian bonan koron, sed ankaŭ ekamis lin sincere. La juna negro longe kuŝis ĉe la piedoj de sia „bvana kubva" kaj de la bona Mzimu. Dufoje li revenis por ankoraŭfoje rigardi ilin, sed fine la decida momento de ilia disiĝo venis, kaj la du karavanoj ekiris en du kontraŭaj direktoj.

* * *

Nur dumvoje komenciĝis la rakontoj pri la aventuroj de la du malgrandaj vojaĝantoj. Staĉjo, iam ema al fanfaronado, nun tute ne fanfaronis. Li simple tro multe plenumis, tro multe travivis, solvis, por ne kompreni, ke la vortoj ne devas esti pli grandaj ol la faroj.

Estis cetere sufiĉe da faroj, rakontitaj eĉ plej modere. Ĉiutage, dum la varmegaj „blankaj horoj" kaj vespere dum la haltoj, antaŭ la okuloj de kapitano Glen kaj de doktoro Clary ŝoviĝis kvazaŭ lumbildoj de tiuj okazintaĵoj kaj akcidentoj, kiujn travivis la infanoj. Do ili vidis la forkapton de ambaŭ infanoj el Medinet-el-Fajumo kaj la teruran vojon sur kameloj tra la dezerto — Kartumon kaj Omdurmanon, similajn al la infero sur la tero — kaj la minacan Mahdi. Kiam Staĉjo rakontis, kion li rediris al Mahdi, kiam tiu persvadis lin al ŝanĝo de la religio, la amikoj ekstaris, kaj ĉiu el ili forte manpremis Staĉjon; poste la kapitano diris:

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «Tra dezerto kaj praarbaro»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «Tra dezerto kaj praarbaro» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Henryk Sienkiewicz - Janko Muzykant
Henryk Sienkiewicz
Henryk Sienkiewicz - Bartek Zwycięzca
Henryk Sienkiewicz
Henryk Sienkiewicz - Latarnik
Henryk Sienkiewicz
Henryk Sienkiewicz - W pustyni i w puszczy
Henryk Sienkiewicz
libcat.ru: книга без обложки
Henryk Sienkiewicz
Henryk Sienkiewicz - Sienkiewicz - Quo vadis?
Henryk Sienkiewicz
Henryk Sienkiewicz - Za chlebem
Henryk Sienkiewicz
Henryk Sienkiewicz - Legenda żeglarska
Henryk Sienkiewicz
Henryk Sienkiewicz - Dwie łąki
Henryk Sienkiewicz
Henryk Sienkiewicz - Die Kreuzritter
Henryk Sienkiewicz
Отзывы о книге «Tra dezerto kaj praarbaro»

Обсуждение, отзывы о книге «Tra dezerto kaj praarbaro» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x