Pestumskij rapide, per pezaj paŝoj, iradis tra la ĉambro.
— Ŝi estas prava, — li diris al si mem: — mi devas hodiaŭ morti. Tiu ĉi mia mizera belhejma vivado estas sensenca, kaj oni devas ĝin ĉesigi, tuj, kiam oni konvinkiĝis pri tio. Li oblikve ekrigardis al la blanka skatoleto. Ĝi silentis kaj atendis sian tempon. Voltaire ridis sur la tablo.
La horloĝo denove eksonoris. Kaj la objektoj, kun peno akiritaj, denove tentis Pestumskij-n, daŭrigi la komfortan vivon kun la homoj, al kiuj li kutimis, en ĉambroj, kiujn li mem ornamis, kun la pensoj, kiujn li de longe konis.
Iom post iom la tento ekvenkis lin; jen unu, jen alia aĵo renkontiĝas kun lia rigardo; jen unu, jen alia penso revenas en lian kapon, kaj subite Voltaire eĉ pli rimarkeble ekridis sur la muro, inspirante al Pestumskij lastan decidigan konjekton: ŝi, lia vizitintino, ankaŭ ne mortos ja. Pro kio li, juna kaj forta, devas sin mortigi! Ĉu la infana malprudentaĵo povas venki insistan voĉon de l' ruĝa, vivanta sango? Ŝi simple ŝercis, ŝi volis nur iel plej strangmaniere rememorigi pri si. Estus banale, sendi gratulleteron, kaj ŝi elpensis tiun ĉi manieron. Kaj en la skatoleto povas esti nenio.
Pestumskij malkuraĝe proksimiĝis al la tablo, leviĝis piedpinte post la seĝo kaj ekrigardis. Tuŝi ĝin li timis. Sed li jam povis rigardi. La malgranda blankaĵo trankvile brilis sub la lampo sur verda fono. Ĉe unu flanko estis disŝirita ruĝa sigelo. Ekvidinte ĝin, Pestumskij rapide foriris de apud la tablo.
Kaj subite li ektimegis resti sola en la ĉambro kun la morto sur la tablo, kun la rememoraĵoj pri la stranga gastino, kun si mem, perdinta ekvilibron kaj kvieton, kaj perdante la kapablon, sin regi plu, li ekkriis per momento-daŭra laŭta ekkrio, kvazaŭ nevidebla sago mortige estus vundinta lin. Sed neniu venis pro la krio: dikaj kurtenoj kaj fermitaj pordoj malaŭdigis ĝin. Tiam timo pro sia soleco ekkaptis lin eĉ pli forte, kaj streĉante la restintajn fortojn, li paŝis al la sonorigilo kaj funkciigis ĝin longe kaj interrompe. Responde al la sonorigado post iom da tempo eniris la edzino ial pala kaj malkvieta, kun tremantaj manoj. Kaj kiel fremduloj ili staris unu kontraŭe de la alia, ne sciante, kion diri, kion fari, ne povante plu preni manon unu de l' alia.
— Ĉu vi deziras teon? — ŝi demandis lin per raŭka, tremanta voĉo.
— Jes.
— Mi aŭdis, kiel ŝi foriris. Mi kredis, ke vi estas laboranta…
— Jes, jes, mi laboris. Ne bezonatan malfacilan laboron. Forkonduku min de tie ĉi, prenu min por akompano.
Kaj li proksimiĝis al ŝi. Sed kiel mallertaj, kompare al mutaj karesoj de l' foririnta gastino, estis la karesoj de l' edzino! Kiom ŝi estis konfuzita kaj fremda! Pestumskij flankeniĝis. Ŝi hezitis kaj, videble, volis ion sciigi al li. Li ekrigardis ŝin kaj demandis:
— Sed kio fariĝis al vi?
— Nenio… Nur tie, sur nia ŝtuparo okazis…
— Kio!?
Kaj kurbiĝinte, kun subite enkaviĝintaj okuloj, Pestumskij atendis la respondon, kiel la verdikton pri sia vivo.
— Neniu vidis, kiam ŝi venis?! — kun timo ripetis la edzino.
— Neniu.
— Ŝi falis sur la ŝtuparo…
— Nu?
— Kaj mortis!…
Pestumskij rektiĝis kaj paliĝis. La trajtoj de lia malgrasiĝinta vizaĝo malsulkiĝis kaj fariĝis severaj kiel neniam antaŭe. La edzino plu diris:
— Oni opiniis, ke ŝi estis veninta en supran etaĝon… al studentoj… Ho, Dio, vi ne malkvietiĝu…
Pestumskij, ne aŭskultante ŝin, per rapida fremda ekrigardo ĉirkaŭrigardis sian edzinon, kun kulpa mieno starantan antaŭ li, en simpla vesto, sen deca hararanĝo, kaj diris:
— Ĉu vi preparos teon? Mi tuj foriros.
— Vi venos, — ŝi korektis lin… — Trankviliĝu! Trankviliĝu, karulo! — kaj ŝi mem eliris, subite fariĝinte kvieta, malapide, certa pri ilia feliĉa kaj longa kunvivo tiel same nedubebla kiel pri la venonta nokto. Estis aŭdate, kiel ŝiaj paŝoj preternaĝis en la silento, kaj poste ie ektintis la glasoj.
Per rapidaj, senbruaj movoj Pestumskij kiel kato ŝtele proksimiĝis al la tablo kaj krampe ekkaptis la skatoleton per longaj fingroj. Li sidiĝis en la fotelo kaj malfermis la skatoleton. Sur la fundo kuŝis brilanta alloga globeto.
Plora grimaco kiel tiu de infano, kies ludilon oni forprenas, sulkigis lian vizaĝon, kiam liaj akrakonturaj lipoj kaŝis post si la brilantan globeton.
Li plenumis la promeson.
Malrapide kaj solene eksonoris super li la horloĝo, finigante la dudek-sepan kaj lastan jaron de lia vivo.
disipi = per malorda, sendisciplina vivado malŝparege (efis) trokonsumi la vivrimedojn