Daniel Defoe - Robinsono Kruso

Здесь есть возможность читать онлайн «Daniel Defoe - Robinsono Kruso» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Путешествия и география, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

Robinsono Kruso: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «Robinsono Kruso»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Robinsono Kruso — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «Robinsono Kruso», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Kiam mi estis knabo, kaj ekiris surmaron, mi metis en la manojn de mia onklino, iom da mono pri kiu, mia bonamiko diris, ke mi bone farus, se mi ĝin elspezus pro mia bieno. Tial, post kiam li revenis hejmon, li alsendis iom da ĝi kontante, kaj la restaĵon kiel tukoj, ŝtofoj, lanaĵoj, kaj similaĵoj, kiujn li aĉetis. Mia onklino tiam metis en liajn manojn iom da livroj, kiel donaco al li, por montri sian dankecon pro ĉio, kion li faris por mi; kaj per tiu mono, li afable aĉetis sklavon por mi. Intertempe, mi jam aĉetis sklavon, tial mi nun havas du, kaj ĉio prosperis dum la sekvanta jaro.

Parto II

Sed baldaŭ miaj projektoj trograndiĝis laŭ miaj rimedoj. Unu tagon alvenis kelke da viroj por peti min, ke mi komandu sklavŝipon elsendotan de ili. Ili diris, ke ili donos al mi parton en la sklavoj, kaj pagos la tutajn elspezojn ŝarĝe. Tio estus bonaĵo por mi, se mi ne havus bienojn kaj teron; sed nun, tian ŝanĝon fari, estus malsaĝe kaj hazarde. Gajninte multe da mono, estis konsilinde ke mi laŭe daŭrigu tri aŭ kvar jarojn plu. Nu, mi diris al la viroj, ke mi tre volonte irus, se ili dume prizorgus mian farmon, kion ili alpromesis.

Tial, mi faris mian testamenton, kaj bordiĝis tiun-ĉi ŝipon je la oka datreveno de mia forlaso de Hull. Tiu-ĉi sklavŝipo enhavis ses pafilegojn, dekdu virojn kaj unu knabon. Ni kunprenis segilojn, ĉenojn, ludilojn, globetojn, pecetojn de vitro, kaj tiajn komercaĵojn konvenajn al la gusto de tiuj, kun kiuj ni intencis komenci.

Ni ne estis pli ol dekdu tagoj de la ekvatoro, kiam ventego forpelis nin, ni ne sciis kien. Subite eksonis la krio «Teron»! kaj la ŝipo alpuŝiĝis sur sablaĵon, en kiun ĝi malleviĝis tiel profunde, ke ni ne povis ĝin liberigi. Fine, ni eltrovis ke ni devas ĝin lasi, kaj atingi terbordon laŭeble. Ekire, estis boaton sur ĝia posta parto, sed ni eltrovis, ke ĝi estis deŝirita per la forto de la ondoj. Nur unu boateto restis ĉe la ŝipflanko, tial ni enboatiĝis en ĝin. Tie ni ĉiuj troviĝis, sur la malglata maro! La koro de ĉiu nun malfortiĝis, vangoj paliĝis, kaj niaj okuloj malklariĝis; ĉar estas nur unu espero, eltrovi ian golfeton, kaj iel atingi rifuĝejon apudteran. Ni nun tute transdonis niajn animojn al Dio.

La maro pli kaj pli malglatiĝis kaj ĝia blanka ŝaŭmo tordiĝis kaj bolis. Fine, la ondoj en sia furioza sporto disrompiĝis kontraŭ la boatflanko, kaj ni ĉiuj elĵetiĝis.

Mi povis bone naĝi, sed la povo de la ondoj kaŭzis, ke mi perdis mian spiron tro multe por tion fari. Fine, unu granda ondo terenportis min, kaj lasis min sendanĝere, kvankam konsumite pro timego. Mi starigis min sur piedoj, kaj penadis laŭeble surteriĝi, sed ĵus tiam, la kurbo de ondego suprenleviĝis kvazaŭ monteto, kiun eviti, mi tute ne havis sufiĉan forton, tial ĝi marenportis min. Mi laŭeble penadis naĝi supraĵe, entenante mian spiron, por tiun fari. La sekvanta ondo estis egale alta, kaj enfermis min en sia vasto. Mi detenis miajn manojn ĉe mia flanko, kaj tiam, mia kapo ekeliĝis de la ondoj. Tio donis al mi kuraĝon kaj spiradon, kaj baldaŭ miaj piedoj sentis teron.

Momente, mi staris ĝis la akvoj dekuris de mi, kaj tiam, mi naĝis laŭforte alteren; sed la ondoj min rekaptis, kaj dufoje plu ili min marenportis, kaj dufoje plu min terenportis. Mi pensis, ke la lasta ondo mortigos min, ĉar ĝi puŝis min sur ŝtonegon tiaforte, ke mi falis en ian svenon, kio, dankon al Dio, ne longe daŭris. Fine, ĝojege, mi atingis la krutegaĵon apud la terbordo, kie mi trovis ian herbon preter la atingo de la maro. Tie mi sidigis min, fine sendanĝere surtere.

Mi nur povis ekkrii per la vortoj de la psalmo: «Tiuj, kiuj veturas surmaron en ŝipoj vidas la faraĵojn de la Sinjoro en la profundaĵo. Ĉar, per Lia ordono la ventegoj leviĝas, la ventoj blovas kaj levas la ondojn; tiam, ili supreniras al la ĉielo; de tien, ili malsupreniras al la profundaĵo. Mia animo malfortiĝas, mi ŝanceliĝas tien kaj reen, kaj mi ne scias tion, kion fari, tiam la Sinjoro elkondukas min el ĉiuj miaj mizeroj».

Mi tiom ĝojiĝas, ke ĉio, kion mi povis fari, estis iri tien kaj reen sur la terbordo, jen levi miajn manojn, jen ilin faldi sur la brusto kaj danki Dion por ĉio, kion li faris por mi, kvankam la ceteraj ŝipanoj pereis. Ĉiuj krom mi pereis, kaj mi estas sendanĝera! Mi nun rigardis la ĉirkaŭaĵon por eltrovi, kian lokon mi estis ĵetita, simile al birdo en ventego. Tiam ĉia ĝojo, kiun mi antaŭe sentis, forlasis min; ĉar mi estis malseka kaj malvarma kaj havis nenian sekan vestaĵon por revestigi min, nenion por nutri, kaj nenian amikon por helpi min.

Estis tie-ĉi sovaĝaj bestoj, sed mi ne havis pafilon, per kiu mi povis pafi ilin aŭ savi min de iliaj makzeloj. Mi nur havis tranĉilon kaj pipon.

Nun mallumiĝis; kaj kien mi iros por pasigi la nokton? Mi pensis, ke la supro de ia alta arbo estos bona rifuĝejo kontraŭ danĝero; kaj tie mi povas sidi kaj pripensi pri la monto, ĉar mi sentis nenian esperon de vivado. Nu, mi iris al mia arbo kaj faris ian neston por dormejo. Tiam, mi tranĉis bastonon por forpeli la savoĝajn bestojn se iuj venos, kaj ekdormis kvazaŭ la branĉnesto estis lanuglito.

Estas hela taglumo, kiam mi vekiĝis, ankaŭ la ĉielo estas klara, kaj la maro trankvila. Sed mi observis tra la arbsupro, ke nokte, la ŝipo lasis la sablaĵon, kaj kuŝas mejlon (1.7 kilometrojn) de mi kaj la boato estas surtere du mejloj dekstre. Mi iom laŭlongiris la terbordon por atingi la boaton, sed Golfeto de la maro larĝa unu mejlo min detenis de ĝi. Tagmeze, la forfluo tiom forkuris, ke mi povis alproksimiĝi la ŝipon; kaj mi eltrovis, ke se ni restadus ŝipbordon, ĉiu nun estus bone.

Tiupense, mi ploris; ja, mi ne povis alie fari; sed, ĉar tio ne helpos ion, mi pripensis ke estos plej bone por mi naĝi al la ŝipo. Mi rapide senvestigis mi saltis en la maron, kaj naĝis al la ŝipruino. Sed kiamaniere mi suriĝos la ferdekon? Naĝante ĉirkaŭ la ŝipo, mi ekvidis pecon da ŝnurego pendante tiel malalten ĝiaflanke, ke unue la ondoj kaŝis ĝin. Per helpo de la ŝnurego mi surŝipiĝis.

Mi trovis fendon en la malsupro de la ŝipo. Vi povas esti certa, ke mia unua penso estis serĉi por nutraĵo, kaj mi baldaŭ iris al la panujo, kaj mi maĉis panon dum mi iris tien kaj reen, ĉar mi ne havis tempon por perdi. Troviĝis tie ankaŭ iom da rumo, de kiu mi prenis sufiĉan trinkon kaj tio refortis min. Kion mi plej multe bezonis, estis boato por terenporti la posedaĵon. Sed vaniĝis por deziri tion, kion mi ne povis havigi; nu, ĉar en la ŝipo torviĝis kelke da ekstraj velstangoj, tri aŭ kvar grandaj traboj el ligno, kaj unu ekstra masto aŭ du, mi komencis fari floson.

Mi metis kvar stangojn flanko ĉe flanko, kaj laŭlarĝe, surmetis sur ilin mallongajn pecetoin de tabulo por fortikigi mian floson. Kvankam la tabuloj povis elporti mian pezon, ili estis tro maldikaj por elporti multe da mia ŝarĝo. Tial mi prenis segilon, kiu estas en la ŝipo, kaj segis maston en tri longaĵojn, kaj ili multe fortikigis la floson. Mi trovis iom da pano kaj rizo, holandan fromaĝon, kaj iom da sekigita kapraĵo. Ekire, estis iom da tritiko, sed la ratoj ĝin eltrovis, kaj neniom restis.

Mia sekvanta tasko estis, ke mi ŝirmu miajn posedaĵojn kontraŭ la ŝprucado de la maro; ne postulis multe da tempo por tion fari, ĉar, estis surŝipe tri kestoj sufiĉe grandaj por enhavigi ĉion, kaj ilin mi metis surfloson. La enfluo forportis mian veston kaj ĉemizon, kiujn mi nelonge lasis surtere; sed estis kelke da novaj vestaĵoj en la ŝipo.

«Vidu! jen kaptaĵo»! mi diris laŭte (kvankam neniu ĉeestis por aŭdi min); «nun mi ne malnutriĝos:» ĉar mi trovis kvar grandajn pafilojn. Sed kiamaniere mi surterigos mian floson? Mi ne havas velon, nek remilojn; kaj ekvento kaŭzos degliti ĉiun mian posedaĵon. Tamen, estis tri aferoj, pri kiuj mi ĝojis — trankvila maro, altera fluo, kaj venteto por blovi min alteren.

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «Robinsono Kruso»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «Robinsono Kruso» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «Robinsono Kruso»

Обсуждение, отзывы о книге «Robinsono Kruso» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x