• Пожаловаться

Heinrich Luyken: Pro Iŝtar

Здесь есть возможность читать онлайн «Heinrich Luyken: Pro Iŝtar» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию). В некоторых случаях присутствует краткое содержание. Город: Leipzig, категория: Исторические любовные романы / на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале. Библиотека «Либ Кат» — LibCat.ru создана для любителей полистать хорошую книжку и предлагает широкий выбор жанров:

любовные романы фантастика и фэнтези приключения детективы и триллеры эротика документальные научные юмористические анекдоты о бизнесе проза детские сказки о религиии новинки православные старинные про компьютеры программирование на английском домоводство поэзия

Выбрав категорию по душе Вы сможете найти действительно стоящие книги и насладиться погружением в мир воображения, прочувствовать переживания героев или узнать для себя что-то новое, совершить внутреннее открытие. Подробная информация для ознакомления по текущему запросу представлена ниже:

libcat.ru: книга без обложки

Pro Iŝtar: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «Pro Iŝtar»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Romano el la antikva Babela historio de la tempo de la biblia Ijob, kiu aperas kiel unu el la romanpresonoj.

Heinrich Luyken: другие книги автора


Кто написал Pro Iŝtar? Узнайте фамилию, как зовут автора книги и список всех его произведений по сериям.

Pro Iŝtar — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «Pro Iŝtar», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема

Шрифт:

Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

— Ne foriru, sinjoroj, mi petas, — gaje vokis Oriel, — Adaha deziras ricevi de vi konsilon pri grava afero.

La esprimo de ĝojo, kiu tuj montriĝis en la mienoj de la alvenantoj, jam estis respondo al nefarita demando. Ne bezone estis eldiri ĝin. Tion, kredeble, pensis Lemuel, ĉar li ekparolis:

— Mi tuj rekonis Benoen, kaj jam rakontis al mia saĝa amiko Ijob la aventuron de Adaha kun li. Mi aŭdis kun granda ĝojo bonan raporton pri nia heroa amiko. Laŭdata estu la nomo de la Eternulo, kiu ŝanĝis la koron de perfortulo, kaj kondukis liajn piedojn en vojon de paco kaj virto. Se la beno de mondaferulo iom valoras, mi ĝoje benas vin, miaj infanoj: estu feliĉaj! Via feliĉo estos mia feliĉo.

Ijob kortuŝite alpaŝis al la geamantoj, kaj, metante la manojn sur iliajn ŝultrojn, li diris solene:

— La beno de la Ĉiopova estu kun vi. Aŭdinte la strangan historion, kiun Lemuel rakontis al mi, ĉu iu povus dubi, ke Li destinis unu por la alia? Adaha, mia kara filino, kun plena konfido vi povas meti vian manon en la manon de Oriel. Mi konas lin, kaj amas lin kiel filon. Kaj vi, Oriel, per via nobleco vi gajnis perlon de granda valoro. Nia lando ne posedas pli dolĉan, noblan virinon ol vian estontan edzinon.

— Venu, Ijob, — diris Lemuel. — Iru kun ni, Palti, mia amiketo; ni ne havas pluan aferon ĉi tie.

Prenante la manon de la mirigita knabeto, Lemuel forkondukis lin; kaj Ijob sekvis, lasante solaj la feliĉajn amantojn. Ili foriris; kaj en la daŭro de kelke da minutoj la du viroj iris flankon ĉe flanko en profunda enpenseco, preskaŭ ne aŭdante la babilon de la etulo. Lemuel la unua parolis:

— Ijob, mi estas tre feliĉa.

— Ne pli feliĉa ol mi.

— Pri la profundeco de niaj propraj sentoj ni ne volas disputi. Tamen, ĉi tiu feliĉa okazo vekas en mia koro malĝojan emocion. «Homo proponas, Dio disponas.» Mi destinis Adahan por Omar.

Ijob respondis milde:

— Adaha estos pli feliĉa kun Oriel, ol ŝi estus kun Omar. Omar estis tro pezanima por tia suna estaĵo, kiel Adaha. Strigo ne estas taŭga kunulo por alaŭdo.

— Vero, ho saĝa amiko; sed la alaŭdo per siaj triloj dispelus la sorĉon, en kiu vipuro tenis la strigon. Suna radio estas bona kuracilo kontraŭ malgajeco. Cetere, la alaŭdo tiam amis la strigon. — Du larmoj ŝtele elfluis el liaj okuloj, kiam, momenton poste, li aldiris: — Mi volis savi la noblan viron el terura animmizero.

— Ho, vere, Lemuel, la Eternulo mem savis lin el animpereo. Karega estis al mi tiu belanima viro. Mi funebris pro li, kiel mi funebris pro miaj propraj filoj. Sed nun, amiko, ni ĝoju kune kun la ĝojantoj; ni trovu feliĉon en la feliĉo de aliaj.

Notoj

1

KaŝbuKazab = 2 horoj. En Babel kaj apudaj regionoj la tago kaj la nokto dividiĝis ĉiu en 6 Kaŝbuojn aŭ Kazabojn de horoj.

2

Hiksosoj.

3

Astarto.

4

Mortintaj herooj, adorataj kiel dioj.

5

Reĝo de Babel, 2327 ĝis 2284 a.K.; en la Biblio nomita Amrafel. Vidu Genezo XIV, 1.

6

Egibi estis bankieroj, tiel nomitaj laŭ la nomo de la fondinto de la unua banka firmo Egibu.

7

Virinoj, aligitaj al la temploj de Iŝtar kiel servistinoj.

8

La insulo Cipro.

9

La virinoj ĉe la primitivaj Ŝemidoj estis nur «ombroj», sklavinoj de la edzo; sed ĉe la Akkadai (aŭ montanoj), la praloĝantoj en la orienta, monta parto de la Babela regno, ili okupis preskaŭ egalrajtan pozicion kun la viroj, kaj posedis multe da libereco.

10

Dio kun mi.

11

Vidu: La Libro de Ijob, ĉap. XXXII, 2.

12

Aŭgusto.

13

Servanto de Dio.

14

Herbo.

15

Ĝenerala titolo, princa aŭ reĝa.

16

Vidu: Friedr. Delitzsch, Babel und Bibel. Fig. 65.

17

Kalu = ĉefpastro aŭ eŭnuko-pastro.

18

Asipit = profetino aŭ interpretistino de la dia volo.

19

Aŭtentika.

20

Vidu: Colonel Garnier: «The worship of the Dead»;«The Origin and Nature of Pagan Idolatry» p. 263.

21

Malĉastulinoj, aligitaj al la temploservo al Iŝtar, precipe en Eridu kaj Uruk.

22

Jesaja XIX, 19. Vidu: Prof. C. Piazzi Smyth: Our Inheritance in the Great Pyramid, V. Edition.

23

Tio estas Iŝtar, adorata en Uruk sub la nomo «Nana» = sinjorino, kiel diino de la amo.

24

La akvo en tiu ceremonia pelvego estis ĉerpita el la rivero Tigris; ĝi estis antaŭe sanktigita per trempiĝo en ĝin de brulanta torĉo.

25

pasitu = oleoŝmiristoj.

26

Kali = eŭnukoj-pastroj.

27

Aŭtentika preĝo, multe mallongigita.

28

Zikkurati = pinto.

29

Sundio kaj Iŝtar, diino de la luno.

30

Aŭtentika.

31

Egiptujo.

32

Virgulinoj, sin dediĉinte al dumviva servo al Iŝtar, kelkafoje fariĝis nominalaj edzinoj de nobeloj. En tia okazo ili donis al siaj edzoj kromvirinon, konservante mem la virgecon.

33

La ĉefpastroj estis la solaj personoj, al kiuj la reĝoj de Babel donis la privilegion sidi ĉe aŭdienco en privata ĉambro.

34

Temploturo.

35

En tiu antikva tempo la poste fama murego ĉirkaŭ Babel ankoraŭ ne ekzistis.

36

gatu, ĥatu = mano; kibit, ĥibit = ordono.

Тёмная тема

Шрифт:

Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «Pro Iŝtar»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «Pro Iŝtar» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё не прочитанные произведения.


А. Карменова: Grosso. Historio Affection.
Grosso. Historio Affection.
А. Карменова
D. Heinrich: The Tainted Sword
The Tainted Sword
D. Heinrich
Margaret Weis: The reign of Istar
The reign of Istar
Margaret Weis
Margaret Weis: El templo de Istar
El templo de Istar
Margaret Weis
Roberto Tresoldi: Kronikoj pri Badik
Kronikoj pri Badik
Roberto Tresoldi
Роджер Мур: The Reign of Istar
The Reign of Istar
Роджер Мур
Отзывы о книге «Pro Iŝtar»

Обсуждение, отзывы о книге «Pro Iŝtar» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.