Edgar Poe - La Murdoj de Kadavrejo-Strato

Здесь есть возможность читать онлайн «Edgar Poe - La Murdoj de Kadavrejo-Strato» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Год выпуска: 1998, Жанр: Классический детектив, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

La Murdoj de Kadavrejo-Strato: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La Murdoj de Kadavrejo-Strato»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

La Murdoj de Kadavrejo-Strato — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La Murdoj de Kadavrejo-Strato», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

"Rezultas tial ke oni povas agi tro profunde. La vero ne sidas ĉiam en puto. Efektive, rilate al la plej grava scio, mi opinias ke la vero estas jes ja senmanke surfaca. Profundeco situas en la valoj kie ni serĉas la veron, ne sur la montopintoj kie ni ĝin malkovras. La modoj kaj fontoj de tiu erarspeco bone ekzempliĝas en nia meditado pri la astroj. Spektadi stelon per ekrigardetoj, ĝin okulkontroli per deflanka rigardado, turni ĝiadirekten la eksterajn partojn de la retino (kiuj pli facile kaptas malfortajn lumradiojn ol la internaj partoj), tio estas percepti la stelon klardetale, tio estas havigi al si la plej bonan alttakson pri ties brilo-brilo kiu malheliĝas proporcie dum ni direktas pli kaj pli plenan rigardon al ĝi. En tiu lasta kazo pli da radioj trafas verfakte la okulojn sed en la antaŭa ekzistas pli rafinita komprenkapablo. Pere de maltaŭga profundeco ni konfuzas kaj malfortigas la pensadon. Ni povas eĉ malaperigi el la firmamento Venuson mem per spektado tro longdaŭra, tro koncentrita, tro rekta."

"Rilate al tiuj murdoj, ni mem entreprenu kelkajn kontrolesplorojn antaŭ ol finopinii pri ili. Enketo provizos nin per distriĝo," [1] mi juĝis la vorton stranga, utiligitan tiumaniere, sed mi nenion diris "kaj krome Lebono foje estigis helpon al mi pro kio mi ne estas maldankema. Ni mem iru kaj kontrolu proprokule la murdejon. Mi konas G…..on, Prefekton de Polico, kaj spertos nenian ĝenon akirante la devigan permeson."

La permeson li akiris kaj tuj ni aliris Kadavrejo-Straton. Tiu estas unu el tiuj aĉaj vojetoj intervenantaj Riĉeljeo-Straton kaj Sankta-Roĥo-Straton. La posttagmezo malfruhoris kiam ni atingis ĝin ĉar tiu kvartalo situas tre malproksime disde tiu kiun ni enloĝis. La domon ni facile trovis ĉar multaj homoj fiksrigardis la fermitajn supraetaĝajn ŝutrojn kun sencela scivolemo ekde la kontraŭa flanko de la vojo. Ĝi estis ordinara Pariza loĝdomo kun pordego ĉe unu flanko de kiu situis vitrita kontrolbudo havanta en la fenestro glitpanelon identigantan ĝin kiel apartamenton de pordisto. Antaŭ ol eniri ni piediris laŭ la strato, turniĝis en flankaleon kaj, tiam turniĝante denove, preterpasis la malantaŭaĵon de la konstruaĵo. Intertempe, Dupino okulkontrolis, krom la domo, ankaŭ la tutan najbarejon, kun zorgega atento kies celon mi nepre ne komprenis.

Revenante inverse laŭ la sama vojo ni atingis denove la ĉefenirejon de la domo kaj, elmontrinte niajn identigdokumentojn, estis enlasitaj de la respondecaj agentoj. Ni aliris la supraetaĝan ĉambron kie malkovriĝintis la korpo de Fraŭlino Lespanajo kaj kie ankoraŭ kuŝis ambaŭ mortintoj. La ĥaosa stato de la ejo restis senŝanĝe, konforme al polica procedo. Mi vidis nenion krom tio kion raportis Tribunala Gazeto . Dupino kontrolesploris ĉion, inkluzive la korpojn de la viktimoj. Tiam ni vizitis la aliajn ĉambrojn kaj la korton, ĉie akompanate de ĝendarmo. La kontrolesploro daŭris ĝis la tagfina malheliĝo kiam ni foriris. Survoje al la hejmo mia kuniranto paŭzis momenton ĉe la oficejo de unu el la ĉiutagaj ĵurnaloj.

Mi jam diris ke la kapricoj de mia amiko estis multnombraj kaj ke Je les ménageais (Mi toleris ilin kun bonhumoro, eĉ respekto.)-por tiu diraĵo la Angla lingvo ne havas ekvivalenton. Lia nuna humoro instigis lin malkonsenti konversacii pri la murdoj antaŭ ĉirkaŭ tagmezo de la sekvinta tago. Tiam li demandis subite al mi ĉu mi konstatis ion strangan ĉe la sceno de la abomenaĵo.

Lia emfazmaniero, kiam li diris la vorton strangan , enhavis ion kiu ektremigis min, sen ke mi prikonsciu la kialon.

"Ne, nenion strangan ," mi diris. "Almenaŭ nenion krom tio kion ni ambaŭ legis en la ĵurnalo."

"La Gazeto ," li respondis, "ne pritraktis, mi timu, la malkutiman hororon de la afero. Sed ni flankenmetu la malutilajn opiniojn de tiu eldonaĵo. Ŝajnas al mi ke oni konsideras tiun misteron nesolvebla pro tiu kialo mem kiu devus ĝin konsiderigi solvebla. Mi volas diri la outré –an [2] t.e., la troigitan karakteron de ties konsistigantaĵoj. Perpleksigas la policon la ŝajna manko de motivo-ne pri la murdo mem-sed pri la abomeneco de la murdo. Mistifikas ĝin ankaŭ la ŝajna maleblo akordigi la voĉojn aŭditajn en kverelado kaj tion ke malkovriĝis supraetaĝe neniu krom la mortigita Fraŭlino Lespanajo kaj, aldone, tion ke ne ekzistis cetera elirrimedo kiun povintus preteratenti la suprenirintaro. La sovaĝa malbonordo de la ĉambro; la kadavro suprenŝovita, kapon malsupren, en la kamentubon; la terura mutilado de la kadavro de la maljunulino; tiuj konsiderindaĵoj kune kun tiuj antaŭe menciitaj kaj ceteraj kiujn ne necesas mencii, ĉio sufiĉis paralizi la potencojn, nepre kulpiginte la memlaŭditan sagacecon , de la registaraj agentoj. Ili sin faligis en krudan sed oftan eraron, intermiksinte malkutimecon kaj kompleksegecon. Sed estas pere de tiuj devojiĝoj disde la irejo de ordinaraĵoj ke la racio palpete malfermas sian vojon, laŭeble, serĉante la veron. Dum tiaj kontrolesploradoj kiajn ni nun entreprenas la taŭga demando estas, ne 'Kio okazis?' sed 'Kio okazis neniam antaŭe okazinta?' Efektive, la facilo per kiu mi atingos, aŭ jam atingis, la solvon de tiu mistero staras en senpera proporcio kun ties laŭpolice verŝajna nesolvebleco."

Mi fiksrigardis la parolinton kun senparola miro.

"Mi nun atendas," li daŭrigis, rigardante ĝis la pordo de nia apartamento, "mi nun atendas homon kiu, kvankam eble ne la farinto de tiuj buĉadoj, sendube iomagrade partoprenis en ili. Pri la plej horora parto de la krimoj efektivigitaj probablas ke li estas senkulpa. Mi esperas ne erari pri tiu supozaĵo ĉar sur ĝi mi starigas mian anticipon ekpovi sondumi la tutan enigmon. Mi atendas la alvenon de la viro ĉi-tien, en ĉi-tiun ĉambron mem, ĉiuajnmomente. Kvankam eblas ke li malkonsentu tiel agi, probablas ke li alvenos. Kaj se li alvenos, necesos ke ni lin detenu. Jen pistoloj kaj ambaŭ ni scipovas ilin utiligi kiam la situacio tion devigas."

Mi enmanigis la pistolojn, apenaŭ prikonsciante tion kion mi faris, apenaŭ kredante tion kion mi aŭdis, dum Dupino daŭre paroladis, kvazaŭ monologante. Mi jam menciis lian abstraktan manieron en tiaj momentoj. Siajn proklamojn li direktis al mi, sed lia voĉo, kvankam certe ne laŭta, havis tiun intonacion kutime utiligatan por paroli al iu situanta fordistance. Liaj okuloj, sen esprimlumo, rigardis ununure la muron.

"Ke la kverelantaj voĉoj," li diris, "aŭditaj de la suprenirantaro ne estis la voĉoj de la virinoj mem, tion entute pruvis la indicaro. Tio forigas ĉiun dubon pri la demando ĉu la multaĝulino unue mortigis la filinon, tiam poste sin mortigis. Mi priparolas tiun punkton plejparte nome de la metodo. Ĉar la fizika forto de S-rino Lespanajo nepre malsufiĉintus por suprenŝovi la kadavron de la filino en la kamentubon tiel kiel oni ĝin malkovris. Kaj la karaktero de la vundoj sur ŝia propra korpo entute forigas ĉiun ideon pri sindetruo. Murdon tial efektivigis tria aro kaj la voĉoj de tiu tria aro estis la aŭditaj kverelantaj voĉoj. Mi nun atentigu-ne la tutan atestaĵaron pri tiuj voĉoj-sed tion kio strangis en tiu atestaĵaro. Ĉu vi konstatis tiurilatan strangaĵon?"

Mi rimarkis ke, dum ĉiuj atestintoj konsentis kunopinii ke la raŭka voĉo estis tiu de Franco, ili ege malkonsentis pri la strida, aŭ laŭ la priskribo de iu atestinto, la raspa voĉo.

"Tio estis la atestaĵaro mem," diris Dupino, "sed ne la strangeco de la atestaĵaro. Vi konstatis nenion distingan, tamen estis jes ja distingaĵo. La atestintoj, laŭ via raporto, konsentis pri la raŭka voĉo. Tiurilate ili estis unuanimaj. Sed rilate al la strida voĉo, la strangaĵo situas, ne en ilia malkunkonsento, sed en tio ke, kiam Italo, Anglo, Hispano, Nederlandano kaj Franco entreprenis ĝin priskribi, ĉiu ĝin identigis kiel voĉon de fremdalandano . Ĉiu certas ke ne estis voĉo de unu el siaj samlandanoj. Ĉiu similigas ĝin-ne al la voĉo de denaska loĝanto de iu lando kies lingvon li iom konas-sed tute kontraŭe."

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La Murdoj de Kadavrejo-Strato»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La Murdoj de Kadavrejo-Strato» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «La Murdoj de Kadavrejo-Strato»

Обсуждение, отзывы о книге «La Murdoj de Kadavrejo-Strato» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x